Nuntempe miaj pensoj ofte iras al la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo, Ukrainujo. Mi aliĝis dum la silvestra balo, de la 2a JES, duonan horon antaŭ la nova jaro en Ukrainujo. Ankaŭ miaj spertoj en la diskoteko kontribuas al tio, ke mi ofte pensas pri Ukrainujo.
La plej bona kanto por tiaj momentoj estas Hej la nizoj de JoMo, kiun La Kuracistoj ofte ludas dum koncertoj, ekzemple dum la jarŝanĝiĝo. Ĝi estas la plej bona kanto de la “verda albumo” de JoMo. Mi ankoraŭ bone memoras, kiel mi aŭskultis ĝin, dum ni veturis tra neĝkovritaj stratoj en Rotenburg/Wümme dum la Internacia Seminario en 2001/02.
Mi trovis multegajn versiojn de tiu kanto, kiu estas origine en la pola, en la reto. Jen tri, kiuj aparte plaĉas al mi:
Hej Sokoly
tradicia versio – tre simila al tiu de JoMo
Feliĉa, veturi hejmen mi estis post la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Rijeka en 1998. Necesus longa enskribo por detale analizi kaj klarigi tion, diversaj kialoj kontribuis al tio.
Unu vere teruran aferon mi ankoraŭ bone memoras, nome la diskotekon. Ĝi estis longe for de la kongresejo. Necesis 15-minuta piediro por atingi la medicinan fakultaton de la universitato, kie ĝi okazis. Estis malmulta spaco por danci en la ĉambro, tiel ke la plej multaj homoj restis ekstere kaj tie trinkis ion. La lokaj diskĵokeoj reagis aparte malamike al mi, sen ke mi komprenis, pro kio. Ĉiel ajn mi sukcesis DĴumi kaj eĉ pli ofte DĴ Nucki.
Sed kiam Kroata DĴ elektis la muzikon, oni povis veti je tiuj tri kantoj:
Nek: Laura non c’è
Linden Espen: When Susannah Cries
Natalie Imbruglia: Torn
Dum la fino de la due menciita kanto eksonis, oni jam povis veti ke liaj amikoj starus sur la dancejo kaj krius: “We want Tom! We want Tom!” (”Ni volas Tom! Ni volas Tom!”) Kompreneble temis pri “Torn”, sed ili ĉiel ajn ne atentis pri detaloj. Ankoraŭ jarojn poste amikoj kaj mi parodiis tion. Kaj kiam mi surmetis unu kanton el tiuj tri, tuj sekvis iu alludo pri tiu IJK en Rijeka. La tri muzikaĵoj por ĉiam estos ligitaj al tiu somero en Kroatujo.
Nek: Laura non c’è
Linden Espen: When Susannah Cries
Natalie Imbruglia: Torn
Alia fuŝaĵo estis, ke la Kroataj DĴj preskaŭ neniun (alian) kanton aŭskultigis komplete. Dum la Germana kartludo “Doppelkopf”, la esprimo “Kroata DĴ” iĝis sinonimo por la situacio kiam neniu rondo de malatutoj iras ĝis la fino. Krome mia bona amiko Till kaj mi enkondukis la novan vorton “rijeka” por renkontiĝo “kun bona vespera sed malbone organizita nokta programo“, kiel ni skribis en la Blinda Gardisto, la oficiala murgazeto de la Internacia Seminario (IS).
Negativa kulmino de la diskejo estis, ke la “La Bamba”-kasedo de DĴ Nucki malaperis. Sed pri tio indas verki apartan enskribon.
Mia Libereco-serio atingas sian finon. Por la lasta enskribo por ĉi tiu jaro mi havas ankoraŭ pintan kontribuon. La 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec havis la temon „Libereco“. Mi aŭskultis prelegon de Joop Kiefte pri „libera muziko“. Tio instigis min, pripensi enŝutadon de mia muziko al TTT-ejo, kie homoj povas libere elŝuti ĝin kaj pluuzi kaj eĉ eldoni ĝin kontraŭ pago.
Jam dum silvestro mi eksciis, kio estos la tema programo de la IJK. Tial mi havis tempon prepariĝi. Tiu tuta parolado pri libereco memorigis min pri projekto, kiu estis dormanta dum kvar jaroj. Dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005 en Helsinko mi estis notinta kelkajn kantoideojn. Mi estis farinta ankaŭ farinta noticojn rilate al la melodio, tute nekutima por mi. Unu kantoideo estis pri libereco. Kio povus esti pli trafa ol IJK en Liberec kun la temo „Libereco“? Mi finverkis la kanton kaj prezentis ĝin kun Sebastian dum la internacia vespero. Kelkaj teknikaj problemoj iomete malhelpis, tamen la reago de la publiko estis tre pozitiva. Estas la unua propra kanto de la Kuracistoj!
Mi metis la plej gravajn informojn al la TTT-ejo www.kuracistoj.de. Tie tamen nuntempe estas ĉefe kruda versio de la enhavo sciinda.
La 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec kompreneble havis diskejon. Dum du noktoj, estis mia vico dancigi la homojn. Estis la unua fojo, ke mi ne kunportis diskojn, sed komputilon. (La tuta rakonto malantaŭ meritas propran enskribon.) Mi aparte ŝatis, kiom bone funkciis la interkonsento kun DĴ Leo. Tio memorigis min pri miaj plej oraj tempoj kiel DĴ dum la Internacia Seminario (IS) en 1999/2000. Eĉ estis fridujo tie kun kolao kaj bieroj nur por la diskĵokeo.
Sed por ke diskoteko estu sukcesa, necesas trafi la guston de la homoj. Feliĉe kelkaj Rusinoj donis al mi kelkajn bonajn konsilojn por dancigi siajn samlandanojn – kaj tiel ankaŭ la reston de la publiko. Mi notis sur papero la sekvajn kantojn:
DJ Smash: Moscow Never Sleeps
DJ Smash: Волна (DJ Antoine & Yoko Remix Video Edit)
Банд’Эрос: Не зарекайся
Банд’Эрос: Адёс (aŭ ĉu Адиос?) – ĉiel ajn mia somera kanto
Basshunter: Russia privet
Дискотека Авария: Малинки (vidu www.malinki-malinki.ru por aŭskulti la kanton en la reto)
Mi ne surmetis ĉion el tiu listo, sed tio, kio efektive eksonis, estis sukcesa. Ankaŭ fazo kun malmola muziko kreis pozitivan eĥon. La ĉambro bedaŭrinde ne estis la plej taŭga: La bruo ĝenis homojn, kiuj volis dormi, kaj ankaŭ estis problemoj pri la najbaroj. Tial la fenestroj devis resti fermitaj, tiel ke la salono tiom varmiĝis, ke necesis fari „Tübingen-paŭzojn“ kelkfoje. Tamen mi estas kontenta pri la rezulto. Homoj bone amuziĝis – tio estas, kio gravas.
Pli interesa tamen estas, kion la unua Germana televido raportis pri la IJK. Necesas scii, ke Liberec troviĝas tre proksima al la Germana kaj al la Pola limoj.
La raporto aperis en la malfruaj novaĵoj „Nachtmagazin“ (nokta magazino):
Dum la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, mi ne nur ĉeestis koncertojn de Esperanto-artistoj, kiujn mi jam konis (JoMo, Kim J. Henriksen, Tone), sed ankaŭ havis la oportunon, spekti ion novan. De Supernova el Brazilo mi ĝis nun nur konis la albumon. Kompare al la disko, vive la grupo faris multe pli bonan impreson; ĝi prezentis sin en malpli elektronike popa kaj pli peze roka sono. Du muzikistojn el la tri mi jam konis: Rogener Pavinski mi jam renkontis dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005 en Helsinko. Leandro Souza Moreira kaj mi jam donis intervjuon al radio dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006 en Máko. Kiel mi jam menciis antaŭe, Supernova reludis malnovajn sukcesojn de aliaj Esperanto-muzikgrupoj, interalie “Liza pentras bildojn” kaj “Du homoj” de Persone. Tio aparte plaĉis al mi.
Kadre de la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, krom JoMo kaj Kim J. Henriksen aperis tria muzikisto plurfoje sursceneje, Tone el Brazilo. Mi renkontis lin la unuan fojon dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006. Ĉifoje li repis dum la tegmenta koncerto de JoMo, la koncerto de Supernova, dum la internacia vespero… mi eble eĉ ne memoras ĉiun okazon.
Li demandis min, ĉu li povas uzi mian kanton “Nokta vivo” kiel akompana muziko por sia repado. (La kanto aŭskulteblas ĉe Ipernity, tie mi ankaŭ ligas al ĉiuj enskriboj pri ĝi.) Mi jesis, ĉar la kontakto estis pozitiva kaj mi estas scivolema pri la rezulto.
Cetere kelkfoje dum la IJK okazis karaokeo en la trinkejo. Ne multo ŝanĝiĝis kompare al la pasinta fojo dum silvestro: Estis grandparte anglalingvaj kantoj kaj por ĉiu, kiu volis partopreni tion, la trinkejo ne estis elteneble brua loko. Mi kantis almenaŭ tri kantojn: “Under The Bridge” de The Red Hot Chili Peppers, “Fly Away” de Lenny Kravitz (denove – multaj el miaj unuaj elektoj montriĝis tamen ne estante en la stoko) kaj “All I Have To Do Is Dream” de The Everly Brothers.
En la muzika programo de la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec ne nur koncertis JoMo, sed ankaŭ alia legendo de Esperanto-muziko, nome Kim J. Henriksen. Li faris koncerton sur la tegmento de la studenta hejmo kie okazis la aranĝo. Tio iĝis tute agrabla afero, precipe kiam ekis subteni lin JoMo kun gitaro, poste Sebastian (de la Kuracistoj) ĉe la elektra basgitaro kaj poste ankaŭ Emanuel ĉe la violono.
De la tegmenta koncerto ekzistas almenaŭ mallonga video en la reto:
Dum tiu vespero la vetero estis tre bona. La ĉielo estis blua. Sed dum la sekva tago okazis la Kultura kaj Lingva Festivalo (KLF), subite komenciĝis terura pluvo.
Dum la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec okazis pluraj koncertoj. Tiun de Pech mi jam menciis hieraŭ. Unu etosa kulmino certe estis la multlingva koncerto de JoMo sur la merkata placo de Liberec. Li kantis en dekoj da lingvoj. Nur malhelpis je la fino la paso de la tempo – je malfrua horo finiĝis la permeso koncerti tie. Alvenis multaj lokaj personoj, kiuj interesiĝis pri la muziko. Oni faris anoncojn en Esperanto kaj en la ĉeĥa. Krome ĉe la rando de la publiko atendis Ĉeĥoj kun faldfolioj por informado. Mi aparte memoras unu Liberecanon, kiu staris meze de la dancantaj esperantistoj kaj estis tute bonhumura.
Antaŭ ol la jaro finiĝas, ankoraŭ indas skribi pri somera Esperanto-aranĝo, kiun mi vizitis. Al la 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), okazinta inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en Liberec’ (Ĉeĥujo). Venis 330 homoj el pli ol 40 landoj. La bona afero estas ke ne necesas kolekti ĉiujn fontojn en la reto kaj mem kompili listojn, ĉar la organizantoj jam faris tion per propra paĝo “eĥo de la partoprenintoj“. Mi tamen aparte mencios videojn kaj citos fontojn, kompreneble sen ajna postulo de kompleteco. Estas pure persona elekto, kiu ne respegulas “objektivan kvaliton”.
Post la prezentado de Marek Blahuŝ, la ĉefa organizanto, mi aliĝis ankoraŭ dum la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf. Kial mi ĉifoje donis preferon al la IJK kaj ne al la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF)? Mi ne plu estis tiom certa pri ĝi. Unue ĝi devintus okazi en 2007, sed tiam estis ŝovita al 2008. Sed ankaŭ en 2008 ĝi ne okazis. Mi fidis je tio, ke IJK en Ĉeĥujo sub la gvido de Marek iĝos bona.
Kion indas skribi ĝenerale pri tiu IJK? Unue kaj plej grave: Miaj atendoj estis kontentigitaj. Kiu konas min, tiu scias, ke mi kiel aktivula veterano kaj iama kunorganizanto de grandaj renkontiĝoj ĉiam rigardas atente al detaloj kaj ne pretervidas fuŝetojn. Laŭ la nombro de partoprenantoj, la IJK estis malgranda kompare al pasintaj tempoj (t.e. 1990aj jaroj), sed akceptebla laŭ hodiaŭaj mezuroj.
La mapo de la 2a informilo ne bone montris la vojon kaj la akceptado iĝis iom ĥaosa. Tamen iu havis la cerbon, sendi ĉiujn ankoraŭ ne akceptitajn nememzorgantojn al la vespermanĝo. La studenta loĝejo mem estis freŝe renovigita, ĉar en januaro estis okazinta iu vintrosporta aranĝo en Liberec kaj la sportistoj loĝis tie. Kiam unu duŝo ne funkciis, oni komunikis tion al la organizantoj kaj tuj la sekvan tagon venis riparisto! Pri la manĝoj esperantistoj estas aparte grumblemaj (internacia amikeco tamen finiĝas ĉe la stomako), sed mi mem ŝatis tion, kion liveris la kuiristinoj. Dum la tuttaga ekskurso mi veturis al Prago, kie mi tute hazarde lernis ion pri la muziko, kiun Freundeskreis uzis por sia kanto „Esperanto“.
Du mezuriloj montras, kiom bona estis la IJK: La ĉefa organizanto ne estis plena sen nervoj je la fino de la aranĝo. Neniam dum la tuta renkontiĝo, kiam ajn mi alparolis iun de la organizantoj, tiu diris “Mi ne havas tempon!” aŭ donis malafablan respondon, sed ĉiam helpis min.
Ankaŭ la urbeto mem faris tre agrablan impreson kaj bone prezentis sian landon al la eksterlandaj gastoj. Dum unu vespero ni spektis koncerton de la loka rokgrupo Pech. (En la germana, “Pech” signifas “malbonŝanco.) En unu kanto, ili kantis “Esperanto” en la refreno. Alia kanto, “Atlasky”, memorigis min iomete pri “Новый День” de Epidemia. Kompreneble mi aĉetis ilian albumon “Šance na změnu tuňáka” kaj kolektis subskribojn de ĉiuj kvar membroj post la koncerto. Aliaj homoj en la publiko opiniis same pozitive, dancis kiel frenezuloj kaj akiris kompaktdiskojn. Tio siavice impresis la muzikistojn, kiuj faris agrable normalan impreson kaj ĝojis pri tiu entuziasma reago.
La teksto “Filo” ne kontentigas min rilate al ĉiuj detaloj, sed por vere grumbli, mi devus unue verki pli bonan version. Fakte La Kuracistoj kaj Stephan jam intencis traduki “Junge” por la koncerto dum la Germana Esperanto-Kongreso, sed kiel ĉiam mankis tempo kaj inspiro. Mi fakte ĝojas, ke mi nun povas koncentriĝi pri aliaj tradukoj, ĉar tiu kanto ne estas mia plej ŝatata kandidato.
Stephan Schneider cetere ankaŭ koncertis dum unu vespero dum la IJK (kaj poste Paŭlo Moĵajev). Bedaŭrinde mi estis ege laca kaj nur kaptis parton de la koncerto. Sed kion mi aŭdis, tion mi ŝatis!