Arkivoj de etikedoj: vinilkosmo

Mi volas diri dankon

Rilate al regula skribado en mia taglibro, mi bone komencis la jaron. Sed mi ne povis vivteni la tagan ritmon kaj iam la vivo tiom postulis mian atenton, ke mi eĉ devis paŭzi longe. Sed ankoraŭ ne elĉerpiĝis temoj por la serio de enskriboj pri Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis ekde 2011. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012, la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste kaj la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo) en julio 2012, venis la tempo por rakonti pri la transdono de la kultura premio de la FAME-fondaĵo. Ĉiun duan jaron okazas tiu evento, kaj en 2012 la premio iris al Floréal Martorell de Vinilkosmo. Ĉar mi estas spertulo pri Esperanto-muziko (kaj tial konas la meritojn de Flo) kaj oficiala komisiito de la Germana Esperanto-Asocio (GEA) por moderna Esperanto-muziko, oni petis min fari la laŭdoprelegon. Por tio mi vojaĝis al Aalen, eta urbo en suda Germanujo, kie la solena premiado okazis la 28an de oktobro.

Ne estis la unua fojo, ke mi prelegis. Sed kiel plej taŭge rakonti pri Flo? Ĝis unu tagon antaŭ la evento mi havis neniun ideon. Tiam matene venis la sava inspiro: Kompreneble plej taŭgas mencii la valoran laboron, kiun li faris, kaj la gravegan kontribuon al Esperanto-kulturo. Kaj plej grave, tio tute ne bezonus esti simpla listigado de sukcesoj, sed mi povus ankaŭ meti la atenton al aktualaj, gravaj problemoj. Tiel mi verkis la prelegon dum la trajnvojaĝo. Cetere la tuta parolado okazis en la germana, tiel ke necesis traduki tion al Flo. Sed li poste diris, ke li ĉiel ajn komprenis, kion mi diris, kaj li estis kortuŝita. Por li ricevi tian premion en Germanujo havis specialan signifon, ĉar siatempe lia avo pereis en Nazia koncentrejo.

Mi kaptis la okazon por akiri kolekton de Esperanto-muziko. Mi estis mendinta diversajn diskojn, kiuj estis savitaj el la fajro, kiu trafis la studion de Vinilkosmo, kaj kelkajn kasedojn. Mia intenco estis, donaci la diskojn kaj kasedojn al amikoj kaj al homoj, kiuj ne havas multan monon, kaj supozante, ke tiujn varojn Vinilkosmo plej malfacile povos vendi, mia ago ne forigas eblajn klientojn.

Same kiel jam en Lepsiko, mi tre ĝojis montri vivantan Esperanto-kulturon al la ekstera mondo. Cetere pluraj longjaraj esperantistoj post mia prelego diris al mi, ke ili ankoraŭ ne konis multon de tio, kion mi rakontis. Ankaŭ tio estis denova sperto.

Post agrabla tagmanĝo mi veturis hejmen. Jen kelkaj interesaj ligoj pri la evento:

Ĵus falis muroj, nun falas bomboj

Pri la problemoj de Vinilkosmo rilate al la financado de pliaj eldonoj mi jam skribis. Tamen tiu situacio ne retenis la Esperanto-diskeldonejon, oferti tutan diskon senpage: La punko-kompilo Esperanto Subgrunde Kompil’ el la jaro 2000 nun libere elŝuteblas. (Sur la paĝo, Esperanto-teksto kun priskribo sekvas po post la angla- kaj franclingva versio.)

Necesas registrado, sed almenaŭ tio funkcias: La klarigoj estas tre bonaj. Nura averto de mi: Oni uzu minusklan kontonomon. Interese, ke la aŭtomata abono de la novaĵletero ne estas elektita. Kutime mi konas tion inverse, sed mi forte preferas tiun ĉi manieron. La kantoj estas haveblaj en du diversaj formatoj: MP3 kaj FLAC. Mi forte rekomendas la duan, kiun mi uzas por mia ciferecigita muzikkolekto. La zip-dosiero kun la FLAC-versioj estas 521 MB granda. Ĝi enhavas ankaŭ la belan titolan ilustraĵon kaj la KD-libreton en la formo de pluraj bildoj.

Pri la subgrunda kompilo mi verkis recenzon. Certe eblas daŭre kritiki multon pri ĝi. Sed mi ŝatas meti la atenton al kelkaj personaj spertoj. La kanton “Nur bruo” mi uzis por la muzika kvizo dum la Internacia Seminario (IS) 2002/03 en Trier. Tio ege plaĉis al la homoj. Kiam amikoj aŭskultis ion el la kompilo, ili komentis, ke Esperanto devas esti viva lingvo, se ekzistas tia muziko en ĝi. Kadre de mia prelego dum la GIL-konferenco en 2006, same kiel dum diversaj aliaj prezentadoj pri Esperanto-muziko, mi uzis interalie tiaspecan muzikon por montri la buntecon de Esperanto-muziko.

La stilo certe ne plaĉas al kelkaj homoj kaj ankaŭ la tekstoj estas parte tre fortaj. Tiamaniere la artistoj de la disko plej similas al La Pafklik’.

Interesaj estas la aldonaj kantoj, kiuj venas kun la interreta versio:

  1. “Esperanto” de Araŭkana (origine de ilia vinila disketo el 1999)
  2. “La bonaj vortoj” de Piŝamadurjes (Pixamanndurries), origine de Vinilkosmo-Kompil’ 1 el 1995
  3. “Korespondi deziras” de Piĉismo, origine de Vinilkosmo-Kompil’ 2 el 1996
  4. “Amromanco” de Bruego la ruĝa (Varcarm le rouge), origine de Vinilkosmo-Kompil’ 2 el 1996

Jam estis granda afero, kiam du Persone-albumoj iĝis senpagaj. Kun tiu plia disko, neniu povas plendi ke Esperantujo ne ofertas muzikon al homoj, kiuj ne havas monon.

Kaj miajn vinildiskojn, kaj ili estas ĉiuj gratitaj

Mi malamas, kiam mi pravas. Tio unue sonas mallogike. Ĉu ne ĉiuj volas jam dekomence ĝuste vidi la aferojn? Eble jes, sed mi estas pesimisto rilate al kelkaj aferoj.

Kion mi skribis jam antaŭ sep jaroj? Muzika Esperantujo alfrontas gravan problemon, se ne iel solviĝas, kiel pagi artistojn, se neniu (aŭ apenaŭ iu) plu pretas pagi por diskoj.

Nu bone, dum multaj jaroj aferoj ankoraŭ funkciis. Sed nun Vinilkosmo anoncis, ke nur restas mono por produkti du lastajn diskojn. Post 20 jaroj, la muzikeldonejo, kiu estis tiom grava por la evoluo de Esperanto-muziko, ne plu enspezas sufiĉe per vendado de kompaktdiskoj.

Ne havas sencon, nun triumfe deklari: “Mi ja ĉiam diris tion!” Se mi estus tiom saĝa por antaŭvidi ĉion, kial mi ne trovis solvon por eviti tiun okazaĵon? Mi skribis mesaĝon al Flo por doni mian opinion. Eble ne ĉio estas perdita, sed ne eblas simple daŭrigi.

Vi scias ke mi ĉiam pravas

Lastatempe mi tre seniluziiĝis pri la Esperanto-muzika movado. Mi havas la impreson, ke ĝi apenaŭ progresas. Unu ebla kialo estas ke ĝiaj subtenantoj ne scipovas informi kaj varbi por sia afero. Aparte la interreton ŝajne multaj ne konas sufiĉe bone por uzi ĝin adekvate.

Kompreneble tio ne gravas por ardaj muzikŝatantoj: Ili akceptas kaj laŭdas ĉion, sendepende de tio, kiom malbone ĝi estas prezentita. Sed por fari paŝon antaŭen, necesas allogi kaj teni ankaŭ tiujn, kiuj ne apartenas al la malmola kerno. Kiel tio okazu sub la nunaj kondiĉoj, mi ne vidas.

La unua longtempa ekzemplo estas la novaĵletero de Vinilkosmo. La problemo estas, ke ĝi neniel respektas la apartajn postulojn de la interreto. Ĝi estas longega (tiom longa kiel 3-4 kutimaj mesaĝoj), perdas multan spacon per enkondukaj vortoj kaj ne donas bonan superrigardon pri la enhavo. Fakte temas pri elektronika versio de tradicia papera rondletero. Sed tio ne funkcias, ĉar homoj hastas en la interreto kaj praktike neniu volas preni la tempon por legi longan tekston de la komenco ĝis la fino. Necesas prezenti la temojn koncize kaj meti la reston de la enhavo en digesteblaj mallongaj alineoj al retpaĝo. Por tiuj, kiuj volas legi paperan version, PDF-dosiero estu elŝutebla aparte. Ekzistas multaj konsiloj por tuja plibonigo de la profito, kiujn eblus apliki krome. Mi nur ĵus prezentis la pinton de la glacimonto.

Dua, aparte negativa ekzemplo estas la kultura revuo FREŜO. Iam ĉijare mi ricevis du mesaĝojn de iu Marian el Pollando. Unu el ili havis aldonaĵon de 12 MB! En la alia mesaĝo oni pardonpetis pro la sendado de du mesaĝoj kaj granda aldonaĵo. Homoj, ne petu mian pardonon, sed simple ŝparu al mi la sendadon de nepetitaj dosieroj! Mi nenie indikis, ke mi volas havi iun kulturan revuon, do tio estas spamo. Atentigon pri la elŝuteblo de provnumero mi eble povus kompreni – sed eĉ da tiaj mesaĝoj mi jam ricevas tro multe. Plej kapskuige estas, ke en la mesaĝoj oni petas la homojn, aboni paperan version de la gazeto. Kiel mi rilatu pozitive al io, per kiu oni bombadas min?

Tria, tre trista ekzemplo estas la 9a Kultura Esperanto-Festivalo en Danlando. Ĉu KEF ne estis mia ŝategata renkontiĝo? Kiel mi povus perdi la entuziasmon pri ĝi? Tute simple: Ekde la anonco ke ĝi okazos (unue en 2007, poste en 2008), mi nenion plu aŭdis de la organizantoj. Eĉ dum la pasinta Internacia Seminario mi nur vidis iujn etajn gluilojn hazarde ĉe unu persono. En aprilo mi ricevis mesaĝon sen teksto, kiu enhavis nur bildon kun la informo, ke nun eblas aliĝi. Kutime mi planas miajn feriojn relative malfrue kompare al aliaj homoj, sed en aprilo eĉ mi jam sciis, kie ferii – nome aliloke, ĉar KEF ja ŝajne ne okazos. En majo atingis min varbfilmeto por la KEF – bela ideo, sed tro malfrue. Ĉu la organizantoj ne lernis de la pasinta, brilega KEF 2005? Nura kritikpunkto estis ke la varbado komenciĝis nur unu jaron antaŭe kaj ne du kiel kutime, tiel ke venis 100 personoj anstataŭ 200 kiel en la jaro 2000. Poste oni opiniis ke “Kulturo ne logis esperantistojn“. Kio do estu la rezulto nun?

Kompreneble mi ankaŭ devas pripensi, kie mi mem ne bone agas en la reto. Plej grave ne estas aperi ĉie, sed vivteni aktualecon ĉe siaj paĝoj kaj zorgi pri bona interligiteco. Tio kompreneble postulas ordigadon de tempo al tempo. Ekzemple mi intencas malmembriĝi ĉe diversaj MP3-TTT-ejoj por meti ĉion al unu adreso. Ne havas sencon, ĉiam denove entajpi la samajn informojn ĉe iu nova oferto. Tion mi jam lernis antaŭ jaroj – kial nun refari la eraron ĉe la t.n. “sociaj retoj”?

Mi legis en la gazeto…

La retejo www.myspace.com ŝajne estas la nova TTT-ejo por muzikŝatentoj kaj muzikistoj. Unue mi memoras tiun retejon pro la grupo Thy Majestie. Mi ligis al la paĝo dum la pasintjara dulingva recenzo.

Myspace tre similas al la antaŭa mp3.com, sed ŝajnas pli bona: Pli facilas registriĝi. La retejo ekzistas en pluraj lingvoj. Aktualigoj, kiujn oni faras sur sia paĝo, aperas multe pli rapide publike. Uzantoj havas pli multajn eblojn.

La plej grava kritikpunkto laŭ mi estas, ke CSS/HTML malbone funkcias. Estas tre malfacile difini proprajn kolorojn por sia paĝo. Ĉe mp3.com necesis nur plenigi kvar kampojn kaj ĉio tuj funkciis.

Male al mp3.com, Myspace ankaŭ estas por nemuzikistoj. Ankaŭ ekzemple simplaj muzikŝatantoj kaj homoj, kiuj ne havas iun muzikon por publikigi, povas krei propran paĝon. Kolego de mi montris al mi sian paĝon. Tio finfine konvinkis min, krei tie konton.

Mi aldonis tri kantojn: Klara blua akvo, Nokta vivo (la novan mikson) kaj unu Dolchamar-remikson.

Post preskaŭ du monatoj ĉe Myspace, mi estas tre impresita pri la amaso da homoj, kiujn oni renkontas tie. Kompare al aliaj TTT-ejoj pri muziko, tie aktivas konataj artistoj same kiel Esperanto-muzikistoj. La plej agrabla surprizo fakte estis Martin Wiese de Persone. Antaŭe ĉefe Bertilo Wennergren estis aktiva en la reto. Nun ankaŭ Martin agas kaj reagas.

Post mia pledo, cetere ankaŭ Vinilkosmo kreis paĝon tie. Myspace estas vaste uzata de diversaj diskeldonejoj.

Sed kion fari per per la malnovaj MP3-TTT-ejoj, kie mia muziko troveblas? Mi pripensas forigi ilin:

Fakte mp3.com.au povus resti kiel nura, ĉar ĉe Myspace eblas nur oferti kvar kantojn. La Aŭstralia paĝo estas la teknike kaj aspekte plej bona paĝo. La paĝo ĉe “Podsafe music network” – malgraŭ miaj unuaj atendoj – ne kreis multan reagon krom ĉe la komenco. Ĝi tamen estas ebla alternativo.

Kie brilas por ni la hela suno

La aktiveco de JoMo daŭre rikoltis mian ŝaton. Li apartenas al la malmultaj Esperanto-muzikistoj, kiuj ne seniluziigis min dum la pasintaj jaroj, sed kies kvalito konstante kreskis.

Lastatempe li vizitis la studion de Vinilkosmo por surbendigi novan albumon kun siaj du muzikgrupoj. La rezulto estos mikso inter rokmuziko kaj slava folkloro. Antaŭguston oni ricevas spektante videon, kiun Flo disvastigis retpoŝte kaj kiu laŭdire elŝuteblos tra la Vinilkosmo-TTT-ejo. Mi tuj rekonis la kantistinon, kiu jam partoprenis la koncerton de JoMo dum la KEF 2005. De la lasta kanto en la video mi konas la originan ruslingvan version. Mi posedas kompaktdiskon de Ivan Rebroff kun “Poljuschko – Polje”. “JoMo slavumas” iĝos evidente interesa eksperimento, kies rezulton mi nun des pli antaŭĝojas komplete aŭskulti.