Ho, tiom perfekta tag’

La 18an de novembro 2005 mi komplete skribe fiksis. Mi faris tion en la germana kaj ne publikigos la rezulton ĉie tie, ĉar mi menciis detalojn kaj opiniojn, kiujn mi ne metus en mian retan taglibron.

Kial do mi entute faris tion? Mi partoprenis en historscienca projekto. La ideo konsistis en tio, liveri impreson pri la ĉiutaga vivo de la homoj en la jaro 2005 al postaj generacioj. El pasintaj epokoj oni apenaŭ scias, kiel aspektas la vivo de normalaj homoj. Tial oni nun volis konservi tiun scion almenaŭ pri tiu ĉi tempo.

Homoj el la regiono Vestfalio/Lippe estis alvokitaj, skribi pri tio, kion ili faris kaj kio al ili okazis dum la dato 2005-11-18. Oni rajtis aldoni siajn pensojn, zorgojn kaj esperojn – ankaŭ la pensmaniero de tiu ĉi tempo ja interesos postajn historiistojn. Do jen pri kio temas www.mein18november.de.

Mi estis preparita priskribi tute ordinaran, ja enuigan tagon, sed tiam ĉio ŝanĝiĝis. Unu tagon antaŭe mi eksciis, ke mi havos laborpetan paroladon ĉe firmao. Tie mi nun laboras! Posttagmeze mi vojaĝis al Krefeld, por revidi miajn du plej bonajn amikojn. Tiu tago estis plena je ekscitigaj, kuraĝigaj kaj kormovaj momentoj. Mi finpreparis kaj forsendis mian raporton la 8an de decembro. Jam nun mi scivolemos, kia estos la rezultoj – oni publikigos la unuajn post unu jaro. Laŭ gazeta artikolo, pli ol 3.500 elsendoj atingis la iniciatintojn de la projekto.

Unu aferon pri tiu tago mi tamen volas mencii ĉi tie, ĉar ja temas pri muzika taglibro: Biciklante tra Münster, subite venis al mia kapo tradukoj por du kantotekstoj de “Die Ärzte” kaj Farin Urlaub, kiu estas la gitaristo kaj kantisto de tiu grupo. En la trajno al Krefeld, mi komencis skribi tiujn liniojn sur papero, kaj tiam pliaj aperis. Je la fino mi almenaŭ havis unu duone tradukitan kanton. Kompreneble tio ne signifas, ke mi baldaŭ – aŭ eĉ iam entute – finos ĝin. Sed tiu sperto, ke al mia menso denove venas tiuj ideoj, simple estas brilega sento. Post la pasinta traduko, mi pensis, ke tio estos la fino, almenaŭ por longa tempo. Kaj nun el la nenio tia inspiro trovas min! La vivo denove ricevos iom de la fascineco, kiun ĝi perdis por mi antaŭ multaj jaroj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *