Estas tempo, ke ni faras ion kontra? tio

En junio mi la unuan fojon aŭskultis la plej novan albumon de Die Ärzte. Temas pri duobla albumo, do du KDj. Kompreneble ne ĉio plaĉas al mi (“Die Ärzte” ĉiam ŝatas eksperimenti iom tekste kaj stile), sed tri kantoj aparte kaptis mian atenton kaj de ili mi pensas, ke ili estas pli bonaj ol la verkoj de la pasintaj jaroj: “System” (Sistemo), “Deine Schuld” (Via kulp’) kaj “Nichts in der Welt” (Nenio en la mondo).

Iom maltrankviligas min, ke ĝuste la socikritikemaj kantoj “System” kaj “Deine Schuld” plaĉas al mi. Aliflanke mi ŝatas la muzikon (System parte tre similas al “La Bamba” – ĉefe pro la bazaj akordoj, dum la alia estas bonega malmola roko) kaj la pozitivan mesaĝon en ili: Necesas ŝanĝi ion por iĝi feliĉa. Mi ŝanĝu ion anstataŭ diskuti senfine.

“Nichts in der Welt” estas malgaja kanto pri perdita amo kaj tre memorigas min al “Mach die Augen zu” (en Esperanto: “Kisu min, ho kara“). La jena troviĝas sur la unua albumo surbendigita en la nuna konsisto kaj estis aktuala, kiam mi estis junulo. Do aldoniĝas melankolio pri la bonaj partoj de la pasinta tempo same kiel la ĝojo, ke “Die Ärzte” finfine denove faris ion similan. Se mi denove tradukas kanton de ili, tiam unu el tiuj tri.

Mia frato antaŭ du semajnoj festis sian naskiĝtagon kune kun du amikoj. Dum tiu festo okazis pluraj belaj aferoj: Mi kunkantis “Leb!” de “Schandmaul“, impresis la DĴn per tiu muzikelekto kaj mian fraton per kunkantado. Mi eltrovis, ke kelkaj el la knabinoj ŝatas la samajn kantojn kiel mi, ekzemple ili kunkantis “Boys don’t cry” de “The Cure”. (Tiu kanto pensigas min pri mia unua semestro en la universitato kaj mia longtempa soleco, sed tamen estas bela ke aliaj ŝatas ĝin.) Kaj laste mi dancis kun belulino al “Big in Japan” de “Alphaville” kaj ŝi ŝajne estis impresita de tio, ke mi konas la tutan tekston. Fakte mi rimarkis, ke mi ankoraŭ ne montris du gravajn atutojn al mia nova amikaro: Mian muzikelekton kiel DĴ kaj mian kantadon. Mi scias ke ambaŭ ne plaĉas al ĉiuj, sed la dua almenaŭ al multaj virinoj – kaj tio ja estas la plej grava afero.

Hieraŭ estis alia naskiĝtaga festo de du de la junulinoj. Sed dum ĝi mi bedaŭrinde ne tiom bonfartis. Tio havas plurajn kialojn, sed mi nur menciu ke la streĉo de la pasintaj tagoj kaj afero el la pasinteco, kiun ankoraŭ necesas solvi kaj kiu tre okupas min nuntempe, kontribuis al tio. Fakte ĝuste la afableco kaj amikemo de la ĉeestantoj memorigis min pri tio, ke mi devas – ne, mi volas – plenumi certan taskon. Post tio mi espereble estos alia persono, almenaŭ parte.

Hejme mi eĉ devis denove preni medikamenton kaj tre longe dormi, por ke stomakdoloroj foriru. Mi venis finfine al la konkludo, ke mi ĉesu legi kelkajn aferojn, ĉar per ili mi nur perdas tempon, ĉagreniĝas kaj poste malbonfartas: Libera Folio kaj Esperantoland estas certe legindaj, sed mi per ajna kontribuo ne povos multon influi tie. Mi limigu min al recenzoj de kompaktdiskoj kaj mia kantokolekto – la resto nur montriĝos malŝparo de tempo por mi.

Tio ankaŭ validas por la LiveJournal-komunumoj , , , , . Certe ili teorie havas interesan temon – sed la membroj estas grandparte Usonaj kaj pro tio preskaŭ neniam fluaj aŭ je la sama nivelo kiel mi, se temas pri lingvaj aferoj, kiuj interesas min. Plej ofte nur estas interesitaj kaj komencantoj. Min interesus nur diskuto de progresintoj kaj spertuloj. Ĉar mi tion ne povos trovi tie, mi malmembriĝis de ili.

1 thought on “Estas tempo, ke ni faras ion kontra? tio

  1. Resonado: ?ar tio estas rokenrolo « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *