Anta? kristnasko foje aperas specialaj kantoj, kiuj kaptas mian atenton. Mi ne skribis ion pri la tiuspeca kanto de 2011, ?ar tiam mi estis tro amara kaj rakonti ion en tiu humuro ne estas tre interese. Sed nun mi trovis plian aliron al tiu kanto. Post la morto de Amy Winehouse (kaj ?ia membri?o en la fifama klubo 27), aperis ?ia versio de “Our Day Will Come”.
Amy Winehouse: Our Day Will Come (2011)
Milda regeokanto kun belega kantado – kion deziri plu? Krome la kanto estas ekzemplo, kiel muziko povas funkcii je du niveloj: Unuflanke la kanto havas etoson, kiu invitas al revado. Aliflanke anka? cinikaj personoj povas ?ati tiun version, ?ar tutcerte la tago por Amy Winehouse ne plu venos – kaj nur naivuloj ne rimarkas tion! ?uste pro tiu duobla signifo mi tre ?atis la kanton en 2011.
Cetere la originalo estas el la jaro 1963 kaj de Ruby & The Romantics. Anka? ?i tre pla?as al mi, sen ke ?i havas cinikan kromsignifon (por ?i mi ne bezonas tion).
Ruby & The Romantics: Our Day Will Come (1963)
Sed nun mi hazarde trovis pli fruan reludversion ol tiun de Amy Winehouse. ?i same estas regeo-kanto, kio montras, ke la versio, kiu aperis en 2011, muzike ne alportas ion novan.
The Heptones: Our Day Will Come
Tiun reludversion mi povas a?skulti sen iu amareco. Kaj tio estas la decida diferenco. Nun indas mencii la kanton en mia muzika taglibro. Kvankam mi rigardas al 2012 sufi?e kritikeme, mi tamen preferas fini la jaron per iu paca.
Cetere Marillion anta? kelkaj tagoj menciis muzikon, kiun unu de la muzikistoj verkis speciale por videoj faritaj en la spaco. Jen belegaj bildoj kun ambjento:
Marillion soundtrack for space
Per tio mi finas mian taglibron por tiu ?i jaro. Espereble en la venonta jaro mi trovos pli multan tempon kaj revenos al regula skribado!