Arkivoj de etikedoj: the human league

Ĉu vi ne volas min, knanjo?

Se mi jam hieraŭ skribis pri mia nova lastatempa muzika sukceso en ĥoro, mi menciu ankaŭ alian aferon: Mi denove iris al karaokeo-vespero en Münster. Nekredeble, ke la pasinta fojo ŝajne jam estis antaŭ sep jaroj! La 17an de novembro, kune kun du amikoj mi iris al la Piano-Bar. Bedaŭrinde la kantoelekto daŭre estas iomete limigita laŭ mia gusto, sed almenaŭ mi trovis kelkajn titolojn, kiuj estis kanteblaj por mi.

Sufiĉe strange, ke krom du personoj el mia grupo longe neniu el la gastoj volis kanti! Mi malfermis la vesperon per “Pretty Woman” de Roy Orbison. Sed poste mi kantis tri kantojn, kiujn mi ĉiam volis kanti, sed kiujn mi neniam kantis antaŭe: Dum “Boys Don’t Cry” de The Cure iu gasto diris al mia akompano, ke mi kantas ĝin same bone kiel la origina kantisto. Kia komplimento! Ĉe “Beautiful Day” de U2 mi petis amikinon kunkanti la altajn partojn, ĉar mi timis, ke mi ne sukcesus sen ŝi. Je la fino ŝi kritikis, ke la kanto estas tro malalta por ŝi kaj mi tute bone elturniĝis. Kiu pensintus tion? Kial mi tiom longe pensis, ke mi ne kapablas fari tion?

Kiam mi kantis “Don’t You Want Me” de The Human League, la trinkejo estis jam multe pli plena ol dum la komenco de la vespero, kaj homoj ĝenerale ŝatis la kanton. Tre interese, ĉar mi ĉiam konsideris ĝin tro malnovstila por esti daŭre populara.

Strange cetere, ke mi ŝajne neniam antaŭe skribis pri tiu ĉi grupo en tiu ĉi taglibro. Kiel fervora ŝatanto de muziko el la 1980aj jaroj, mi regule aŭskultas kelkajn kantojn de ili!

The Human League: Don’t You Want Me

Je la fino de la vespero mi estis tre kontenta. Mi faris ion novan kaj tiel plivastigis la limojn, en kiuj mi moviĝas.