Arkivoj de etikedoj: marius müller-westernhagen

La horlo?o montras noktomezon

Kio helpas kontra? la post-Esperanto-renkonti?o-sindromo? Festo en la amikaro! Kaj kion mi volis fari en la nova jaro? Denove muziki! Amba? eblis sabate anta? du semajnoj.

Dum la dua duono de la festo, ni organizis gitaron. Mi tute ne kapablis agordigi ?in, sed tio ne gravis. Mi komencis la rondon per Teenagerliebe (la originalo de “Junula amo”) de Die Ärzte. Sekvis “Nana-Mouskouri-Konzert” kaj “Uruguay” de Funny van Dannen. Per liaj kantoj mi jam kreis multan amuzi?on ?e alia festo, kaj anka? ?ifoje la homoj ridetis. Poste alia persono ludis “Canción del mariachi” el la filmo Desperado, sed preska? tute sen koni la tekston. Kompreneble mi kunkantis ?in komplete. Tria homo, kun kiu mi estis babilanta anta?e longe pri muzikado, transprenis. Li prezentis “First We Take Manhattan”, origine de Jennifer Warnes, kaj Taximann de Marius Müller-Westernhagen.