Afiŝoj kun etikedo ‘karaokeo’

Liberigu la animon

dimanĉo 20 Decembro 2009

Kadre de la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, krom JoMo kaj Kim J. Henriksen aperis tria muzikisto plurfoje sursceneje, Tone el Brazilo. Mi renkontis lin la unuan fojon dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006. Ĉifoje li repis dum la tegmenta koncerto de JoMo, la koncerto de Supernova, dum la internacia vespero… mi eble eĉ ne memoras ĉiun okazon.

Jen du videoj faritaj antaŭ tri jaroj dum la IJS:

Esperanto estas nova kanto, IJS 2006:

“Nova Kanto” de Tone:

Li demandis min, ĉu li povas uzi mian kanton “Nokta vivo” kiel akompana muziko por sia repado. (La kanto aŭskulteblas ĉe Ipernity, tie mi ankaŭ ligas al ĉiuj enskriboj pri ĝi.) Mi jesis, ĉar la kontakto estis pozitiva kaj mi estas scivolema pri la rezulto.

Cetere kelkfoje dum la IJK okazis karaokeo en la trinkejo. Ne multo ŝanĝiĝis kompare al la pasinta fojo dum silvestro: Estis grandparte anglalingvaj kantoj kaj por ĉiu, kiu volis partopreni tion, la trinkejo ne estis elteneble brua loko. Mi kantis almenaŭ tri kantojn: “Under The Bridge” de The Red Hot Chili Peppers, “Fly Away” de Lenny Kravitz (denove – multaj el miaj unuaj elektoj montriĝis tamen ne estante en la stoko) kaj “All I Have To Do Is Dream” de The Everly Brothers.

Vi estis ĉiam en mia menso

sabato 31 Majo 2008

Du tagojn antaŭ la Germana Esperanto-Kongreso en Essen, oni petis min fari la diskotekon dimanĉe vespere. Mi promesis kunporti kelkajn diskojn, sed nenion pli. Je la fino mankis KD-aŭskultigilo, ĉar tiu de la domo ne funkciis. Nur tra komputilo eksonis finfine iom da muziko, sed feliĉe la plej multaj homoj ne plu volis danci, male al la pasinta tago, sed trinki kaj babili.

La jarĉefkunveno de la Germana Esperanto-Asocio estis la plej pozitiva ekde multaj jaroj. La estraro raportis pri kelkaj atingoj same kiel pri konkretaj estontaj paŝoj. La plej agrabla surprizo de la kongreso estis la novaj informiloj de GEA. Mi memoras, kiom ni devis barakti en la junularo nur por pretigi unu tian, kaj nun oni eldonis sep samptempe kun pliaj en prepariĝo! Mi mem skribis tekston por la kultura broŝuro kaj korektlegis ĉiujn. Tiuj informiloj tiom konvinkas min, ke mi post dek jaroj prenis miajn proprajn informpaŝojn pri Esperanto el la reto.

Fine de la monato, kadre de festo okazis karaokeado. Oni uzis la ludkonzolon “Playstation II”, kiu samtempe montras videojn, donas poentojn por bona kantado kaj indikas la kantindan tonaltecon. Kelkaj kantemuloj verve konkursis, tiel ke mi apenaŭ enmiksiĝis. Sed antaŭ ol foriri, mi prezentis “Always On My Mind” de The Pet Shop Boys kune kun ekskolego. Kvankam tio restis nia nura kontribuo kaj kvankam la aliaj havis pli multan sperton kun tiu kantoprogramo, ni ambaŭs havis la plej altajn rezultojn de la vespero. Mi superis mian ekskolegon nur iomete kaj estis granda honoro por mi, kanti kun tiom bona kantisto.