Mi volas kanti tion en ?iuj lingvoj por vi

Tre ĝojigas min, kiam mi ne devas fari ĉion mem. La 18an de novembro, Till aŭskultigis al mi diversajn kantojn de Bodo Wartke, humura kantaŭtoro simila al Funny van Dannen, sed ludanta pianon anstataŭ gitaron. El la repertuaro, la kanto plej interesa por esperantistoj sendube estas “Liebeslied” (amkanto). Bodo Wartke kantas nur unu mallongan strofon, sed tiun en tre multaj lingvoj. La germanlingva refreno tre pensigas je la ideo ofte renkontebla en Esperantujo, nome ke por sia amata persono oni lernas novan lingvon kaj translokiĝas al alia lando. Entute la kanto tamen estas parodio… kaj tial des pli bezonata en Esperantujo! Tiaj humuraj, memironiaj kantoj ankoraŭ tro raras en Esperanto.

Jam ekzistas du versioj de “Liebeslied”, ĉar la dua albumo de Bodo Wartke troviĝas pli longa, nova surbendigo, kiu enhavas pli multajn strofojn (kaj sekve lingvojn). Till kompreneble proponis, ke mi verku esperantlingvan strofon. Mi principe jesis, sed bezonus por bona traduko unue surbendigon de la kantoj (kiujn mi ne havis) kaj la originan tekston kaj laŭeble ĉiujn tradukojn, kiujn mi komprenas. Tial mi nur notis la ideon, sed ne aktive plusekvis la projekton.

Dum la IS mi de timwi, ke li jam verkis tradukon! Mi kontrollegis kaj -kantis ĝin kaj taksis ĝin taŭga. timwi rakontis, ke li jam alskribis Bodo Wartke pro tio, sed ke tiu ne respondis.

Tial komence de januaro mi surfis al la TTT-ejo de Bodo Wartke por mem provi kontakti lin. Je mia granda ĝojo, Bodo Wartke indikas ĉe la kontaktadreso jam ĉiujn tradukojn, kiujn li ricevis, kun la aldona rimarko, ke tiel espereble homoj ne superflue verkas en lingvo, por kiu jam ekzistas versio. Tian praktikan pensadon oni bedaŭrinde malofte renkontas ĉe artistoj.

Nun indas ankoraŭ fari du aferojn:
– certiĝi, ke temas pri la traduko de timwi (ja povas esti, ke ankaŭ alia persono verkis tradukon!)
– atentigi Bodo Wartke pri la ĝusta prononco de la Esperanto-versio. (Papagaj artistoj kutimas fuŝi la prononcon kaj jam ekzistas tro multaj eldonitaj kantoj kun lingve erara kantado.)
Krome eble lin interesos scii, ke la kanto havas tiom rektan rilaton al Esperantujo…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *