Arkivoj de etikedoj: carina

Mi sentas min hejme kiam la aero estas tro dika por spiri

La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) regalis min per kelkaj personaj kulminoj, sed la programa kulmino kompreneble estu la silvestra balo!

Vera silvestra bufedo ne estis, sed pli bona vespermanĝo, simile kiel dum la Internacia Seminario (IS) 2000/01 en Cŭhaven Cuxhaven. Dum la manĝo la Rusoj el Sibirujo disdonis dolĉaĵojn, ĉar tiam estis ilia nova jaro. Tre bela gesto! Kelkajn malvarmajn pladojn oni starigis en apuda ĉambro en la ĉefa ejo, simile al la pasinta jaro.

Dum la silvestra balo okazis neniuj klasikaj dancoj. La balo mem komenciĝis relative malfrue (duonan post la 21a); tamen mi atendintus almenaŭ kelkajn parajn dancojn, eĉ se mi ne konas ilin.

La vera solena etoso ekestis je la 22a, kiam la Rusoj festis la novan jaron laŭ Moskva tempo en aparta ĉambro. Ĉiuj eksterlandanoj estis invititaj. Dum la sekva horo pasis, mi aliĝis al la sekva Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo, Ukrainujo. Kiam alproksimiĝis la nova jaro por Ukrainanoj, mi disdonis grandajn miraklokandelojn. Tio montriĝis denove bonega kontribuo al la festo. Homoj ege ĝojis. Kiel mi eltrovis, la Ukraina vino el Jalto gustas same bone kaj dolĉe kiel la Marsala-vino el Sicilujo.

Bedaŭrinde la bala salono suferis de tio, ke multaj homoj estis aliloke. Tial mia konsilo por la sekva fojo estas: Kombinu la Rusan kaj Ukrainan festojn kun la balo, tiel ke ne estas iu stulta fortirado de homoj kaj por ke aŭtomate ĉiuj estu kune.

Ĉiel ajn kelkaj dancis kaj alproksimiĝis la jarŝanĝiĝo laŭ la loka tempo. Sed ne eksonis “The Final Countdown” de Europe kiel lasta kanto de la malnova jaro – kaj ankaŭ ne “New Year’s Day” de U2 aŭ kiel unua kanto de la nova jaro aŭ la unua kanto por la nova jaro en Irlando kaj Britujo! Pluraj homoj poste kritikis tiun rompon de la tradicio. Aliflanke mi ege ĝojis, ke oni konsideras la U2-kanton jam tradicion – mi ja mem ekis ĝin!

Por ekscii kiu refoje zorgis pri tio, ke “New Year’s Day” (kutime la versio el la albumo War) eksonis dum la jarŝanĝiĝo, oni nur relegu kion mi skribis pri la silvestra balo dum la unua JES en 2009/10 kaj antaŭe dum la Internacia Seminario (IS) en 2008/09, 2007/08, 2006/07, 2005/06, 2004/05 kaj 2003/04. Ofte mi preparis specialan kompaktdiskon por tiu okazo. Kaj la homoj demandas pri la tradiciaj kantoj, se oni riskas ne aŭskultigi ilin.

Dum la antaŭa nokto mi estis montrinta, kion mi kapablas kiel DĴ, kaj miaj personaj spertoj estis apenaŭ supertrafeblaj. Tial min ne tro ĝenis, kiam ne povis okazi propra Dĵumado dum la silvestra balo pro teknikaj problemoj. Je la fino Cyrille transprenis kaj mi estis kontenta.

La balon oni interrompis por marmeladumado-sesio, kiu entute daŭris eble kvin minutojn. Kutime mi tute ne ŝatas, kiam oni devigas la dancantajn homojn halti kaj spekti, nur por poste peti ilin reeki la dancadon. Kutime tio forpelas la dancemulojn kaj detruas la fluon. Ĉifoje tamen la afero estis sufiĉe konciza.

Unu amuza situacio, kiun mi memoras: Iom post noktomezo eksonis la Esperanto-regeo “En somero” de Jonny M. Tiam Cyrille (La Pafklik’), Eric Languillat (Inicialoj DC) kaj mi dancis kune kaj improvizis parodion de la teksto.

Mi ankoraŭ dancis longe. Mi iris dormi duonan post la sepa, kiam la diskoteko jam ne plu funkciis. Laŭ tiu mezuro, estis bona silvestra balo, kaj ankaŭ el mia persona vidpunkto, malgraŭ kelkaj plibonigeblaj partoj, ĝi estis sukcesa – kaj tio plej gravas.

Daŭre restis io por rakonti pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ankoraŭ necesas mencii parton de la interesa muzika programo.

Ni estas venantaj hejmen denove

Unu gravan atuton havis la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo): Grandan salonon, en kiu okazis la vespera programo kaj la diskoteko kaj en kiu estis la trinkejo. Simile al miaj spertoj dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en 2006, ĉar oni daŭrigis vendadon de trinkaĵoj dum okazis programo, ĉe la neelektraj koncertoj tio kaŭzis multan bruon. Aliflanke mi ĝojis, ĉar precipe dum la alvenvespero mi ne volis sidi trankvile, sed bierumi kaj babili.

Post la vespera programo, de ĉie oni povis facile vidi kio okazis en la diskoteko (kaj ankaŭ aŭdi tion, ambaŭ ankaŭ de aliaj etaĝoj). Krome la trinkejo ne estis en propra ĉambro kaj ĉiu, kiu volis aĉeti ion, devis alproksimiĝi al la dancejo. Tio estis kvazaŭ idealaj kondiĉoj por dancigi la homojn!

Kontraŭ tio nur staris la longa daŭro de la vespera programo. Tiu estis bona, sed tro multa, kaj ankaŭ la kunmeto estas plibonigebla. Krome la teknikaj paŭzoj estis tro longaj. Mi miris pri tio, ĉar laŭ mia impreso ni sukcesis tion fari jam pli bone dum la Internacia Seminario (IS). Mi rekomendus du anstataŭ tri programerojn. La akustikaj, trankvilaj koncertoj povas facile okazi en la gufujo. Tiel la programo sur la granda scenejo povas finiĝi je la 22a kaj 30 anstataŭ la 2a matene.

Malgraŭ miaj atendoj, la karaokeo ekfunkciis je tiu tempo kaj daŭriĝis ĝis la mateno. Ĝi ĝenerale pliboniĝis, eĉ se la vojo ankoraŭ estas longa. Iu faris la proponon, ke ĉe nova Esperanto-muziko oni tuj liveru pretajn karaokeajn dosierojn sur la diskoj (en komputila aldona parto). Ĉiel ajn bonas ke oni daŭre kolektas. Kaj mi havis la impreson, kvazaŭ Elli iĝis “sr-ino Karaokeo”, tiamaniere ke oni ligas tiun programpunkton kun ŝi. Estas bone, kiam ekzistas respondeca prizorganto.

Mi partoprenis per du kantoj: Unue mi kantis “En kaĉ'” de Team’, ĉar mi volis prezenti minimume unu Esperanto-kanton. Poste mi faris dueton kun unu el la junulinoj el Lepsiko. Certe nia versio de “Don’t Stop Me Now” de Queen ne estis perfekta, sed tio ne gravis: Ni amuziĝis kaj ni estis plenaj je energio.

La fratinoj el Lepsiko cetere havas propran muzikgrupon, kiu nomiĝas 42. Jam la nomo estas tre stila, ĉar ĝi havas sian originon en populara kulturo. Ili ludas rokmuzikon, kiu memorigas min plej pri The Clash.

Dum The Heroine Whores havis Kim kiel gastkantiston, ĉifoje li estis unu el du bastbasistoj. La alia estis juna Germano.

Koncize dirite: La koncerto estis absolute bonega! Finfine denove vera freŝa rokmuziko sen kompromisoj. Mi pensas, ke ekde Krio de Morto dum la Internacia Seminario 2005/06 en Xanten mi ne plu tiom ĝuis malmolan koncerton. Se 42 ankoraŭ ekuzas (pli multajn) esperantlingvajn tekstojn, ili estos la novaj supersteluloj de muzika Esperantujo!

42 (dum alia okazo): Whatever You Want
(kun la kantistino de The Herione Whores)
(filmis Andi Münchow!)

Plian fojon mi rakontos nun miajn impresojn de la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ankoraŭ sekvos iom da kritiko, sed ne mankos ankaŭ bonaj partoj.