Afiŝoj kun etikedo ‘internacia junulara kongreso’

Ne ekzistas libereco

merkredo 23 Decembro 2009

Mia Libereco-serio atingas sian finon. Por la lasta enskribo por ĉi tiu jaro mi havas ankoraŭ pintan kontribuon. La 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec havis la temon „Libereco“. Mi aŭskultis prelegon de Joop Kiefte pri „libera muziko“. Tio instigis min, pripensi enŝutadon de mia muziko al TTT-ejo, kie homoj povas libere elŝuti ĝin kaj pluuzi kaj eĉ eldoni ĝin kontraŭ pago.

Jam dum silvestro mi eksciis, kio estos la tema programo de la IJK. Tial mi havis tempon prepariĝi. Tiu tuta parolado pri libereco memorigis min pri projekto, kiu estis dormanta dum kvar jaroj. Dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005 en Helsinko mi estis notinta kelkajn kantoideojn. Mi estis farinta ankaŭ farinta noticojn rilate al la melodio, tute nekutima por mi. Unu kantoideo estis pri libereco. Kio povus esti pli trafa ol IJK en Liberec kun la temo „Libereco“? Mi finverkis la kanton kaj prezentis ĝin kun Sebastian dum la internacia vespero. Kelkaj teknikaj problemoj iomete malhelpis, tamen la reago de la publiko estis tre pozitiva. Estas la unua propra kanto de la Kuracistoj!

Mi metis la plej gravajn informojn al la TTT-ejo www.kuracistoj.de. Tie tamen nuntempe estas ĉefe kruda versio de la enhavo sciinda.

La Kuracistoj: Al la liberec’
foto de la unua prezentado
paĝo kun MP3-dosiero
paĝo kun FLAC-dosiero – libera (!) formato
paĝo kun PDF-dosiero – teksto kaj akordoj
La surbendigo estas de la unua prezentado. En la mezo estas paŭzo, ĉar mi kombinis du videojn.

Intertempe ne nur la Kuracistoj prezentas kantojn de „Die Ärzte“ en Esperanto. Ankaŭ Stephan Schneider adaptis resp. tradukis du kantojn:

Stephan Schneider: “Esperanto ’stas” (originalo: “Punk ist…”)

Stephan Schneider: “Filo” (originalo: „Junge“)

Nenio pli prezas al la liberec’

mardo 22 Decembro 2009

La 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec kompreneble havis diskejon. Dum du noktoj, estis mia vico dancigi la homojn. Estis la unua fojo, ke mi ne kunportis diskojn, sed komputilon. (La tuta rakonto malantaŭ meritas propran enskribon.) Mi aparte ŝatis, kiom bone funkciis la interkonsento kun DĴ Leo. Tio memorigis min pri miaj plej oraj tempoj kiel DĴ dum la Internacia Seminario (IS) en 1999/2000. Eĉ estis fridujo tie kun kolao kaj bieroj nur por la diskĵokeo.

Sed por ke diskoteko estu sukcesa, necesas trafi la guston de la homoj. Feliĉe kelkaj Rusinoj donis al mi kelkajn bonajn konsilojn por dancigi siajn samlandanojn – kaj tiel ankaŭ la reston de la publiko. Mi notis sur papero la sekvajn kantojn:

DJ Smash: Moscow Never Sleeps
DJ Smash: Волна (DJ Antoine & Yoko Remix Video Edit)
Банд’Эрос: Не зарекайся
Банд’Эрос: Адёс (aŭ ĉu Адиос?) – ĉiel ajn mia somera kanto
Basshunter: Russia privet
Дискотека Авария: Малинки (vidu www.malinki-malinki.ru por aŭskulti la kanton en la reto)

Mi ne surmetis ĉion el tiu listo, sed tio, kio efektive eksonis, estis sukcesa. Ankaŭ fazo kun malmola muziko kreis pozitivan eĥon. La ĉambro bedaŭrinde ne estis la plej taŭga: La bruo ĝenis homojn, kiuj volis dormi, kaj ankaŭ estis problemoj pri la najbaroj. Tial la fenestroj devis resti fermitaj, tiel ke la salono tiom varmiĝis, ke necesis fari „Tübingen-paŭzojn“ kelkfoje. Tamen mi estas kontenta pri la rezulto. Homoj bone amuziĝis – tio estas, kio gravas.

Ekzistas tre mallonga video pri la diskejo:

Pli interesa tamen estas, kion la unua Germana televido raportis pri la IJK. Necesas scii, ke Liberec troviĝas tre proksima al la Germana kaj al la Pola limoj.

La raporto aperis en la malfruaj novaĵoj „Nachtmagazin“ (nokta magazino):

La sama raporto ĉe la oficiala TTT-ejo de la televido: “Esperanto-Kongress: Lebendiges Esperanto – Weltkongress im tschechischen Liberec”.

Libereco – mi ne seniluziigos vin

lundo 21 Decembro 2009

Dum la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, mi ne nur ĉeestis koncertojn de Esperanto-artistoj, kiujn mi jam konis (JoMo, Kim J. Henriksen, Tone), sed ankaŭ havis la oportunon, spekti ion novan. De Supernova el Brazilo mi ĝis nun nur konis la albumon. Kompare al la disko, vive la grupo faris multe pli bonan impreson; ĝi prezentis sin en malpli elektronike popa kaj pli peze roka sono. Du muzikistojn el la tri mi jam konis: Rogener Pavinski mi jam renkontis dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005 en Helsinko. Leandro Souza Moreira kaj mi jam donis intervjuon al radio dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006 en Máko. Kiel mi jam menciis antaŭe, Supernova reludis malnovajn sukcesojn de aliaj Esperanto-muzikgrupoj, interalie “Liza pentras bildojn” kaj “Du homoj” de Persone. Tio aparte plaĉis al mi.

De la koncerto troveblas almenaŭ du videoj:
Supernova: Pasio en katen’

Supernova: Liza pentras bildojn

Liberigu la animon

dimanĉo 20 Decembro 2009

Kadre de la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, krom JoMo kaj Kim J. Henriksen aperis tria muzikisto plurfoje sursceneje, Tone el Brazilo. Mi renkontis lin la unuan fojon dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006. Ĉifoje li repis dum la tegmenta koncerto de JoMo, la koncerto de Supernova, dum la internacia vespero… mi eble eĉ ne memoras ĉiun okazon.

Jen du videoj faritaj antaŭ tri jaroj dum la IJS:

Esperanto estas nova kanto, IJS 2006:

“Nova Kanto” de Tone:

Li demandis min, ĉu li povas uzi mian kanton “Nokta vivo” kiel akompana muziko por sia repado. (La kanto aŭskulteblas ĉe Ipernity, tie mi ankaŭ ligas al ĉiuj enskriboj pri ĝi.) Mi jesis, ĉar la kontakto estis pozitiva kaj mi estas scivolema pri la rezulto.

Cetere kelkfoje dum la IJK okazis karaokeo en la trinkejo. Ne multo ŝanĝiĝis kompare al la pasinta fojo dum silvestro: Estis grandparte anglalingvaj kantoj kaj por ĉiu, kiu volis partopreni tion, la trinkejo ne estis elteneble brua loko. Mi kantis almenaŭ tri kantojn: “Under The Bridge” de The Red Hot Chili Peppers, “Fly Away” de Lenny Kravitz (denove – multaj el miaj unuaj elektoj montriĝis tamen ne estante en la stoko) kaj “All I Have To Do Is Dream” de The Everly Brothers.

Libereco, libereco

sabato 19 Decembro 2009

En la muzika programo de la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec ne nur koncertis JoMo, sed ankaŭ alia legendo de Esperanto-muziko, nome Kim J. Henriksen. Li faris koncerton sur la tegmento de la studenta hejmo kie okazis la aranĝo. Tio iĝis tute agrabla afero, precipe kiam ekis subteni lin JoMo kun gitaro, poste Sebastian (de la Kuracistoj) ĉe la elektra basgitaro kaj poste ankaŭ Emanuel ĉe la violono.

De la tegmenta koncerto ekzistas almenaŭ mallonga video en la reto:

Dum tiu vespero la vetero estis tre bona. La ĉielo estis blua. Sed dum la sekva tago okazis la Kultura kaj Lingva Festivalo (KLF), subite komenciĝis terura pluvo.

Vivu vian vivon, estu libera

vendredo 18 Decembro 2009

Dum la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec okazis pluraj koncertoj. Tiun de Pech mi jam menciis hieraŭ. Unu etosa kulmino certe estis la multlingva koncerto de JoMo sur la merkata placo de Liberec. Li kantis en dekoj da lingvoj. Nur malhelpis je la fino la paso de la tempo – je malfrua horo finiĝis la permeso koncerti tie. Alvenis multaj lokaj personoj, kiuj interesiĝis pri la muziko. Oni faris anoncojn en Esperanto kaj en la ĉeĥa. Krome ĉe la rando de la publiko atendis Ĉeĥoj kun faldfolioj por informado. Mi aparte memoras unu Liberecanon, kiu staris meze de la dancantaj esperantistoj kaj estis tute bonhumura.

En la reto mi trovis du videojn pri tiu koncerto. En unu JoMo kantas en la hispana en la alia en la ukraina kun akompano de Kim.

La Kultura kaj Lingva Festivalo (KLF) okazis dum alia tago je la sama loko. Ankaŭ tiam interalie JoMo kantis.

Mi volas liberiĝi

ĵaŭdo 17 Decembro 2009

Antaŭ ol la jaro finiĝas, ankoraŭ indas skribi pri somera Esperanto-aranĝo, kiun mi vizitis. Al la 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), okazinta inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en Liberec’ (Ĉeĥujo). Venis 330 homoj el pli ol 40 landoj. La bona afero estas ke ne necesas kolekti ĉiujn fontojn en la reto kaj mem kompili listojn, ĉar la organizantoj jam faris tion per propra paĝo “eĥo de la partoprenintoj“. Mi tamen aparte mencios videojn kaj citos fontojn, kompreneble sen ajna postulo de kompleteco. Estas pure persona elekto, kiu ne respegulas “objektivan kvaliton”.

Plej bonan superrigardon donas video de poligloto:

Li ankaŭ skribis en Esperanto kaj en la angla pri la IJK. Krome haveblas liaj multaj videoj, el kiuj li kunmetis la supran verkon.

Post la prezentado de Marek Blahuŝ, la ĉefa organizanto, mi aliĝis ankoraŭ dum la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf. Kial mi ĉifoje donis preferon al la IJK kaj ne al la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF)? Mi ne plu estis tiom certa pri ĝi. Unue ĝi devintus okazi en 2007, sed tiam estis ŝovita al 2008. Sed ankaŭ en 2008 ĝi ne okazis. Mi fidis je tio, ke IJK en Ĉeĥujo sub la gvido de Marek iĝos bona.

Kion indas skribi ĝenerale pri tiu IJK? Unue kaj plej grave: Miaj atendoj estis kontentigitaj. Kiu konas min, tiu scias, ke mi kiel aktivula veterano kaj iama kunorganizanto de grandaj renkontiĝoj ĉiam rigardas atente al detaloj kaj ne pretervidas fuŝetojn. Laŭ la nombro de partoprenantoj, la IJK estis malgranda kompare al pasintaj tempoj (t.e. 1990aj jaroj), sed akceptebla laŭ hodiaŭaj mezuroj.

La mapo de la 2a informilo ne bone montris la vojon kaj la akceptado iĝis iom ĥaosa. Tamen iu havis la cerbon, sendi ĉiujn ankoraŭ ne akceptitajn nememzorgantojn al la vespermanĝo. La studenta loĝejo mem estis freŝe renovigita, ĉar en januaro estis okazinta iu vintrosporta aranĝo en Liberec kaj la sportistoj loĝis tie. Kiam unu duŝo ne funkciis, oni komunikis tion al la organizantoj kaj tuj la sekvan tagon venis riparisto! Pri la manĝoj esperantistoj estas aparte grumblemaj (internacia amikeco tamen finiĝas ĉe la stomako), sed mi mem ŝatis tion, kion liveris la kuiristinoj. Dum la tuttaga ekskurso mi veturis al Prago, kie mi tute hazarde lernis ion pri la muziko, kiun Freundeskreis uzis por sia kanto „Esperanto“.

Du mezuriloj montras, kiom bona estis la IJK: La ĉefa organizanto ne estis plena sen nervoj je la fino de la aranĝo. Neniam dum la tuta renkontiĝo, kiam ajn mi alparolis iun de la organizantoj, tiu diris “Mi ne havas tempon!” aŭ donis malafablan respondon, sed ĉiam helpis min.

Ankaŭ la urbeto mem faris tre agrablan impreson kaj bone prezentis sian landon al la eksterlandaj gastoj. Dum unu vespero ni spektis koncerton de la loka rokgrupo Pech. (En la germana, “Pech” signifas “malbonŝanco.) En unu kanto, ili kantis “Esperanto” en la refreno. Alia kanto, “Atlasky”, memorigis min iomete pri “Новый День” de Epidemia. Kompreneble mi aĉetis ilian albumon “Šance na změnu tuňáka” kaj kolektis subskribojn de ĉiuj kvar membroj post la koncerto. Aliaj homoj en la publiko opiniis same pozitive, dancis kiel frenezuloj kaj akiris kompaktdiskojn. Tio siavice impresis la muzikistojn, kiuj faris agrable normalan impreson kaj ĝojis pri tiu entuziasma reago.

En la IJK povas okazi io ajn

lundo 18 Aŭgusto 2008

Dimanĉe antaŭ du semajnoj mi revenis de mia feriumado. La tempo denove nur sufiĉis por unu Esperanto-renkontiĝo. La 9a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Danlando ne okazis. Mia sekva elekto estis la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Szombathely, Hungarujo. La pasintan fojon mi estis ĉe la IJK antaŭ naŭ jaroj! Ankaŭ ĝi okazis en Hungarujo, nome en Veszprém.

La tempo antaŭ la renkontiĝo bedaŭrinde estis plena je obstakloj venkendaj: Kvankam mi jam preparis tion komence de la jaro, ĝis kelkaj semajnoj antaŭ la IJK necesis barakti por invitletero, kiun mi petis por alia partoprenanto. Krome du ĝiroj, kiuj mi faris (unu tra UEA kaj unu tra la Germana Esperanto-Junularo), unue ne estis rimarkitaj, tiel ke necesis skribi kelkajn retmesaĝojn kaj kunporti la kontoeltirojn. Strikis la pilotoj de Eurowings kaj Cityline kaj teknikistoj kaj kabinaj dungitoj de Lufthansa komencis striki. Nur pro bonŝanco miaj flugoj falis ĝuste en tiun tempan koridoron, kiam ĝuste ĉiuj paŭzigis la strikojn. Fine necesis organizi tranokteblon en Budapeŝto, sed tio montriĝis unue pli malfacile ol pensite. Je la fino tamen ĉio bone finiĝis, sed mi povintus facile rezigni pri la streĉo, kiun alportis ĉiuj tiuj aferoj anticipe!

Laŭ anoncoj dum la internacia vespero, partoprenis 365 personoj el 36 landoj. Dum la pasinta IJK en Hungarujo, estis pli ol 500 personoj; la IJK 1996 en Germanujo estis taksita malsukcesa rilate al la kvanto de partoprenantoj – venis 360. La averaĝa aĝo estis iom pli ol 31 jaroj. Mi estis super tio nur je kelkaj monatoj. Krom el Hungarujo, la plej multaj homoj venis el Rusujo kaj Germanujo. Ke ĉeestis tiom da Germanoj, mi ne rimarkis – tre agrable. Mi neniam dum la tuta semajno sentis la volon, paroli la germanan. Mia alia gepatra lingvo tute ne mankis al mi. Sufiĉe ĝenis min la multa krokodilado de Rusoj.

La programon mi ne povas komplete prijuĝi ĉar mi ne partoprenis multon. Interese, ke kelkaj veteranoj grumblis pri tro mallonga kaj malofta diskoteko kaj ioma manko de etoso.

Negative restis en mia memoro precipe tri aferoj: La tema programo estis malriĉa kaj tipa (”io kun lingvoj, kulturoj, malplimultoj, diskrimancio, Eŭropa Unio”). Oni ne havis la kuraĝon, elprovi ion novan. La Hungara IJK estis kvazaŭ granda IJS. Mia pasinta IJS estis bonega – mi nur atendis, ke oni prezentus ankoraŭ iun specialan aldonaĵon dum la IJK. Tute male, estis la kutimaj programeroj. Tamen mankis unu tradicia afero: Ne okazis balo dum la IJK. Do mi estis kunportinta festajn vestaĵojn vane.

Pozitive menciindas multaj aferoj: Unue mi revidis multajn homojn. Fakte okazis io, kion mi nomas la Shrek-3-fenomenon: Estis tiom multaj konatuloj, ke apenaŭ restis tempo por pritrakti ĉiun adekvate kaj paroli kun ĉiu eĉ nur kvin minutojn. Pluraj homoj, kiuj ne estis vidintaj min dum kelkaj jaroj, tute ne rekonis min unue, ĉu pro la alia hararo, la nun normala pezo aŭ la tute novaj okulvitroj. Sed ĉiuj konsentis, ke mi aspektas bone. Neniu miraklo, ĉar mi estas feliĉa. Ĝenerale partopreni la Internacian Junularon Kongreson similas al veni hejmen. Tiu sento okazas dum bonegaj Esperanto-renkontiĝoj.

Partoprenis multaj homoj el aliaj kontinentoj, kvankam ĉirkaŭ 100 ne povis veni pro vizoproblemoj. La Kultura kaj Lingva Festivalo estis agrabla festo, kiu samtempe alcelis iomete la neesperantlingvan publikon. La kvizo “La plej malforta ĉenero” estis bonega varbado por la Internacia Seminario. Mi fakte antaŭe tute ne atendintus, ke povus okazi io tia, kaj estis tute agrable surprizita. Bone, ke mia pesismismo foje rekte malpruviĝas. La trinkejon kaj la gufujon mi vizitis malofte. La gufujo troviĝis en la plej supra etaĝo, tiel ke mankis la forto, iri tien, kiam mi bezonis refreĝiĝon. Sed la teo bongustis kiel ĉiam. Bedaŭrinde mi maltrafis prelegon de Thierry Salomon pri “ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto“. Ĝuste kelkajn semajnojn antaŭ la IJK mi estis leginta kelkajn de liaj tekstoj. Mi ne konsentas pri ĉiu unuopa detalo, sed lia vidpunkto prezentas bonegan diskutobazon kaj alparolas kelkajn gravajn verojn.

Denove montriĝis, kial Hungarujo estas ŝatata feriolando de mi. Vetero, manĝaĵo, homoj estis ĝenerale tre agrablaj. Eksterordinara kulmino estis la maloficiala postkongreso en Budafok. Mi nur restis dum unu nokto, sed plene spertis nekredeblan gastigemon. Unu organizantino kaj ŝia edzo ofertis bonegan manŝaĵon, bongustegan vinon kaj ĝenerale prizorgis ĉiujn gastojn elstare.

Ĉifoje mi ne mem publikigas liston da ligoj al fotoj, raportoj kaj videoj. Lejla Kollár kolektas ilin. Alternativa fonto estas la TEJO-Vikio.

Sed nun finfine necesas mencii la muzikan programon!

  • JoMo koncertis dum la IJK. Kiel jam kelkfoje, laste antaŭ unu jaro, mi kantis “La Bamba” kun li.
  • La Kuracistoj ludis tri kantojn dum la internacia vespero: Westerland, Junula amo kaj Sen vi. Ni ne ekzercis antaŭe kaj tamen funkciis bone! Kaj krome mi sukcesis spontanee instigi la homojn kunkanti la refrenojn.
  • Kiel interkonsentite antaŭe, dum unu nokto mi DĴumis. La diskoteko okazis en koridoro kaj la baso de unu KD-aŭskultigilo ne funkciis. Tamen mi kreis bonan etoson kaj dancigis la homojn.
  • Krome mi donis kelkajn diskojn al la trinkejo. Bedaŭrinde mi forgesis repreni ilin ĉiujn, tiel ke mi ne plu havas la unuan volumon de mia trinkeja kompilo. Sed ĉiel ajn jam estas tempo, por prepari novan eldonon kun aliaj kantolistoj.
  • Male al antaŭaj jaroj, mi ne uzis la publikan kantaron kaj mi ankaŭ ne plutradukis iun kantotekston. Simple mankis tempo.
  • Mi ricevis diskon kun muziko de du Italaj metalrokgrupoj, kiuj ludas po du kantojn en Esperanto! La novaĵo atingis min kelkajn tagojn antaŭ la IJK kaj mi jam havis la ŝancon aŭskulti la kantojn en la reto.
  • La unua impreso estas bona, kvankam kompreneble necesas ankoraŭ detale kontroli la tekstojn. Sed almenaŭ oni ne intencis vendi iun definitivan diskon, sed disdonis senpage demo-albumon. Tio tre laŭdindas kaj imitindas!