Arkivoj de etikedoj: amy winehouse

Nia tago venos

Antaŭ kristnasko foje aperas specialaj kantoj, kiuj kaptas mian atenton. Mi ne skribis ion pri la tiuspeca kanto de 2011, ĉar tiam mi estis tro amara kaj rakonti ion en tiu humuro ne estas tre interese. Sed nun mi trovis plian aliron al tiu kanto. Post la morto de Amy Winehouse (kaj ŝia membriĝo en la fifama klubo 27), aperis ŝia versio de “Our Day Will Come”.

Amy Winehouse: Our Day Will Come (2011)

Milda regeokanto kun belega kantado – kion deziri plu? Krome la kanto estas ekzemplo, kiel muziko povas funkcii je du niveloj: Unuflanke la kanto havas etoson, kiu invitas al revado. Aliflanke ankaŭ cinikaj personoj povas ŝati tiun version, ĉar tutcerte la tago por Amy Winehouse ne plu venos – kaj nur naivuloj ne rimarkas tion! Ĝuste pro tiu duobla signifo mi tre ŝatis la kanton en 2011.

Cetere la originalo estas el la jaro 1963 kaj de Ruby & The Romantics. Ankaŭ ĝi tre plaĉas al mi, sen ke ĝi havas cinikan kromsignifon (por ĝi mi ne bezonas tion).

Ruby & The Romantics: Our Day Will Come (1963)

Sed nun mi hazarde trovis pli fruan reludversion ol tiun de Amy Winehouse. Ĝi same estas regeo-kanto, kio montras, ke la versio, kiu aperis en 2011, muzike ne alportas ion novan.

The Heptones: Our Day Will Come

Tiun reludversion mi povas aŭskulti sen iu amareco. Kaj tio estas la decida diferenco. Nun indas mencii la kanton en mia muzika taglibro. Kvankam mi rigardas al 2012 sufiĉe kritikeme, mi tamen preferas fini la jaron per iu paca.

Cetere Marillion antaŭ kelkaj tagoj menciis muzikon, kiun unu de la muzikistoj verkis speciale por videoj faritaj en la spaco. Jen belegaj bildoj kun ambjento:
Marillion soundtrack for space

Loading…


Per tio mi finas mian taglibron por tiu ĉi jaro. Espereble en la venonta jaro mi trovos pli multan tempon kaj revenos al regula skribado!

Kompaton, kompaton

Kiam “Wir sind Helden” populariĝis komence de 2003, tuj la muzikindustrio havis similstilajn muzikgrupojn por ĵeti al la merkato: Se la nova sukcesorecepto estis “germanlingva popmuziko kun kantistino”, tiam necesis bombadi la publikon per la sama sen kompanto! Nur tiel por mi klarigeblas la sukceso de “Juli” kaj “Silbermond”.

Historio ripetiĝas senindulge. Pasintjare la granda malkovro estis Amy Winehouse. Kiu ne devis aŭskulti la kanton “Back To Black” ĝis korpa malbonfarto, tiu aŭ estas surda aŭ la plej bonŝanca ulo de la mondo. Miksaĵo el popmuziko kaj soulo simila al tiuj el la 1960aj – jen la vojo por enspezanto! Tuj aperis la klonoj sur la scenejo. Min jam tedis, memori iliajn verajn nomojn. Kial entute fari tion, se ili ĉiel ajn sonas same? Sed jen la galerio de la hororo – la Amy-Winehouse-klonoj:

Amy Winehouse 2: Duffy
kutima kanto: Mercy

Kiam iu prononcas la nomon (“dafi”), mi unue pensas pri anaso. Tamen tiu kopio estas la plej eltenebla kaj ĝia tipa kanto eĉ pli plaĉas al mi ol tiuj de la originalo. Kelkaj komparas la bason al la kanto “Stand By Me” de Ben E. King, kvankam mi ne konsentas ke estas rekte ŝtelita elemento. Ekzistas du diversaj muzikvideoj: En la unua homoj dancas almenaŭ iom artiste. En la Usona video, oni vidas la kantistinon (kompreneble!) en subvestaĵoj, farante terure artefaritajn gestojn por ŝajnigi naturecon. Ĉu mi jam menciis, ke mi ne pensas, ke ŝi estas bela, nur ĉar ŝi estas blonda?

Amy Winehouse 3: Gabriella Cilmi
kutima kanto: Sweet About Me

Nomo kun sudeŭropa deveno, sed kantistino, kiu venas el anglalingva lando kaj/aŭ ĉefe kantas en la angla – tion ni jam bone konas (Natalie Imbruglia, Nelly Furtado, Emilíana Torrini). Se estas vere iuj lecionoj por lerni el tiu kanto, tiam jenaj: Vere estas nenio dolĉa pri ŝi. Pala kopio ne impresas min.

Amy Winehouse 4: Stefanie Heinzmann
kutima kanto: My Man Is A Mean Man

Oni ne povas riproĉi al ŝi, ke ŝi ne kapablas kanti. La ĝenerala problemo pri Stefanie Heinzmann estas, ke ŝi neniam riskas ion ajn en sia muziko. Ĉio sonas perfekte, glate konsumebla, por ke neniu havu problemojn, akcepti tion. Sed ĝuste tial tio terure enuigas min. Pli granda peko tamen estas, fari reludversion de “The Unforgiven”, origine de Metallica. Kiel mi jam skribis aliloke, la kanto restas en la orelo, sed la muziko sonas tute senemocia kaj ludita sen pasio, laŭ la kutima skemo.

Sed la plej pensiga afero estas, ke ĉiuj tiuj klonoj sonas pli malspritaj ol kunmetado de du kantoj. Mi aŭskultis tion la unuan fojon, kiam mi revenis de vojaĝo al Svislando (fine de 2008 aŭ komence de 2009, mi ne plu memoras, dum kiu fojo).

Mousse T.: Horny estis terura kanto en 1998, kaj tiun fakton ne ŝanĝis, ke kelnero kantis ĝian refrenon en kafejo en Sicilio, kie mi studis en 1999. The Dandy Warhols: Bohemian Like You sonas kiel tipa, bona gitaroroko. La rezulta kanto Mousse T. & The Dandy Warhols: Horny As A Dandy tamen vere brilas.