Arkivoj de etikedoj: la kuracistoj

Jes vi vizitis ?in, kaj vi tie festis

La 49a Internacia Seminario (IS) en Xanten kompreneble havis multajn bonaĵojn. Por ne krei malĝustan impreson – post tiom da kritikado en la antaŭaj enskriboj – nun necesas mencii la bonajn flankojn:

La novuloj – ne ĉiuj samtempe nepre komencantoj – bonfartis kaj aktivis. Tio estas sendube unu el la plej bonaj impresoj de tiu ĉi IS. Kompreneble la veteranoj iom grumblis, ke tiuj novuloj ja ne sciis, kia la IS estis dum antaŭaj tempoj. Aliflanke mi ĝojas, ke kelkaj zorgigaj fenomenoj de la pasintaj jaroj ne plu okazis / ĉeestis:
– skandaloj, kiuj detruis nervojn kaj etoson
– agresemaj flirtemuloj
– stranguloj, kiuj meritas tiun titolon eĉ laŭ Esperantujaj dimensioj

Tio eble ŝuldiĝas al la malgrandeco de la IS. Por la estonteco mi tamen deziras denove pli grandan Internacian Seminarion. Alcelinda cifero lau mi estas 270-300. Oni ne perdiĝas dum renkontiĝo de tia grandeco, kiel kelkaj timas.

Agrablis, ke ne ĉeestis iu tro granda nacia grupo, kiu ĉiam faris sian propran programon kaj kies membroj restis pli malpli inter si. Pli forte ol pasintjare mi rimarkis, kiom multaj Nederlandanoj partoprenis. Kvankam Nederlando estis “nur” la tria plej grava devenlando post Germanio kaj Francio, la Nederlandanoj ŝajnis al mi esti la plej vervaj bonetosuloj kaj frenezaj festantoj, komparante la diversajn naciecojn. Mi ankaŭ ŝatis, ke inter ili troviĝis veteranoj kaj novuloj. Kiam ĉeestas multaj fluaj parolantoj, oni facile eltenas kelkajn krokodilojn. Gravas plie, ke la Nederlandanoj aktive partoprenis la programon, do ne faris kvazaŭ paralelan aranĝon.

La manĝaĵo laŭ mi estis bonega kaj almenaŭ samranga al tiu de Wetzlar. Dufoje tage oni ricevis varman manĝaĵon; oni ĉiam povis mem elekti, kion preni kaj kion ne, kaj la pladoj vere variis. Bedaŭrinde la silvestra bufedo ne iĝis aparta kulmino – simple estis tre bona manĝo kiel ĉiam. Sed la kuiristoj tamen sukcesis postlasi bonan impreson dum tiu vespero, ĉar ili poste metis bufedujon eksteren, ĉe kiu ĉiu povis servi sin ĝis la mateno. Kiam mi je la 14a posttagmeze ellitiĝis kaj iris al la manĝejo, ne vere esperante pri malfrua novjara bufedo, mi trovis alian bufedujon tie kun pico, kiu ankoraŭ estis sufiĉe varma. Tiel mi senprobleme satiĝis.

Alia afero, kiu laŭ sufiĉe bone funkciis, estis la gazetara laboro. Mi vidis entute kvar longajn gazetajn artikolojn kun fotoj. Ilin oni dum la semajno afiŝis al muro kun esperantlingvaj tradukoj tuj apide. Tiel la partoprenantoj povis percepti, ke la ekstera mondo scias pri la aranĝo. Min ĝojigis, ke iu estis preparinta fotojn de la pasinta IS, tiel ke eblis montri ankaŭ la festeman IS-etoson en la gazetoj. Mi ankaŭ spertis, kiel la respondeculino pri publikaj rilatoj longe parolis kun ĵurnalistino. Espereble tiu nova aktiveco ne estis unufoja afero. En la pasinteco homoj ofte perdis la emon, kiam tiu tasko ripetiĝis…

Ne okazis teatraĵo dum la IS. Tion certe kelkaj homoj bedaŭris. Aliflanke la muzika programo estis rekorde riĉa, kvazaŭ la IS estus eta kultura aranĝo. Rolf kaj Gavan Fantom tre bone prizorgis la sonsistemon resp. la lumojn surloke. Ne eblas sufiĉe laŭdi tiun laboron en la malantaŭo, kiun oni kiel publiko bedaŭrinde plej ofte nur konscie vidas kaj aŭdas, kiam ĝi estas malbone plenumita. Por artistoj tamen ĝi ofte decidas pri sukceso aŭ malsukceso.

Tial estas plej ironie, ke ĝuste la koncerto de Kadakar, dum kiu ludis la gefratoj Fantom, ne bone funkciis pro la malbona sono. Jam kiel la pasintaj du koncertoj, kiujn mi spektis de ili dum la IJS 2004 kaj la IS 2004/05, ĉiuj instrumentoj sonis kvazaŭ kunmaĉite kaj la voĉo multe tro elstaris el la sontapiŝo. Kvankam mi scias, ke ĉiuj tri kapablas muziki unuope, tiu talento ne montriĝis dum la ludado kiel grupo. Unuflanke mi tre bedaŭras tion, ĉar ĉiu el ili certe investis multan tempon por prepariĝi kaj ekzerci. Aliflanke mi ĝojas, ke “La Kuracistoj” ne estas la solaj, kiuj devis alfronti la malkuraĝigan sperton, ke muzika talento tute vanas, se la teknikaĵoj dum koncerto ne funkcias, do ekzemple la sono estas malbone miksita. Tio montras al mi, ke mia grupo ne estis aparte naiva aŭ amatora.

Ho, tiom perfekta tag’

La 18an de novembro 2005 mi komplete skribe fiksis. Mi faris tion en la germana kaj ne publikigos la rezulton ĉie tie, ĉar mi menciis detalojn kaj opiniojn, kiujn mi ne metus en mian retan taglibron.

Kial do mi entute faris tion? Mi partoprenis en historscienca projekto. La ideo konsistis en tio, liveri impreson pri la ĉiutaga vivo de la homoj en la jaro 2005 al postaj generacioj. El pasintaj epokoj oni apenaŭ scias, kiel aspektas la vivo de normalaj homoj. Tial oni nun volis konservi tiun scion almenaŭ pri tiu ĉi tempo.

Homoj el la regiono Vestfalio/Lippe estis alvokitaj, skribi pri tio, kion ili faris kaj kio al ili okazis dum la dato 2005-11-18. Oni rajtis aldoni siajn pensojn, zorgojn kaj esperojn – ankaŭ la pensmaniero de tiu ĉi tempo ja interesos postajn historiistojn. Do jen pri kio temas www.mein18november.de.

Mi estis preparita priskribi tute ordinaran, ja enuigan tagon, sed tiam ĉio ŝanĝiĝis. Unu tagon antaŭe mi eksciis, ke mi havos laborpetan paroladon ĉe firmao. Tie mi nun laboras! Posttagmeze mi vojaĝis al Krefeld, por revidi miajn du plej bonajn amikojn. Tiu tago estis plena je ekscitigaj, kuraĝigaj kaj kormovaj momentoj. Mi finpreparis kaj forsendis mian raporton la 8an de decembro. Jam nun mi scivolemos, kia estos la rezultoj – oni publikigos la unuajn post unu jaro. Laŭ gazeta artikolo, pli ol 3.500 elsendoj atingis la iniciatintojn de la projekto.

Unu aferon pri tiu tago mi tamen volas mencii ĉi tie, ĉar ja temas pri muzika taglibro: Biciklante tra Münster, subite venis al mia kapo tradukoj por du kantotekstoj de “Die Ärzte” kaj Farin Urlaub, kiu estas la gitaristo kaj kantisto de tiu grupo. En la trajno al Krefeld, mi komencis skribi tiujn liniojn sur papero, kaj tiam pliaj aperis. Je la fino mi almenaŭ havis unu duone tradukitan kanton. Kompreneble tio ne signifas, ke mi baldaŭ – aŭ eĉ iam entute – finos ĝin. Sed tiu sperto, ke al mia menso denove venas tiuj ideoj, simple estas brilega sento. Post la pasinta traduko, mi pensis, ke tio estos la fino, almenaŭ por longa tempo. Kaj nun el la nenio tia inspiro trovas min! La vivo denove ricevos iom de la fascineco, kiun ĝi perdis por mi antaŭ multaj jaroj.

Ni i?as belaj, belaj tra la nokto

Fine de novembro mi finfine enretigis la 18an kanton de La Kuracistoj, kiun mi estis fintradukinta jam dum la KEF. Mankis ankoraŭ la korektlegado de Krücke kaj la postaj decidoj, kion ŝanĝi kiel. Je la fino, mi decidis transpreni preskaŭ ĉiujn la sugestojn de Krücke, kiuj celis al iom pli kuraĝa traduko, kiu pli devias de la origina vortumado, sed pli bone respektas la akcentadon. Nur ĉe unu linio mi restis ĉe la unue elektitaj vortoj – mi memoris, ke mi preferis ilin, ĉar ili estas pli agrable kanteblaj. Nun do legeblas la teksto de “Misteroland’” en la reto.

Iel iam ie komenci?as la estonteco

Hodiaŭ antaŭ 20 jaroj komenciĝis la serio de tempovojaĝoj. Kompreneble tio okazis nur en la filmo Reen al la estonteco (1985), sed la dato “26a de oktobro 1985, je la 1a kaj 18 matene” fiksiĝis en mia menso. La kvaliton de tiu filmo oni nun des pli rimarkas, ĉar ĝi daŭre impresas, kvankam la nuntempo de la filmo, 1985, nun ŝajnas jam fora pasinteco. Gravaj fortoj de la filmo konsistas el la bonaj aktoroj, amuzaj karakteroj kaj kompreneble la elstara sonŝpuro kun muziko el la 1950aj kaj 1980aj jaroj.

Alia filmo el la sama tempo multe pli forte montras signojn de aĝo: Dum la pasinta IS en Wetzlar mi unufoje iris aĉeti diversajn aferojn kun miaj plej bonaj amikoj. Estis la unua kaj ĝis nun nura fojo, ke mi faris tion ĉe Walmart. Sur tablo kun tre malmultekostaj DVD-oj, mi hazarde vidis Richy Guitar (1984) kaj tuj decidis aĉeti ĝin, kvankam mi estis aŭdinta, ke ĝi aĉas kaj maksimume validas kiel “rubokultfilmo”. Fakte la rakontaĵo estas sufiĉe banala; kio vere interesas, estas la tempa kadro – oni vidas okcidentan Berlinon en la 1980aj jaroj kaj la tiam aktualan muzikon.

Por kompreni, pri kio temas, necesas scii, ke komence de la 1980aj jaroj ekestis ondo da germanlingva muziko, konata sub la nomo “Neue Deutsche Welle (NDW)“. Sukceson ĝuis grupoj kun plej diversaj muzikaj influoj – popmuziko, rokmuziko, elektronika muziko, regeo, punko. Dum tiu tempo ne nur famiĝis Nena (konata ankaŭ internacie pro “99 aerbalonoj”), sed ankaŭ fondiĝis la du plej gravaj germanlingvaj punkrokgrupoj, kiuj ambaŭ ĝis hodiaŭ ekzistas kaj furoras, nome “Die Toten Hosen” kaj “Die Ärzte“.

En la jaro 1984, “Die Ärzte” ankoraŭ estis sufiĉe novaj kaj nekonataj. Tiam ili konsentis, transpreni la ĉefrolojn en “Richy Guitar”. Ili ludas – ho, miraklo! – tri junajn muzikistojn. Tial ne mirindas, ke eksonas diversaj kantoj de ili, precipe “Teenagerliebe” (kun saksofono), “Grace Kelly” kaj “Ärzte-Theme” (kun saksofono). Ankaŭ Nena aperas en la filmo kaj kun sia grupo ludas “Irgendwie, irgendwo, irgendwann”. Kiu bone konas la fruan repertuaron de “Die Ärzte” kaj iom atentas, rimarkos pliajn kantojn de ili, kvankam en apenaŭ rekonebla versio:

  1. Sommer, Palmen, Sonnenschein (ludita per infanludilo)
  2. El Cattivo (instrumenta)
  3. Zum Bäcker (nur la enkondukan frazon)
  4. Gute Zeit (fakte la frazo “Heute abend fliegt die Kuh” poste estis uzita en tiu kanto)

Mi jam notis ĉiun muzikeron, kiu iam aŭdeblas en la filmo, sed ne ĉiam sukcesis eltrovi, pri kiu kanto aŭ artisto temas. Laŭ indiko en la filmo mem, aliaj muzikaj kontribuoj venas de “Notorische Reflexe mit Plash”, “Roy Dreck Duo” kaj “Plan B”. La sonŝpuro kaj aliaj muzikaj notindaĵoj kiel ajn sufiĉas kiel temo por alia enskribo. Sed mi jam menciu kelkajn detalojn rilate al aktoroj kaj muzikistoj de la filmo:

  • Axel Knabben (hodiaŭ Axel Schulz), kiu en la filmo rolas kiel saksofonisto “Hippie”, reale estas la manaĝero de “Die Ärzte”. Li vere ludis la saksofonon por la filmaj versioj de “Teenagerliebe” kaj “Ärzte-Theme”. Estis li kiu jese respondis antaŭ du jaroj mian retmesaĝon, en kiu mi petis permeson publikigi tradukitajn kantotekstojn de “Die Ärzte” en la reto (por “La Kuracistoj“).
  • La kantisto de “Plan B”, Johnny Haeusler, hodiaŭ estas unu el la plej famaj kaj influaj germanlingvaj blogantoj. Li estas la aŭtoro de www.spreeblick.com. Ni jam plurfoje interŝanĝis retmesaĝojn. La 1an de aprilo ĉijare mi recenzis “Plan B”-albumon.
  • Ulrich Gressieker, kiu en la filmo aperas kiel manaĝero aŭ superulo de la firmao, en kiu la heroo unue laboras, dubladis Christopher Lambert en “Highlander“. Do li estas la germanlingva voĉo de Connor MacLeod!

Forgesu la malsanon, ?ar morga? vi i?os sanaj

Ĝis nun mi tute forgesis, skribi pri la brila Revelido-tago en Meschede, kiu okazis la 9an de julio. Evidente tro multe okazis en mia vivo lastatempe por ĉion baldaŭ rakonti!

Estis la lasta semajnfino antaŭ la KEF. Iom tio similis al la pasinta Revelido-semajnfino en Meschede en 2003, kiu okazis kelkajn tagojn antaŭ la IJS.

Ni denove banis en la Henne-lago kiel antaŭ du jaroj. La familio Schönberner refoje montris sian tutan gastigemon. Ĉar nun en ilia ĝardeno troviĝas flagotenilo, ni kompreneble kaptis la okazon por solene hisi Esperanto-flagon. Dumtempe Sebastian Hoffmann kaj mi gitarludis kaj kantis “Ho! Mia kor’!” de Merlin por doni al la afero pli oficialan karakteron. (Kompreneble neniu el ni komprenis tion kiel seriozan agon, sed pli kiel ne tro seriozan amuziĝon, parodiante aktivecojn ĉe aliaj Esperanto-renkontiĝoj kun pli maldistra programo.)

Ankaŭ Krücke ĉeestis kaj poste ni ĉiuj tri kantis diversajn kantojn de La Kuracistoj. Krome eksonis i.a. “Ska-virino” de Esperanto Desperado kaj “Hej la nizoj” de JoMo. Imprese, ke mi sukcesis gitarludi sen kunhavi la akordojn. Krome mi ĝojis pri tio, ke mi senprobleme kaj tuj denove sukcesis muziki harmonie kun Sebastian.

La tuta semajnfino estis balsamo por mia animo. Vetero, programo, homoj – ĉio plaĉis al mi kaj subtenis min.

Jen dol?a melodi’

Durkapulo kaj frenezulo – tio ambaŭ mi certe estas. Dum pli ol du monatoj mi nenion publikigis en mia taglibro. La kialo estas simpla: Mi volis skribi KEF-raporton, kiu enhavu preskaŭ ĉion por mi persone menciindan. (“Ĉio menciinda” estas kompreneble iluzia celo, ne eblas skribi pri ĉiu unuopa impreso, momento, renkonto, parolado…) Tio tamen ne signifas, ke mi ne kapablas esprimi la plej gravajn aferojn rapide kaj kurte: Por Esperanto aktuell 04/2005 mi verkis antaŭ monatoj KEF-artikolon por la ĝenerala publiko, kiu eĉ aperis sur la titola paĝo kun bildo.

Sed por skribe fiksi grandan parton de la okazaĵoj, kiuj gravas por mi, mi bezonas alian lokon kaj multan tempon. Entute iĝis 23 enskriboj, kiujn mi preparis dum la pasintaj monatoj. (La “nula” aperis relative ĝustatempe.)

00 – brilaj momentoj – kun ligoj al fotaroj kaj artikoloj en la reto
01 – alvojaĝo
02 – ejo/klubo
03 – koncertoj, parto 1 el 2
04 – koncertoj, parto 2 el 2
05 – DĴj
06 – opera vespero
07 – prezentadoj/laborgrupoj
08 – ekskursa tago
09 – du prelegoj
10 – mia kantaro
11 – Esperanto en filmoj
12 – kelkaj personoj
13 – kantoideoj
14 – stultumado
15 – gitaro
16 – reagoj
17 – remiksoj
18 – novaj muzikideoj
19 – musicexpress.com.br
20 – Deutsch 4
21 – ĉesado
22 – libroservo
23 – forvojaĝo

Mi ne atendas, ke iu ajn legas tion post tiom da tempo. La decida afero estas, ke mi sukcesis realigi mian deziron, skribe tiom detale pri la KEF.

Intertempe vivo ne haltis kaj pro tio mi havas multegajn temojn. Jen la unua rakontindaĵo: Sebastian Hoffmann, la basisto de La Kuracistoj, partoprenis la FESTOn en Francio. Tie li ludis kiel solo-antaŭgrupo de JoMo du kantojn el la Kuracistoj-repertuaro. Poste pluraj homoj alparolis lin pri la muziko. Ŝajne li spertis la saman kiel mi: La Kuracistoj ankoraŭ delonge ne estas finitaj aŭ mortaj. Nur necesas trovi la ĝustan aranĝon kaj publikon… kaj bonajn teknikaĵojn!

Rimarkinde, ke ĝuste en Francio li rikoltis tiom pozitivan eĥon. Dum niaj du lastaj koncertoj mi gajnis la impreson, ke aparte la Francoj ne ŝatas nian grupon kaj nian muzikon. Neniam tro malfruas por forigi antaŭjuĝojn…

Mi ege ĝojas, ke tute neatendite “La Kuracistoj” denove havas estontecon. Evidente oni bezonas tempon por sukcesi.