La malbona novaĵo: Pluraj Rusoj verŝajne ne venos al la IS. Almenaŭ unu Rusino jam persone kontaktis min. Vere bedaŭrindege… sed ĉu ni eble revidos unu la alian dum IJK en Rusio en 2004?
La bona novaĵo: Pasintan semajnfinon La Kuracistoj kune ekzercis – kaj ĉifoje kun drumisto! Ĉio multe pli bone sonas kun kompleta roka instrumentaro… do realiĝis por kio mi laboris dum unu jaro! Nun mi vere antaŭĝojas nian koncerton dum la IS.
?u ni eble revidos unu la alian dum IJK en Rusio en 2004?
Mi ne ?atas malkura?igi vin, sed ver?ajne ne pro nia projekto (vi scias pri kio mi parolas). Bonvolu ne malami min pro tio…
Organiza teamo ne helpas
Gxenerale sxajnas malfacile por orienteuxropanoj cxeesti, sed mi pensas ke la organizantoj povus esti kulpaj en iuj cirkonstancoj. Mi intencis partopreni IS-n pasintjare kun mia tiama amatulino, ukrainino. Tamen, kvankam mi aligis sxin en septembro, la organiza teamo neniam sendis invitleteron. Komence en oktobro ni komencis petegi ke oni sendu leteron, sed la organiza teamo simple plusendis la peton inter si, neniu volis akcepti respondecon. En la mezo de decembro jam evidentigxis ke estas tro malfrue por ricevi vizon, kaj tiam la organizantoj ecx kulpigis nin, dirante ke “ni aligxis tro malfrue.” Mia opinio pri la IS certe malaltigxis dum tiu tempo.