Mi vidis ?iujn bonajn homojn

Denove mi nur povis vojaĝi al unu Esperanto-renkontiĝo dum tiu ĉi somero kaj denove mi pensas, ke mi faris la ĝustan elekton: La Internacia Junulara Semajno (IJS) estis bonega! Estis la kvina fojo, ke mi partoprenis ĝin kaj ĉijare estis la plej bona ĝis nun. Mi jam skribis longan retmesaĝon al la organizantoj kun miaj laŭdoj kaj plendoj.

negativaj menciindaĵoj:

  • Apartigi la homojn en kvar grupojn kaj substreki konkurencadon inter ili dum la tuta renkontiĝo ŝajnas al mi superflua kaj artefarita. Tia grupumado taŭgas por urba ludo aŭ la unua vespero, sed poste ne harmonias kun la volo de la homoj, pasigi sian tempon kun kiu ili volas. Tiun plendon mi aŭdis de diversaj partoprenantoj dum la tuta renkontiĝo.
  • Ne eblis aĉeti vinon post la vingustumado. Kompreneble povas okazi, ke oni ne povas kunporti cent botelojn al la rivero Maros, tiel ke ne eblas oferti kompletajn botelojn. Sed tiam almenaŭ la trinkejo havu etan stokon da vino por vendi almenaŭ unuopajn glasojn. Estis sufiĉe stulte, ke post la vingustumado nur haveblis biero.
  • Mi miris, en kiu maniero necesis estingigi la fajron. Post la vingustumado kaj la kantado tio faris sufiĉe krudan, malbonedukitan impreson. Kien malaperis la siteloj, kiujn Andi Münchow estis uzinta por la ŝlimfarado?
  • Malplaĉis al mi, ke mi devis reiri la relative longan vojon de la Maros-rivero al la ejo sen la gvidado de organizanto en la malhelo. Ĉe kelkaj vojokruciĝoj mia grupo demandis sin, ĉu ni estis irantaj ĝuste.
  • Dum du infankongresetoj (en 1985 kaj 1991) oni terorigis min per stultaj infankantoj. Ĝis hodiaŭ mi suferas pro tio! Tial mi estis ŝokita, kiam Vera proponis kanti tiajn kantojn en rondo da plenkreskuloj. Anstataŭe mi proponas kompili kantaron por la 20a IJS, same kiel por la IJK 1999. Tiel la homoj povos ekde la unua vespero legi kaj lerni la tekstojn. Kiel bazo povas servi mia publika kantaro. Eĉ nur 20 bone elektitaj kantoj jam efikas mirinde.
  • La muzikgrupo dum la balo estis ne tre altnivela. Ofte ili havis problemon, ludi je la sama ritmo. Tiun impreson konfirmis Sebastian Hoffmann, kiu havas pli fajnajn orelojn por tio ol mi. La sekvan fojon mi volonte kunportos akordojn por kelkaj facilaj Esperanto-kantoj, por ke almenaŭ tiujn la muzikgrupo ludu (se tia ekzistos entute).
  • La laŭtega muziko dum la bala vespermanĝo ĝenis multajn partoprenantojn, ĉar tio malebligis babiladon. Precipe la KD-muziko ŝajnas al mi superflua je tiu laŭteco-nivelo. Anstataŭe oni povintus almenaŭ uzi Esperanto-muzikon, kiun mi estis kunportinta al la balo, kiel sciis Vera.
  • Laŭ mia gusto (kaj tiu de pluraj aliaj) eksonis iom tro ofte dum la semajno salso kaj kapoero-muziko. Negativa kulmino sendube estis la ekskurso al la rivero Maros. La diĝeridugrupo kaj mia kantado-rondo okazis sufiĉe for unu de la alia, tiel ke ni ne reciproke ĝenis unu la alian. La kapoera-grupo tiam komencis sian aktivecon meze de la du rondoj, tiel ke la kantado devis komplete finiĝi kaj la diĝeridugrupo estis ĝenita. Ke ŝajne ne eblis malŝalti la Salso-muzikon por la gravaj anoncoj de Vera kaj ke tuj iu protestis, kiam oni mallaŭtigis la muzikon dum la manĝo kaj vingustumado, ne estas kompreneble por mi. Por la estonteco mi proponas, uzi miajn Esperanto-kompilojn por tempoj, kiam oni nepre volas havi muzikon en la malantaŭo. Ili estas ankaŭ bone elprovitaj en diskotekoj dum aliaj renkontiĝoj. Mi volonte DĴumas dum kelkaj horoj. Komplete esperantlingva diskoteko dum almenaŭ unu horo estas neniu problemo.
  • La fuŝa KD-aŝskultigilo ĝenis dum la tuta semajno. Mi ne scias, kial ĝi ne bone redonas kelkajn kompaktdiskojn, kiuj je aliaj aparatoj senprobleme funkcias. Ĉiel ajn, se oni dum la unuaj du tagoj rimarkas, ke KD-aŭskultigilo ne funkcias, kaj oni scias, ke oni bezonos ĝin daŭre dum la resto de la renkontiĝo, tiam indas la peno organizi alian ekzempleron.

pozitivaj menciindaĵoj:

  • La plej gravan kaj ĝeneralan punkton mi skribu unue: Oni vere vidis, ke la organizantoj tage kaj nokte laboris. Gerg? menciis, kiom malmulte li dormis; Vera havis mil aferojn por anonci kaj organizi lastminute; László daŭre prizorgis la teknikaĵojn – jen nur tri ekzemploj, kiel eblis percepti tion. Tiu impreso ŝajnas al mi la decida afero. Nenio kreas pli malbonan etoson ol la ideo, ke la organizantoj ne interesiĝas pri tio, kiel fartas la partoprenantoj.
  • Oni plurfoje petis helpon de mi (ĉe intervjuoj, rilate al KDj, ĉe kantado) kaj ĉiam dankis. Mi ŝatas tion, ĉar tio montras, ke oni fidas je la partoprenantoj. Ili ne volas nur konsumi, sed ankaŭ mem aktivi – tial estas nur logike, uzi iliajn talentojn. Estas tute malĝuste, pensi ke bona organizado ne bezonas helpon. Oni ĉiam bezonas helpantojn!
  • La vojopriskribo estis sufiĉe detala kaj menciis TTT-ejojn, per kiuj oni povis mem serĉi la ĝustajn buso- kaj trajnhorarojn por la vojaĝado. Tio ege helpis min kaj Sebastian! Sen tio ni ne estus trovintaj la ĝustan tramlinion en Szeged kaj ankaŭ ne la ĝustan buson al Makó.
  • Oni bonvenigis nin per biero. Kiam Sebastian kaj mi alvenis, László tuj aĉetis bieron por ni ĉe la trinkejo.
  • La ejo estis sufiĉe luksa. Ĉio ŝajnis tre nova. Ekzistis lifto. La ĉambro havis duŝon kaj necesejon. Mia ĉambro krome havis eĉ etan fridujon.
  • Estis neniu problemo, okazigi nian koncerton la 14an de aŭgusto, kiel ni deziris. La organizantoj simple ŝanĝis la programon.
  • La naĝejo estis tre proksima. La sama validis por la radiostacio. Ĉar mi ne mendis manĝojn, tre agrablis por mi ke supermerkato, rostejo/kafejo kaj glaciaĵovendejo estis tre proksimaj.
  • Okazis multaj kontaktoj kun la gazetaro. Min mem oni intervjuis kvarfoje kaj krome mi vidis minimume dufoje televidan teamon.
  • La ekskurso komenciĝis je civilizita tempo (la 10a matene). La vekservo same ekbruis je racia kaj eltenebla tempo (la 9a matene).
  • La gulaŝo kaj la vinoj estis tre bongustaj. La Hungaraj specialaĵoj ĉiam denove ravas min.
  • La gufujo estis bona loko por agrabla babilado. Bedaŭrinde ke dum unu nokto oni devis haste rearanĝi la lokon, sed tio ne detruis la etoson.
  • La Hungaraj popoldancoj ĉijare rikoltis pli multan atenton ol kutime. Kompreneble tio ŝuldiĝas al la Bambeca “Lalalalalala“-danco.
  • Estis tre bona decido, viziti gastejon surloke kaj trinki vinon nur dum la vespermanĝo. Tiel oni ne bezonis veturi ebrie dum horoj en iu buso, sed povis agrable promeni al la ejo perpiede. Mi tre ĝojis, ke la organizantoj atentigis pri la vespermanĝo per aparta listo! Aliokaze mi estus tute maltrafinta tion. La gastejo ĝenerale plaĉis al mi, kompreneble precipe la muzikado kaj dancado tie.
  • La akvobatalo ŝajnis al mi pli bona ol dum antaŭaj jaroj. Finfine ni elpensis komunan taktikon. Kaj ni surprizis la kontraŭulojn!
  • Estis bona ideo, oferti la manĝorestojn post la vespera programo. Mi nur uzis tion je la unua nokto, sed aliaj homoj pli ofte.
  • Mi ne scias, ĉu tio estis plano aŭ oferto de la organiza teamo, sed mi tre ĝojis, ke Andi Ottrok aĉetis trajnbiletojn por eksterlandanoj. Tio faciligis la organizadon de nia revojaĝo al Budapeŝto.
  • Apartan laŭdon ankaŭ meritas la pendigado de trajn- kaj bushoraroj apud la programo. Tiel Sebastian kaj mi povis tre facile plani nian revojaĝon. Kombinita per la informoj prenitaj antaŭe el la interreto (ekzemple la tramhoraroj en Szeged), ni havis detalan reveturplanon, kiu vere funkciis!
  • Finfine iu elpensis novan Esperanto-produkton, kiu ne estas blanka t-ĉemizo! Mi tre ŝatas la du tasojn. Bedaŭrinde mia verda ekzemplero frakasiĝis dum la flugo kaj la alia ankoraŭ estas en Hungario. Espereble tio ŝanĝiĝos dum la Internacia Seminario (la IS-partoprenantoj el Hungario nepre kunportu kelkajn!).
  • Dum mia pasinta IJS en 2004 ne okazis balo. Ĉijare mi rimarkis la grandan etosan diferencon. Simple estas multe pli bela kun ĝi, eĉ se mi ne scipovas unu paran dancon. Oni tie aparte bone rimarkis, kiom multe la organizantoj laboris malantaŭ la kulisoj. Vera devis elpensi IJS-ĵuron, dum la aliaj amuziĝis kaj la kara sinjoro (László) daŭre faris ion novan por krei etoson: la balailo-danckonkurso, botelo da ŝaumvino por kelkaj kuntablanoj, La Bambo, Esperanto-kantoj je la fino… mi substreku la bonon, havi la balon dum la antaŭlasta kaj ne dum la lasta nokto. Balo dum la lasta nokto signifas, ke oni devas ankoraŭ ŝanĝi la vestaĵojn por la vojaĝo kaj pripensi, kiom frue foriri de la balo por kapti kelkajn horojn da dormo. Balo dum la antaŭlasta nokto signifas, ke oni ne bezonas zorgi pri tio kaj povas ĝui ĉion trankvile.
  • La unua regulo por bona organizado estas: Forigu ĉion, kio staras inter la partoprenantoj kaj ilia amuziĝo. Tiam ili mem zorgos pri sia amuziĝo. Oni ne bezonas gvidi ilin la tutan vojon. Mi opinias, ke tio eĉ pli bone sukcesis al la organiza teamo ol dum la antaŭaj fojoj. La organizantoj estu fieraj pri tiu ĵus pasinta IJS, ĝi ankoraŭ supertrafis miajn plej optimismajn atendojn!

    Kompreneble necesas ankoraŭ mencii multajn muzikajn aferojn kaj personajn spertojn. Tion mi faros en postaj enskriboj.

2 thoughts on “Mi vidis ?iujn bonajn homojn

  1. elgrande

    “Tia grupumado ta?gas por urba ludo a? la unua vespero, sed poste ne harmonias kun la volo de la homoj, pasigi sian tempon kun kiu ili volas.”

    Mi fakte ne rimarkis, ke tio tiom ?enas. Dum la sportokazoj oni fakte estis ?iam kun la tuta IJS-anaro. En la besto?ardeno la homoj faris ?iuokaze, kion ili volis. Tra la labirinton oni iris kun kelkaj amikoj, sed ne interesi?is pri la grupaneco. Mi tamen konsentas, ke oni devintus post la unua tago fini la tutan grupan bataladon, ?ar poste neniu plu reale interesi?is pri tiu konkurso.

    “Tial mi estis ?okita, kiam Vera proponis kanti tiajn kantojn en rondo da plenkreskuloj.”

    Tion mi anka? ne komprenis. Krome ?enis min la a?eco de la tekstoj. La verkintoj irintu al via prelego pri kantotradukado kaj ili sciintus, ke “sed se ákcidente falas unu nur” ?enegas la orelojn kaj ke necesas ser?i pli bonan tradukon. (Nu, ver?ajne la tekstoj ja jam estas pli a?aj ol via prelego, sed tamen.) Krome e? en la Angla teksto “but if one green should accidently fall” la vorto “accidently” trovi?as en tute alia pozicio, do tute ne estas kialo por la vorto “akcidente” en tiu pozicio de la Esperanta teksto.

    “Malpla?is al mi, ke mi devis reiri la relative longan vojon de la Maros-rivero al la ejo sen la gvidado de organizanto en la malhelo. ?e kelkaj vojokruci?oj mia grupo demandis sin, ?u ni estis irantaj ?uste.”

    Mi anka? ofte dubis survoje, sed feli?kaze Marek konis sufi?e bone la vojon. Mi pensintus, ke la organizantoj ja gvidos la grupon reen kaj ke eventualaj problemoj nur stari?is al uloj kiel ni, kiuj volis pli frue hejmen.

    “Oni bonvenigis nin per biero. Kiam Sebastian kaj mi alvenis, László tuj a?etis bieron por ni ?e la trinkejo.”

    Ho, nur bieron do. Nia karavano ricevis iun sufi?e fortan alkohola?on, kio anka? tre pla?is al mi. Precipe mi ?atis, ke tio okazis anta? la tuta komplika akceptado.

    “La Hungaraj popoldancoj ?ijare rikoltis pli multan atenton ol kutime. Kompreneble tio ?uldi?as al la Bambeca “Lalalalalala”-danco.”

    …kaj al tio, ke oni cerbolavis nin dum la unua a? dua vespero, dum tiu restoracia vizito kaj dum du postaj vesperoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *