Tiu larmo estas same senhelpa kiel mi

Ŝajne la populareco de miaj monologoj kreskas: Basim Al-Shaikhli, la gitaristo de La Kuracistoj, nun ankaŭ ligas de sia taglibro al mi. Plie mia patro rakontis al mi, ke Bertilo Wennergren menciis mian taglibron en prelego pri Esperanto en la interreto kadre de “GIL“-konferenco pasintan semajnfinon. Mi ne scias, kiel mi meritas tion, sed ĝoje agnoskas ĝin.

Dimanĉe vespere mi la trian aŭ kvaran fojon rigardis la filmon Rollerball. La unuan fojon mi estis tre ekscitita pri tiu verko ĉefe pro la “sportaj” scenoj, kiuj tre memorigas min pri la komputila ludo “M.U.D.S.” (Mean Ugly Dirty Sports) – Germana klasikaĵo el la fruaj 1990aj jaroj. Kaj mia frato atentigis min je la dua fojo ke la domo de la “korporacio” en la filmo reale estas konstruaĵo de BMW en Munkeno. Ni jam vidis ĝin reale; ĝi situas proksime de la t.n. olimpika vilaĝo.

Tria bela detalo, kiun mi sufiĉe rapide rimarkis: Du flankaj aktoroj poste repaperis en Star Wars. Facile rekoneblas la vizaĝo de Richard LeParmentier. Li en la unua filmo estas adjudanto de grava entreprenisto kaj en la dua generalo Motti, partoprenanto en konferenco kun Darth Vader kaj Tarkin – do iom similaj roloj, ĉiam proksime al la ĉefaj malbonuloj, sed pli sube en la hirarĥio.

Kiam mi vidis lin en Rollerball, kun skeptika mieno portante uniformon kaj tenante pilotan helmon en la mano, Angus McInnes kaŭzis deĵavuon al mi. La penso “Tiun vizaĝon kaj tian scenon mi de ie konas!” rumoris en mia kapo, kaj subite mi memoris: En Star Wars li reaperas kiel piloto “Oro Unu” kaj i.a. staras dum la antaŭataka konferenco en plena pilota uniformo kun sia helmo en la mano, skeptike pri la fareblo de sia onta tasko. (Kaj li flugas Y-flugilon, kiun mi plej ŝatas en la komputila ludo “X-Wing”!) Nu, eble eta detalo, sed plej memorinda por mi, ĉar malofte oni eltrovas, de kie venas deĵavuoj.

Kiam mi ĉifoje pli atente sekvis la tutan rakonton de la filmo, mi rimarkis ke la sanga “sportado” estas nur kadra afero, kompare al la resto de la scenoj. Ili estas multe pli trankvilaj. Jonathan E., ĉefa heroo, sukcesa Rollerball-ludisto, vivas en mondo sen la kutimaj problemoj: Ne plu ekzistas nacioj kaj militoj, la homoj posedas altan vivnivelon kaj ricevas ĉiun luksaĵon, kiun ili volas. Nur kiam li ne volas sekvi la ordonon de la “korporacioj” (grandegaj firmaoj), kiuj inter si dividas la regadon, li pli kaj pli konscias pri la mallibereco, en kiu la homaro vivas. La Rollerball-“ludo” fakte transprenas socian funkcion, ĝi montru ke ĉiu individua strebo estas vana. Tiun celon minacas la heroo, estante legenda kaj plej longjara ludisto. Ĉar ne eblas kaŝe murdi lin, la diktatoraj ĉefaj provas ĉion ajn por igi lin fini sian karieron; ili ŝanĝas la regulojn tiel ke pli kaj pli da ludistoj mortas “akcidente” dum la Rollerball-matĉoj. La kulmino estas ke oni redonas la nuran veran amon al la heroo, kiu iam devige forlasis lin… Jonathan E. laboras en brutala “sporto”, klare malestimas la virinojn, kiuj flirtas kun li, malŝatas la superfacecon de la socio, en kiu li vivas, sed samtempe ofte montras tre molajn flankojn de sia persono, ekz. se temas pri amikoj kaj certa virino. Min tre impresis ke lia heroeco ĝuste ne konsistas el korpa forto, sed sentoj kaj la prefero de libereco kompare al lukso.

Ĉar mi timas esti tro pigra sen memkontrolo, mi kreis ekzercoliston por la koncerto kaj kroma muzikado dum la IS. Entute 20 kantoj, sed mia celo estas ekzerci 5 el ili ĉiun tagon. Bona plano kreas superrigardon, kaj tiel ne nur dokumentas pasintan diligentecon, sed ankaŭ montras, kiun kanton mi ankoraŭ ne tiom ofte elprovis. Espereble mi persistos ĝis la IS…

La MP3-dosieroj de du esperantlingvaj muzikgrupoj bedaŭrinde malaperis el la reto: Tiuj de Asorti kaj Piĉismo. La TTT-ejo de Asorti jam ekde tagoj ne plu funkcias, kaj Piĉismo kadre de la fino de mp3.com ne plu havas oficialan paĝon por muziko. Piĉismo eble iom tro bruas kaj maldecas por tiom delikata ulo kiel mi, sed samtempe ankaŭ havas bonege fortajn gitarojn kaj alportas gravan subgrundan kontribuon al Esperantujo. Kaj kvankam la KD “Novjara nokto” de Asorti foje sonas iom amatore, ĝi samtempe enhavas multajn belajn melodiojn kaj por Esperantujo tute nekonatan variecon da voĉoj, laŭ mi eĉ inkluzive la plej belan virinan kantadon en Esperanto. Ambaŭ estis en mia “interreta kompilo” – kiun mi nun urĝe devas aktualigi.

8 thoughts on “Tiu larmo estas same senhelpa kiel mi

  1. Sennoma

    cxu…

    Gunnar, cxu vi estas denaska filo de denaskuloj? mi havas ankoraux aliajn demandojn:
    1) cxu vi neniam protestis kun viaj gepatroj maluzante e-on?
    2) en lernejo, dum skriblecionoj, cxu vi neniam konfuzigxis? Aux la ekdenaska lerno de e-o estis utila al vi?

    por nun, estas cxio 😀

    Nicola

  2. D? Kunar

    ne!

    Mi estas denaskulo, sed miaj gepatroj ne. Fakte mia patrino lernis Esperanton nur post mi.

    Miaj gepatroj estas jam sufiĉe protestemaj kontraŭ certaj misevoluoj en la socio, do mi ne bezonas ribeli kontraŭ ili tiurilate. Aliflanke mia inklino al individualismo garantias, ke mi ne restas tro bonkonduta, sed iras mian propran vojon.

    En la lernejo mi neniam konfuziĝis inter Esperanto kaj aliaj lingvoj. Eĉ male, mi rekonis multajn francajn, latinajn kaj italajn vortojn. Kiel denaske dulingva homo, mi jam sciis antaŭe ke la saman ideon oni esprimas diversmaniere en alia lingvo – kompreni tion estas tre grava obstaklo ĉe lingvolernado.

  3. Sennoma

    Mi petas helpon!

    Kara samideano!
    Mi estas esperantisto de Meza Azio. Mi nomigas – Garik (ci tio estas pseudonomo) kaj mia profesio estas – rusa literaturo kaj poezio.
    Bedaurinde, mi ne havas eblecon membregi de la Viva Taglibro, car mi ne havas amikojn de la Viva Taglibro.
    Bonvolu, helpi al mi! Mi petas slosilon (kodo) por
    membreco de la Viva Taglibro.
    Reciproke mi donacos al vi esperantan presliteraron por komputilo.
    La literaro havas literojn de Esperanto por Word, PageMaker, QuarkXpress kaj
    alien tekstaj redaktoroj.

    Mia adreso: libreto@email.ru

    Kun estimo – Garik.

  4. Sennoma

    Re: cxu…

    mi uzis “maluzi”, cxar neuzi estas tro malforta por la signifo, kiun mi volis doni. Gxuste la prefikso “mal-” donas fortegan negativan (ops, malan) signifon 🙂

    Nicola Ruggiero

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *