Se mi jam hiera? skribis pri mia nova lastatempa muzika sukceso en ?oro, mi menciu anka? alian aferon: Mi denove iris al karaokeo-vespero en Münster. Nekredeble, ke la pasinta fojo ?ajne jam estis anta? sep jaroj! La 17an de novembro, kune kun du amikoj mi iris al la Piano-Bar. Beda?rinde la kantoelekto da?re estas iomete limigita la? mia gusto, sed almena? mi trovis kelkajn titolojn, kiuj estis kanteblaj por mi.
Sufi?e strange, ke krom du personoj el mia grupo longe neniu el la gastoj volis kanti! Mi malfermis la vesperon per “Pretty Woman” de Roy Orbison. Sed poste mi kantis tri kantojn, kiujn mi ?iam volis kanti, sed kiujn mi neniam kantis anta?e: Dum “Boys Don’t Cry” de The Cure iu gasto diris al mia akompano, ke mi kantas ?in same bone kiel la origina kantisto. Kia komplimento! ?e “Beautiful Day” de U2 mi petis amikinon kunkanti la altajn partojn, ?ar mi timis, ke mi ne sukcesus sen ?i. Je la fino ?i kritikis, ke la kanto estas tro malalta por ?i kaj mi tute bone elturni?is. Kiu pensintus tion? Kial mi tiom longe pensis, ke mi ne kapablas fari tion?
Kiam mi kantis “Don’t You Want Me” de The Human League, la trinkejo estis jam multe pli plena ol dum la komenco de la vespero, kaj homoj ?enerale ?atis la kanton. Tre interese, ?ar mi ?iam konsideris ?in tro malnovstila por esti da?re populara.
Strange cetere, ke mi ?ajne neniam anta?e skribis pri tiu ?i grupo en tiu ?i taglibro. Kiel fervora ?atanto de muziko el la 1980aj jaroj, mi regule a?skultas kelkajn kantojn de ili!
The Human League: Don’t You Want Me
Je la fino de la vespero mi estis tre kontenta. Mi faris ion novan kaj tiel plivastigis la limojn, en kiuj mi movi?as.