Ĝi kreskis dum la tempo nigra kaj supreniris laŭ la sun’

Eta jubileo: Ses monatoj da reta taglibro! (Mi jam faris mian unuan enskribon antaŭ sep monatoj, sed paŭzis komplete dum julio, kiun mi do ne kunnombras.)

Kutime mi evitas skribi ion pri kadraj aferoj rilate al mia taglibro, ĉar mi pensas ke tio tro rapide gvidas al vanta kaj senenhava memspegulado. Tia mejloŝtono tamen povas servi por rigardo reen, kaj permesu la raran agon de kelkaj konstatoj:

Origine mi intencis skribi ĉefe pri muziko kaj ne tiom pri “kio okazis hodiaŭ”. Fakte ankoraŭ ĉiu enskribo enhavas muzikan temon, sed mi ankaŭ pli kaj pli mencias privatajn kaj nemuzikajn temojn. Interesaj trovitaĵoj el la reto (artikoloj el aliaj retaj taglibroj, interesaj TTT-ejoj, novaĵoj el la gazetaro) legeblas apud rakontoj pri mia privata (sed ne intima) vivo. Krom eble malzorgemo pri kohera enhavo, tio ĉefe rezultas el du kialoj:

1. Retaj taglibroj pli kaj pli iĝis nova modo de Esperantujo. Mia origina ideo, verki unu el la malmultaj esperantlingvaj taglibroj, trovis rektasence samideanojn.
2. Mia privata vivo, kiu rilate al belaj okazaĵoj kaj pozitivaj ŝanĝoj stagnis jam ekde jaroj (meze de 2000), regajnis tute neatenditan viglan evoluon. Tion ne eblas honeste prisilenti en taglibro.

Kelkaj ĝis nun neskribitaj reguloj, kiujn mi sekvis:
– La titolo ĉiam estis citaĵo el kantoteksto.
– Mi ĉiam enmetis alian kanton sub “aktuala muziko”.
– Mi neniam skribis pli ol unufoje je tago.
– Mi neniam skribis ion alian ol tute publikan.

Krome mi je la komenco provis indiki ĉiam alian “emocian staton”, sed iam fajfis pri tio, ĉar nur postrestis kelkaj strangaj statoj unuflanke kaj daŭre revenis la jam uzitaj aliflanke.

Relegante la unuajn du enskribojn, mi rimarkas ke mi – malgraŭ la ideo ne malkaŝi mian tutan privatan vivon – ekde la komenco malkaŝis parton de mia koro. Tio estas danĝera en la interreto. Aliflanke, se mi skribas taglibron, mi ne volas perforte fari iujn hipokritaĵojn. Aŭ sincere aŭ tute ne! Ke miaj sentoj regas mian vivon pli ol mi pensis, eble estas la konkludo de la pasintaj ses monatoj.

Mi finpretigis la liston de uzindaj kantoj por la Esperanto-kompila KD-aro kaj jam havis ideon, kiel plej komforte aranĝi ĉion: Mi MP3-igos pli ol dek pliajn KDjn el mia kolekto kaj tiam povos krei kaj ŝanĝi titollistojn kiel mi volas. Almenaŭ la rokaj KDj pretu ĝis la IS.

Kio okazis dum la semajnfino? Mia fratino festis sian naskiĝtagon kun kelkaj amikoj, kaj mi kunmanĝis bonegan torton. Kiel ĉiam en taŭga socio, al mi venis kelkaj tre bonaj ŝercoj – nu, almenaŭ la homoj ridis pli ol averaĝe, ankaŭ miaj gefratoj, kio estas bona indikilo.

Sabate vespere mi veturis kun mia frato kaj kelkaj amikoj al la diskoteko “Memphis” (antaŭe “Spektrum”) en Borghorst, la urbeto kie mi frekventis la gimnazion. La iama “Spektrum” estas urbeta diskoteko, kio signifas ke ĝin regule vizitas nur stranguloj – maniaj fanfaronantoj kaj ĉasantoj de pseŭdomodo. Sabate tamen la abiturienta jaro de 2004 okazigis feston tie, same kiel miaj eksaj gekolegoj kaj mi antaŭ jaroj, kaj mi scivolemis kia estus la sama diskoteko nun. Kiel lernejano, mi neniam tre ŝatis ĝin; ĝi estis eltenebla nur malofte kaj kun la gesamlernejanoj. Mi ĉiam iom sentis min perdita tie, kvazaŭ kiel la malĝusta persono en la ĝusta loko. Ĉio iom false brilanta, tro superfaca, iom timiga. (Kaj samtempe mi jam konis IS-diskotekojn kaj sciis, kia estas “normala”, bona publiko laŭ mia gusto.)

Sed nun, revenante post eble kvin jaroj, ĉio estis diversa. Nu, la ejo estis kvazaŭ la sama. Alia estis… mi. Antaŭ multaj jaroj, mi estis timema, sensperta junulo sen iu vera vivperspektivo (nur kun bonaj notoj, sed kiom ili validas en la reala vivo?). Intertempe okazis multaj aferoj: Mi finis la lernejon, translokiĝis al alia urbo, studis tie, vojaĝis eksterlanden, studis tie dum jaro, revenis kaj finstudis, kaj eklaboris. Dum tiu tempo kelkaj okazaĵoj kaj eventoj tre ŝanĝis min, ekz. la diversaj muzikaj aferoj, sed la plej gravaj kompreneble estas kelkaj virinoj, kiuj aperis en mia vivo (ĉiam nur unu, kompreneble!) kaj denove malaperis. Kiam mi staris en la unua etaĝo de la “Spektrum”, rigardante al la amaseto, mi memoris ilin, kaj ankaŭ la multajn diskotektrinkejojn el Catania, kie mi kiel absoluta strangulo devis trovi mian vojon, kaj estis tiom memfida kiel neniam antaŭe en mia gimnazia urbeto. Mi estis pruvinta ke mi estas pli ol kio mi estis kiel lernanto, kaj mi estis vidinta superfacecon kaj inklinon al modo milfoje pli forte en similaj diskotekoj en Catania, kaj tamen tie travivis, kaj tial la tuta situacio ne plu povis malagrable tuŝi min.

Mi vidis multajn junulinojn, sed granda parto el ili estis tro ŝminkita kaj portis tro malmultan ŝtofon. Mi ŝatas la inan korpon, sed preferas mem elekti ĉu mi devas daŭre rigardi al ies korpopartoj aŭ ne. La min akompanantaj junulinoj (la du kantistinoj, jam menciitaj plurfoje) kaj kelkaj amikinoj niaj formis plaĉan escepton. Nesuperfacaj virinoj povas kaŝi certajn korpopartojn kaj tamen restas interesaj…

Kaj la uloj? “Laktovizaĝoj”, pli teruraj amatoroj ol mi povas memori min mem kiel junulo! Kaj kiel ili provis demonstri gravecon aŭ atraktivecon… ŝokige senidee kaj kliŝe! La junularo rilate al kelkaj malkvalitoj ne ŝanĝiĝas.

La DĴ havis elstare malbonan muzikelekton… bone, foje kelkaj diskotekaj klasikaĵoj mildigis la impreson, sed ili ne montriĝis hazarde malkovritaj insuloj en maro da monotono enuo. Tro da komerca hiphopo, arenbio, denco, kaj ne sufiĉe da roko kaj popo. Eble tio estas la indiko ke nova generacio kreskiĝas… se jes, mi jam nun povas diri ke al ties anoj vere mankas la scio kio estas “rokmuziko”, “popmuziko”…

Tamen min bone amuziĝis, ĉar min akompanis la ĝustaj personoj. Mi sentis min jarojn pli june kaj samtempe multe pli memfide. Kion deziri pli?

2 thoughts on “Ĝi kreskis dum la tempo nigra kaj supreniris laŭ la sun’

  1. Sennoma

    Gratulon…

    al la sesmonata jubileo de via tre leginda taglibro. Mi jxus rimarkis ke oni povas, kiel ne-LiveJournal-membro, nur komenti sennome… do, bonajn dezirojn de anonima sennomulo ;-).

  2. DĴ Kunar

    Dankon!

    Dankon, Basim, pro la gratuloj! La anonima komentado fakte iom ĝenas, sed min pli nervas malbone faritaj formularoj por komenti (eble mi iam poste skribos pri tio)… feliĉkaze ne temas pri via taglibro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: