Arkivoj de etikedoj: traduko

Dum eta sekund’

Pro terura tempomanko mi ne povis esti tiom aktiva muzike kiel kutime (kaj kiom mi volis) en ?i tiu jaro. Tamen mi sukcesis fari kelkajn etajn aferojn, ekzemple helpi al la okazado de JoMo-koncerto en Münster (Germanujo) dum junio 2011. Unu plia estas traduko por la sekva Kajto-albumo “Kajto duope”.

Fine de oktobro mi tradukis la klarigojn, kiuj aperos en la KD-kajero, de Esperanto al la germana. Jam en sia unua albumo en 1989 Kajto enmetis akompanajn tekstojn en diversaj lingvoj.

Certe tio nur estas malgranda aktiva?o. Sed mi ofte kritikis malbonajn tradukojn (?u prozajn, ?u poeziajn), kaj nun estis denove bona okazo por montri, ke “se oni estus kontaktinta min, la rezulto estus pli bona” ne estas malplena frazo.

La penso je vi

Unu afero ankoraŭ restas por rakonti en tiu ĉi jaro. Fakte temas pri okazaĵo el julio, sed indas skribi pri ĝi detale ankaŭ nun:

Gunnar kaj Bodo Wartke post koncerto de la kantaŭtoro en Münster (2006-07-28). Fotis: Denis KUMPMANN.Jam delonge interesis min la multlingva amkanto de la piano-komediisto Bodo Wartke. Mia bona amiko Till konatigis min kun lia muziko la 18an de novembro 2005. Dum la Internacia Seminario en Xanten 2005/06 mi eksciis, ke ekzistas esperantlingva traduko de la strofo de timwi.

Dum la naskiĝtaga festo de Sebastian mi denove aŭskultis kelkajn kantojn de Bodo Wartke. Tio inspiris min verki propran, novan tradukon. Iom poste mi legis en la interreto pri ekzisto de tria traduko, tamen sen legi ĝin.

Krome mi rimarkis, ke haveblas amkanto-farilo (“Flash”-tekniko), en kiu oni povas mem elekti la lingvojn por la naŭ strofoj. Bodo Wartke menciis en sia TTT-ejo, ke li invitis homojn traduki la strofon al pliaj lingvoj, sed ke li jam havas Esperanto-tradukon. Tamen mi estis sendinta mian tradukon al li, ĉar ĝi estis lingve ĝusta kaj kantebla. Nun konkurencis minimume tri tradukoj. Bedaŭrinde mi neniam ricevis respondon.

Kiam mi legis en la taglibro de amikino (unu de la belulinoj de Nordwalde!) pri strofo en Esperanto, kiu nove aperas en tiu amkanto-farilo, mi estis ege ekscita. Kiun strofon li uzus?

Kiel mi eltrovis, estis la mia! Kaj por pligrandigi la ĝojon, du tagojn poste, la 28an de julio, Bodo Wartke venis al Münster por koncerti! Tie mi havis la ŝancon paroli kun li kaj li diris, ke mia versio plej plaĉis al li. Post la koncerto mi verkis artikolon pri Bodo Wartke en la Vikipedio.

Cetere la vespero en la parko de la kastelo estis brilega! Mi malofte vizitas koncertojn, sed tiu vere indis! Bodo Wartke bonege kapablas enplekti sian publikon en la prezentadon kaj spontanee reagi. Kiel memorigon de la vespero mi aĉetis lian koncertan duoblan diskon. Mi estas gaja pro la agrabla kontakto kaj fiera pro tio, ke Esperanto-strofo de mi estas uzita de profesia kaj sukcesa muzikisto! Tio sendube estis unu el la muzikaj kulminoj de la jaro 2006.