Afiŝoj kun etikedo ‘bodo wartke’

La penso je vi

dimanĉo 24 Decembro 2006

Unu afero ankoraŭ restas por rakonti en tiu ĉi jaro. Fakte temas pri okazaĵo el julio, sed indas skribi pri ĝi detale ankaŭ nun:

Gunnar kaj Bodo Wartke post koncerto de la kantaŭtoro en Münster (2006-07-28). Fotis: Denis KUMPMANN.Jam delonge interesis min la multlingva amkanto de la piano-komediisto Bodo Wartke. Mia bona amiko Till konatigis min kun lia muziko la 18an de novembro 2005. Dum la Internacia Seminario en Xanten 2005/06 mi eksciis, ke ekzistas esperantlingva traduko de la strofo de timwi.

Dum la naskiĝtaga festo de Sebastian mi denove aŭskultis kelkajn kantojn de Bodo Wartke. Tio inspiris min verki propran, novan tradukon. Iom poste mi legis en la interreto pri ekzisto de tria traduko, tamen sen legi ĝin.

Krome mi rimarkis, ke haveblas amkanto-farilo (”Flash”-tekniko), en kiu oni povas mem elekti la lingvojn por la naŭ strofoj. Bodo Wartke menciis en sia TTT-ejo, ke li invitis homojn traduki la strofon al pliaj lingvoj, sed ke li jam havas Esperanto-tradukon. Tamen mi estis sendinta mian tradukon al li, ĉar ĝi estis lingve ĝusta kaj kantebla. Nun konkurencis minimume tri tradukoj. Bedaŭrinde mi neniam ricevis respondon.

Kiam mi legis en la taglibro de amikino (unu de la belulinoj de Nordwalde!) pri strofo en Esperanto, kiu nove aperas en tiu amkanto-farilo, mi estis ege ekscita. Kiun strofon li uzus?

Kiel mi eltrovis, estis la mia! Kaj por pligrandigi la ĝojon, du tagojn poste, la 28an de julio, Bodo Wartke venis al Münster por koncerti! Tie mi havis la ŝancon paroli kun li kaj li diris, ke mia versio plej plaĉis al li. Post la koncerto mi verkis artikolon pri Bodo Wartke en la Vikipedio.

Cetere la vespero en la parko de la kastelo estis brilega! Mi malofte vizitas koncertojn, sed tiu vere indis! Bodo Wartke bonege kapablas enplekti sian publikon en la prezentadon kaj spontanee reagi. Kiel memorigon de la vespero mi aĉetis lian koncertan duoblan diskon. Mi estas gaja pro la agrabla kontakto kaj fiera pro tio, ke Esperanto-strofo de mi estas uzita de profesia kaj sukcesa muzikisto! Tio sendube estis unu el la muzikaj kulminoj de la jaro 2006.

La DĴ estas la ulo kiun ni amas plej

mardo 9 Majo 2006

Kutime mi ĉiun duonan jaron skribas unufoje detale pri retaj taglibroj. Sed lastatempe mi apenaŭ trovis ion novan menciindan – aŭ, se tamen, menciis tion tuj. La nura novaĵo estas, ke ekde nun mi ĉiam indikos “esperanto” kiel unu kategorion de ĉiu enskribo. Diversaj serĉiloj (ekzemple www.technorati.com) uzas tiujn kategoriojn kiel serĉvortojn. Tial estas tute en ordo, se mi indikas, ke ĉiu enskribo de mia esperantlingva taglibro rilatas al Esperanto. Tio iom agu kontraŭ la fakto, ke per tiaj serĉiloj facilas trovi ajnan stultaĵon, kiun iu persono verkas en alia lingvo pri Esperanto, sed ke malfacilas malkovri esperantlingvajn taglibrojn.

Kun zorgiga indiferenteco mi konstatas mian kreskantan vantecon/arogantecon ene de la pasintaj monatoj. Multaj diversaj etaj okazaĵoj igas min gratuli al mi mem, sen ke mi sentas iun kritikindan malmodestecon en tio:

- Mia bona amiko Holger dum la Internacia Seminario atentigis min pri tio, ke Heroldo Komunikas laŭdis min kiel “plej faman DĴn de Esperantujo“. Hejme mi akiris la originan tekston el HeKoi n-ro 285 (aperinta 2005-12-20). Ĝi mencias kaj citas mian artikolon pri la KEF 2005, kiu origine aperis en Esperanto aktuell 04/2005 (jen PDF-dosiero) kaj poste en kune 03/2005 (jen PDF-dosiero kaj ordinara reta versio), de kie HeKo ĉerpis. HeKo laŭvorte skribis: “En la organo de Germana Esperanto-Junularo, “Kune” (n-ro 3:2005), la plej fama diskoĵokeo en Esperantio aŭtoris interesan raporton pri la Kultura Esperanto-Festivalo 2005 en Helsinko.

- Mia patro trovis mencion de mia prelego en IS-artikolo en Revuo Esperanto 02/2006. Nun troviĝas la artikolo en la reto ĉe SKEJ. Tie legeblas la frazo “Elstaris tre interesa prelego de Gunnar Fischer pri tradukado de kanzonoj al Esperanto.“. Ke oni mencias neniun alian kontribuinton per sia persona nomo, des pli fierigas min. Ŝajne ankaŭ aliaj personoj rimarkis la kvalito-diferencon ĉe la programo.

- En la komunikilo “Informilo por Interlingvistoj” nr-o 54 (marto 2005, jen PDF-dosiero), en la artikolo “Esperanto en la interreto” Bertilo Wennergren mencias min resp. miajn verkojn plurfoje: la Esperanto-stacion de mp3.com (la artikolo aperis origine en la jaro 2003), miajn muzikajn TTT-paĝojn kaj mian retan taglibron. Kompreneble oni devas konfesi, ke Bertilo ja konas min persone kaj mencias retejojn, kiujn li mem ŝatas. Sed ĝuste pri la personeco de sia elekto li avertas en la enkonduko. Ke mi estas menciita post tiom sobra komento, des pli ĝojigas min.

- Oni menciis min en diversaj radielsendoj. Pli ol la aŭskultigado de mia muziko ĝojigis min, ke en Radio Verda (epizodo 56, 2006-01-16, jen MP3-dosiero) oni voĉlegis leteron de mi en kiu mi avertas pri la dubindaj metodoj de “ITV” por akiri muzikon. Fakte mi ne plu regule aŭskultas retajn radiojn pro tempomanko kaj nur eksciis pri tiu mencio tra alia persono, kiu gratulis min pro mia letero.

- Atingis min ofertoj por DĴumi dum la Festo 2006 kaj la Printempa Renkontiĝo 2006. Pro malcerteco pri feriada tempo resp. tempomanko mi devis nei ambaŭ ofertojn. Plej gravas, ke intertempe de tiom multaj flankoj alvenas tiaj petoj.

- Vere troigita prijuĝo legeblis en la Vikipedio-artikolo pri DĴ Kunar. La 8an de februaro oni denove forigis la sekvan parton post malpli ol unu horo: “Li estas ĝenerale rigardata en Esperantio kiel la plej bona DĴ. Sufiĉas ke li eklaboru nur kelkajn minutojn ĉe la KD-ludilo por ke la etoso vigliĝu, la homoj dancu kaj la virinoj kriu.” Ĝis nun mi ne eltrovis, kiu verkis tiun tekston (ŝajne persono en Francio) kaj ĉu ĝi eble estis intencita ironie.

Kompreneble mi multfoje demandis min, kial mi tiom senhezite praktikas tiun memgratuladon, kvankam mi kutime estas tre kritikema kaj memkritikema persono. Post iom da rezonado, mi venis al la jenaj tri bazaj konvinkoj, kiuj gvidas mian agadon:

  1. Ĝenerale ne okazas justa honorigado, premiado aŭ agnoskado de laboro.
  2. La bela principo, ke “oni ricevas, kion oni meritas”, ankaŭ ne estas valida por mi mem.
  3. Por multaj aliaj tiu leĝo tamen funcias aŭ almenaŭ ili kredas je tio, tiel ke ili ne komprenas min.

Tio aŭtomate bezonas la problemon, ke mi estas sola. Tial mi devis krei mian propran kredon, kiu taŭgas por tiu situacio:

  1. Estu justa al vi mem. Aliokaze eble neniu traktos vin juste.
  2. Estu kontenta kun vi mem. Aliokaze eble vi povos kontentigi neniun.
  3. Amu vin mem. Aliokaze eble neniu amos vin.

Denove ekzistas novaĵo rilate al la Liebeslied-traduko:

Tra guglado mi eksciis, ke ekzistas tria traduko de la “Liebeslied”-kanto de Bodo Wartke. La kontakto kun la tradukinto bedaŭrinde montriĝis malsukcesa pro diversaj miskomprenoj. Mi do ne scias, ĉu la traduko estas lingve senerara kaj stile bona. Ke la tradukinto mem pridubas sian regon de Esperanto, maltrankviligas min. Min tre ĝenus, se Bodo Wartke uzus fuŝan tradukon – des pli pro tio, ke almenaŭ ekzistas mia traduko, kiu estas en ordo. (Sed se la pli frua traduko de alia persono estas en bona Esperanto, mi povas facile rezigni pri la uzo de mia.)

Kiel kompenso mi aldonu bonan novaĵon:

Finfine ekzistas artikolo pri Esperanto-muziko en la germanlingva Vikipedio. Mi kreis ĝin kaj ligis al la artikoloj pri diversaj Esperanto-artistoj. Kompreneble ankoraŭ indas aldoni multajn informojn, sed almenaŭ la komenco estas farita. Tio montru, ke mi – malgraŭ ĉiu asertita kaj reala aroganteco – ĝenerale estas kunlaborema kaj kreema persono. Necesas nur afable kaj serioze komuniki kun mi.

Kaj sonigi sur ĉiuj instrumentoj

sabato 8 Aprilo 2006

Kiam mi estis leginta la tradukon, la “Liebeslied”-tradukon, kiun timwi verkis por Bodo Wartke, mi pensis, ke tiu temo estus finita por mi. Sed post la festo de Sebastian, kie mi denove aŭskultis ĝin, la afero ŝanĝiĝis.

Surfante en la reto mi eltrovis, ke Bodo Wartke multe pli serioze kaj detale dediĉas sin al tiu kanto. Intertempe ekzistas amkanto-farilo, per kiu oni povas mem kombini la diverslingvajn strofojn kaj tiel krei sian personan version en la lingvoj, kiujn oni plej ŝatas. La ilo uzas la t.n. “Flash”-teknikon, kiun mi kutime tre malestimas kaj evitas. Ĉifoje tamen temas pri unu el la malmultaj vere utilaj uzmanieroj.

Kadre de la “Liebeslied”-farilo, Bodo Wartke ankaŭ donas detalajn konsilojn pri la tradukado al nova lingvo. Li listigas la jam ekzistantajn tradukojn, mencias la rimskemon kaj la nepran enhavon de la traduko. Krome li saĝe aldonas, ke oni ĉiam devas iomete devii de tute strikta strukturo kaj ĉefe atenti, ke la rezulto ravas denaskulojn. Li ankaŭ rekomendas, enmeti lingvo- kaj landospecifajn fajnaĵojn en la tradukon, se tio eblas.

Male al aliaj artistoj kaj male al miaj antaŭtimoj, li scias, kiom gravas bona prononco ĉe papaga kantado. Li rekte invitas homojn alparoli lin post koncerto kaj tiam fari provsurbendigon, kiu servu kiel modelo por posta bona surbendigo de li.

Sole ĝenas min ke tiuj tre legindaj tekstoj nur aperas kadre de la “Flash”-ilo. Estas ja tute bone, ke persono, kiu elŝutas la SWF-dosieron kun la diversaj strofoj, aŭtomate kunprenas tiujn klarigojn. Sed ili meritus esti skribitaj ankaŭ kiel ordinara teksto. Nur tiel eblas facile trovi ilin per serĉilo kiel Google kaj kopii aŭ elŝuti ilin.

Ĉiel ajn dum ĉirkaŭ semajno kolektiĝis diversaj tradukideoj en mia kapo. Preskaŭ konstante ĉiun tagon mi plupolurigis mian tradukon. Je la fino, mia patro korektlegis ĝin, aldonante etajn ŝanĝoproponojn. Li forte preferas mian tradukon kompare al tiu de timwi. La 12an de marto, mi sendis mian tradukon al Bodo Wartke kun kelkaj klarigoj – i.a., kial entute indis verki duan tradukon. Mi scivolemas, ĉu li iaforme reagos kaj/aŭ uzos mian version.

Kiam Willy Brandt estis federacia kanceliero

mardo 28 Februaro 2006

La 18an de februaro, Sebastian (la basisto de La Kuracistoj) festis sian naskiĝtagon. Tiuokaze mi veturis al Paderborn – la unuan fojon ekde pli ol unu jaro! (Estis cetere la unua fojo ekde la adiaŭa festo de Till en aŭgusto 2003, ke la kompleta anaro de mia iama loĝejo renkontiĝis. Hanno kaj mi ne estis vidinta unu la alian ekde tiam.)

Jam kiel antaŭ tri jaroj, la naskiĝtaga festo inkluzivis muzikadon. Fakte Sebastian havas multajn kontaktojn tra diversaj muzikaj aktivecoj – bando, orkestro, ĥoro – do multaj el la gastoj prezentis ion. Tiel iĝis tre altnivela festo kun klasika muziko de arĉinstrumentoj, kantado kun pianoludado, marmeladumado kun piano kaj akustika baso kaj kompreneble duopa kantado/gitarludado de Sebastian kaj mi. Ni elektis kelkajn kantojn el la repertuaro de “La Kuracistoj” kaj aldonis diversajn kantojn de “Funny van Dannen“.

Ĉar mi estis la unua gasto alveninta, antaŭe ni havis iom da tempo por ekzerci. Krom parton de mia Esperanto-kantaro, mi estis kunportinta la akordojn por preskaŭ 20 Funny-van-Dannen-kantoj. Tiel ni povis iomete elekti tiujn pecojn, kiujn ni plej bone kapablus ludi kune. Multan amuziĝon kreis “Menschenverachtende Untergrundmusik” (”Homojn malestimanta subgrunda muziko”) ĉe Sebastian same kiel ĉe lia najbaro, kiu ankaŭ poste muzikis.

Interalie mi montris al Sebastian kelkajn Funny-van-Dannen-kantojn kun speciala rilato al li, ekzemple “Fleischfresser” (”viandovorantoj” – Sebastian estas vegetarano), “Ich liebe Jazz” (”Mi amas ĵazon” – Sebastian ekde jaroj ludas en ĵaza grupeto) kaj “Als Willy Brandt Bundeskanzler war” (”Kiam Willy Brandt estis federacia kanceliero” – Sebastian naskiĝis en la jaro, kiam Willy Brandt iĝis kanceliero). Ĉi lastan ni ankaŭ prezentis al la publiko.

Mi donacis al Sebastian kompaktdiskon de Funny van Dannen, kiun la lastaj gastoj je la fino de la festo komune aŭskultis. Kvankam Till ne muzikas, ankaŭ li havis ŝancon, kontribui al la vespero: Li aŭskultigis diversajn kantojn de Bodo Wartke al la lastaj gastoj. Tio precipe agrable surprizis la najbaron, ĉar li estis prezentinta similstilajn kantojn, ludante la pianon. Kaj li tute ne konis Bodo Wartke antaŭe!

Dum la malfrua fazo de la festo, mi rakontis al Sebastian kelkajn muzikideojn, kiuj jam ekde iom da tempo vagadis en mia kapo. Temas pri reludado de du Funny-van-Dannen-kantoj, nome “Menschenverachtende Untergrundmusik” kaj “Kapitalismus”, en nova latinmuzika versio. La refrenoj de ambaŭ kantoj konsistas el relative simplaj melodioj, kiujn mi povas facile imagi luditaj per latunaj blovinstrumentoj. Krome la kantoj ludeblas per 3-4 akordoj kaj kun siaj simplaj harmonioj bone taŭgus por prezentado en kompleta grupo kun diversaj improvizitaj soloj.

Multaj Germanoj pensas, ke la germana estas provinceca lingvo, kiu ne taŭgas por muzikstiloj, kiuj posedas la etikedon de internacieco. Bonŝance ekzistas pli kaj pli da kontraŭekzemploj kiel “Mambo” de Herbert Grönemeyer (ankoraŭ el la 1980aj jaroj, kaj daŭ regule ludata dum festoj!) aŭ “Über den Wolken” (reludversio de Dieter Thomas Kuhn, origine de Reinhard Mey). Rilate al la novaj versioj, aparte instigis kaj kuraĝigis min Badesalz (”Kuba”), Menino, Die Ärzte (”System”), Freundeskreis (”Halt Dich an Deiner Liebe fest”) kaj Farin Urlaub. La kantadostilon de la nova “Kapitalismus”-versio mi imagas en la strofoj kiel en la kanto “Ay Candela” (el la filmo “Buena Vista Social Club“) kaj en la refreno kiel “A livelong thing” de Freundeskreis. Al Sebastian plaĉis la ideo, fari tiujn novajn versiojn. Li konas homon, kiu ekzemple ludas latunan blovinstrumenton kaj do povus helpi realigi la planon.

Hejmen mi kunportis elektran gitaron de Sebastian. Li jam estis promesinta ĝin al mi dum la Internacia Seminario. Tiel realiĝis mia ideo pri nova gitaro, eĉ se iom alimaniere, ol mi origine pensis. La elektra gitaro estas jam malnova kaj teknike certe ne brila, sed ĝi estas verda – tre moda aspekto por muzikado en Esperantujo!

Mi volas kanti tion en ĉiuj lingvoj por vi

sabato 11 Februaro 2006

Tre ĝojigas min, kiam mi ne devas fari ĉion mem. La 18an de novembro, Till aŭskultigis al mi diversajn kantojn de Bodo Wartke, humura kantaŭtoro simila al Funny van Dannen, sed ludanta pianon anstataŭ gitaron. El la repertuaro, la kanto plej interesa por esperantistoj sendube estas “Liebeslied” (amkanto). Bodo Wartke kantas nur unu mallongan strofon, sed tiun en tre multaj lingvoj. La germanlingva refreno tre pensigas je la ideo ofte renkontebla en Esperantujo, nome ke por sia amata persono oni lernas novan lingvon kaj translokiĝas al alia lando. Entute la kanto tamen estas parodio… kaj tial des pli bezonata en Esperantujo! Tiaj humuraj, memironiaj kantoj ankoraŭ tro raras en Esperanto.

Jam ekzistas du versioj de “Liebeslied”, ĉar la dua albumo de Bodo Wartke troviĝas pli longa, nova surbendigo, kiu enhavas pli multajn strofojn (kaj sekve lingvojn). Till kompreneble proponis, ke mi verku esperantlingvan strofon. Mi principe jesis, sed bezonus por bona traduko unue surbendigon de la kantoj (kiujn mi ne havis) kaj la originan tekston kaj laŭeble ĉiujn tradukojn, kiujn mi komprenas. Tial mi nur notis la ideon, sed ne aktive plusekvis la projekton.

Dum la IS mi de timwi, ke li jam verkis tradukon! Mi kontrollegis kaj -kantis ĝin kaj taksis ĝin taŭga. timwi rakontis, ke li jam alskribis Bodo Wartke pro tio, sed ke tiu ne respondis.

Tial komence de januaro mi surfis al la TTT-ejo de Bodo Wartke por mem provi kontakti lin. Je mia granda ĝojo, Bodo Wartke indikas ĉe la kontaktadreso jam ĉiujn tradukojn, kiujn li ricevis, kun la aldona rimarko, ke tiel espereble homoj ne superflue verkas en lingvo, por kiu jam ekzistas versio. Tian praktikan pensadon oni bedaŭrinde malofte renkontas ĉe artistoj.

Nun indas ankoraŭ fari du aferojn:
- certiĝi, ke temas pri la traduko de timwi (ja povas esti, ke ankaŭ alia persono verkis tradukon!)
- atentigi Bodo Wartke pri la ĝusta prononco de la Esperanto-versio. (Papagaj artistoj kutimas fuŝi la prononcon kaj jam ekzistas tro multaj eldonitaj kantoj kun lingve erara kantado.)
Krome eble lin interesos scii, ke la kanto havas tiom rektan rilaton al Esperantujo…