Jen nia mondo

Wouter PilgerHodiaŭ mi eksciis el la blogo de Ken Miner, ke Wouter Pilger mortis. Li jam forpasis meze de aŭgusto, dum mi estis en Hungario ĉe la Internacia Junulara Semajno (IJS).

En la interreto Wouter Pilger estis konata kiel la aŭtoro de la “Grizula Blogo“, lingve kaj enhave brila verko, kiu sendube troviĝas inter la plej bonaj esperantlingvaj retaj taglibroj. Li neniam retenis sin, kiam temis pri politiko, klare esprimante sian opinion. Mi ofte ne konsentis kun li, sed mi ĉiam admiris kaj respektis, kiamaniere li sukcesis klarigi sian vidpunkton.

Wouter Pilger ankaŭ estas la aŭtoro de “Jen nia mondo”, la Esperanto-traduko de “This land is your land”. Tiu kanto intertempe estas klasikaĵo. Jam antaŭ jardekoj aperis disko kun tiu titolo. Sed plej mi konas ĝin de JoMo, kiu kantas ĝin regule dum koncertoj. la kanto troviĝas ankaŭ sur unu de liaj kompaktdiskoj aperintaj ĉe Vinilkosmo (nr-o VKKD17). Krome mi havas surbendigon faritan dum EoLA.

Jam ekde monatoj, ekde kiam mi estis eltrovinta, ke li tradukis la kantotekston, mi intencis demandi Wouter Pilger pri lia origina teksto, ĉar JoMo ŝatas variigi ĝin kaj en diversaj kantaroj legeblas versioj iom deviantaj unu de la alia. Sed mi pensis, ke tio ankoraŭ havas tempon.

Dum la IJS Vera kritikis, ke Sebastian kaj mi ne estis ludintaj “Jen nia mondo” ĉe la bivakfajro. Tiam mi denove rimarkis, ke tiu kanto ankoraŭ mankas en la publika kantaro kaj ke mi nepre finu la komencitan laboron, krei enretigeblan PDF-dosieron kun ĝi.

Sed nun estas tro malfrue por demandi Wouter Pilger. Kiom ironie la vivo estas, kaj kiom stulte oni mem foje estas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *