Arkivoj de etikedoj: kievo

Ŝi estis plej ĉarma beb’

Mi provis koncize sed tamen sufiĉe detale rakonti pri la 67a Internacia Junularo Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo) en parto unu, parto du kaj parto tri. Tamen ankoraŭ ne elĉerpiĝis la rakontaĵoj de tiu IJK. Ukrainujo iĝis mia sekva lando por DĴumado (post Pollando en 2009/10). Fakte la organizantoj jam tre frue kontaktis min pro tio.

Surloke tre bonvenis, ke trinkejo kaj diskejo troviĝis tute apude. La plej granda surprizo tamen estis, ke okazis neniuj teknikaj problemoj! La unuan fojon en mia vivo kiel DĴ, ni simple konektis mian komputilon al la miksilo kaj tuj ĉio funkciis!

Pri granda parto de la sukceso respondecis la Ukraina DĴ, kiu nomiĝas Aleksej Svertoka (Алексей Свертока). Li prizorgis la teknikaĵojn dum la semajno. Estis vere bonega kunlaboro. Li ĉiam restis trankvila kaj faris gravan laboron en la malantaŭo, por ke aliaj brilu. Tion malmultegaj DĴj kapablas. Mi estas tre impresita de tiu profesinivela konduto.

Cetere ankaŭ rilate al lia DĴumado mi notis kelkajn aferojn. Interalie li surmetis la titolan muzikon de Duck Tales. Tute same hejme faras DĴ Arafat! Krome la Ukraina DĴ ŝatas la kanton „Canción del mariachi“ el la filmo Desperado, same kiel mi. Dum la lasta nokto li surmetis du kantojn de Erasure, nome „I Love To Hate You“ kaj „Oh l’amour“. La dua ankaŭ estas en mia kantokolekto, sed mi ĉiam hezitis surmeti ĝin, ĉar mi pensis, ke ĝi iĝis eksmoda. Ŝajne mi eraris! Estas tre malofte, ke mi subtaksas kanton el la 1980aj jaroj.

La Ukraina DĴ videblas en la sekva video de la JoMo-koncerto. Li estas maldesktre sur la scenejo, ĉar ankaŭ dum la koncertoj li helpis kiel teknikisto.

JoMo: Funkolando (IJK 2011)

Mi notis, ke estis entute tri aliaj diskĵokeoj, sed mi eĉ ne memoras, ĉu kun aŭ sen la Ukraina DĴ. Ĉiel ajn mi nur memoras iun Francon, kiu ege ĝenis min (kaj aliajn) interalie per sia laŭtega elektronika muziko, sed mi ne perdu pli multajn vortojn pri li.

Mi mem interalie surmetis dum la lasta nokto de la IJK kaj tiam povis dancigi la homojn ĝis la 6a kaj 20 matene! Aparte ĝojigis min, ke la vario de stiloj ŝajne plaĉis al la homoj kaj ke mi finfine povis denove uzi la multflankecon de mia muzikokolekto.

Kutime la lasta nokto alportas la problemojn, ke aŭ oni tute ne dormas aŭ ne sufiĉe por bone elteni la revojaĝon. Ĉifoje mi tamen povis dormi ĝis tagmezo, ĉar la feriumado ankoraŭ ne finiĝis! Fruposttagmeze mi pluvojaĝis kun dekoj da aliaj IJK-partoprenantoj al la sekva renkontiĝo.

Atendis nin Velura Sezono en Jalto, Krimeo. Per trajno ni veturis de Kievo al Simferopolo. Pro bona antaŭa organizado, nia tuta kupeo estis okupita de esperantistoj. Krome ege helpis havi homojn kun si, kiu flue parolas la rusan kaj/aŭ ukrainan. Tiel ni facile povis mendi trinkaĵojn en la trajno kaj aĉeti vespermanĝon dum halto. (Tio entute tre memorigis min pri mia vojaĝado tra Rusujo en 2007.)

Kio dirindas pri la aranĝo? Unue mi ligu al la artikolo “Velura sezono 2011 en Jalto – pri la vizito de Krimeo kaj pri la vojaĝo hejmen…” de Miroslav Hruška.

Fakte grandparte mi ne partoprenis la oficialan programon. Krimeo unuavice estas ruslingva duoninsulo kun sudeŭropa klimato.

Dum la unua plena tago okazis koncerto de Paŭlo Moĵajev en la urba biblioteko. Mi jam konis lin de la Rusiaj Esperanto-Tagoj en 2007, kiuj okazis je la alia flanko de la Azova Maro. Poste mi aĉetis lian aktualan provdiskon – kaj fakte poste ĝi estis elvendita. Kia sukceso! Paŭlo tre diligente tradukas; mi ne kontrolis la rezultojn tro detale, sed ĉio, kion mi aŭdis, plaĉis al mi. Jen ekzemple „Mi jam ekvidis ŝin“, origine kanto de „The Beatles“ (la video estas ne de Velura Sezono en 2011, sed pli malnova).

Paŭlo Moĵajev: Beatles-kanto „I saw her standing there“ en Esperanto

Dum unu tago mi partoprenis tuttagan ekskurson al Sevastopolo. Tiun urbon oni konas laŭnome almenaŭ en Germanujo, pro la mara fortikaĵo. Feliĉe nia grupo havis la eblon, naĝi tie, rekte saltante el boato en la maron. Sed ĝenerale tiam jam montriĝis la malavantaĝoj de tro densa programo: Oni hastas de unu punkto al la alia sen vere havi tempon.

Tial mi uzis la aliajn tagojn por la ĉefa afero, nome plaĝumado! Ni estis sufiĉe granda grupo, tiel ke ĉiam iu povis gardi la aferojn ĉe la plaĝo. Krome ni vekis sufiĉe multan intereson ĉe la enloĝantoj, ĉar ni estis grupo da eksterlandanoj el evidente diversaj landoj. La plej granda grupo de Krimeaj turistoj estas Rusoj (neniu miraklo: ili parolas la lokan lingvon, kio ebligas facilan komunikadon). Jen kiel aspektas praktika varbado por Esperanto. Cetere en unu vendejo, kie ni aĉetis bongustan lokan vinon, oni parolis la germanan. Ĝenerale la homoj reagis tre afable al eksterlandanoj kaj ĉiu parolado, kiun mi faris en la rusa (ekzemple por aĉeti trinkaĵojn aŭ glaciaĵon), rikoltis pozitivan eĥon. La plaĝoj ne estis tiom plenaj kiel en okcidenteŭropaj landoj. Prezoj ĝenerale estis tiom malaltaj por la averaĝa okcidenteŭropano, ke mi ne bezonis kalkuli mian monon.

Velura Sezono iom post iom malpleniĝis, ĉar multaj partoprenantoj forveturis antaŭ la fino. Tial mi decidis, foriri kelkajn tagojn pli frue (tiel vojaĝante kun aliaj) kaj ankoraŭ pasigi tri tagojn en Kievo. En Jalto helpis min Anna Mikitin ŝanĝi la trajnbileton por la vojo inter Simferopolo al Kievo.

En Kievo nia malgranda grupo vojaĝis al insulo meze de la rivero Dnepro. Tie antaŭ la IJK jam estis kelkaj esperantistoj. Prizorgis la insulon Volodimir Soroka (aŭ Vladimir Soroka), aŭtoro kaj kantisto de la famega Esperanto-kanto „Ni renkontiĝos“. Volodimir jam ŝatis la provludadon de Stephan Schneider kaj mi dum la IJK. Dum mi restis sur la insulo drum tri tagoj, la aliaj, kiuj akompanis min ekde Krimeo, pluvojaĝis al la Somera Esperanto-Studado en Nitra (Slovakujo). Jen kiom granda estas la oferto de Esperanto-renkontiĝoj! Mi tre miris, ke Andi Münchow vojaĝas al lernorenkontiĝo, sed li diris al mi, ke oni engaĝigis lin por la etoso kaj ke estos ankaŭ nokta programo.

La insulo havas la formon de majuskla „E“ kaj situas norde de granda ponto (kun bushaltejo). Je la alia flanko de la ponto estas grandega supermerkato kun la nomo Aschan (Ашан). Mi skribis apartan raporton kun multaj detaloj kaj kelkaj fotoj pri la tri tagoj al Andi Münchow, ĉar li jam tiam pripensis uzi la lokon por MELA. Kaj eble ĉijare (do en 2013) tiuj planoj realiĝos!

Tiuj tri tagoj alportis denove tute alian etoson. La insulo estis bona loko por trankviliĝi. Mi nun ne volas ripeti ĉiujn detalojn de mia raporto, sed meti atenton al la artista flanko. La tuta familio Soroka interesiĝis pri mia muziko, tiel ke mi gitarludis kaj kantis el la repertuaro de la Kuracistoj. Krome mi sukcesis dediĉi min al plutradukado, tiel ke mi finis la tradukon de “Suno, palmoj kaj somer'”. La originalo nomiĝas “Sommer, Palmen, Sonnenschein” (jen la akordoj). La unuajn tradukprovojn de la refreno mi jam kantis dum provludado por la dua koncerto de la Kuracistoj dum la Internacia Seminario (IS) 2002/03 en Trier! Cetere estas la unua traduko de mi ekde “Kaj mi ploras“.

Ankaŭ vizitantoj montris intereson pri mia muziko. Dum unu tago ekzemple venis du el la IJK-organizintoj. Ili intervjuis kaj filmis min. Unu diris, ke “Al la liberec’” ne plu eliras ŝiajn orelojn! Cetere ankaŭ Volodomir Soroka aparte ŝatis ĝin kaj kuraĝigis min, pluverki. Kion deziri plu?

Dum unu el la vesperoj mi prezentis kelkajn germanlingvajn kantojn, ĉar homoj ankaŭ demandis pri tio. Sed bedaŭrinde iam venis la tago de foriro. Andrij Jankovskij tre afable helpis min rilate al vojaĝado al la flughaveno. Mi forlasis Ukrainujon kun malgajo, ĉar mi devis foriri, sed kun gajo, ĉar mi renkontis tiom multajn simpatiajn homojn kaj kolektis tiom neforgeseblajn spertojn. Kaj ĝuste pro tio mi devis finfine verki tiujn kvar enskribojn pri mia somero en Ukrainujo, eĉ se jam pasis pli ol unu jaro kaj duona. La memoroj restis tiom intensaj kaj mi pensas, ke ĉiuj homoj, kiuj kontribuis al mia bonfarto, elkore meritas, ke mi vortumas, kiom plaĉis al mi tiu tempo.

Mi vivas ĉe la rivero

En mia raportado pri la 67a Internacia Junularo Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), post parto unu kaj parto du, en kiuj mi menciis fuŝetojn, sed ankaŭ agrablajn aferojn, ĉifoje mi pritraktos la pintajn okazaĵojn, kiuj farigis el la semajno neforgeseblan renkontiĝon por mi persone. Kompreneble multaj el ili rilatas al muziko.

Okazis bunta vespero, dum kiuj multaj diversaj artistoj prezenti po kelkajn kantojn. Irina Gerasimova, kun kiu mi jam konatiĝis pro mia muzikado, petis min kontribui. Sed la lasta komuna ludado de la Kuracistoj okazis en februaro 2011, kaj surloke nur ĉeestis mi, do kion fari? Spontanee Stephan Schneider kaj mi decidis muziki kune – cetere la unuan fojon entute!

Ni prezentis du kantojn el la repertuaro de la Kuracistoj, interalie mian unuan memverkitan kanton “Al la liberec’“. Cetere estis nur la dua fojo entute, ke mi kantis ĝin sur granda scenejo. De ambaŭ kantoj feliĉe ekzistas video.

Gunnar Fischer kaj Stephan Schneider: Al la liberec’

Gunnar Fischer kaj Stephan Schneider: Junula amo

Eble mia vestaĵoelekto ŝajnas stranga je unua rigardo. Fakte mi aĉetis la flavan pantalonon nur por mia unua vojaĝo al Ukrainujo. Kombine kun helblua t-ĉemizo, ĝi memorigas pri la flago de la lando! Same mi cetere faris kun du bantukoj. Do anticipe ne nur okazis muzikaj preparoj miaflanke.

Kiel jam rimarkeblas en la videoj laŭ la reago de la publiko, la komuna apero sur la scenejo estis grandega sukceso por Stefo kaj mi. (Li cetere ankoraŭ ludis sole proprajn kantojn.) Kaj ĉar tio okazis relative frue dum la renkontiĝo, ni ĝuis rekonon dum la resto de la semajno.

Poste kelkaj el la Ukrainaj ĉarmulinoj petis min helpi al la Ivan-Kupala-festo. Kutime ĝi okazas pli frue en la jaro, sed la organizantoj volis montri al la eksterlandanoj la tradiciojn de sia lando. Mi priskribas ĝin kiel folkloran feston kun fabelaj estaĵoj kaj naturaj spiritoj. Kiam oni petis min aligi ankoraŭ unu viron por transpreni parolrolon en la teatra parto, mi tuj pensis pri Stephan Schneider! La laboron mi priskribis jene: Via tasko ĉefe signifas, stari dum la vespero apud belegaj Ukrainaj virinoj. Kaj vere estis tiel. Jen ekzemple foto de kelkaj el la belulinoj dum la festo.

La sekva kulmino venis en la formo de Martin Wiese, kies muzikon mi konas kaj ŝategas ekde mia infanaĝo. Li diris al mi „Pardonu, sed mi maltrafis vian prezentadon de via memverkita kanto. Ĉu vi povus ripeti ĝin por mi?“ Kaj tiel ni sidiĝis ekstere sur la ŝtuparo kaj mi ludis kaj kantis por mia muzika idolo. Sen troigo, tio estis unua el la momentoj, kiujn mi volas sperti almenaŭ unufoje en la vivo. Poste Martin daŭrigis la muzikadon kaj mem prezentis malnovajn kantojn el la repertuaro de Persone Mi volonte kantis la duan voĉon de Neĝo dancas. Ĝenerale kunkantis ankaŭ aliaj, ekzemple KuboF el Slovakujo. Foje ni eĉ devis memorigi Martin pri la malnovaj tekstoj!

Je la fino li aŭskultigis al KuboF kaj mi tute novan kanton, kiun li estis surbendiginta nelonge antaŭe. Intertempe „Superbazaro“ iĝis tre konata en Esperantujo (mi jam menciis ĝin okaze de mia naskiĝtago pasintjare), sed tiam ĝi estis tute freŝa, kaj por KuboF kaj mi estis grandega honoro, esti inter la plej unuaj aŭskultantoj.

Cetere iam poste mi kaptis Martin por ricevi korektojn de akordoj por mia kantaro. Ni sukcesis trairi kelkajn kantojn, sed ne ĉiujn. Tamen jam montriĝis la grandega avantaĝo de portebla komputilo, ĉar eblis tuj korekti la dosierojn mem kaj ne fari iujn paperajn notiĉojn, kiujn poste necesus denove enkomputiligi.

Mi jam menciis la distancon inter la ejo kaj la urbocentro. Tamen mi partoprenis ekskurson al Kievo (ekzistis multaj diversaj). Tio estis bonega okazo, vidi ion de la urbo. La sola afero, kiu ne plaĉis al mi, estis nia malfruiĝo. Fakte mi jam devis foriri antaŭ la lasta parto de la ekskurso (kun afabla helpo de alia Ukrainanino), ĉar mi ne volis maltrafi la koncerton de Martin Wiese (kiel jam dum la pasinta fojo, nome dum la Internacia Seminario (IS) en 2007/08).

Tiu koncerto estis absolute brila. Mi vidis multajn longjarajn ŝatantojn de Persone, kiuj nun komplete raviĝis. Multaj komprenante rigardis unu la alian. Kiam Martin prezentis la kanton „Superbazaro“, mi jam kunkantis, kvankam estis nur la dua fojo entute, ke mi aŭskultis ĝin!

Bedaŭrinde ne ekzistas longa video de la koncerto. Sed jen parteto de alia kanto kun la nomo „Rendevu’“.

Martin Wiese: Rendevu’

Ĉambro 305 cetere ankoraŭ iĝis koncertejo por akustikaj koncertoj, interalie po unu de Stephan Schneider kaj mi. Unu malfruan nokton mi prezentis al Daria Obraztcova du kantojn el la filmo Stiljagi (Стиляги). Fakte estis ŝia klubo en Tomsk, kiu estis metinta subtekstojn al tiu filmo, kaj ni jam estis babilantaj pri tio dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Nun mi povis montri, kiom mi ŝatas tiun muzikon!

La veran dimension de la impreso, kiun faris la komuna muzikado de Stefo kaj mi, mi malkovris dum banado ĉe lago. Tie la Ukrainaj belulinoj kantis la refrenon de “Junula amo”! Tio estis grandega sperto por mi.

Mikaelo Bronŝtejn kaj Irina Gerasimova ambaŭ petas nin, kontribui al la fina koncerto dum la lasta vespero de la IJK. El la Kuracistoj-repertuaro ni elektis la kanton „Kisu min, ho kara“. Krome Stefo prezentis minimume unu kanton el sia kolekto. Sed la vera kulmino estis la kanto „Ekster la spacon“ (origine „Out Of Space“, propra verko de Stephan Schneider). Jen unue video de pli frua prezentado:

Stephan Schneider: Ekster la spacon (FESTO 2009)

La nova afero estis, ke ni duope prezentis ĝin en Esperanto, la rusa… kaj la ukraina! Diligente ni ekzercis la komunan kantadon antaŭe. Kiam la Ukrainaninoj en la publiko rimarkis, ke ni kantas en la ukraina, ili rigardis nin nekredante kaj flustris unu al la alia. Oksana Mirgorodska, mem bonega kantistino kaj prezentantino de la vespero, brakumis kaj kisis nin post la fino de la kanto. Kiel viroj ni estis irintaj sur la scenejo, kiel herooj ni forlasis ĝin. Vidi, kiel la okuloj de junaj virinoj malsekiĝis pro nia muzikado, certe estis unu el la plej brilaj momentoj en mia artista vivo.

Ankoraŭ restas aliaj aferoj por rakonti pri mia feriumado en Ukrainujo. Sed tio okazu en la sekva enskribo, ĉar kiel mi povus ankoraŭ supertrafi ĉion ĉi?

Mi ne volas multe pli ol danci kun vi

Post la unua parto pri la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), mi ankoraŭ menciu kelkajn malgrablaĵojn, kiuj iomete ĝenis, sed ne sukcesis ruinigi mian ĝuon de la renkontiĝo.

La akceptado daŭris plurajn tagojn. Ial en la komputiloj de la administrado ne aperis ajnaj informoj pri la antaŭpagoj. Krome necesis aparte registriĝi ĉe la ejo mem kaj tion faris neesperantisto (iom malpraktike).

La ejo estis tipa loĝejo por lernantoj aŭ studentoj, tute laŭ miaj atendoj. La deĵorantinoj tamen malfacile akceptis la longan festemon de la partoprenantoj. Evidente ili estis alkutimigitaj al io alia. Aliaj homoj plendis pri tro varmaj ĉambroj, sed mia estis tute en ordo. Krome agrable surprizis min mia bona lito. Mi ĉiam mirinde bone dormis.

Ekde la dua tago, varma akvo ne plu haveblis. Sed tio ne estis planita kaj validis laŭdire por la tuta kvartalo. En la varmega somero oni ĉiel ajn ŝvitegis kaj malvarmega duŝo estis bonega oportuno por pruvi virecon. Kelkfoje JoCo kaj mi kantis mian Blur-parodion „Duŝ’ 2“, kiun mi estis verkinta dum la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en 2003 pro la sama kialo. La necesejoj estis malluksaj, ĉar oni ne povis sidi.

Elektra kurento nur funkciis en elektitaj ĉambroj. Sed ĝuste pro tio la ĉambro 305, kiun mi jam menciis hieraŭ, iĝis la renkontej’ por hazardaj renkontoj, manĝoj (de la memzorgantoj) kaj koncertoj. Mi mencios tiun ĉambron ankoraŭ poste.

La kutimajn manĝojn oni ricevis en la restoracio „Будьмо!“, kiu situis kelkdek metrojn for de la ejo. Bedaŭrinde oni forgesis antaŭmendi la vespermanĝon dum la unua oficiala tago de la IJK, tiel ke homoj devis longe atendi. La manĝaĵo mem estis malmulta sed fajna. Krome eblis mendi kafon, kvason kaj bieron kontraŭ malmultega mono (laŭ okcidenteŭropaj normoj), tiel ke mi ofte pasigis kroman tempon tie kun aliaj. Dum la lasta vespero, la servistinoj portis belajn kostumojn. Tion kompreneble multaj uzis por komunaj fotoj. Ĝenerale la dungitoj ŝajne tre ŝatis nin. Krome ili ĉiam aprezis miajn mendojn en la ukraina.

En la ejo troviĝis neniu salono, kiu estis sufiĉe granda por ĉiuj partoprenantoj. La salono por la vespera programo sufiĉis por eble 100 personoj. Sed alemenaŭ ĝi estis parto de la ejo mem kaj ne longe for kiel jam okazis dum aliaj renkontiĝoj (kun la kutimaj logistikaj problemoj). Ofte homoj staris en la koridoro.

La trinkejo ne havis fridujon, sed tio mirinde ne ĝenis min. Cetere ekzistis fridujo por la partoprenantoj, sed ĝi ĉiam estis plenŝtopita. Tie interalie troviĝis kolekto da ĉokolado, kiun mi estis kunportinta post peto de Rusino, kiu ege ŝatis ĝin dum la post-JES-festo en Berlino. Preskaŭ ĉiun vesperon mi okazigis ĉokolado-gustumadon!

Ekzistis program(tabulo), sed okazis multaj ŝanĝoj kaj malfruiĝoj. Pri la tema programo, diskutrondoj ktp. Mi kaptis nenion kaj se okazis lingvokurso de la ukraina, mi maltrafis ĝin. Libroservon mi ne vidis kaj ankaŭ ne ion pri noktaj filmoj. La gufujo okazis en aparta angulo, kiu tamen ne estis komplete ŝirmita de la enirejo. Tial ĝi estis sufiĉe brua.

Mi skribis pri multaj negativaj aferoj. Tamen la IJK por mi mem estis bonega. La unua kialo estis la Ukrainaj ĉarmulinoj! Estis vere nekredeble, kiom multaj belulinoj ekzistas en tiu lando! La dua kialo estis la personaj kontaktoj. Mi revidis tiom multajn geamikojn kaj ekkonis tiom multajn homojn.

La tria kialo estis la muzika programo, kiu similis al malgranda Kultura Esperanto-Festivalo (KEF). Mi eĉ ne sukcesis ĉeesti ĉies koncerton, ĉar la salono estis tiom plena (kaj baldaŭ similis al saŭno). Sed kiel mi jam skribis, eblis aŭskulti ankaŭ en la koridoro kaj la trinkejo estis tuj apude. Tiel mi maltrafis la muzikadon de Mikaelo Bronŝtejn, Martin Strid kaj Helena Melnikova. Paŭlo Moĵajev ludis sole kaj kun iu alia. Krome koncertis Ĵomart kaj Nataŝa. JoMo koncertis denove nur unu monaton post la Germana Esperanto-Kongreso en Münster. La sekva video bonege redonas la etoson kaj oni bone vidas la dancantan publikon.

JoMo dum IJK 2011

Tiom densa estis la muzika programo, ke ekzemple por Inicialoj DC restis nur loka en la adiaŭa koncerto. Sed pri ĝi mi skribos ankoraŭ poste pli detale.

La Pafklik’ aŭ pli precize Platano denove aperis sursceneje kaj mi asistis lin kiel jam dum la 2a JES. Krome lin subtenis Oskana Mirgorodska, bonega kantistino. En la sekvaj du videoj ankaŭ mi spekteblas (en la dua tute maldesktre).

Platano dum IJK 2011

Platano kaj Oksana dum IJK 2011

Pri la aliaj muzikaj programeroj mi skribos alian fojon. Ankoraŭ sekvos rakontoj pri kelkaj kulminoj!

En la verda Ukrainio

Post la anonco, finfine skribi pri la Esperanto-renkontiĝoj de 2011 kaj 2012, kiujn mi vizitis, nun venis la tempo por la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo, ĉefurbo de Ukrainujo, kiu okazis inter la 14a kaj 21a de julio 2011. Mi jam skribis pri mia aliĝo dum la 2a JES en Burg (Spreewald) kaj la antaŭĝojo. Fakte pri mia antaŭa IJK en 2009 mi verkis tutan serion da enskriboj (unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep).

Kontraŭ la kutimo mi unue mencias aliajn fontojn, kiuj pritraktas la kongreson. Mi havas kialon por tio, kiun mi mencios poste.

IJK-artikoloj:

fotoj:

Kiel jam konstateblas el la titoloj de la artikoloj, la IJK en Kievo vekis tre malsimilan eĥon inter la partoprenantoj. Kelkaj veteranoj grumblis, dum – sufiĉe mirinde laŭ mi – precipe novuloj reagis entuziasme. Aliaj taksis ion mezan inter tiuj du ekstremoj.

Kompreneble mi havas mian propran vidpunkton, sed unue mi volis montri la diversecon de la opinioj. Mi komprenas, kial kelkaj venis al siaj personaj konkludoj kaj eĉ pensas, ke ĉiuj tiuj raportoj povas esti samtempe ĝustaj. Forte dependas de la propraj spertoj dum la semajno (kaj de la antaŭaj atendoj), ĉu la IJK estis seniluziiĝo, en ordo aŭ eĉ brila.

Ĉion tion dirinte, mi aŭdacas mencii la fuŝaĵojn, kiuj okazis, sen ke ili ruinigis aŭ malbonigis mian feriumadon. La Loka Kongresa Komitato (LKK) konsistis el entuziasmaj, sed malspertaj aktivuloj. Du semajnojn antaŭ la IJK la ĉefa organizanto grave malsaniĝis kaj devis resti en malsanulejo. Eble iu organiza teamo de veteranoj povintus bone solvi tiun situacion, sed ĉifoje nenio eblis sen la ĉefo, de kiu dependis multaj netrejnitaj organizantoj. Tio estis la ĉefa kaŭzo por kelkaj surlokaj problemoj. Tute kontraŭe, anticipe ĉio funkciis bone kaj mi ĉiam ricevis rapidan reagon al miaj retmesaĝoj.

En la 2a informilo mankis la adreso de la ejo skribita en la ukraina. Por kio oni bezonas tion, se la organizantoj promesis en la sama informilo atendon ĉe la flughaveno kaj akompanon ĝis la ejo? Ĉar tiu atendado ne okazis, kiel mi eltrovis nur surloke. Aldone oni avertis eksterlandanojn pri teruraj taksioprezoj al la urbo (kaj tiu averto kutime validas en aliaj landoj). Poste montriĝis, ke ekzistas fiksa maksimuma prezo de 25 EUR, kaj pro la distanco inter la flughaveno Borispil kaj Kievo, tio estas tute akceptebla sumo.

Sed tion tiam mi ne sciis kaj mi estis en fremda lando, armita nur per esperantlingva adreso kaj libro pri la ukraina. Mi decidis unue trinki kafon en la flughavena kafejo por malgrandigi monbileton. Tie mi renkontis du Daninojn, kiuj intencis pasigi unu nokton en Kievo kaj pluflugi al Tajlando la sekvan tagon. Ili havis eĉ pli grandan problemon ol mi: Ilia kreditkarto estis barita dum 24 horoj (aŭ unu tago, ili ne sciis) kaj ili havis neniom da loka mono. La lastan ili elspezis por unu plado, kiun ili devis duonigi. Tial ili ne povis veturi al la urbocentro al la rezervita hotelo. Sen ia helpo, ili devintus pasigi preskaŭ unu tagon sen trinkaĵoj kaj akvo en varmega flughaveno. Kompreneble mi ne povis lasi tion tiel. Mi jam alvenis unu tagon pli frue kaj do sciis, ke en la IJK-ejo estis ankoraŭ multaj liberaj lokoj. Krome laŭ mia kalkulo la tuta veturado kaj tranoktado ne kostus pli ol 18 EUR por ambaŭ entute. Tiun sumon mi povus senprobleme aŭ antaŭpagi por ili kaj poste rericevi aŭ simple donaci al ili.

Jen kiel malbona situacio gvidis al tio, ke mi povis montri min kiel kavaliero. Pro tio, ke la du Daninoj estis elĉerpitaj kaj iom timemaj, mi tute forgesis pri mia propra malcerteco, kaj utiligis unuopajn frazojn el mia libro kun la vojopriskribo en la dua informilo. Unue ni prenis buson ĝis la centra stacidomo, poste metroon. Tiam ni devintus preni buson, sed jam estis sufiĉe malfrue vespere, kaj tiuj linioj ne plu funkciis. Sed tiam min trafis la bonŝanco de la diligentulo: Iu Ukrainano alparolis nin en sufiĉe bona angla. Li estis studento kaj organizis por ni taksion, anticipe konsentante pri la prezo (kiu estis ege malalta por mi). La du Daninoj timis konfidi sin al taksioŝoforo, sed kiam mi vidis la grandan ŝildon de la vendejocentro „Magellan“, mi povis konfirmi al ili, ke ni estis sur la ĝusta vojo, ĉar mi memoris tion de la 2a informilo. Kiam ni alvenis en iu malhela strato, mi kapablis legi la ŝildon, ĉar mi konas la cirilan alfabeton kaj iomete regas la rusan, kiu estas sufiĉe parenca al la ukraina. Nun necesis ankoraŭ iri 200 metrojn tra duonmalhela vojo al la domo. Sed kiam ni estis tie, mi tuj rekonis la konstruaĵon, ĉar mi estis jam vidinta fotojn de ĝi en la interreto. Aliaj personoj, kiuj jam estis vojaĝintaj pli frue tien, publikigis ilin. Tiam mi estis absolute certa, ke ni estis ĉe la ĝusta loko, kaj kiam oni malŝlosis la pordon por enlasi nin, unu el la unuaj personoj, kiujn mi renkontis, estis Stephan Schneider! Kompreneble mi havis bonegan humuron tiam kaj rapide organizis tranokteblon por la Daninoj. Ili estis ege ĝojaj! Komune ni iris al la ĉambro, kie ŝajne kolektiĝis la partoprenantoj, kiuj jam ĉeestis. Estis ĉambro 305, tre proksima al mia propra ĉambro. Kiam ni eniris, mi prezentis la du Daninojn kaj petis de la aliaj komprenon por tio, ke ili ne parolas Esperanton. Tio tute ne estis problemo, ĉiuj reagis ege afable kaj ni pasigis agrablan vesperon (aŭ pli bone, fruan nokton). Mi sentis min kiel la heroo de la tago.

La sekvan matenon la Daninoj kaj mi iris al la direkto de Magellan ĉar survoje laŭdire troviĝis bankaŭtomato. Nun la kreditkarto denove funkciis, ili povis repagi la monon al mi kaj de Magellan prenis taksion al la flughaveno.

Dum la unua oficiala tago de la IJK okazis solena malfermo en la urbocentro. Por tio necesis longa veturado al la urbo kaj atendado. (Aliflanke tio samtempe signifis, ke la organizantoj sukcesis eviti la kutiman „fuĝadon“ de partoprenantoj el la ejo, kiu kutime okazas, kiam kongreso gastiĝas en granda urbo. Oni povas havi aŭ facile akireblan urbon aŭ lokon, kies ĉirkaŭo ne logas la homojn for. Jen regulo el malnova TEJO-manlibro pri organizanto de IJK.) En Kievo atendis nin bonega koncerta serio. Interalie unu grupo ludis muzikon el la filmo Piratoj de la Karibo: La malbeno de la Nigra Perlo. Unu muzikisto ludis gigantan basbalalajkon. Kompreneble tio memorigis min pri la koncerto de Katzenjammer el Norvegujo, kiun mi ĉeestis en majo! Unu kantistino prezentis kanton pri sia hejmlando Ulkrainujo en Esperanto. Ŝi estis Oksana Mirgorodska, kiun mi konas jam de la IJS 2006!

La nacia televido filmis nin. Jen la raporto (kun mi inter 1:40 kaj 1:42):

raporto de Ukraina televido pri IJK 2011 en Kievo

Sed tio nur estis parto de la miaj unuaj du tagoj en Ukrainujo. La reston mi skribos poste, ĉar tiu ĉi enskribo jam iĝis sufiĉe longa.