Nun mi estas pirato, vidu mian ?ipon velante kun plena rapideco

Ĵaŭde malfruvespere, mi iris kinejen kun mia frato kaj kelkaj amikoj kaj vidis la filmon “Piratoj de la Karibo: La malbeno de la Nigra Perlo”. Bonega filmo, kaj krom “Mastro de la ringoj: La reveno de la reĝo”, ĝi verŝajne eĉ estas la plej bona filmo de 2003.

Jam legante iom pri la filmo, mi rimarkis ke la enhavo de “Pirates of the Caribbean: The Curse of the Black Pearl” tre similas al la komputila ludo “The Secret of Monkey Island” el la jaro 1990. La rigardado de la filmo konfirmis tion.

Mi dum horoj kolektis oficialajn fotojn de la filmo kaj reelfosis malnovajn bildojn de la ludo el mia arkivo por krei la supran kunmetitan bildeton. Ĝi montras la geamantajn parojn: Guybrush Threepwood kaj Elaine Marley resp. Will Turner kaj Elizabeth Swann. Mi sube aldonis pli grandajn versiojn de ĉiuj kvar bildoj.

The Secret of Monkey Island Pirates of the Caribbean
romantika fino romantika fino
Elaine Marley Elizabeth Swann

La muzika enhavo de la hodiaŭa enskribo: Mi ŝategas la muzikon de “Monkey Island”, ankaŭ tiun de la tria parto “The Curse of Monkey Island”. Ekzistas bonega TTT-ejo pri la muziko de la ludoj.

4 thoughts on “Nun mi estas pirato, vidu mian ?ipon velante kun plena rapideco

  1. n_true

    Kial ne “Curse of Monkey Island”? Mi tute amas tiun ludon. Mi ver?ajne devas ludi ?in denove, balda?… kaj la muziko de la Monkey Island ludoj estas tiiiieeeel belega… *,*

  2. alauxdo

    Ankaux mi hieraux spektis tiun filmon. Jes, bone farita filmo, kiu revenigas nin al infaneco kun tiutempa forta kredo en malbenitaj piratoj, kiuj, tamen, povas esti bonaj kaj havi sian kodekson.
    La grafiko de la filmo ankaux ravas — skeletoj aspektas tre reale kaj ne tre forpusxe. Kaj tiu marsxado tra la fundo vere estas bonege farita teknikaspekte. Cxu?
    Resume: ideala filmo por infanoj kaj jam plenkreskintoj.

    Pro kio mi cxion cxi skribas? Simple al mi sxajnis tre strange, ke oni limigis la filmon por “pli agxaj ol 12”. Kial do??

  3. Resonado: En la verda Ukrainio | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: