La 49a Internacia Seminario (IS) en Xanten kompreneble havis multajn bonaĵojn. Por ne krei malĝustan impreson – post tiom da kritikado en la antaŭaj enskriboj – nun necesas mencii la bonajn flankojn:
La novuloj – ne ĉiuj samtempe nepre komencantoj – bonfartis kaj aktivis. Tio estas sendube unu el la plej bonaj impresoj de tiu ĉi IS. Kompreneble la veteranoj iom grumblis, ke tiuj novuloj ja ne sciis, kia la IS estis dum antaŭaj tempoj. Aliflanke mi ĝojas, ke kelkaj zorgigaj fenomenoj de la pasintaj jaroj ne plu okazis / ĉeestis:
– skandaloj, kiuj detruis nervojn kaj etoson
– agresemaj flirtemuloj
– stranguloj, kiuj meritas tiun titolon eĉ laŭ Esperantujaj dimensioj
Tio eble ŝuldiĝas al la malgrandeco de la IS. Por la estonteco mi tamen deziras denove pli grandan Internacian Seminarion. Alcelinda cifero lau mi estas 270-300. Oni ne perdiĝas dum renkontiĝo de tia grandeco, kiel kelkaj timas.
Agrablis, ke ne ĉeestis iu tro granda nacia grupo, kiu ĉiam faris sian propran programon kaj kies membroj restis pli malpli inter si. Pli forte ol pasintjare mi rimarkis, kiom multaj Nederlandanoj partoprenis. Kvankam Nederlando estis “nur” la tria plej grava devenlando post Germanio kaj Francio, la Nederlandanoj ŝajnis al mi esti la plej vervaj bonetosuloj kaj frenezaj festantoj, komparante la diversajn naciecojn. Mi ankaŭ ŝatis, ke inter ili troviĝis veteranoj kaj novuloj. Kiam ĉeestas multaj fluaj parolantoj, oni facile eltenas kelkajn krokodilojn. Gravas plie, ke la Nederlandanoj aktive partoprenis la programon, do ne faris kvazaŭ paralelan aranĝon.
La manĝaĵo laŭ mi estis bonega kaj almenaŭ samranga al tiu de Wetzlar. Dufoje tage oni ricevis varman manĝaĵon; oni ĉiam povis mem elekti, kion preni kaj kion ne, kaj la pladoj vere variis. Bedaŭrinde la silvestra bufedo ne iĝis aparta kulmino – simple estis tre bona manĝo kiel ĉiam. Sed la kuiristoj tamen sukcesis postlasi bonan impreson dum tiu vespero, ĉar ili poste metis bufedujon eksteren, ĉe kiu ĉiu povis servi sin ĝis la mateno. Kiam mi je la 14a posttagmeze ellitiĝis kaj iris al la manĝejo, ne vere esperante pri malfrua novjara bufedo, mi trovis alian bufedujon tie kun pico, kiu ankoraŭ estis sufiĉe varma. Tiel mi senprobleme satiĝis.
Alia afero, kiu laŭ sufiĉe bone funkciis, estis la gazetara laboro. Mi vidis entute kvar longajn gazetajn artikolojn kun fotoj. Ilin oni dum la semajno afiŝis al muro kun esperantlingvaj tradukoj tuj apide. Tiel la partoprenantoj povis percepti, ke la ekstera mondo scias pri la aranĝo. Min ĝojigis, ke iu estis preparinta fotojn de la pasinta IS, tiel ke eblis montri ankaŭ la festeman IS-etoson en la gazetoj. Mi ankaŭ spertis, kiel la respondeculino pri publikaj rilatoj longe parolis kun ĵurnalistino. Espereble tiu nova aktiveco ne estis unufoja afero. En la pasinteco homoj ofte perdis la emon, kiam tiu tasko ripetiĝis…
Ne okazis teatraĵo dum la IS. Tion certe kelkaj homoj bedaŭris. Aliflanke la muzika programo estis rekorde riĉa, kvazaŭ la IS estus eta kultura aranĝo. Rolf kaj Gavan Fantom tre bone prizorgis la sonsistemon resp. la lumojn surloke. Ne eblas sufiĉe laŭdi tiun laboron en la malantaŭo, kiun oni kiel publiko bedaŭrinde plej ofte nur konscie vidas kaj aŭdas, kiam ĝi estas malbone plenumita. Por artistoj tamen ĝi ofte decidas pri sukceso aŭ malsukceso.
Tial estas plej ironie, ke ĝuste la koncerto de Kadakar, dum kiu ludis la gefratoj Fantom, ne bone funkciis pro la malbona sono. Jam kiel la pasintaj du koncertoj, kiujn mi spektis de ili dum la IJS 2004 kaj la IS 2004/05, ĉiuj instrumentoj sonis kvazaŭ kunmaĉite kaj la voĉo multe tro elstaris el la sontapiŝo. Kvankam mi scias, ke ĉiuj tri kapablas muziki unuope, tiu talento ne montriĝis dum la ludado kiel grupo. Unuflanke mi tre bedaŭras tion, ĉar ĉiu el ili certe investis multan tempon por prepariĝi kaj ekzerci. Aliflanke mi ĝojas, ke “La Kuracistoj” ne estas la solaj, kiuj devis alfronti la malkuraĝigan sperton, ke muzika talento tute vanas, se la teknikaĵoj dum koncerto ne funkcias, do ekzemple la sono estas malbone miksita. Tio montras al mi, ke mia grupo ne estis aparte naiva aŭ amatora.