Arkivoj de etikedoj: inicialoj dc

Na?mburgo sen vi estas urb’ sen harmoni’

Mia enskriboserio pri la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo).mem fini?is, sed mi da?re havas ion por rakonti. Post la enkondukaj vortoj kaj pri la unuaj koncertoj, la koncerto de La Okulvitroj kaj Jonny M. kaj la silvestra balo kaj gufujo kaj trinkejo kaj maltrafitaj koncertoj kaj D?umado kaj partopreno en la internacia vespero, la JES fini?is la 4an de januaro. Same kiel post la 2a JES kaj post la 3a JES, mi ne tuj voja?is hejmen, sed ankora? vizitis Berlinon.

La 4an vespere okazis koncerto de Danghera kaj Kim en la trinkejo “Fünf Ziegen”, kies estro parolas Esperanton kaj same kiel mi ?atas malnovajn Amplifiki-kantojn. Al la trinkejo venis sufi?e multaj esperantistoj, anka? kelkaj, kiuj anta?e ne estis ?e la JES. Tiel mi interalie revidis Alessandra, Italinon el Vercelli, kiun mi ne vidis dum kelkaj jaroj. ?i estas kvaza? el mia pasinteco kiel junulo… kaj tuj apud mi sidis Ro?jo, kun kiu mi stultumis pri nova kanto por la VIPoj. Nepriskribebla sento, kiel malnovaj tempoj miksi?is kun la nuno kaj proksima estonteco. Cetere mi anka? revidis Mao, kiu rakontis pri sia tempo kiel juna plenkreskulo. Kelkaj aferoj ?ajne ne ?an?i?as…

La sekvan vesperon okazis post-renkonti?o ?e la adreso Danziger Straße 50 (kiel anta? du jaroj). ?ifoje e? estis kun karaokeo, kaj mi partoprenis ?in!

Mi finu per bela anekdoto de la JES, nome la kanto “Berlino sen vi” de Inicialoj DC. La unuan fojon mi a?skultis ?in la unuan fojon en septembro 2009. Por kapti la post-JES-etoson, mi jam pli frue ligis al video. ?ifoje La Perdita Generacio (LPG) unue reludis la kanton kun iomete alia titolo, nome “Na?mburgo sen vi”. Inicialoj DC ?an?is tion al “Na?mburgo kun vi”. Kaj LPG kadre de alia koncerto ankora? dum la sama JES kreis la version “Na?mburgo sen ni”!

La perdita generacio (LPG): Na?mburgo sen vi

Inicialoj DC (i.d.c.) – Na?mburgo kun vi

Amba? supraj videoj estas de Sjoerd Bosga. Aldone Irek publikigis videon de LPG – Na?mburgo sen ni ?e Ipernity. Beda?rinde ne eblas rekte montri ?in ?i tie.

Ni ?irmi?as inter muroj de solec’

Kio restas por diri pri la koncertoj dum la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo)? Post enkondukaj vortoj kaj pri la unuaj koncertoj, la koncerto de La Okulvitroj kaj Jonny M. kaj la silvestra balo, mi ne plu frekventis iun koncerton fakte.

Dum la novjara nokto okazis kvizo. La 2an de januaro unue koncertis Tone (kiu jam aperis dum la koncerto de Jonny M kiel gastmuzikisto), poste Danghera kaj Kim (kiujn mi jam konis kune de la 3a JES). Nekutime aldoni?is la vespero de la 3a de januaro, ?ar la JES da?ris ?is la 4a. Post la internacia vespero ankora? koncertis La Perdita Generacio (LPG).

Aldoni?as la gufujo-koncertoj, kiujn mi ?iujn komplete maltrafis: La 30an de decembro koncertis Gijom Armide, la 1an de januaro ?eLe (Lena kaj ?enja Wilke) kaj poste LPG kaj la 2an de januaro unue Inicialoj DC kaj poste Johannes Mueller.

Kvankam mi ?enerale aprobas la ideon de programo en la gufujo, tio ?io la? mi estis evidente tro. Tio blokis la gufujon dum horoj, tiel ke mi mem havis problemojn, foruzi mian tasopason, ?ar dum multaj noktoj mi simple maltrafis la malmultan “liberan” tempon de la gufujo. Aldone oni uzis teknika?ojn por tiuj koncertoj (iomete kontra? la tradicio) por surbendigi anka? ilin. Sed tio signifis, ke ne povis okazi diskoteko tiam. Do la mesa?o estas klara: Gufujo-koncertoj volonte, sed ne tiel, ke ili malebligas diskejon a? spontanean teumadon kun parolado.

Aliflanke tiel mi pasigis pli multan tempon en la trinkejo. ?i havis bonan teamon ?ifoje, kiu diligente laboris. Krome la ?ambro estis farita por trinkejo kaj havis veran etoson – tute male al tiu de la 3a JES! En la trinkejo plurfoje okazis karaokeo (anka? tio iom tro ofte kaj longe la? mi – kiu ne ?atas tion, devis fu?i), sed krome oni montris muzikvideojn. Dum la novjara nokto mi eksidis kaj mem iomete surmetis videojn, tiel i?ante V? Kunar (nova afero!). Tio kunkreis bonan etoson. Cetere la trinkejo disponigis kafon dum la posttagmezoj – tre bona ideo!

E? se mi ne partoprenis tiujn menciitajn koncertojn, mi povas almena? ligi al diversaj videoj faritaj dum ili. Filmis Sjoerd Bosga kaj Irek. Beda?rinde ?ajne ne plu eblas rekte enmeti videojn de Ipernity, tiel ke mi nur povas ligi al ili:

  1. Tone – Verva Virin’
  2. LPG – La kosma aventuro
  3. Tone & Jonny M. – Eterna lumo

Inicialoj DC (i.d.c.)

Kim kun Danghera: Ska-virino

La Perdita Generacio (LPG): Lulkanto por piratoj

?eLe: Ukraina popolkanto

Gijom Armide: Viaj bukloj

Kaj tiel plu, kaj tiel plu, tra vespera bru’

Post la karavano kaj la unuaj du tagoj, kio krome okazis dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando)?

La 29an de decembro, vespere unue koncertis Inicialoj DC. Mi ne aparte memoras ion de la koncerto, sed mi ?iam ?atis lian muzikon. Poste estis la vico de Kim J. Henriksen, kiun mi pasintfoje vidis, kiam li estis gastbasisto de 42. Grupo nova por mi estis “Danghera”, grupo de kvar Danaj junuloj (17-jaraj, se mi ?uste memoras), inter ili la filo de Kimo. Ili ludis instrumentan surfrokmuzikon, memoriganta ekzemple al la son?puro de Pulp Fiction a? la kanto “Kosmo?ip'” de “Alaksio kaj la Galaksio”, kiu aperis sur la “Esperanto Subgrunde Kompil’“. Je la fino de la koncerto, ili ludis kune kun Kim. La muziko tre pla?is al mi. Dum tiu nokto la diskoteko da?ris ?is la 5a proksimume.

La 30an de decembro, unue okazis la koncerto de Johannes Mueller. Mi tamen preska? preska? nenion sekvis de tio, ?ar mi preferis ekstere babili kun homoj. Mi simple ne havis la ?ustan humuron por tio kaj krome mi forte preferas muzikon, al kiu eblas danci.

Tio montri?is tuj poste dum la koncerto de La Perdita Generacio. Beda?rinde amba? kantistinoj ne ?eestis (unu alvenis nur poste), tiel ke LPG konsistis ?ifoje nur el tri viroj. Tamen ili sukcesis dancigi la homojn.

La muzika programo estis tiom densa, ke e? ne estis okazo por aliaj ?eestantaj muzikistoj kiel ekzemple Jonny M kaj mi, aperi sur la scenejo. Tamen Jonny M dum unu nokto montris siajn D?-kapablojn. Li ne surmetis regeon, kiel oni povintus pensi, sed ofte tre pezan, dancigan muzikon, ekzemple Killing In The Name Of de Rage Against The Machine. En Esperantujo Jonny M ankora? havas longan karieron anta? si!

Dum alia vespero D?umis Leo Sakaguchi kaj li havis problemojn, fini la diskotekon. La homoj simple pludancis, tutegale, kiun kanton li surmetis! Li mem estis tre impresita de tio. Nun videblis la avanta?o de malgranda diskoteko: ?i facile pleni?is kaj la etoso estis ege bona.

Cetere mi da?rigis la tradicion de ?okolado-frandado, kiun mi ekis dum post-JES-festo en Berlino unu jaron anta?e kaj ripetis kadre de la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo) en somero. ?ifoje estis dekoj da diversaj ?okoladoj kaj mi feli?igis multajn homojn per ili.

Kio dirindas pri la silvestra balo? ?i okazis en la koridoro, sed por la kvanto da partoprenantoj tio estis en ordo, ?ar trinkejo kaj gufujo estis tuj apudaj kaj anka? en aliaj ?ambroj homoj povis sidi. En la man?ejo en la tereta?o estis plia eblo sidi kaj babili.

Origine ni ne volis komenci la silvestran balon tre frue, sed tiam oni atentigis min pri tio, ke la nova jaro la? Moskva tempo komenci?os jam je la 21a, do unu horon pli frue dum anta?aj jaroj. La kialo estas, ke Rusujo ne retransiris al vintra tempo, tiel ekde nun ?iam estos tiel. Pro tio mi haste surmetis muzikon el la filmo “Stiljagi“, kio ege pla?is al la Rusaj partoprenantoj. Jam dum la 67a Internacia Junulara Kongreso en Kievo (Ukrainujo) mi rimarkis, kiom populara tiu muziko estas. Nun mi sukcesis dancigi la homojn. Tiuj kantoj inivitis al para dancado, kaj mi ege ?ojis, ke mi povis malfermi la vesperon per solenaj muzika?oj.

Mi da?rigis ?is la nova jaro en Ukrainujo je la 23a horo. Tiuokaze mi surmetis du kantojn, kiujn mi fakte ne havis sur mia portebla komputilo. Mi uzis la interretkonekton kaj Alisa Nikitina proponis du kantojn, nome “Wild Dances” de Ruslana, venka kanto en la E?ropa kantokonkurso “E?rovido” en 2004. La alia kanto estas en la ukraina kaj ege pla?as al mi!

??????: ???? ???? (Tartak: Nashe Lito)

Noktomezon mi ne aparte memoras, sed estis deca festo, kaj je la fino nur tio gravas. Mi transprenis la diskotekon ankora?foje inter la 1a (nova jaro en Britujo kaj Irlando) kaj la 3a (nova jaro en Brazilo). (Beda?rinde mi ne memoras kun certeco, ?u mi surmetis la kanton “New Year’s Day” de U2, kiel mi faris kutime a? dum tiu tempo a? jam tuj post noktomezo. Sed ?ar tio estas mia propra tradicio, mi vetus je tio, ke mi faris.) ?ar JES fini?is jam la 1an de januaro, oni devigis nin fini la festadon en la koridoro jam je la 6a matene. Tio klare montras, kial JES denove da?ru tutan semajnon. Tamen la ?eestantaj festemuloj solvis la aferon, translokigante la tutan aparataron al la kelo, tiel ke la diskoteko povis pluda?ri. Mi enliti?is ?irka? je la 7a matene.

Per tio jam fini?is la oficiala JES. Sed ankora? restas longa postfestado en pluraj etapoj, pri kiu mi rakontos en alia enskribo.

Da?re dancas sole mi

Interese, kia konekto foje ekzistas inter artistoj, kiujn mi ?atas. Eric Languillat, anka? konata kiel Inicialoj DC, reludas kanton de Robyn. La komuna bazo – melankolia elektronika popmuziko – estas evidenta, tiel ke mi miras, kial tia reludversio entute surprizas min.

Platini45: Da?re dancas sole mi

Mi ne tute komprenis, kial la artisto estas “Platini45” – ekzemple ?u tio estas alia projekto. Krome mi konfesas, ke mi ne kontrolis la kvaliton de la traduko.

Robyn: Dancing On My Own (vive)

La forta elektronika baso en la origina albuma versio memorigas min forte pri la remikso de “Hey Baby” de No Doubt, sed iomete for?telas la atenton de la vo?o. Pro tio mi supre ligis al viva versio. Krome trovi?as aliaj interesaj surbendigoj en la reto, ekzemple viva elektronika versio kaj alia viva versio.

El?erpi?is nun la vesper’

Mi ankora? havas multajn aferojn por rakonti pri Esperanto-muziko. La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald realportis la memorojn.

La 26an de septembro 2009, mi partoprenis en duhora elsendo de Radio Dreyeckland (Radio Triangulujo). ?i havas specialan elsendon pri Esperanto – kaj kompreneble la redaktanto parolis kun mi pri Esperanto-muziko. Eksonis la jenaj kantoj:

  1. Dolchamar: ?u vi pretas!?
  2. Persone: Du homoj
  3. Esperanto Desperado: Ska-virino
  4. La porkoj: Ene de l’ milito
  5. Inicialoj DC: Berlino sen vi
  6. Supernova: Pasio en katen’
  7. JoMo: ?u vi volas danci?
  8. Esperanto Desperado: Grava

Mi aktive helpis je tio, ke la redaktanto havu bonan elekton da muziko. Sed li atentigis min pri la albumo Propaganda de Inicialoj DC, kiu estis aperinta tute fre?e nur dek tagojn anta?e kaj haveblis senpage en la reto!

Mi a?skultis la muzikon la unuan fojon dum parolopa?zo kaj estis tuj ravita de la malrapida, melankolia elektronika popmuziko. Krom Berlino sen vi, sur la albumo trovi?as en Esperanto “Ding”, “En mia ?ambret'” kaj “La son?a mond'”, krome parte “F”. La Esperanto-parto de la albumo “Propaganda” troveblas ?e Ipernity

Inicialoj DC: Ding

Inicialoj DC: Berlino sen vi

Inicialoj DC: En mia ?ambret’

Inicialoj DC: La son?a mond’

La titolo “En mia ?ambret'” memorigas min pri linio el la kanto “Sola” de Amplifiki. Tuj kreskas la simptomoj de la post-Esperanto-renkonti?o-sindromo! La titolo “La son?a mond'” pensigas min pri “La son?oj” de Kore.

Sur la nova albumo “Urbano” trovi?as du belaj aldona?oj: Unue la tuta albumeto “OK”, due la kvar plene esperantilingvaj kantoj de “Propaganda”.

Ne estas hejmo por vi tie ?i

Anta? sep jaroj mi verkis la tekston “kvin receptoj kontra? la post-IS-sindromo“. Intertempe la Internacia Seminario jam dum du jaroj ne okazis kaj la fenomeno i?is konata post multaj aliaj aran?oj. Tial indis iomete adapti la tekston al la hodia?a situacio:

kvin receptoj kontra? la “post-Esperanto-rekonti?o-sindromo”

“post-Esperanto-rekonti?o-sindromo” (PERS): psika stato de malbonfarto, anka? konata sub la nomo “denove-hejme-bluso“. Okazas kutime post etoso- kaj spertoplenaj Esperanto-renkonti?oj. Akompanata ne malofte de korpa malsani?o kiel malvarmumo, gripo, virusa infekto.

kutimaj simptomoj: deprimi?o, sopiro al fora loko kaj/a? persono, malemo fari ion ajn, malfacileco transpreni la kutiman laboron/studadon/lernadon denove, ?iutaga vivo e? pli griza kaj neeltenebla ol anta?e.

  1. Faru ion distran kun amikoj. Ne funkcias, se vi estas senamikulo. Por eltrovi, ?u vi estas senamikulo, sufi?as fari la teston “Kia esperantisto vi estas?“.
  2. Iru al festo. Problemo: Eble neniu ?atas a? invitas vin.
  3. Ludu komputilan ludon, legu libron, surfu en la interreto – ?io tio postulas multan tempon kaj koncentri?on kaj tiel forigas vian atenton de la ?us pasintaj tagoj. Malavanta?o: Foruzas vian tempon, helpas vin fu?i al (alia) nereala mondo – kaj e? dependigas vin de viaj memoroj, se vi rigardas la tutan tempon al renkonti?o-fotoj.
  4. Realigu muzikan projekton, ?ar kreiva laboro bonhumurigas kaj ta?gas eble por pla?i al aliaj. Risko: Muziko povas memorigi pri la okaza?oj postlasindaj kaj personoj prefere forgesendaj, do gravas fari nedan?eran elekton.
  5. Faru konkretajn pa?ojn al pozitiva ?an?o en via hejma vivo. Tiam vi malpli beda?ras vian ?iutagon ekster Esperantujo kaj ?uos vian vivon pli – kaj tio ja estu tio, kion vi vere volas kaj alcelas. Rimarko: Pozitiva ?an?o principe ?iam eblas. Samtempe la utilo povas esti tre longda?ra. Tial temas pri la plej forta recepto. Tamen necesas konscii pri ?io tio.

“Kial ?io devas fini?i? ?u ne eblas transpreni parton de la energio al la ?iutago? Kial ne ?an?i ion, kio ?enas?” Jen la kutimaj demandoj, kiuj venas al mi, kiam la sindromo venas al mi. Kaj ?ifoje la vivo e? ne aspektas tiom malbone! Plej forta deziro nuntempe estas, denove aktivi pli por Esperanto-muziko. Estas multaj ideoj kaj planoj, kiuj indas realigon.

novjaraj deziroj de Inicialoj DC:

Pri la kanto “Berlino sen vi” de Inicialoj DC, kies videon mi metis hiera? en la enskribon, ekzistas rakontinda detalo. ?ia kantoteskto enhavas alludon al alia kanto: ?i fini?as per la vortoj “Petro iris for”. ?uste tiel komenci?as Pli ol nenio de Persone!

Dum la Junulara E-Semajno (JES) mi lernis, kion signifas “faligi sin en okulojn” el la kantoteksto “Pli ol nenio”. Anta? kvin jaroj dum la Internacia Seminario (IS) 2005/06 mi lernis la veran signifon de la kanto “?i nokte” de Esperanto Desperado.

Martin kaj la talpoj: Pli ol nenio

Tiu video bonege ta?gas por ilustri la PERS-efikon: Oni vidas gajajn homojn festante kaj tuj volas reen al tiu etoso. ?iuj fortaj memoroj revenas – neniam disfalas.

Hejmen iru mi – mi ja sufi?e vidis, diris, kaj vagadis

La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) fini?is unu tagon pli frue kaj mi tute ne volis veturi hejmen. Jam anticipe mi planis, eble ankora? resti dum unu tago en Burg (Spreewald) kaj poste ankora? havi unu liberan tagon. Sed estas ?iam triste, postresti ?e la loko de renkonti?o, dum la aliaj forvoja?as. Krome kvankam la urbeto estis ?arma, mi ne havis grandan emon pasigi tie ankora? tempon. Mi volis vidi ion alian!

Tial allogis min la relative proksima Berlino kaj la anonco pri post-renkonti?o en la Esperanto-domo la 3an vespere. Nura problemo estis, ke mi estis planinta ankora? nenion. Sed mi vivis dum unu jaro en Italujo, kial do ne fari ?ion spontanee?

Dum la lasta tagman?o anta? la forveturo, mi parolis kun Chuck Smith. Li tuj rekomendis al mi hotelon proksime de Rosenthaler Platz kaj du interesajn kafejojn tuj apude. Jen kiel funkcias Esperanto!

Sen iuj problemoj vi voja?is al kaj poste tra Berlino. En la hotel?ambro mi iomete ripozis kaj refre?i?is, sed poste mi iris al rekomendita man?ovendejo kaj poste al unu el la du kafejoj. Vespere mi renkonti?is kun Chuck kaj diversaj amikoj, inter ili pluraj JES-partoprenintoj. Unue ni man?is en Vjetnama restoracio. Poste ni iris al la kafejo Sankt Oberholz, en kiu mi jam estis dum la posttagmezo.

Chuck rakontis al siaj du amikoj, kiuj estas komencantoj, ion pri Esperanto-muziko, kaj demandis, ?u iu havas la kanton “Lasu min son?i” de Persone sur sia po?telefono. Mi anstata?e ofertis, simple kanti ?in, se iu montras la tekston. Tion Chuck faris kaj Gavan kunkantis. Tio estis bonega afero, mi tre ?atis tion! (En la reto cetere trovi?as video, en kiu Martin Wiese prezentas la kanton dum solokoncerto.)

Pro la multaj ali?intoj, la post-JES-festo tamen ne okazis en la Esperanto-domo en Einbecker Straße, sed en la kultura centro Danziger Straße 50. Tie estis neatendita revido kun multaj homoj. Ni certe estis pli ol 30 personoj kaj tre internacia grupo. Ni agrable trinkis kaj babilis. La Pafklik’ e? faris koncerteton kun Em?jo Emmanuel – kaj mi denove pretigis la muzikon por ili! Poste mi surmetis la tutan tempon Esperanto-muzikon, ?ar homoj kritikis, ke en la diskoteko dum la JES ?i ne a?skulteblis sufi?e. Tiel por mi i?is plenetosa vespero, dum kiu mi ankora?foje povis plon?i en la Esperanto-?irka?o, al kiu mi tiom alkutimi?is kaj kiun mi regule bezonas por esti feli?a. Agrabla kroma efiko estis, ke mi tiel povis adia?i de homoj, kiujn mi maltrafis en Burg, ?ar ili estis foririntaj pli frue ol mi.

La du matenojn en Berlino mi pasigis en la Bagel-kafejo, kiun Chuck estis rekomendinta al mi. Ili ne nur havis bongustan man?a?on kaj bonajn trinka?ojn, sed anka? bonegan trankvilan muzikon. Unu ambjenta kanto aparte restis en mia menso. Mi nur memoris kelkajn vortojn de la refreno, sed poste trovis ?in en la reto:

Teri Richardson: Eyes Wide Open

La du kafejoj ofertis bonan eblon, trarigardi miajn kantonoticojn. Tion mi jam delonge volis fari, sed neniam havis la tempon a? trankvilecon. Nun mi finfine sukcesis fari tion!

La 4an de januaro, mi ankora? tagman?is kun kelkaj esperantistoj en Amrit, Hinda restoracio en Oranienburger Straße. Poste mi adia?is de la aliaj kaj sole iris al la stacidomo. Nun finfine mi tamen devis voja?i hejmen.

Sed la memoroj restas kaj la sentoj estas fortaj. Tial mi volas fini mian raportadon pri mia jar?an?i?o per du videoj, amba? de Inicialoj DC. Unu titolo mencias Berlinon, la alia rakontas trankvile pri hejmenvojo. Nenio povus esti pli trafa nun ol tio.

Inicialoj DC: Berlino sen vi

Inicialoj DC: Hejmen

Nur venu kaj prenu min hejmen

Beda?rinde la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) fini?is unu tagon pli frue ol dumsilvestraj junularaj Esperanto-renkonti?oj kutime. Tion la organizantoj nepre evitu estonte!

Internacia vespero ne okazis. Kaj la homoj, kiuj ankora? estis lacaj de la pasinta vespero, devis tamen festi lastan fojon kune dum tiu aran?o.

Sed anka? restis unu nokto por montri miajn kvalitojn! Unua okazo estis la koncerto de La Pafklik’. Jam dum la pasinta fojo mi estis envolvita; nun mi transprenis e? pli gravan rolon: Mi surmetis la muzikon! Platano (Cyrille Poullet) jam estis petinta min kelkajn tagojn anta?e pri tio. Dum la lasta posttagmezo ni faris sonprovon. ?i tie montri?is grava kvalito de Cyrille, kiun mi beda?rinde ne tro ofte renkontas ?e artistoj: La preteco, bone prepari?i. Li faris diskon, sur kiu ?iuj muzika?oj jam estis en la ?usta ordo. Krome li pene verkis grandan afi?on, sur kiu li indikis, ?u inter du kantoj estas pa?zo a? ne, kaj aldonis, kiu gastmuzikisto venos. Kaj da ili estis kelkaj: Gijom Armide unufoje transprenis la muzikadon kaj Eric Languillat (Inicialoj DC) kunkantis. Poste venis Martin Mini? kun propra kanto. La Perdita Generacio (LPG) helpis ?e alia muzika?o. Kaj je la fino anka? mi venis al la scenejo. Anta?e mi estis uzinta iomete la elektronikajn gratilojn. Entute estis granda honoro, labori kun La Pafklik’.

?ar dum la silvestra balo ne eblis D?umi por mi pro teknikaj problemoj, nun mi des pli volis transpreni la diskejojn. Estis la nokto de mia D?-naski?tago. Anta? 17 jaroj mi la unuan fojon surmetis la muzikon. La? la jaroj, nun mi estas D? dum mia duona vivo.

Mi komencis je la 23a horo kaj 30. La tutan tempon dancis inter 20 kaj 30 homoj, sed neniam sufi?e multaj por surmeti “La Bamba”. Tial mi rezignis pri tio, prezenti miajn multajn versiojn de la kanto por bambumado. Tamen la homoj bone amuzi?is kaj mi perceptis unu aparte belan aferon: Kelkaj eble restis la tutan tempon, sed aliaj venis por kelkaj kantoj. Tiel mi ofertis ion al multaj partoprenantoj kun tre diversaj gustoj. Cetere jam dum la posttagmezo mi elspezis tempon por kompili liston da kantoj, kiujn mi tute ne estis ludinta dum la semajno, kaj kiuj plej utilos por la lasta vespero. Tiel mi akiris maksimuman muzikan varion. Mia ekstera sonkarto helpis eviti la problemon de tro malla?ta komputilo.

Je la tria la diskoteko fini?is, ?ar ankora? okazis karaokeo. Kiam oni unue anoncis tion al mi, mi ne tro ?atis la ideon. Sed poste mi opiniis, ke estas tute en ordo, tiam fini. Tiel mi povis foriri “nevenkite sur malferma (diskoteka) grundo“. D? Leo ankora? donis al mi rabaton kaj invitis min al rondo da trinka?oj.

Kion ankora? indas skribi pri la 2a JES? Mi beda?ras, ke ?i ne havis veran teman programon. Ja ekzistis iu temo, sed la kontribuoj ?ajnis por mi aparteni al la kutima distra programo. Doma?e, ke ?ajne ne plu eblas trovi (?an?antan, novan) temon, pri kiu oni volas kaj povas prelegi kaj diskuti altnivele kaj sen deviga harmonio.

Tamen almena? la? la plena programtabulo ?iam okazis pluraj aferoj samtempe. La?dojn mi legis aparte pri la novula programo (kaj la gravecon de tiu programero oni ne subtaksu!) kaj la kontribuoj de E@I. E? se venis 50 homoj malpli ol ali?is, la 2a JES i?is la plej granda silvestra renkonti?o en Germanujo ekde la Internacia Seminario 2003/04. Kaj la? mia persona impreso, estis la plej bona etoso ekde la Internacia Seminario 2001/02. La? tiuj du mezuroj, estis tre sukcesa aran?o.

Imprese, kiom grava por estis la babilado kun la aliaj veteranoj (Andi, Ivo, Dmitri). Same valora por mi estis la e?o, kiun mi ricevis de amikoj kaj homoj, kies opnion mi alte taksas.

?enerale mi retrovis, kio estas por mi esenca parto de mia Esperanto-identeco: Esti parto de io, kio estas pli granda ol mi. Mi sentis min kiel sukero en la kafo: Mi tute miksi?is kun la amaso, sed ne perdi?is. Mi estis hejme denove.

Kaj mi anka? sukcesis realigi tion, kio estas la plej grava afero en la vivo por mi. Kutime oni diras, ke “amo estas la plej grava afero de la mondo“. Sed kio, se feli?a amo ne haveblas? Tiam la jenaj aferoj plej gravas por mi:

  • fari diferencon
  • movi ion en la koroj de la homoj
  • sor?i brileton al la okuloj de belaj virinoj, rideton al aliaj viza?oj, feli?igi homojn

Por fini mian raportadon pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando), mi ankora? skribas pri kelkaj programeroj. Ili estis tre diversaj!

Mi sentas min hejme kiam la aero estas tro dika por spiri

La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) regalis min per kelkaj personaj kulminoj, sed la programa kulmino kompreneble estu la silvestra balo!

Vera silvestra bufedo ne estis, sed pli bona vesperman?o, simile kiel dum la Internacia Seminario (IS) 2000/01 en C?haven Cuxhaven. Dum la man?o la Rusoj el Sibirujo disdonis dol?a?ojn, ?ar tiam estis ilia nova jaro. Tre bela gesto! Kelkajn malvarmajn pladojn oni starigis en apuda ?ambro en la ?efa ejo, simile al la pasinta jaro.

Dum la silvestra balo okazis neniuj klasikaj dancoj. La balo mem komenci?is relative malfrue (duonan post la 21a); tamen mi atendintus almena? kelkajn parajn dancojn, e? se mi ne konas ilin.

La vera solena etoso ekestis je la 22a, kiam la Rusoj festis la novan jaron la? Moskva tempo en aparta ?ambro. ?iuj eksterlandanoj estis invititaj. Dum la sekva horo pasis, mi ali?is al la sekva Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo, Ukrainujo. Kiam alproksimi?is la nova jaro por Ukrainanoj, mi disdonis grandajn miraklokandelojn. Tio montri?is denove bonega kontribuo al la festo. Homoj ege ?ojis. Kiel mi eltrovis, la Ukraina vino el Jalto gustas same bone kaj dol?e kiel la Marsala-vino el Sicilujo.

Beda?rinde la bala salono suferis de tio, ke multaj homoj estis aliloke. Tial mia konsilo por la sekva fojo estas: Kombinu la Rusan kaj Ukrainan festojn kun la balo, tiel ke ne estas iu stulta fortirado de homoj kaj por ke a?tomate ?iuj estu kune.

?iel ajn kelkaj dancis kaj alproksimi?is la jar?an?i?o la? la loka tempo. Sed ne eksonis “The Final Countdown” de Europe kiel lasta kanto de la malnova jaro – kaj anka? ne “New Year’s Day” de U2 a? kiel unua kanto de la nova jaro a? la unua kanto por la nova jaro en Irlando kaj Britujo! Pluraj homoj poste kritikis tiun rompon de la tradicio. Aliflanke mi ege ?ojis, ke oni konsideras la U2-kanton jam tradicion – mi ja mem ekis ?in!

Por ekscii kiu refoje zorgis pri tio, ke “New Year’s Day” (kutime la versio el la albumo War) eksonis dum la jar?an?i?o, oni nur relegu kion mi skribis pri la silvestra balo dum la unua JES en 2009/10 kaj anta?e dum la Internacia Seminario (IS) en 2008/09, 2007/08, 2006/07, 2005/06, 2004/05 kaj 2003/04. Ofte mi preparis specialan kompaktdiskon por tiu okazo. Kaj la homoj demandas pri la tradiciaj kantoj, se oni riskas ne a?skultigi ilin.

Dum la anta?a nokto mi estis montrinta, kion mi kapablas kiel D?, kaj miaj personaj spertoj estis apena? supertrafeblaj. Tial min ne tro ?enis, kiam ne povis okazi propra D?umado dum la silvestra balo pro teknikaj problemoj. Je la fino Cyrille transprenis kaj mi estis kontenta.

La balon oni interrompis por marmeladumado-sesio, kiu entute da?ris eble kvin minutojn. Kutime mi tute ne ?atas, kiam oni devigas la dancantajn homojn halti kaj spekti, nur por poste peti ilin reeki la dancadon. Kutime tio forpelas la dancemulojn kaj detruas la fluon. ?ifoje tamen la afero estis sufi?e konciza.

Unu amuza situacio, kiun mi memoras: Iom post noktomezo eksonis la Esperanto-regeo “En somero” de Jonny M. Tiam Cyrille (La Pafklik’), Eric Languillat (Inicialoj DC) kaj mi dancis kune kaj improvizis parodion de la teksto.

Mi ankora? dancis longe. Mi iris dormi duonan post la sepa, kiam la diskoteko jam ne plu funkciis. La? tiu mezuro, estis bona silvestra balo, kaj anka? el mia persona vidpunkto, malgra? kelkaj plibonigeblaj partoj, ?i estis sukcesa – kaj tio plej gravas.

Da?re restis io por rakonti pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ankora? necesas mencii parton de la interesa muzika programo.

Prenu min hejmen ?inokte

Por mi persone, la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) alportis kelkajn emociajn kaj etosajn kulminojn.

La unua estis La Kuracistoj, mia muzikgrupo. Nia ?isnuna lasta apero estis dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2009 en Liberec, kie ni prezentis nian unuan propran kanton. Kaj nia pasinta koncerto estis dum la Internacia Seminario 2008/09 en Biedenkopf!

Malfavora kondi?o por aktiveco dum JES estis la malfrua certi?o de mia ali?o. Neniel ni povis anticipe interkonsenti kun la organizantoj pri apero en la programo. Kaj ni alvenis kun du tagoj da malfrui?o, tiel ke la tempokadro estis tre limigita. Principe ni interkonsentis: Se entute koncerti, tiam anta? silvestro. La sperto el la pasinteco diras, ke aliokaze mia vo?o eble estas for a? ne plu en plej bona stato. Ni alvenis vespere la 29an, tiam estis gajaj, simple babili kun la homoj kaj iomete ripozi. Krome la vespera programo da?ris ?is la 2a matene kaj tiam komenci?is la karaokeo. Do dum tiu vespero/nokto nenio alia estis farebla.

Tial ni kunsidis la 30an de decembro posttagmeze. El la ?aoso de miaj poseda?oj (multo ankora? ne estis en la nova lo?ejo) mi estis preninta, kion mi konsideris du versiojn de niaj muziknotoj. Montri?is, ke fakte estis du duonoj de la plej aktuala versio. Sen e? rigardi al la papero, ni ludis tri kantojn kaj ?io iris glatege.

Facilege ni plenigis nian programon. Kaj por prezenti almena? unu novan kanton, ni e? povis elekti el tri: Unue ekzistis da?re tradukita kanto, kiun ni neniam estis ludintaj, krome Persone-parodio – kaj plia Persone-parodio.

Ni pripensis, ?u ne ludi kun Stephan Schneider, sed la tempo ne sufi?is por instrui ?ion al li kaj la 12-korda gitaro de Sebastian estis sufi?e forta sole. Anka? Hanne Geyer ne havis tempon, ?ar ?ia grupo 42 ankora? ludis anta?e dum la vespero.

Mi ankora? eksidis ?e la interreta koridoro, kie haveblis senpage interreto, kafo kaj teo. Principe oferti trinka?ojn estis bona ideo, sed la homoj ne aprezis tion: ?iam tabloj kaj tasoj estis malpuraj. Unufoje dum alia tago mi ?ion purigis sole.

?iel ajn mi volis ankora? mane kopii iun tekston a? ordigi la paperojn kun la muziknotoj, sed subite la inspiro trovis min kaj al mi venis ideoj por traduko. Tio estas nekomparebla sento. Kutime mi devas longe barakti, konservi multajn laborversiojn ktp, sed nun ene de duona horo ?io estis preta!

La nova kanto nomi?as “Kaj mi ploras”. La originalo estas “Und ich weine – jen la akordoj.

I?is iomete aventura, okazigi nian koncerton. Inter du aliaj koncertoj dum la vespera programo mi parolis kun Johannes Mueller, kiu prizorgis la gufujon. Poste oni anoncis nin. Dum tiu tempo jam pluraj personoj estis demandintaj nin, kiam ni ludos, kaj mi estis avertinta ?atantojn pri la kruda plano.

Kiam ni venis al la gufujo por eki, ?i jam estis plena – kaj da?re envenis homoj! Kelkaj e? parolis pri 80 spektantoj, sed e? 50 jam estintus granda afero por spontanea koncerto. Kaj mi vidis homojn el plej diversaj landoj, de plej diversa a?o, geamikojn, artisto-kolegojn… kaj ili ?iuj volis a?skulti nin! Jen kion ni prezentis:

  1. Junula amo
  2. La okulvitroj de Buddy Holly
  3. Mi kaj ?i (origine de Amplifiki)
  4. Hej la nizoj (origine de JoMo)
  5. Al la liberec’
  6. Kaj mi ploras
  7. Westerland
  8. Longe for (origine de Persone)
  9. Sen vi
  10. En ka?’ (origine de Team’)
  11. Feli?e (origine de Esperanto Desperado)

Mi estas ege kontenta kun rezulto. Multaj homoj poste dankis kaj la?dis nin. La? mia percepto estis la nura akustika koncerto, dum kiu la publiko kunkantis. Kaj ni havis “Die Ärzte”-kantoj por germanlingvaj junuloj kaj Esperanto-klasika?ojn por la veteranoj.

Post ni ankora? ludis Inicialoj DC (Eric Languillat). Mi tre ?atas lian muzikon, tamen ?ifoje mi devis rezigni, ?ar mi bezonis pa?zon por refre?i?i. Kaj tio ne estis la lasta kulmino de la nokto…

Kiam mi iris al la diskoteko, tie eksonis “La Bamba”. D? Leo diris al mi, ke li post tio volus fermi la diskejon. Mi diris, ke mi povus tuj transpreni, ?ar mi kunhavis mian porteblan komputilon, kaj tiel da?rigi, ?is la homoj ne plu emus danci. Tio estis je la 2a matene. Kaj mi finis la diskejon je la 5a. Tri horoj, dum kiuj mi ?ojigis la homojn. Anka? mi dancis, unue iomete, poste ?iam pli. Kaj mi estis feli?a. Mi denove spertis unu el tiuj raraj okazoj en la vivo, kiam ?ajne tempo ekhaltas, mondo ?esas turni?i kaj oni simple estas tia, kia oni devus esti. Post grandparte perdita jaro, ?uste je ?ia fini?o aperis neatendite tiujmagiaj momentoj.

Miaj memoroj pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) ankora? ne el?erpi?is. Sed beda?rinde ne ?ion mi povis spekti.