Arkivoj de etikedoj: funny van dannen

La horloĝo montras noktomezon

Kio helpas kontraŭ la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo? Festo en la amikaro! Kaj kion mi volis fari en la nova jaro? Denove muziki! Ambaŭ eblis sabate antaŭ du semajnoj.

Dum la dua duono de la festo, ni organizis gitaron. Mi tute ne kapablis agordigi ĝin, sed tio ne gravis. Mi komencis la rondon per Teenagerliebe (la originalo de “Junula amo”) de Die Ärzte. Sekvis “Nana-Mouskouri-Konzert” kaj “Uruguay” de Funny van Dannen. Per liaj kantoj mi jam kreis multan amuziĝon ĉe alia festo, kaj ankaŭ ĉifoje la homoj ridetis. Poste alia persono ludis “Canción del mariachi” el la filmo Desperado, sed preskaŭ tute sen koni la tekston. Kompreneble mi kunkantis ĝin komplete. Tria homo, kun kiu mi estis babilanta antaŭe longe pri muzikado, transprenis. Li prezentis “First We Take Manhattan”, origine de Jennifer Warnes, kaj Taximann de Marius Müller-Westernhagen.

Diskoteko en Moskvo

Dum kelkaj semajnoj mi nenion skribis, ĉar mi estis for. Mi sukcesis realigi miajn feriajn planojn. Mi vojaĝis al Rusio!

Pliajn detalojn pri la restado en eksterlando mi rakontos poste. Unue necesas mencii la muzikajn preparojn, kiuj ne estis malmultaj. Al la listo de la landoj, en kiuj mi estis, finfine aldoniĝis plia – tion ja necesis dece honori per propra kompaktdisko!

Kunar turneas tra Rusio – la disko
nr-o daŭro artisto kanto
01 1:17 Billy Joel Odoya
02 3:26 Ivan Rebroff Kosaken müssen reiten
03 4:29 Dschinghis Khan Moskau
04 5:51 Boney M. Rasputin
05 2:42 The Beatles Back In The U.S.S.R.
06 3:47 de Ksenia Libera Kosmo estas kun ni
07 2:58 JoMo & Liberecanoj Ĉeboksaro
08 3:25 The Vibrators Disco In Moscow
09 0:02 Red Alert 2 Crazy Ivan
10 3:34 Ivan Rebroff Mein Russland, Du bist schön
11 2:57 Ĵanna Aguzarova Izbrannoje (11)
12 3:10 Klee Nicht immer aber jetzt (Russisch)
13 0:03 Indiana Jones und der Turm von Babel Fine Jacket
14 2:42 Ivan Rebroff Poljuschko-polje
15 0:37 Die Toten Hosen Sojus Nerushimai Republic
16 3:22 Die Toten Hosen Disco in Moskau
17 3:54 Funny van Dannen Vladimir Putins Cousine
18 2:49 JoMo La Ĉuvaŝa arto
19 2:36 Ivan Rebroff Moskauer Nächte
20 2:32 Matt Monro From Russia With Love
21 3:39 Harry Rabinowitz and Orchestra From Russia With Love
22 3:56 Sting Russians
23 4:06 Billy Joel Leningrad
24 2:43 Billy Joel Back In The U.S.S.R.
25 4:36 Leningrad Cowboys Sweet Home Alabama
26 3:01 Ivan Rebroff Wolgaschlepper

Tiel okazis, ke mi akiris kvin diskojn en unu semajno. La 3an de julio, mi aĉetis tri diskojn samtempe, kaj eĉ ĉiuj de la sama artisto, nome Billy Joel! En vendejo de uzitaj diskoj, mi trovis la kompaktdiskojn, kiujn mi serĉis. Jam estis duona horo antaŭ la fermo de la vendejoj, tamen la dungitino afable servis min, ebligante al mi aŭskulti ĉiujn tri diskojn. Tiom bona traktado multe pli aĉetemigas min ol varbado! Du el la albumoj utilis por mia kompila disko. La alian mi volis, ĉar ĝi enhavas la originan version de “Upfront Girl”, de kiu mi verkis parodion.

Du tagojn poste, mi aĉetis denove du diskojn. Ambaŭ estis jam en uzita stato kaj mi trovis ilin en miaj preferaj magazenoj. Tamen la interreto subtenis mian serĉadon. Mi vage memoris, ke “Die Toten Hosen” en siaj fruaj jaroj faris kanton pri “diskoteko en Moskvo”. Tra la germanlingva Vikipedio mi eksciis la nomon de la albumo. Krome la artikolo malkaŝis, ke temas pri reludversio. La anglalingvan originalon ludis “The Vibrators”. Kun tiu informo mi turnis min al amazon.de, kiu montris plurajn diskojn, kiuj enhavas la originan kanton. Tiel mi ekzakte sciis, kion serĉi, kaj tuj trovis ilin! Bonŝanco foje bezonatas.

La 17an de julio, mi aĉetis diskon kun la plej grandaj sukcesoj de Boney M., kvankam ne estis la kompilo kiun mi estis serĉinta. En recenzoj ĉe amazon.de, oni rekomendis alian albumon, sed mi jen denove aĉetis uzitan diskon kontraĉ malmulta mono. Do ne eblis plendi.

Fine de julio mi mendis la albumon “Happy Together” de Leningrad Cowboys kun la Alexandrov-ensemblo de la Ruĝa armeo. Mia bofrato jam estis sendinta al mi MP3-dosieron de la kanto, kiun mi volis, sed kiam eblas akiri originalon, mi faras tion. Do entute mi aĉetis ses novajn diskojn nur por mia vojaĝa KD!

La titololisto denove montras, kiom multe influas min muzikrekomendoj de amikoj. “Kosaken müssen reiten” mi ekkonis antaŭ multaj jaroj tra DĴ Njokki, kiu surmetis ĝin dum IS-diskotekoj. Mia bofrato atentigis min pri malmultekosta disko de Ivan Rebroff en supermerkato dum mia studado.

Li ankaŭ montris al mi la diskon de la Leningrad Cowboys, kies kunlaboro kun Rusa ĥoro sendube apartenas al la kvin plej frenezaj diskoj en mia kolekto. Pri ili indas skribi alifoje pli detale. Krome mia bofrato konvinkis min pri “Rasputin”. Antaŭe mi tute ne konis ĝin, sed video ĉe youtube.com forigis ĉiujn dubojn, ke ĝi devas esti sur la KD.

Unu kanto, kies titolon kaj artiston mi ne scias, troviĝas origine sur KD kiun sendis al mi Ksenia Libera. Kolegino de mi, kies gepatra lingvo estas la rusa, donis al mi albumon de Ĵanna Aguzarova. Fakte ankaŭ de tiu kanto mi ne konas la nomon, nur la pozicion sur la disko, kiu nomiĝas “Izbrannoje”. La kanto, kiun mi elektis, pro sia baso memorigas min pri malnovaj “Die Ärzte“-kantoj de la albumo “Im Schatten der Ärzte“, precipe la kanto “Alles“.

Mia bona amiko Till, kiu donis al mi valorajn konsilojn rilate al la organizado de mia vojaĝo, tuj nomis la kanton “Leningrad” kiel gravan kandidaton por mia kompilo. Ke la kanto estas de Billy Joel, mi mem divenis. La kanto de Funny van Dannen troviĝas sur la albumo “Groooveman”, kiun Till kaj mi aĉetis meze de novembro 2002, kiam ĝi estis aktuala. Unu tagon poste ni veturis al koncerto de tiu artisto en Hanovro.

Malgraŭ la germanlingva titolo, “Moskauer Nächte” reale estas “Подмосковные Вечера”, kanto kies teksto estas en la rusa. n_true antaŭ kvar jaroj demandis min pri Esperanto-versio, kiun mi kompreneble konas: “Apudmoskvaj vesperoj”.

La du mallongaj frazoj, kiujn mi enmetis, venas de komputilaj ludoj. La freneza Ivan diras “Estas tro trankvila ĉi tie!”. Komandi kaj konkeri – ruĝa alarmo 2 mi ekkonis tra mia bona amiko Till. La alia frazo pli malpli signifas “Kiom bela ŝaketo!”. Ĝi estas longjara ŝerco el multaj Indiana-Jones-ludoj. Estis mia bona amiko Holger, kiu montris al mi la ludon “Indiana Jones kaj la turo de Babel“.

La viva versio de “Back In The U.S.S.R.” havas aparte interesan historion: Ĝin Billy Joel surbendigis dum turneo en Sovetunio en 1987! Li koncertis en Moskvo kaj Leningrado. La kanton “Leningrad” li verkis pro siaj spertoj dum tiu tempo.

Eĉ ekzistas kelkaj kantoj, kiuj ne eniris la finan titololiston. La kialoj iom varias: “Wind of Change” de The Scorpions jam troviĝas sur mia “K2-disko”. “Ruĉki” kaj kelkaj aliaj ruslingvaj kantoj jam estas sur antaĉaj diskoj, kiujn mi kompilis. “Go West” de The Pet Shop Boys ankaŭ jam troviĝis sur alia disko, kiun mi kunportis. La filmmuziko de “Doktoro Ĵivago” kompreneble bone kongruas al la kliŝa elekto, kiun mi faris. Tamen mi nek konas la libron, nek la filmon, kaj ne tro ŝatas la muzikon. “Moskau” de Rammstein mi aŭdis unufoje en la radio, sed krom iom da ruslingva virina kantado, ĝi sonis ekzakte kiel la aliaj kantoj de Rammstein, do ne havas ion apartan. “Dominion/Mother Russia” de Sisters of Mercy laŭ la nomo eble taŭgus, sed ne havas la ĝustan etoson. La teksto ial tute ne eniris mian orelon. “Stranger in Moscow” de Michael Jackson mi ankoraŭ memoras el la tempo, kiam ĝi estis aktuala, sed ĝi estas nur iu ordinara popmuzikaĵo, ne kulmino en la kariero de la kantisto.

Vidu, la ŝtono estas forŝovita

Paske mi same kiel pasintjare denove estis hejme en Nordwalde. Kion alian oni ankaŭ faru dum pasko?

Same kiel la pasintan fojon, sabatvespere post la meso mi renkontiĝis kun aliaj homoj el mia paroĥo. Tiam la fastotempo jam estis finita kaj mi povis denove manĝi dolĉaĵojn kaj trinki alkoholon. Ambaŭ mi tre ĝuis, kvankam la fastado ĉijare ne prezentis grandajn problemojn al mi. Estas ĉiam bele, sperti kiel diverse oni povas vivi kaj samtempe resti la sama.

Dum la vespero mi babilis kun DĴ Arafat. Li dankis min pro la sendado de la kanto “Menschenverachtende Untergrundmusik” de Funny van Dannen. Ĝi ege amuzis lin kaj li intencas uzi ĝin dum la sekva metalroka festo en la arbaro. (Mi jam estis antaŭvidinta tion – tial ja entute mi sendis la kanton al li post la pasinta festo!)

Kiam mi rakontis, ke en la reto haveblas la akordoj de la kanto kaj ke ili ege facilas (Tri akordoj, ho, miraklo!), li tre ĝojis. Lia frato, kiu muzikas en metalrokgrupo, jam estis dirinta ke tiun kanton oni povus reludi en gitara rondo.

Kiam Willy Brandt estis federacia kanceliero

La 18an de februaro, Sebastian (la basisto de La Kuracistoj) festis sian naskiĝtagon. Tiuokaze mi veturis al Paderborn – la unuan fojon ekde pli ol unu jaro! (Estis cetere la unua fojo ekde la adiaŭa festo de Till en aŭgusto 2003, ke la kompleta anaro de mia iama loĝejo renkontiĝis. Hanno kaj mi ne estis vidinta unu la alian ekde tiam.)

Jam kiel antaŭ tri jaroj, la naskiĝtaga festo inkluzivis muzikadon. Fakte Sebastian havas multajn kontaktojn tra diversaj muzikaj aktivecoj – bando, orkestro, ĥoro – do multaj el la gastoj prezentis ion. Tiel iĝis tre altnivela festo kun klasika muziko de arĉinstrumentoj, kantado kun pianoludado, marmeladumado kun piano kaj akustika baso kaj kompreneble duopa kantado/gitarludado de Sebastian kaj mi. Ni elektis kelkajn kantojn el la repertuaro de “La Kuracistoj” kaj aldonis diversajn kantojn de “Funny van Dannen“.

Ĉar mi estis la unua gasto alveninta, antaŭe ni havis iom da tempo por ekzerci. Krom parton de mia Esperanto-kantaro, mi estis kunportinta la akordojn por preskaŭ 20 Funny-van-Dannen-kantoj. Tiel ni povis iomete elekti tiujn pecojn, kiujn ni plej bone kapablus ludi kune. Multan amuziĝon kreis “Menschenverachtende Untergrundmusik” (“Homojn malestimanta subgrunda muziko”) ĉe Sebastian same kiel ĉe lia najbaro, kiu ankaŭ poste muzikis.

Interalie mi montris al Sebastian kelkajn Funny-van-Dannen-kantojn kun speciala rilato al li, ekzemple “Fleischfresser” (“viandovorantoj” – Sebastian estas vegetarano), “Ich liebe Jazz” (“Mi amas ĵazon” – Sebastian ekde jaroj ludas en ĵaza grupeto) kaj “Als Willy Brandt Bundeskanzler war” (“Kiam Willy Brandt estis federacia kanceliero” – Sebastian naskiĝis en la jaro, kiam Willy Brandt iĝis kanceliero). Ĉi lastan ni ankaŭ prezentis al la publiko.

Mi donacis al Sebastian kompaktdiskon de Funny van Dannen, kiun la lastaj gastoj je la fino de la festo komune aŭskultis. Kvankam Till ne muzikas, ankaŭ li havis ŝancon, kontribui al la vespero: Li aŭskultigis diversajn kantojn de Bodo Wartke al la lastaj gastoj. Tio precipe agrable surprizis la najbaron, ĉar li estis prezentinta similstilajn kantojn, ludante la pianon. Kaj li tute ne konis Bodo Wartke antaŭe!

Dum la malfrua fazo de la festo, mi rakontis al Sebastian kelkajn muzikideojn, kiuj jam ekde iom da tempo vagadis en mia kapo. Temas pri reludado de du Funny-van-Dannen-kantoj, nome “Menschenverachtende Untergrundmusik” kaj “Kapitalismus”, en nova latinmuzika versio. La refrenoj de ambaŭ kantoj konsistas el relative simplaj melodioj, kiujn mi povas facile imagi luditaj per latunaj blovinstrumentoj. Krome la kantoj ludeblas per 3-4 akordoj kaj kun siaj simplaj harmonioj bone taŭgus por prezentado en kompleta grupo kun diversaj improvizitaj soloj.

Multaj Germanoj pensas, ke la germana estas provinceca lingvo, kiu ne taŭgas por muzikstiloj, kiuj posedas la etikedon de internacieco. Bonŝance ekzistas pli kaj pli da kontraŭekzemploj kiel “Mambo” de Herbert Grönemeyer (ankoraŭ el la 1980aj jaroj, kaj daŭ regule ludata dum festoj!) aŭ “Über den Wolken” (reludversio de Dieter Thomas Kuhn, origine de Reinhard Mey). Rilate al la novaj versioj, aparte instigis kaj kuraĝigis min Badesalz (“Kuba”), Menino, Die Ärzte (“System”), Freundeskreis (“Halt Dich an Deiner Liebe fest”) kaj Farin Urlaub. La kantadostilon de la nova “Kapitalismus”-versio mi imagas en la strofoj kiel en la kanto “Ay Candela” (el la filmo “Buena Vista Social Club“) kaj en la refreno kiel “A livelong thing” de Freundeskreis. Al Sebastian plaĉis la ideo, fari tiujn novajn versiojn. Li konas homon, kiu ekzemple ludas latunan blovinstrumenton kaj do povus helpi realigi la planon.

Hejmen mi kunportis elektran gitaron de Sebastian. Li jam estis promesinta ĝin al mi dum la Internacia Seminario. Tiel realiĝis mia ideo pri nova gitaro, eĉ se iom alimaniere, ol mi origine pensis. La elektra gitaro estas jam malnova kaj teknike certe ne brila, sed ĝi estas verda – tre moda aspekto por muzikado en Esperantujo!