Arkivoj de etikedoj: espen lind

Kiam Susannah ploras

Feli?a, veturi hejmen mi estis post la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Rijeka en 1998. Necesus longa enskribo por detale analizi kaj klarigi tion, diversaj kialoj kontribuis al tio.

Unu vere teruran aferon mi ankora? bone memoras, nome la diskotekon. ?i estis longe for de la kongresejo. Necesis 15-minuta piediro por atingi la medicinan fakultaton de la universitato, kie ?i okazis. Estis malmulta spaco por danci en la ?ambro, tiel ke la plej multaj homoj restis ekstere kaj tie trinkis ion. La lokaj disk?okeoj reagis aparte malamike al mi, sen ke mi komprenis, pro kio. ?iel ajn mi sukcesis D?umi kaj e? pli ofte D? Nucki.

Sed kiam Kroata D? elektis la muzikon, oni povis veti je tiuj tri kantoj:

  1. Nek: Laura non c’è
  2. Linden Espen: When Susannah Cries
  3. Natalie Imbruglia: Torn

Dum la fino de la due menciita kanto eksonis, oni jam povis veti ke liaj amikoj starus sur la dancejo kaj krius: “We want Tom! We want Tom!” (“Ni volas Tom! Ni volas Tom!”) Kompreneble temis pri “Torn”, sed ili ?iel ajn ne atentis pri detaloj. Ankora? jarojn poste amikoj kaj mi parodiis tion. Kaj kiam mi surmetis unu kanton el tiuj tri, tuj sekvis iu alludo pri tiu IJK en Rijeka. La tri muzika?oj por ?iam estos ligitaj al tiu somero en Kroatujo.

Nek: Laura non c’è

Linden Espen: When Susannah Cries

Natalie Imbruglia: Torn

Alia fu?a?o estis, ke la Kroataj D?j preska? neniun (alian) kanton a?skultigis komplete. Dum la Germana kartludo “Doppelkopf”, la esprimo “Kroata D?” i?is sinonimo por la situacio kiam neniu rondo de malatutoj iras ?is la fino. Krome mia bona amiko Till kaj mi enkondukis la novan vorton “rijeka” por renkonti?o “kun bona vespera sed malbone organizita nokta programo“, kiel ni skribis en la Blinda Gardisto, la oficiala murgazeto de la Internacia Seminario (IS).

Negativa kulmino de la diskejo estis, ke la “La Bamba”-kasedo de D? Nucki malaperis. Sed pri tio indas verki apartan enskribon.