Arkivoj de etikedoj: back to the future

Donu al mi sonĝon

Mia taglibro (aŭ blogo) aĝas unu jaron pli – ok entute. Dum mi daŭre devas forte lukti por tio, regule skribi ion (precipe kiam temas pri multpartaj raportoj pri Esperanto-renkontiĝo), almenaŭ mi sukcesis verki pli ofte ol dum la 12 monatoj antaŭe.

Ĉiam mi klopodis elekti iun specialan albumon por tiu ĉi tago. Ĉifoje mi prezentas ion vere eksterordinaran! Post la unua jaro de interreta taglibrumado, mi skribis pri la filmo “Reen al la estonteco” kaj la malkompleteco de la sonŝpuro.

Kiam mi legis la artikolon pri la sonŝpuro en la anglalingva Vikipedio antaŭ kelkaj monatoj, mi eksciis, ke intertempe oni eldonis la kompletan orkestran muzikon! La entrepreno Intrada specialiĝis pri la eldono de kompletaj eldonoj de sonŝpuroj en limigita kvanto. Je mia granda ĝojo, la Vikipedia artikolo menciis, ke tiu de “Back to the Future” daŭre haveblis! Kia ĝojo!

Mi mendis ĝin en februaro. Certe ĝi ne estis malmultekosta, sed indis la elspezo. Entute estas du diskoj. La dua enhavas alternativan version de parto de la sonŝpuro, kiun Alan Silvestri estis komponinta origine. Tiu versio sonas iom pli malhele kaj serioze.

Kompare al la du orkestraj muzikpecoj sur la kutima sonŝpuro, tiu ĉi eldono sonas multe pli bone. La origina sonŝpura albumo tamen enhavas multajn (sed ne ĉiujn) rok- kaj popmuzikaĵojn, kiuj eksonas en la filmo. Tial ambaŭ sonŝpuroj havas sian valoron, tiel ke indas havi ambaŭ el ili. Plie mia albumo de “The Four Aces” kun la belega kanto “Mister Sandman” (preskaŭ) kompletigas la muzikoliston de la filmo.

La kulmino de la dudiska orkestra sonŝpuro sendube estas jena: Finfine mi havas mian ŝatatan muzikaĵon “rolbreta ĉaso”!

Kongrue al la temo de la tago, mi ankoraŭ volas mencii du fotoprojektojn kiuj tre impresis min. La unua estas la fotogalerioj de Irina Werning, kiuj nomiĝas – same kiel la filmoj – Back to the Future kaj Back to the Future 2. La ideo estis, preni malmovajn fotojn kaj krei novajn, nuntempajn versiojn kun la samaj homoj kaj malantaŭoj kaj laŭeble similaj vestoj. La rezultoj tre similas al la scenoj el la filmoj, kiam la herooj vidas la samajn lokojn kaj personojn sed en alia tempo.

La dua projekto estas multe pli serioza. Ĝi nomiĝas Ausencias (Forestoj) kaj estas de Gustavo Germano. Li simile rekreis scenojn de fotoj jardekojn poste, sed sur la dua foto ĉiam mankas minimume unu persono. Tiu estas malaperinta en la vera senco de la vorto. Dum la milita diktaturo en Argentino “malaperis” dekmiloj da homoj (tio estas, ili estis murditaj kaj la korpojn oni kaŝis). La fotoj montras la truojn, kiujn kaŭzis la malapero de tiuj personoj. Estas tre triste spekti tiujn fotojn. Aliflanke mi admiras la manieron, per kiu la fotisto videbligis la nevideblan.

Tio estas la forto de amo

Mi daŭrigas mian enskribo-serieton de diskoj, pri kiuj mi eksciis tra la radio kun bona muziko. Post Qntal kaj Toeppel Butera nun temas pri Barry Hay. Li estas la kantisto de la grupo Golden Earring el Nederlando, kies plej fama kanto estis Radar Love.

Sur la albumo The Big Band Theory, kun la akompano de The Metropole Big Band li prezentas grandajn sukcesojn de rokmuziko en aranĝo por granda ĵazbando. Mian atenton kaptis la reludversio de “The Power Of Love”, origine de Huey Lewis and the News. La kanto famiĝis pro la filmo “Reen al la estonteco“, en kiu ĝi aperis.

Huey Lewis and the News: The Power Of Love

Avantaĝe por la nova versio estas, ke la fanfaroj, kiuj origine venis de klavaro, nun estas luditaj de latunaj blovinstrumentoj. Kvankam la originalo estas kvazaŭ sentempa klasikaĵo kaj mi estas tre skeptikema pri reludversioj ĝenerale, ĉi tie tio bonege sukcesis kaj la rezulto vere konvinkas.

Barry Hay & The Metropole Big Band: The Power Of Love (vive)

Aliaj bonaj kantoj de la albumo estas “(Your Love Keeps Lifting Me) Higher And Higher”, origine de Jackie Wilson respektive Rita Coolidge, kaj “Labour Of Love”, origine de “Hue and Cry”. Laŭ mia opinio, Barry Hay kaj la muzika akompano digne prezentas la verkojn kaj kvazaŭ origas ilin per tiu fajna sono.

Forprenu mian spiron

En la 1980aj jaroj ekzistis en la Germana televido muzikelsendo “Formel Eins“, kadre de kiu oni montris videojn de diversaj aktualaj kantoj ĉiusemajne. Mi neniam spektis ĝin, sed konis la kasedojn (kaj poste kompaktdiskojn) kun la rozkolora emblemo de tiu elsendo. La titola muziko de la elsendo estas klavara instrumentaĵo kaj en la stilo tipa por la 1980aj jaroj. “Formel Eins” do por mi reprezentas la muzikon kaj modon de tiu periodo.

Nuntempe oni ripetas partojn de tiu elsendo kaj remontras kompreneble precipe la videojn. Ankaŭ tiun elsendon mi neniam (komplete) rigardas, ĉar mi ne ŝatas tiujn unufrazajn komentojn kaj la kadran programon. Sed antaŭ semajnoj mi hazarde kaptis la komenciĝon de unu kanto, kiun mi eĉ ne klare memoris. La akompanajn bildojn mi tamen des pli bone rekonis: Ili venis el la filmo “Top Gun” (1986) – kaj la kanto, “Take my breath away” de “Berlin”, estis el tiu filmo.

Tio kreis grandan melankolion en mi. Por mi “Top Gun” ĉiam estis unu el la plej tipaj filmoj por la 1908aj jaroj – krom “Beverly Hills Cop” (1984) kaj “Back to the Future” (1985). Ili prezentis ankaŭ muzikon tipan por tiu tempo (“Axel F.” resp. “The power of love” – famaj kantoj!) kaj se oni spektas ilin hodiaŭ, oni kvazaŭ plonĝas en malnovaj tempoj kaj memoroj. Kvankam mi tiam estis infano, maksimume junulo, la 1980aj jaroj estas “mia tempo”, ĉar la filmoj kaj la muziko el tiu tempo tiom forte influis min.

Kiam mi legis, ke la malrapidan amkanton “Take my breath away” verkis Giorgio Moroder, mi estis tre surprizita. En mia kapo mi ligis tiun nomon al malmola, rapida elektronika muziko, do tute alia stilo. Mi vage memoris, ke iu kanto el mia KD-kolekto havis la aldonon “Giorgio Moroder Mix”. Ĉu estis remikso sur la “Firestarter”-disketo de “The Prodigy”? Fakte ne, sed mi tamen baldaŭ eltrovis, ke temas pri kompaktdisko tre apuda en mia KD-ingaro, nome la sonŝpuro de la filmo “Mortal Kombat“. Ĝi enhavas kanton de “KMFDM” kun la nomo “Juke-Joint Jezebel (Giorgio Moroder Metropolis Mix)”. Interese, kion la homa cerbo sukcesas memori…

Antaŭ kelkaj semajnoj mi aĉetis plurajn numerojn de la “Kuschelrock”-serio por amikino de mi. Ŝi loĝas en eksterlando kaj pro tio malfacile povas aĉeti tiujn Germanajn kompaktdiskojn. Mi helpis al ŝi akiri kelkajn mankantajn ekzemplerojn por ŝia kolekto, sukcese serĉante en vendejo kun uzitaj diskoj. Sur tiuj kompaktdiskoj ankaŭ troviĝas “Take my breath away”, tiel ke mi havis la ŝancon, kontroli mian memoron de la basa melodio. Ĝi estis akurata! Efektive klavaro transprenas la rolon de la baso, kiu tre forte sonas, ofte paralele al la kantado. Denove montriĝis, ke famaj kantoj, kiuj restas en la kapo, ofte konsistas el relative simplaj melodioj. La basaj tonoj grandparte estas nur:

D# F G# A# G# – D# G – D# F – D# G

Por komforte ludi je tiu dutalteco, aŭ necesas agordigi la gitaron duonan duton pli malalte aŭ ludi ĉion duonan duton pli alte. Tiam oni povas uzi la du plej malaltajn kordojn:

E F# A H A – E G# – E F# – E G#

La sama validas por kvarkordaj basgitaroj. Sed ekzemplerojn kun kvina kordo, nome malalta “B”, oni povas senprobleme ludi je D#. Tamen pli facilas reagordigi la instrumentojn. Tian trukon mi jam plurfoje renkontis ĉe originaj surbendigoj, kiam mi volis reludi ilin.

Vekiĝu kaj fuĝu de tiu fipreĝej’

Do jen mi revenas en la nova jaro. Sed antaŭ ol rakonti pri novaĵoj, mi ankoraŭ unufoje rerigardu. 2005 estis longa jaro kun multaj ŝanĝoj en mia vivo. Mi povus longe skribi pri ĉio, sed sufiĉas rigardi al fotoj de mi el tiu jaro, por konstati, kiom draste mia ekstera apero ŝanĝiĝis:

Gunnar 2005-04-28 antaŭeGunnar, 2005-12-20

La du supraj bildoj, faritaj fine de aprilo kaj fine de decembro, estas nur du el tuta serio, kiun mi kompilis. Nur rigardante la kolekton, mi mem rimarkis, kiom multajn vizaĝojn mi havis – kaj tio fakte bone respegulas, en kiom diversaj situacioj kaj vivcirkonstancoj mi troviĝis.

Resume mi devis solvi samtempe du taskojn: Mi devis rekrei taŭgan vivon por mi kaj mi devis retrovi min mem. Pli kaj pli montriĝis ke por mi persone, la devizo por la jaro 2005 estis “Revenu al tio, kion vi ŝatas plej“. Tiu Personecitaĵo ofte venis al mia kapo, kiam mi pripensis mian nunan staton kaj mian veran celon.

Iĝis longa batalado. Memorinda restas la deklaro de mia nekredo rilate al la socio. Mi sentis min kiel kavaliro, kiu ne plu sekvas sian malfidelan reĝon kaj ekde nun batalas sole por si mem. Por persono, kiu ĉiam sentas respondecon, tio estas tre maltrankviliga bildo, kiu krome esprimas solecon. Sed finfine mi tamen iris tiun vojon – kaj kun miro konstatis, ke mi nek mortas, nek estas ĵetita el la socio pro mia konduto!

Estas entute interese, kiom multajn tradiciojn, kiuj dum multaj jaroj akompanis min, mi rompis: La unuan fojon ekde 1997 mi ne vojaĝis al la IJF (pro bonaj kialoj, tamen!), nek estis en Italio, la lando, en kiu mi vivis dum unu jaro. La unuan fojon ekde 1996 mi ne estis en Paderborn, mia iama studurbo. Pensige, ke mi sukcesis rezigni viziti lokojn, kiuj dum la pasintaj jaroj havis gravan signifon por mi – sen ke mi sentis, ke mi pro tio estas malpli mi mem. Eĉ tute male, ĝuste la ŝanĝoj alportis la agrablan senton, ke mi finfine estas denove mi mem kaj ne plu postĉasas iun fantoman formon, kiu mi iam estis kaj pri kiu mi longe pensis, ke mi devus esti kiel ĝi denove.

Aĉetado de vestaĵoj, kiuj ne kaŝas, aŭ regula partopreno en Ju-Jutsu-rondo – du aferoj, kiuj estis nepenseblaj ankoraŭ antaŭ unu jaro, sed kiujn mi tamen faris kaj ĝuis. Temas pri milda rerigardo, ĉar la jaro havis bonan finon por mi. Plie malgraŭ ĉiuj problemoj, mi sukcesis veni al la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) kaj la Internacia Seminario (IS).

Mankas ankoraŭ muzika enhavo en tiu ĉi enskribo, do jen: Lastatempe mi malkovris la fenomenon de similaj sonŝpuroj. Kiam kolegoj aŭskultigis muzikon el la filmo “La kvar plumoj“, mi tuj devis pensi al la muziko el “Willow“. Spektante “Predator“, mi rekonis la orelfrapan similecon de la muziko en multaj scenoj al tiu de “Reen al la estonteco“. Fakte temas ambaŭfoje pri po la sama verkinto. Komponistoj de sukcesaj aŭ eĉ famaj sonŝpuroj evidente ŝatas ŝteli de si mem kaj kopii malnovajn verkojn.

Iel iam ie komenciĝas la estonteco

Hodiaŭ antaŭ 20 jaroj komenciĝis la serio de tempovojaĝoj. Kompreneble tio okazis nur en la filmo Reen al la estonteco (1985), sed la dato “26a de oktobro 1985, je la 1a kaj 18 matene” fiksiĝis en mia menso. La kvaliton de tiu filmo oni nun des pli rimarkas, ĉar ĝi daŭre impresas, kvankam la nuntempo de la filmo, 1985, nun ŝajnas jam fora pasinteco. Gravaj fortoj de la filmo konsistas el la bonaj aktoroj, amuzaj karakteroj kaj kompreneble la elstara sonŝpuro kun muziko el la 1950aj kaj 1980aj jaroj.

Alia filmo el la sama tempo multe pli forte montras signojn de aĝo: Dum la pasinta IS en Wetzlar mi unufoje iris aĉeti diversajn aferojn kun miaj plej bonaj amikoj. Estis la unua kaj ĝis nun nura fojo, ke mi faris tion ĉe Walmart. Sur tablo kun tre malmultekostaj DVD-oj, mi hazarde vidis Richy Guitar (1984) kaj tuj decidis aĉeti ĝin, kvankam mi estis aŭdinta, ke ĝi aĉas kaj maksimume validas kiel “rubokultfilmo”. Fakte la rakontaĵo estas sufiĉe banala; kio vere interesas, estas la tempa kadro – oni vidas okcidentan Berlinon en la 1980aj jaroj kaj la tiam aktualan muzikon.

Por kompreni, pri kio temas, necesas scii, ke komence de la 1980aj jaroj ekestis ondo da germanlingva muziko, konata sub la nomo “Neue Deutsche Welle (NDW)“. Sukceson ĝuis grupoj kun plej diversaj muzikaj influoj – popmuziko, rokmuziko, elektronika muziko, regeo, punko. Dum tiu tempo ne nur famiĝis Nena (konata ankaŭ internacie pro “99 aerbalonoj”), sed ankaŭ fondiĝis la du plej gravaj germanlingvaj punkrokgrupoj, kiuj ambaŭ ĝis hodiaŭ ekzistas kaj furoras, nome “Die Toten Hosen” kaj “Die Ärzte“.

En la jaro 1984, “Die Ärzte” ankoraŭ estis sufiĉe novaj kaj nekonataj. Tiam ili konsentis, transpreni la ĉefrolojn en “Richy Guitar”. Ili ludas – ho, miraklo! – tri junajn muzikistojn. Tial ne mirindas, ke eksonas diversaj kantoj de ili, precipe “Teenagerliebe” (kun saksofono), “Grace Kelly” kaj “Ärzte-Theme” (kun saksofono). Ankaŭ Nena aperas en la filmo kaj kun sia grupo ludas “Irgendwie, irgendwo, irgendwann”. Kiu bone konas la fruan repertuaron de “Die Ärzte” kaj iom atentas, rimarkos pliajn kantojn de ili, kvankam en apenaŭ rekonebla versio:

  1. Sommer, Palmen, Sonnenschein (ludita per infanludilo)
  2. El Cattivo (instrumenta)
  3. Zum Bäcker (nur la enkondukan frazon)
  4. Gute Zeit (fakte la frazo “Heute abend fliegt die Kuh” poste estis uzita en tiu kanto)

Mi jam notis ĉiun muzikeron, kiu iam aŭdeblas en la filmo, sed ne ĉiam sukcesis eltrovi, pri kiu kanto aŭ artisto temas. Laŭ indiko en la filmo mem, aliaj muzikaj kontribuoj venas de “Notorische Reflexe mit Plash”, “Roy Dreck Duo” kaj “Plan B”. La sonŝpuro kaj aliaj muzikaj notindaĵoj kiel ajn sufiĉas kiel temo por alia enskribo. Sed mi jam menciu kelkajn detalojn rilate al aktoroj kaj muzikistoj de la filmo:

  • Axel Knabben (hodiaŭ Axel Schulz), kiu en la filmo rolas kiel saksofonisto “Hippie”, reale estas la manaĝero de “Die Ärzte”. Li vere ludis la saksofonon por la filmaj versioj de “Teenagerliebe” kaj “Ärzte-Theme”. Estis li kiu jese respondis antaŭ du jaroj mian retmesaĝon, en kiu mi petis permeson publikigi tradukitajn kantotekstojn de “Die Ärzte” en la reto (por “La Kuracistoj“).
  • La kantisto de “Plan B”, Johnny Haeusler, hodiaŭ estas unu el la plej famaj kaj influaj germanlingvaj blogantoj. Li estas la aŭtoro de www.spreeblick.com. Ni jam plurfoje interŝanĝis retmesaĝojn. La 1an de aprilo ĉijare mi recenzis “Plan B”-albumon.
  • Ulrich Gressieker, kiu en la filmo aperas kiel manaĝero aŭ superulo de la firmao, en kiu la heroo unue laboras, dubladis Christopher Lambert en “Highlander“. Do li estas la germanlingva voĉo de Connor MacLeod!