El?erpi?is nun la vesper’

Mi ankora? havas multajn aferojn por rakonti pri Esperanto-muziko. La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald realportis la memorojn.

La 26an de septembro 2009, mi partoprenis en duhora elsendo de Radio Dreyeckland (Radio Triangulujo). ?i havas specialan elsendon pri Esperanto – kaj kompreneble la redaktanto parolis kun mi pri Esperanto-muziko. Eksonis la jenaj kantoj:

  1. Dolchamar: ?u vi pretas!?
  2. Persone: Du homoj
  3. Esperanto Desperado: Ska-virino
  4. La porkoj: Ene de l’ milito
  5. Inicialoj DC: Berlino sen vi
  6. Supernova: Pasio en katen’
  7. JoMo: ?u vi volas danci?
  8. Esperanto Desperado: Grava

Mi aktive helpis je tio, ke la redaktanto havu bonan elekton da muziko. Sed li atentigis min pri la albumo Propaganda de Inicialoj DC, kiu estis aperinta tute fre?e nur dek tagojn anta?e kaj haveblis senpage en la reto!

Mi a?skultis la muzikon la unuan fojon dum parolopa?zo kaj estis tuj ravita de la malrapida, melankolia elektronika popmuziko. Krom Berlino sen vi, sur la albumo trovi?as en Esperanto “Ding”, “En mia ?ambret'” kaj “La son?a mond'”, krome parte “F”. La Esperanto-parto de la albumo “Propaganda” troveblas ?e Ipernity

Inicialoj DC: Ding

Inicialoj DC: Berlino sen vi

Inicialoj DC: En mia ?ambret’

Inicialoj DC: La son?a mond’

La titolo “En mia ?ambret'” memorigas min pri linio el la kanto “Sola” de Amplifiki. Tuj kreskas la simptomoj de la post-Esperanto-renkonti?o-sindromo! La titolo “La son?a mond'” pensigas min pri “La son?oj” de Kore.

Sur la nova albumo “Urbano” trovi?as du belaj aldona?oj: Unue la tuta albumeto “OK”, due la kvar plene esperantilingvaj kantoj de “Propaganda”.

2 thoughts on “El?erpi?is nun la vesper’

  1. Resonado: ?iuj gajaj homoj kunvenas, povruloj kaj ri?uloj « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Da?re dancas sole mi « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *