Arkivoj de etikedoj: les reines prochaines

Strange, kion deziro farigas stultajn homojn

Lastatempe mi denove ser?as diversajn versiojn de kantoj kaj komparas ilin. La tutan rakonton malanta? tio mi ne volas malka?i, sed ?iam revenas malnovaj anekdotoj por rakonti.

“Wicked Game” i?is la kanto, kiu vere ekis la karieron de Chris Isaak. David Lynch uzis ?in en sia filmo “Wild At Heart”. Mi neniam spektis la filmon, sed ?ajne de tie venas versio sen la ?efa kantado. Tiel almena? legeblas en la KD-libreto de la disko “Wicked Game”, kiu fakte estas kompilo de kantoj el la unuaj tri albumoj de Chris Isaak.

Tiun version mi uzis por kanti dum mi D?umis kadre de la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 1999. La kanto tiom bonas ke ?i estas en mia kompilo da muziko por para malrapida dancado.

Chris Isaak: Wicked Game

Unu afero, kiu iritis min dum jaroj, estas la fina parto. Iel la gitaro sonas strange, kvaza? ?i samtempe eksonus dufoje. Nur anta? mallonga tempo mi lernis la historion de la kanto: Fakte oni kummetis partojn de multaj diversaj surbendigoj. La rezulto, kiu sonas tre intime kaj romantike, reale estas tute artefarita produkto. Tio denove montras, ke ne gravas la origino, sed la efiko.

Sur la kompilo trovi?as aliaj bonaj kantoj. Menciinda estas “Blue Hotel”. Iomete kurioze, la fina akordo de “To France” (?e la reludversio de Blind Guardian) memorigas pri la fina akordo de tiu ?i kanto. “Blue Spanish Sky” estas ?armeta. Fakte anka? ?i trovi?as sur la son?puro de “Wild At Heart”, kiel mi nur poste eltrovis. “Lie To Me” sonas tre simile al “Wicked Game”. ?i estas en la sama stilo.

De “Wicked Game” ekzistas mutegaj reludversioj. Plej fami?is ver?ajne tiu de HIM el Finnlando. Kiam mi ankora? studis en Paderborn, unu de miaj kunlo?antoj iam montris al mi alian, tre eksterordinaran version. ?in mi uzis kiel finan kanton dum ?iu vespero de mia D?umado dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) 1999 en Bellaria/Rimini (Italujo). Mi pensis, ke la grupo nomi?as “Les Reines Prochaines”. Jarojn poste mi legis, ke la kanton ili renomis al “Opfer dieses Liedes” (viktimo de tiu ?i kanto). Sed mi anka? legis pri la suba artistino kaj tiu iomete alia titolo.

Pipilotti Rist: I’m A Victim Of This Song