Arkivoj de etikedoj: robyn

Da?re dancas sole mi

Interese, kia konekto foje ekzistas inter artistoj, kiujn mi ?atas. Eric Languillat, anka? konata kiel Inicialoj DC, reludas kanton de Robyn. La komuna bazo – melankolia elektronika popmuziko – estas evidenta, tiel ke mi miras, kial tia reludversio entute surprizas min.

Platini45: Da?re dancas sole mi

Mi ne tute komprenis, kial la artisto estas “Platini45” – ekzemple ?u tio estas alia projekto. Krome mi konfesas, ke mi ne kontrolis la kvaliton de la traduko.

Robyn: Dancing On My Own (vive)

La forta elektronika baso en la origina albuma versio memorigas min forte pri la remikso de “Hey Baby” de No Doubt, sed iomete for?telas la atenton de la vo?o. Pro tio mi supre ligis al viva versio. Krome trovi?as aliaj interesaj surbendigoj en la reto, ekzemple viva elektronika versio kaj alia viva versio.

Aferoj neniam ?an?i?os

Kio ?iam impresas min, estas artistoj, kiuj povas prezenti kanton en tre diversaj manieroj. Multflankeco ofertas la eblon, malkovri la saman aferon denove.

Unu ekzemplo estas la kanto With Every Heartbeat de la Sveda kantistino Robyn. ?ar anka? aliaj homoj skribas pri multaj diversaj versioj de ?atata kanto, mi ne retenas min nun.

Por komenci la komparon, unue la versio, kiu a?skulteblis multfoje en la radio. ?i estas elektronika:

Robyn: With Every Heartbeat (elektronika versio)

Plej impresis min tamen la akustika versio. Tiu sur la albumeto jam estas bonega, sed tiu ?i e? ankora? supertrafas ?in:

Robyn: With Every Heartbeat (viva akustika versio)

Kiel mi eltrovis anta? nelonge, ekzistas anka? viva elektronika versio. Tie vera drumisto ludas la ritmon kaj aliaj muzikistoj ludas la klavaron por krei la sintezilan sonon. Entute tiu prezentado donas fre?an impreson al la kanto.

Robyn: With Every Heartbeat (viva elektronika versio)

Sed eblas anka? tute rezigni pri piano, klavaro kaj sintezilo. Tie gitaro anstata?igas la klavajn instrumentojn.

Robyn: With Every Heartbeat (viva sesia versio)

Kun ?iu korobato

Kiel mi jam skribis kelkfoje antaŭe, kombinado de Youtube kaj la Vikipedio tre helpas ĉe trovado de bona muziko kaj diskoj.

Komence de la jaro min menciis la kanton “With Every Heartbeat” de Robyn. La origina elektronika versio (jen video) ravis min dum unu vintro, sed mi tamen hezitis aĉeti ĝin sur disko.

Pasis monatoj. Tiam mi legis en la popkultura blogo Coffee & TV pri Umbrella-reludversioj. Origine ĝin kantis Rihanna. En tiu enskribo la aŭtoro Lukas Heinser ligas al Youtube-videoj de la diversaj surbendigoj kaj mencias ĉe unu, ke ĉe radio BBC 1 oni jam spertis la plej strangajn reludversiojn. Tio instigis min ne nur spekti tiun videon, sed serĉi aliajn de la sama radielsendo. Tiel mi stumblis preter akustika viva BBC-versio de “With Every Heartbeat”, en kiu Robyn nur estas akompanata de piano. Ĝi multe pli tuŝis min ol la elektronika versio.

En la komentoj sub la video, unu uzanto skribis ke akustika versio de la kanto troviĝas sur la “Rakamonie”-albumeto de Robyn. La Vikipedio menciis akustikan version sur iuj versioj de la origina “With Every Heartbeat”-disketo, sed ankaŭ konfirmis la indikon pri la albumeto, tamen ne por ĉiu versio de ĝi.

Serĉo ĉe jpc.de agrable surprizis min: Oni ofertis la albumon je modesta prezo! La albumo entute enhavas kvin kantojn. Estas interesa kontrasto, ĉar unuflanke temas pri tre agresema popmuziko, aliflanke pri ege melankoliaj baladoj, ekzemple ankaŭ la akustika versio de “Be Mine”.

Kiel kopioj de kopioj ni originas

Kopiado de ideoj ofte okazas. Foje la rezulto eĉ sonas akcepteble aŭ eĉ bone, sed tio estas rara escepto.

Gwen Stefani ŝajne provis fari Madonna-kopion dum sia unua solo-albumo laŭ kantado kaj aspekto kaj tio ne funkciis – almenaŭ ne por miaj oreloj. Inter la virinoj en mia amikaro furoris “The Sweet Escape“, kanto el la dua soloalbumo.

Nun oni provas kopii la kopion: Kylie Minogue ŝanĝis sian aspekton por sia nova disketo “2 Hearts“, imitante Marilyn Monroe. Sed aliflanke ŝi okulfrape memorigas pri Gwen Stefani, kiam tiu strebis aspekti simile al Madonna. Aliflanke tiu aspekto de Madonna okazis dum tempo, kiam Madonna siavice volis simili al Marilyn Monroe. Kiu kopias kiun?

Sed la kulmino ankoraŭ venas: Se oni aŭskultas la du kantojn, kiujn mi menciis, oni rimarkos grandan similecon, precipe rilate al la ritmo kaj la “ŭu-ho”-krioj en la refrenoj. En la reto haveblas video de “The Sweet Escape” kaj la video de “2 Hearts”, tiel ke ĉiu mem povas kontroli tion.

Nu bone, oni povas argumenti ke Gwen Stefani ne prenis tiun aspekton por tiu disketo, sed por antaŭa albumo. Eblas aldoni ke ŝi imitas Madonna, dum Kylie Minogue volas aspekti kiel Marilyn Monroe. Tamen la paraleloj restas por miaj okuloj kaj oreloj…

Denove Youtube.com kaj la anglalingva Vikipedio helpas ĝui pli bonan muzikon: “2 Hearts” origine estas de Kish Mauve kaj spekteblas kaj aŝskulteblas video kun la origina kantado de tiu grupo. Mi forte preferas tiun version.

Denove montriĝas, ke mi ofte ne ŝatas muzikaĵojn, kiujn oni kantas indiferente, sed preferas melankolian muzikon. Ekzemplo de la pasintaj monatoj estas “With Every Heartbeat” de Robyn feat. Kleerup. La video de “With Every Heartbeat” ŝajnas iomete stranga, sed la klara kantado kaj la iom malnovaj sinteziloj rekte kontentigas mian guston, i.a. la ŝaton de la rok- kaj popmuzika stilo de la 1980aj jaroj.

Sed lastatempe ankaŭ Gwen Stefani impresis min tre pozitive. La videon de “Early Winter” mi povas aŭskulti apenaŭ sufiĉe ofte. Tie ŝi sonas kiel sia antaŭa grupo No Doubt.