Sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun’

versio 1.5 de mia kantokolekto pretas! Per la aldono de tri tradukoj de Bertilo Wennergren, entute nun estas ekzakte 100 kantoj. Jen alia grava projekto de tiu ĉi jaro kiu venis al sukcesa rezulto.

Hieraŭ vespere mi iris al renkontiĝo de iamaj gelernejanoj de mia baza lernejo. Estis invititaj ĉiuj tri iamaj klasoj de mia jaro, sed efektive venis ĉirkaŭ 25 personoj (eble iom pli ol triono). Tamen estis tute interesa, agrabla, ĝojiga revido.

– Neniu provis impresi la aliajn per sia nuna profesio aŭ financa stato. Aliflanke homoj interesiĝis pri la aliaj kaj atente aŭskultis unu la alian.
– La homoj sen granda lamentado akceptis ke mi ne trinkas tiom multe, kaj poste eĉ grandparte mem transiris al senalkoholaĵoj.
– La muziko estis grandparte el la 1980aj jaroj (do el nia infanaĝo kaj komuna lerneja tempo!); parte temis eĉ pri la samaj KD-kompiloj kiujn mi posedas hejme kaj regule uzas kiel DĴ.

Mi babilis kun la aliaj kaj estis kvazaŭ kiel antaŭ multaj jaroj: sen iu premo, tute harmonia. Fakte mi konsideras mian bazlernejan tempon kiel senzorgan vivofazon. Tiam mi ankoraŭ estis en la mezo de la socio, ŝatata de multaj.

La du plej belaj renkontoj:

Mi revidis mian plej bonan amikon el infana aĝo, kiun mi konas ekde lia naskiĝo. Li ne nur bonege aspektis, sed ankaŭ havis bonegan humuron. Kvankam li estis sufiĉe populara ĉe la knabinoj dum lerneja temp’, nun li solas. Sed li ne zorgas pri tio, pensante ke ankoraŭ restis multa tempo, kaj kiu ne trovis ĝis nun, tiu povos trovi morgaŭ. Bona devizo, mi tute konsentas. Li baldaŭ translokiĝos al Münster, same kiel mi! Do ni jam interkonsentis ke ni faros ion kune en la nova jaro.

La alia persono pri kies revido mi tre ĝojis estis la virino, al kiu mi ligas tre specialajn memorojn: Ŝi estis la unua knabino, kun kiu mi malrapide dancis. Unu de la malmultaj belaj spertoj el mia “nigra tempo” (kun 12-15 jaroj).

Ŝi estis same atraktiva kiel antaŭe; laŭ ekstera aspekto certe inter la kvin plej belaj virinoj kiujn mi renkontis en mia tuta vivo – kaj mi renkontis multajn virinojn el la tuta mondo. Kaj ŝi ne hezitis rideti kiam ŝi vidas min, male al multaj virinoj en Germanio kutime. Sed pli grava tamen estis, ke mi sen iu nervozeco povis babili kun ŝi. Kion ŝi diris, montris ke ŝi estas tre inteligenta virino, eble ne rilate al scienca libroscio, sed al praktika vivotakso. Tio refoje profunde impresis min.

Tiuj paroladoj kun ŝi apartenas al la plej belaj aferoj de la mondo. Ili pruvas al mi ke tamen ekzistas belaj, inteligentaj, afablaj virinoj en mia proksimeco. Fakte ŝi neniam forlasis mian hejmvilaĝon Nordwalde. (Cetere: Hej, ŝi memoris kaj estis tre impresita, ke mi faras muzikon, ĉar tion diris al ŝi komuna amikino al kiu mi ĉiam telefonas la 22an de julio!)

Mi paŭzos mian taglibron ĝis post la IS. En la nova jaro, mi eble enmetos rerigardon al 2003.

2 thoughts on “Sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun’

  1. elgrande

    Mirigas min, ke iu tiel ŝatis sian bazlernejan tempon. Mi ĉiam malamis la bazlernejon, ĉar mi havis multajn malamikojn kaj ĉiam havi la saman instruistinon antaŭ mia nazo ankaŭ ne plaĉis al mi. Sed mi ĝojas, ke aliuloj spertis alie.

    Via mencio de “nigra tempo” mirigis pri tio, kio okazis dum tiu tempo. Eble diru ion pri ĝi, sed se vi ne volas, ankaŭ ne gravas; sed vi ja faras onin scivolema.

    Cetere, feliĉan kristnaskfeston!

  2. nigra_okulo

    Memorinda pasinteco

    Okazos renkontiĝo de miaj mezlernejaj gekunlernantoj en venonta januaro. Kun multaj el ili mi jam longe ne kontaktiĝis. (ĉ. 8 jaroj) Do, mi tre aspiras la renkontiĝon. Kiam mi studis en mezlernejo, mi certe ne ŝatis tiaman vivon. Sed nun, la kunvivo kun tiel multaj samaĝuloj, amikoj aŭ malamikoj, ja estas memorinda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: