Mi ankoraŭ havas multajn aferojn por rakonti pri Esperanto-muziko. La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald realportis la memorojn.
La 26an de septembro 2009, mi partoprenis en duhora elsendo de Radio Dreyeckland (Radio Triangulujo). Ĝi havas specialan elsendon pri Esperanto – kaj kompreneble la redaktanto parolis kun mi pri Esperanto-muziko. Eksonis la jenaj kantoj:
Mi aktive helpis je tio, ke la redaktanto havu bonan elekton da muziko. Sed li atentigis min pri la albumo Propaganda de Inicialoj DC, kiu estis aperinta tute freŝe nur dek tagojn antaŭe kaj haveblis senpage en la reto!
Mi aŭskultis la muzikon la unuan fojon dum parolopaŭzo kaj estis tuj ravita de la malrapida, melankolia elektronika popmuziko. Krom Berlino sen vi, sur la albumo troviĝas en Esperanto “Ding”, “En mia ĉambret’” kaj “La sonĝa mond’”, krome parte “F”. La Esperanto-parto de la albumo “Propaganda” troveblas ĉe Ipernity
Inicialoj DC: Ding
Inicialoj DC: Berlino sen vi
Inicialoj DC: En mia ĉambret’
Inicialoj DC: La sonĝa mond’
La titolo “En mia ĉambret’” memorigas min pri linio el la kanto “Sola” de Amplifiki. Tuj kreskas la simptomoj de la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo! La titolo “La sonĝa mond’” pensigas min pri “La sonĝoj” de Kore.
Sur la nova albumo “Urbano” troviĝas du belaj aldonaĵoj: Unue la tuta albumeto “OK”, due la kvar plene esperantilingvaj kantoj de “Propaganda”.
Antaŭ sep jaroj mi verkis la tekston “kvin receptoj kontraŭ la post-IS-sindromo“. Intertempe la Internacia Seminario jam dum du jaroj ne okazis kaj la fenomeno iĝis konata post multaj aliaj aranĝoj. Tial indis iomete adapti la tekston al la hodiaŭa situacio:
kvin receptoj kontraŭ la “post-Esperanto-rekontiĝo-sindromo”
“post-Esperanto-rekontiĝo-sindromo” (PERS): psika stato de malbonfarto, ankaŭ konata sub la nomo “denove-hejme-bluso“. Okazas kutime post etoso- kaj spertoplenaj Esperanto-renkontiĝoj. Akompanata ne malofte de korpa malsaniĝo kiel malvarmumo, gripo, virusa infekto.
kutimaj simptomoj: deprimiĝo, sopiro al fora loko kaj/aŭ persono, malemo fari ion ajn, malfacileco transpreni la kutiman laboron/studadon/lernadon denove, ĉiutaga vivo eĉ pli griza kaj neeltenebla ol antaŭe.
Faru ion distran kun amikoj. Ne funkcias, se vi estas senamikulo. Por eltrovi, ĉu vi estas senamikulo, sufiĉas fari la teston “Kia esperantisto vi estas?“.
Iru al festo. Problemo: Eble neniu ŝatas aŭ invitas vin.
Ludu komputilan ludon, legu libron, surfu en la interreto – ĉio tio postulas multan tempon kaj koncentriĝon kaj tiel forigas vian atenton de la ĵus pasintaj tagoj. Malavantaĝo: Foruzas vian tempon, helpas vin fuĝi al (alia) nereala mondo – kaj eĉ dependigas vin de viaj memoroj, se vi rigardas la tutan tempon al renkontiĝo-fotoj.
Realigu muzikan projekton, ĉar kreiva laboro bonhumurigas kaj taŭgas eble por plaĉi al aliaj. Risko: Muziko povas memorigi pri la okazaĵoj postlasindaj kaj personoj prefere forgesendaj, do gravas fari nedanĝeran elekton.
Faru konkretajn paŝojn al pozitiva ŝanĝo en via hejma vivo. Tiam vi malpli bedaŭras vian ĉiutagon ekster Esperantujo kaj ĝuos vian vivon pli – kaj tio ja estu tio, kion vi vere volas kaj alcelas. Rimarko: Pozitiva ŝanĝo principe ĉiam eblas. Samtempe la utilo povas esti tre longdaŭra. Tial temas pri la plej forta recepto. Tamen necesas konscii pri ĉio tio.
“Kial ĉio devas finiĝi? Ĉu ne eblas transpreni parton de la energio al la ĉiutago? Kial ne ŝanĝi ion, kio ĝenas?” Jen la kutimaj demandoj, kiuj venas al mi, kiam la sindromo venas al mi. Kaj ĉifoje la vivo eĉ ne aspektas tiom malbone! Plej forta deziro nuntempe estas, denove aktivi pli por Esperanto-muziko. Estas multaj ideoj kaj planoj, kiuj indas realigon.
Pri la kanto “Berlino sen vi” de Inicialoj DC, kies videon mi metis hieraŭ en la enskribon, ekzistas rakontinda detalo. Ĝia kantoteskto enhavas alludon al alia kanto: Ĝi finiĝas per la vortoj “Petro iris for”. Ĝuste tiel komenciĝas Pli ol nenio de Persone!
Dum la Junulara E-Semajno (JES) mi lernis, kion signifas “faligi sin en okulojn” el la kantoteksto “Pli ol nenio”. Antaŭ kvin jaroj dum la Internacia Seminario (IS) 2005/06 mi lernis la veran signifon de la kanto “Ĉi nokte” de Esperanto Desperado.
Martin kaj la talpoj: Pli ol nenio
Tiu video bonege taŭgas por ilustri la PERS-efikon: Oni vidas gajajn homojn festante kaj tuj volas reen al tiu etoso. Ĉiuj fortaj memoroj revenas – neniam disfalas.
La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) finiĝis unu tagon pli frue kaj mi tute ne volis veturi hejmen. Jam anticipe mi planis, eble ankoraŭ resti dum unu tago en Burg (Spreewald) kaj poste ankoraŭ havi unu liberan tagon. Sed estas ĉiam triste, postresti ĉe la loko de renkontiĝo, dum la aliaj forvojaĝas. Krome kvankam la urbeto estis ĉarma, mi ne havis grandan emon pasigi tie ankoraŭ tempon. Mi volis vidi ion alian!
Tial allogis min la relative proksima Berlino kaj la anonco pri post-renkontiĝo en la Esperanto-domo la 3an vespere. Nura problemo estis, ke mi estis planinta ankoraŭ nenion. Sed mi vivis dum unu jaro en Italujo, kial do ne fari ĉion spontanee?
Dum la lasta tagmanĝo antaŭ la forveturo, mi parolis kun Chuck Smith. Li tuj rekomendis al mi hotelon proksime de Rosenthaler Platz kaj du interesajn kafejojn tuj apude. Jen kiel funkcias Esperanto!
Sen iuj problemoj vi vojaĝis al kaj poste tra Berlino. En la hotelĉambro mi iomete ripozis kaj refreŝiĝis, sed poste mi iris al rekomendita manĝovendejo kaj poste al unu el la du kafejoj. Vespere mi renkontiĝis kun Chuck kaj diversaj amikoj, inter ili pluraj JES-partoprenintoj. Unue ni manĝis en Vjetnama restoracio. Poste ni iris al la kafejo Sankt Oberholz, en kiu mi jam estis dum la posttagmezo.
Chuck rakontis al siaj du amikoj, kiuj estas komencantoj, ion pri Esperanto-muziko, kaj demandis, ĉu iu havas la kanton “Lasu min sonĝi” de Persone sur sia poŝtelefono. Mi anstataŭe ofertis, simple kanti ĝin, se iu montras la tekston. Tion Chuck faris kaj Gavan kunkantis. Tio estis bonega afero, mi tre ŝatis tion! (En la reto cetere troviĝas video, en kiu Martin Wiese prezentas la kanton dum solokoncerto.)
Pro la multaj aliĝintoj, la post-JES-festo tamen ne okazis en la Esperanto-domo en Einbecker Straße, sed en la kultura centro Danziger Straße 50. Tie estis neatendita revido kun multaj homoj. Ni certe estis pli ol 30 personoj kaj tre internacia grupo. Ni agrable trinkis kaj babilis. La Pafklik’ eĉ faris koncerteton kun Emĉjo Emmanuel – kaj mi denove pretigis la muzikon por ili! Poste mi surmetis la tutan tempon Esperanto-muzikon, ĉar homoj kritikis, ke en la diskoteko dum la JES ĝi ne aŭskulteblis sufiĉe. Tiel por mi iĝis plenetosa vespero, dum kiu mi ankoraŭfoje povis plonĝi en la Esperanto-ĉirkaŭo, al kiu mi tiom alkutimiĝis kaj kiun mi regule bezonas por esti feliĉa. Agrabla kroma efiko estis, ke mi tiel povis adiaŭi de homoj, kiujn mi maltrafis en Burg, ĉar ili estis foririntaj pli frue ol mi.
La du matenojn en Berlino mi pasigis en la Bagel-kafejo, kiun Chuck estis rekomendinta al mi. Ili ne nur havis bongustan manĝaĵon kaj bonajn trinkaĵojn, sed ankaŭ bonegan trankvilan muzikon. Unu ambjenta kanto aparte restis en mia menso. Mi nur memoris kelkajn vortojn de la refreno, sed poste trovis ĝin en la reto:
Teri Richardson: Eyes Wide Open
La du kafejoj ofertis bonan eblon, trarigardi miajn kantonoticojn. Tion mi jam delonge volis fari, sed neniam havis la tempon aŭ trankvilecon. Nun mi finfine sukcesis fari tion!
La 4an de januaro, mi ankoraŭ tagmanĝis kun kelkaj esperantistoj en Amrit, Hinda restoracio en Oranienburger Straße. Poste mi adiaŭis de la aliaj kaj sole iris al la stacidomo. Nun finfine mi tamen devis vojaĝi hejmen.
Sed la memoroj restas kaj la sentoj estas fortaj. Tial mi volas fini mian raportadon pri mia jarŝanĝiĝo per du videoj, ambaŭ de Inicialoj DC. Unu titolo mencias Berlinon, la alia rakontas trankvile pri hejmenvojo. Nenio povus esti pli trafa nun ol tio.
Por mi persone, la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) alportis kelkajn emociajn kaj etosajn kulminojn.
La unua estis La Kuracistoj, mia muzikgrupo. Nia ĝisnuna lasta apero estis dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2009 en Liberec, kie ni prezentis nian unuan propran kanton. Kaj nia pasinta koncerto estis dum la Internacia Seminario 2008/09 en Biedenkopf!
Malfavora kondiĉo por aktiveco dum JES estis la malfrua certiĝo de mia aliĝo. Neniel ni povis anticipe interkonsenti kun la organizantoj pri apero en la programo. Kaj ni alvenis kun du tagoj da malfruiĝo, tiel ke la tempokadro estis tre limigita. Principe ni interkonsentis: Se entute koncerti, tiam antaŭ silvestro. La sperto el la pasinteco diras, ke aliokaze mia voĉo eble estas for aŭ ne plu en plej bona stato. Ni alvenis vespere la 29an, tiam estis gajaj, simple babili kun la homoj kaj iomete ripozi. Krome la vespera programo daŭris ĝis la 2a matene kaj tiam komenciĝis la karaokeo. Do dum tiu vespero/nokto nenio alia estis farebla.
Tial ni kunsidis la 30an de decembro posttagmeze. El la ĥaoso de miaj posedaĵoj (multo ankoraŭ ne estis en la nova loĝejo) mi estis preninta, kion mi konsideris du versiojn de niaj muziknotoj. Montriĝis, ke fakte estis du duonoj de la plej aktuala versio. Sen eĉ rigardi al la papero, ni ludis tri kantojn kaj ĉio iris glatege.
Facilege ni plenigis nian programon. Kaj por prezenti almenaŭ unu novan kanton, ni eĉ povis elekti el tri: Unue ekzistis daŭre tradukita kanto, kiun ni neniam estis ludintaj, krome Persone-parodio – kaj plia Persone-parodio.
Ni pripensis, ĉu ne ludi kun Stephan Schneider, sed la tempo ne sufiĉis por instrui ĉion al li kaj la 12-korda gitaro de Sebastian estis sufiĉe forta sole. Ankaŭ Hanne Geyer ne havis tempon, ĉar ŝia grupo 42 ankoraŭ ludis antaŭe dum la vespero.
Mi ankoraŭ eksidis ĉe la interreta koridoro, kie haveblis senpage interreto, kafo kaj teo. Principe oferti trinkaĵojn estis bona ideo, sed la homoj ne aprezis tion: Ĉiam tabloj kaj tasoj estis malpuraj. Unufoje dum alia tago mi ĉion purigis sole.
Ĉiel ajn mi volis ankoraŭ mane kopii iun tekston aŭ ordigi la paperojn kun la muziknotoj, sed subite la inspiro trovis min kaj al mi venis ideoj por traduko. Tio estas nekomparebla sento. Kutime mi devas longe barakti, konservi multajn laborversiojn ktp, sed nun ene de duona horo ĉio estis preta!
Iĝis iomete aventura, okazigi nian koncerton. Inter du aliaj koncertoj dum la vespera programo mi parolis kun Johannes Mueller, kiu prizorgis la gufujon. Poste oni anoncis nin. Dum tiu tempo jam pluraj personoj estis demandintaj nin, kiam ni ludos, kaj mi estis avertinta ŝatantojn pri la kruda plano.
Kiam ni venis al la gufujo por eki, ĝi jam estis plena – kaj daŭre envenis homoj! Kelkaj eĉ parolis pri 80 spektantoj, sed eĉ 50 jam estintus granda afero por spontanea koncerto. Kaj mi vidis homojn el plej diversaj landoj, de plej diversa aĝo, geamikojn, artisto-kolegojn… kaj ili ĉiuj volis aŭskulti nin! Jen kion ni prezentis:
Mi estas ege kontenta kun rezulto. Multaj homoj poste dankis kaj laŭdis nin. Laŭ mia percepto estis la nura akustika koncerto, dum kiu la publiko kunkantis. Kaj ni havis “Die Ärzte”-kantoj por germanlingvaj junuloj kaj Esperanto-klasikaĵojn por la veteranoj.
Post ni ankoraŭ ludis Inicialoj DC (Eric Languillat). Mi tre ŝatas lian muzikon, tamen ĉifoje mi devis rezigni, ĉar mi bezonis paŭzon por refreŝiĝi. Kaj tio ne estis la lasta kulmino de la nokto…
Kiam mi iris al la diskoteko, tie eksonis “La Bamba”. DĴ Leo diris al mi, ke li post tio volus fermi la diskejon. Mi diris, ke mi povus tuj transpreni, ĉar mi kunhavis mian porteblan komputilon, kaj tiel daŭrigi, ĝis la homoj ne plu emus danci. Tio estis je la 2a matene. Kaj mi finis la diskejon je la 5a. Tri horoj, dum kiuj mi ĝojigis la homojn. Ankaŭ mi dancis, unue iomete, poste ĉiam pli. Kaj mi estis feliĉa. Mi denove spertis unu el tiuj raraj okazoj en la vivo, kiam ŝajne tempo ekhaltas, mondo ĉesas turniĝi kaj oni simple estas tia, kia oni devus esti. Post grandparte perdita jaro, ĝuste je ĝia finiĝo aperis neatendite tiujmagiaj momentoj.
Miaj memoroj pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) ankoraŭ ne elĉerpiĝis. Sed bedaŭrinde ne ĉion mi povis spekti.
La koncertoj, kiujn mi menciis en la hieraŭa enskribo, ĉiuj tre bone sukcesis. Esperanto Desperado, JoMo kaj Dolchamar certe apartenas al la plej altkvalitaj kaj spertaj Esperanto-artistoj. La grupo Pafklik’ ĵus startis sian karieron, sed iros sian vojon.
Dum la Internacia Seminario ankaŭ okazis aliaj koncertoj. La ceteran muzikan programon de la gufujo mi ĉiam evitis. Laŭdire la 30an de decembro okazis gitarludado kaj kantado de Nederlandano dum la vespera programo, sed ĝin mi maltrafis. Oni poste diris al mi, ke precipe la kantado estis tute malbona. Pri unu prezentado de Norvego mi tute ne scias, ĉu ĝi entute okazis. Restas menciindaj du koncertoj:
Kadakar mi spektis la kvaran fojon post la IJS 2004, la IS 2004/05 kaj la IS 2005/06. Ĉifoje ili havis drumiston, kio sendube estis plibonigo, sed la resto ŝajnis al mi preskaŭ same kiel dum la pasinta jaro. La rimarkinda afero por mi estis, ke ankaŭ la reago de la publiko montris tion. Unue kelkaj homoj dancis, sed poste neniu plu.
Inicialoj DC (Éric Languillat) donis tre malfruvespere koncerton kun elektronika popmuziko, videoj, kantado kaj viva elektra gitaro. Origine li volis fari tion unu tagon antaŭe, sed alvenis tro malfrue por fari tion. Bedaŭrinde oni ne estis anoncinta la koncerton bone (min neniu ekzakta tempoindiko atingis). Tamen kelkaj homoj dancis. La koncerto antaŭ du jaroj certe pli bone sukcesis (la ĉambro estis pli malgranda kaj ĉiuj homoj jam ĉeestis), sed denove plaĉis al mi, kion mi aŭdis. Mi daŭre opinias ke Eric ankoraŭ ne alvenis ĉe la maksimumo de sia talento en Esperantujo.
Aĥ jes, kaj finfine la fifama IS-bluso alvenis! Mi jam demandis min, ĉu ĉio estas en ordo kun mi. Kion ni farus en la mondo sen tristeco kaj letargio?