Arkivoj de etikedoj: family dogg

Mi amas vian rideton

Mi denove havas muzikan anekdoton por rakonti. Kiam mi a?etis mian novan komputilon, mi tuj sciis: Por estonta D?umado, mi uzu programon, kiun mi ekkonis dum festo kun D? Arafat. La programo nomi?as MediaMonkey kaj estas senpaga!

Post ciferecigo de granda parto de mia diskokolekto kiel prepari?o por la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec (?e?ujo), mi rimarkis interesan fenomenon: Unuflanke pli malfacilas kompare al uzado de kompaktdiskoj, trovi kantojn, kiuj stile harmonias. Se oni ne havas la tutan kolekton en la kapo, oni facile forgesas bonajn unuopajn kantojn! Aliflanke tra ser?ado oni facile trovas ion, kion oni neniel povintus rimarki per simpla rigardo al la KD-kolekto. Tute hazarde mi eltrovis la jenon: Marillion faris reludversion de la kanto “Sympathy”. Tion mi jam delonge sciis, ?ar la KD-libreto mencias tion. Mi anka? konsciis pri tio, ke estas malnova kanto. Sed mi estis tre surprizita, kiam mi trovis la malnovan version de Steve Rowland & Family Dogg! Fakte jam tiu estis reludversio, sed tempe tre proksima al la originalo.

Tra simila ser?ado en mia ar?ivo mi hazarde stumblis pri alia afero. Denove estas kontribuo al la rubriko “kantoj kun elementoj el aliaj kantoj” (pasintaj mencioj: unua parto, dua parto, tria parto, kvara parto).

Dum la pasintaj monatoj mi kelkfoje a?dis la kanton “Barbra Streisand” de Duck Sauce. Iomete primitiva la? mia gusto, sed la ripeta kantado estas en ordo.

Duck Sauce: Barbra Streisand (2010)

Duck Sauce “Barbra Streisand” from Mr Goldbar on Vimeo.

Kiam mi elprovis diversajn kantojn, kiuj aperis kiel ser?orezulto, unu el ili estis “Gotta Go Home” de Boney M. Je mia surprizo, ?i enhavas la rekantadon, kiun oni uzis por la aktuala furora?o!

Boney M: Gotta Go Home (1979)

Boney M – Gotta Go Home – MyVideo
Do la vere bonaj partoj venas de kanto, kiu jam havas pli ol 30 jarojn. Sed la afero ne fini?as ?i tie. Tra mallonga ser?ado en la interreto, mi eltrovis, ke la vera origina kanto nomi?as “Bimmelbahn” kaj estas de la grupo Nighttrain.

Nighttrain: Hallo Bimmelbahn (1973)

Germana ?lagro el la 1970aj jaroj i?as la bazo por grandega diskoteka sukceso en la jaro 2010. Kiu pensintus tion?

Tra enskribo, kiu klarigas ?uste tion, mi trovis novan interesan muzikan blogon: www.bandsalate.de estas verkata de D?, kiu mencias kantojn, kiuj estis kaj estas bonaj a? brilaj, sed iomete forgesi?is.

Inter ili trovi?as ekzemple Inner City: Big Fun kaj Shanice: I Love Your Smile, kiujn mi amba? bone memoras el mia frua junuleco. Krome Chic: Good Times servis kiel kruda materialo por dekoj da kantoj (kelkaj el ili tre sukcesaj) kaj de Lyn Collins: Think (About It) venas tre konata sampla?o.