Arkivoj de etikedoj: no doubt

Kiel kopioj de kopioj ni originas

Kopiado de ideoj ofte okazas. Foje la rezulto eĉ sonas akcepteble aŭ eĉ bone, sed tio estas rara escepto.

Gwen Stefani ŝajne provis fari Madonna-kopion dum sia unua solo-albumo laŭ kantado kaj aspekto kaj tio ne funkciis – almenaŭ ne por miaj oreloj. Inter la virinoj en mia amikaro furoris “The Sweet Escape“, kanto el la dua soloalbumo.

Nun oni provas kopii la kopion: Kylie Minogue ŝanĝis sian aspekton por sia nova disketo “2 Hearts“, imitante Marilyn Monroe. Sed aliflanke ŝi okulfrape memorigas pri Gwen Stefani, kiam tiu strebis aspekti simile al Madonna. Aliflanke tiu aspekto de Madonna okazis dum tempo, kiam Madonna siavice volis simili al Marilyn Monroe. Kiu kopias kiun?

Sed la kulmino ankoraŭ venas: Se oni aŭskultas la du kantojn, kiujn mi menciis, oni rimarkos grandan similecon, precipe rilate al la ritmo kaj la “ŭu-ho”-krioj en la refrenoj. En la reto haveblas video de “The Sweet Escape” kaj la video de “2 Hearts”, tiel ke ĉiu mem povas kontroli tion.

Nu bone, oni povas argumenti ke Gwen Stefani ne prenis tiun aspekton por tiu disketo, sed por antaŭa albumo. Eblas aldoni ke ŝi imitas Madonna, dum Kylie Minogue volas aspekti kiel Marilyn Monroe. Tamen la paraleloj restas por miaj okuloj kaj oreloj…

Denove Youtube.com kaj la anglalingva Vikipedio helpas ĝui pli bonan muzikon: “2 Hearts” origine estas de Kish Mauve kaj spekteblas kaj aŝskulteblas video kun la origina kantado de tiu grupo. Mi forte preferas tiun version.

Denove montriĝas, ke mi ofte ne ŝatas muzikaĵojn, kiujn oni kantas indiferente, sed preferas melankolian muzikon. Ekzemplo de la pasintaj monatoj estas “With Every Heartbeat” de Robyn feat. Kleerup. La video de “With Every Heartbeat” ŝajnas iomete stranga, sed la klara kantado kaj la iom malnovaj sinteziloj rekte kontentigas mian guston, i.a. la ŝaton de la rok- kaj popmuzika stilo de la 1980aj jaroj.

Sed lastatempe ankaŭ Gwen Stefani impresis min tre pozitive. La videon de “Early Winter” mi povas aŭskulti apenaŭ sufiĉe ofte. Tie ŝi sonas kiel sia antaŭa grupo No Doubt.

Ni estas sur la strato nenien

Iam dum mia studotempo en Paderborn mi pensis, ke “Just a girl” estas pli frua kanto de la grupo, kiu ludis “Lovefool”. Sed la unua kanto estas de “No Doubt”, la dua de “The Cardigans”. Ial mi inklinas intermiksi la kantistinojn de tiuj grupoj. Nu bone, ambaŭ virinoj estas blondaj, sed tie jam finiĝas la simileco.

Sed la afero iĝis eĉ pli terura. En 1999 The Cardigans kune kun Tom Jones reludis malnovan kanton de “Talking Heads” kun la nomo “Burning down the House”. Kvar jarojn poste No Doubt reludis malnovan kanton de “Talk Talk”. Pri tio mi ja skribis pli detale antaŭ monato. Kiam mi ankoraŭ ne bone memoris la nomojn de la originaj grupoj, mi ankaŭ intermiksis “Talking Heads” kaj “Talk Talk”! Tio okazis ĉefe pro la apero de “Talk” en ambaŭ nomoj, kiel mi supozis.

Sed ankoraŭ ekzistas alia kialo, kiel mi feliĉe eltrovis antaŭ kelkaj semajnoj. Al mia frua ekiparo por mia DĴ-aktiveco apartenas kolekto da diskoj el la serio “Party Power Pack”. Entute temas pri ses eldonoj kun po du diskoj. Memorante ke la kanto “It’s a Shame” de Talk Talk troviĝas sur la kvina volumo, mi ankoraŭfoje rigardis la titolliston. Kaj kion mi rimarkis? Tuj apude troviĝis “Road to Nowhere”, kanto de “Talking Heads”. Do tiuj du grupoj vere troviĝas tre apude – almenaŭ en mia muzikkolekto…

Estas mia vivo – ĝi neniam finiĝas

Antaŭ du jaroj mi aĉetis albumon “la disketoj 1992-2003” de No Doubt. Tiutempe mi tre pozitive opiniis pri la KD, eĉ pri la reludversio de “It’s my life”. elgrande demandis en komento ĉu mi konas la originalon kaj mi devis konfesi, ke mi aŭskultis ĝin nur unufoje en la radio.

Kiam mi DĴumis dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko en 2005 kaj surmetis la version de No Doubt, Martin Wiese (de Persone) venis al mi kaj komentis malestime pri la kanto, ke ĝi estas tute sama kiel la origina versio. Bedaŭrinde mi tiutempe nek povis konfirmi nek pridubi tion: Ĉar mi ne konis la originalon parkere, mi ne havis propran opinion pri tio.

Tiu manko ĝenis min kaj tial mi finfine aĉetis diskon de “Talk Talk”, la origina grupo. Antaŭe mi estis spektinta la videon ĉe youtube.com kaj tio fine konvinkis min, ke indas akiri la originalon.

Kion skribi nun pri la du surbendigoj? La plej grava diferenco fakte estas la vira resp. virina kantado.

La vira kantado de la originalo pli plaĉas al mi, same kiel kelkaj el la sinteziloj. Sed entute la kanto parte ne taŭgas por la nuntempo, ĝia aĝo rimarkeblas… kaj tion skribas mi, verva ŝatanto de muziko el la 1980aj jaroj! Laŭ mi la muziko estas iom tro malforta entute.

Interese, ke la reludversio vere havas tute saman strukturon (ritmon, rapidecon ktp.) kiel la originalo. Sed ĝi finiĝas ne per mallaŭtiĝo, kio iom pli faciligas la laboron de DĴ. Pro tio estas evidente, kion mi preferas. Krom la kantado kaj parto de la sinteziloj, la nova surbendigo estas pli spica ol la originalo. La versio de 2003 estas altkvalita, fajna popmuziko. La vera dediĉo de la grupo percepteblas. Aparte menciindas, ke Gwen Stefani kantas pli rekte ol kutime – tre harmonie kaj melodie.

Efektive anstataŭ paroli pri “nova versio” estas pli trafe diri, ke No Doubt transportis la kanton el la 1980aj jaroj al la hodiaŭ.

Ambaŭ versioj konvinkas kaj restas en la memoro. Tio malofte okazas al mi kaj tial estas plej stranga!

Fakte la forta simileco de la versioj kaj la diversaj preferindaj elementoj de ili ne lasis min trankvile. Se ili vere estas preskaŭ samaj, ĉu tiam ne eblas remikso de ili, en kiu oni kombinas la avantaĝojn de ambaŭ grupoj? Mi devis ekprovi tion.

La plej granda defio konsistis en tio, eltrovi la rapidecon de la surbendigoj. Montriĝis, ke ambaŭ kantoj havas 126,35 batojn minute. La nova versio estas duonan duton pli alta. (Tion mi eltrovis per gitarludado laŭ la muziko.) Post la malaltigo la resto estis facila laboro.

Necesis ripeti kelkajn taktojn de la reludversio antaŭ ambaŭ strofoj. Krom tio, No Doubt vere ludis laŭ la originalo de Talk Talk! Mi relaŭtigis la mallaŭtiĝantan finon de la originalo tiom longe kiel eble. Poste necesis nur trovi bonan ekvilibron inter ambaŭ surbendigoj, kio ne estis facila decido ĉar en la originalo la voĉo elstaras, dum en la nova versio la laŭteco estas pli bone balancita kaj konstante alta.

Mi sendis la rezulton al Martin Wiese – li ja entute instigis min, fari tiun remikson! Li respondis, ke li ne pensintus, ke ambaŭ versioj estas vere tiom similaj. Jam por montri tion kaj por ricevi tiun komenton de Martin indis kunmiksi ilin! Foje mi vere estas kontenta pri mia laboro.

Ne ekzistas limo

Lastatempe mi plurfoje stumblis pri la jena problemo: Mi volas MP3-igi kompaktdiskon, sed la limoj de la trakoj ne kongruas ekzakte kun la kantokomencoj kaj -finoj. En la hodiaŭa tempo, feliĉe tre facilas prilabori kanton per komputila programo, fortranĉante superfluajn aŭ aldonante mankantajn partojn. Tion mi faris ĉe la jenaj albumoj:

  • Die Toten Hosen: Kauf mich! (kanto “Wünsch Dir was”)
  • J.B.O.: laut!
  • J.B.O.: Meister der Musik
  • J.B.O.: Sex Sex Sex
  • Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV): Café Passé
  • Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV): Kann denn Schwachsinn Sünde sein? (Pest of)
  • Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV): Watumba
  • No Doubt: The Singles 1992-2003 (kantoj “Just a girl” kaj “It’s my life”)

Rimarkinde, ke plej ofte tio okazas ĉe germanlingvaj albumoj de mia kolekto. Ankaŭ la albumon “Das ist nicht die ganze Wahrheit” de Die Ärzte necesas prilabori pro tio. Tamen temas pri alia afero, ĉar inter la kantoj eksonas samplaĵoj, kiuj ligas la diversajn titolojn unu al la alia. Tiuokaze mi komprenas, ke ne eblas facile difini la ekzaktan tempopunkton por KD-titola limo.