Monataj arkivoj: Aŭgusto 2003

?u mi estas parto de la kuraco a? (…) de la malsano?

Foje mi denove ekmiras pri la vivo, ĉar ĝi prezentas ion kion mi ne plu atendintus. Ekzemple hodiaŭ mi kune vespermanĝis kaj poste rigardis filmojn kun tri junulinoj. Tio eble ankoraŭ ne estas io speciala. Sed jen kelkaj detaloj:

  • Ili havas bonan muzikguston
  • Du el ili scipovas kanti duvoĉe
  • Ili posedas similan humuron kiel mi
  • Ili aprezas afablecon

Jen la kvalitoj kiujn atraktivaj virinoj bezonas!

Dum la vespermanĝo ni i.a. aŭskultis Coldplay. Mi ŝatas ambaŭ albumojn de tiu grupo, sed iom preferas la unuan.

Coldplay: Parachutes Coldplay: A rush of blood to the head
  • enhavas multajn bonegajn kantojn, precipe
    “Shiver”, “Don’t panic”, “High Speed”
  • plie enhavas plurajn bonajn kantojn:
    “Yellow”, “Trouble”
  • ankaŭ la resto estas eltenebla
  • bone ilustrita kovrilo:
    nigra koloro kaj globo!
  • enhavas principe unu bonegan kanton:
    “Clocks”
  • plie enhavas precipe unu bonan kanton:
    “God put a smile upon your face”
  • la resto estas eltenebla
  • iom enuige ilustrita kovrilo:
    blanka koloro kaj abstrakta arto

Hm, mi iom malfruas kun miaj enskriboj. Mi paŭzu dum kelkaj tagoj ĝis kiam venas la nepre rakontendaj muzikaj temoj al mia kapo.

Min jam tedas la ekzisto

Hieraŭ mi rigardis la anglalingvan filmon “Bend it like Beckham”. Entute tre bona verko, ne tro Holivuda (estas fakte Brita filmo) kun parte vere aŭskultinda muziko. Cetere la germana versio nomiĝas “Kick it like Beckham”. Oni do ne investis la cerboforton trovi taŭgan germanlingvan titolon, kaj eĉ ne kuraĝis uzi la originan, ĉar multaj Germanoj verŝajne ne komprenas kion signifas “bend” ĉi tie. Jen kiom bone oni parolas la anglan en Germanio!

Multaj romantikaj kantoj el la 1950aj jaroj uzas la jenajn kvar akordojn: C Am F G. La grupo “Selig” kiu faris la sonŝpuron por la germana filmo “Knocking on Heaven’s Door” uzas ilin por krei “Elvisecan” muzikon, kaj same ili aperas en la kanto “Blue Moon” kiun oni uzis en “Im Juli”.

Anstataŭ simple ludi la plenajn akordojn, jen pli fajna maniero:

La baso ludas:
(G A H |) _C_ H | _A_ G | _F_ G | _G_ | “_ _” indikas la gravajn basajn tonojn, la aliaj servas por la transiro de unu al la alia.

Post la basa tono, la gitaro ludas ĉiam sur la du plej altaj kordoj:
8 8 | 5 5 | 1 1 | 3 3 | (unue la plej altan, poste la alian kordon)

Komplete:

e|----8---|----5---|----1---|----3---| <- gitaro
H|-----8--|-----5--|-----1--|-----3--| <- gitaro
G|--------|--------|--------|--------|
D|--------|--------|--------|--------|
A|3-----2-|0-------|--------|-----02-| <- baso
E|--------|------3-|1-----1-|3---3---| <- baso

Eble la ekzakta taktpozicio de la notoj ankoraŭ ne ĝustas, sed principe tiel funkcias. Melodio kiu facilege eniras la orelon! Mi daŭre ekzercas ĝin. Cetere el tiu akordosinsekvo ankaŭ grandparte konsistas la kanto "Junula amo" de "La Kuracistoj"!

Kiel mi estas ĉagrenita (kaj malgaja)? Nu, mi refoje spertis ke ne eblas diskuti pri informadiko - eĉ ne kun miaj plej bonaj amikoj. Fakte ne eblas diskuti kun iu ajn: Normalaj uzantoj ĉefe rigardas ĉu aferoj bone aspektas kaj fino. Ĉu la sama enhavo aliloke sub aliaj kondiĉoj funkcias, ilin ne interesas. Fakuloj ofte estas betonkapaj fanatikuloj. Nur eta ekzemplo por eterna batalego: " Kio estas la ĝusta navigilo?". Mia sorto ŝajne estas ke neniu komprenos aŭ aprezos la valoron de mia laboro! (Fakte tio jam okazis en la pasinteco, kadre de mia Esperanto-aktivuleco, sed mi pensis ke tio estis nur dumtempa kaj al kelkaj personoj limigita fenomeno.)

Miaj principoj rilate al interreta enhavo estas:

1. Aferoj estu formale en ordo. Tio estas la baza regulo sen kiu la enhavo ne estas uzebla per diversaj sistemoj, navigiloj ktp. Kompreneble multaj homoj fajfas pri tio, tiom longe kiel aferoj ĉe ili funkcias.
2. La uzanto havu la navigeblon. Multaj modernaj TTT-ejoj permesas iri nur certan vojon aŭ havas multmediajn enhavojn kiuj kreas devigajn paŭzojn.

Ekzistas ankoraŭ pliaj gravaj principoj, sed aŭ oni jam nun komprenis kion mi alcelas aŭ mi jam nun enuigas.

Jes, mi pensas ofte al Urugjav’, al tiu eta land’

Du aldonoj al mia hieraŭa enskribo pri uzado de Esperanto-MP3j sur KD-Romoj:

1. Eble nur la artistoj ricevas tantiemojn, ĉar la mono ne sufiĉas por pli. Tamen nepre okazu detala mencio de la fonto: nomo de la albumo de kiu venas la kanto, nomo kaj adreso de la diskeldonejo (por ke homoj povu facile mendi la KDn). Ĉe ĉiu minimume serioza produkto, tiaj informoj normalkaze estas memkompreneblaj. Kun tristo mi konstatas ke tio ne validas por Esperantujo. Homoj ne konscias pri tio ke ili rajas reuzi libere haveblajn MP3jn nur sub certaj kondiĉoj, ekz. kiel la ĵus menciitajn.

2. Oni demandis min ĉu MP3 vere estas tiom granda danĝero. Homoj ja jam antaŭe faris piratajn kopiojn sur kasedoj kaj tamen aĉetis poste la originalojn. La baza diferenco inter MP3 kaj kasedo estas, ke MP3 ofertas multe pli altan kvaliton kaj ke el tiuj MP3j ege facilas fari KDjn. La plej gravaj argumentoj por la aĉetado de originalaj KDj do ne validas en la kazo de MP3j.

Sed nun pri alia afero: Mi hodiaŭ ricevis la DVDn “Im Juli” (En julio), romantika filmo pri vojaĝo de Germanio tra Bavario, Aŭstrio, Hungario, Rumanio, Bulgario al Turkio. Tiom multaj landoj, tiom multaj lingvoj, tiom bunta stilmikso ĉe la muziko… rekte trafas mian koron kaj gvidas al melankolia nostalgio. Mi revolas al Hungario!

Mi jam pripensis aĉeti la filman sonŝpuron, sed mankas kelkaj kantoj el la filmo sur ĝi. Unu tamen haveblas senpage kaj legale en la interreto, nome “Budapester Schlittenfahrt” de “Die Sterne” (La Steloj).

Kun la DVD alvenis ankaŭ KD de Funny van Dannen, moderna kantaŭtoro kun tre memironia, humura repertuaro. Por ricevi impreson kiel sonas lia muzika, aŭskultu la kanton Nuttenauto (“prostituina aŭto”)! Li ĉefe interesas ne pro la kantado aŭ gitarludado sed pro la foje pensemaj kaj samtempe ofte ankaŭ tute ŝercaj tekstoj.

Jen vi kaj mi – akvo kaj oleo

Ekzistas multnombraj planoj eldoni KD-Romon kun kurso, bildoj, muziko ktp. Plej ofte tiaj planoj fiaskis. Sed nun mi aŭdis pri almenaŭ du sukcesaj projektoj: Unu de lernu.net kaj alia de la Flandra Esperanto-Ligo (FEL). Por la muzikan parton FEL ne elektis titolojn jam interrete haveblajn sed kelkajn kun speciale klara prononco. Ili pretas pagi tantiemojn al la artistoj por la uzo de iliaj kantoj.

Mi tre kontentas pri tio, ĉar tio estas taŭga maniero por reenspezi la monon uzita por produkti la muzikon. Notindas ke la grandaj muzikentreprenoj ankoraŭ ne ofertas tian uzon de unuopaj kantoj kontraŭ pago, do tiurilate Esperantujo estas pli moderna ol la resto de la mondo. Kaj tia eblo vere urĝas.

Malmultaj vidas ke Esperantujo alfrontas problemon kiu minacas la pluekziston de altkvalita Eo-muziko.

Mi jam pensis verki artikolon pri la problemoj kiujn kaŭzas MP3, libere haveblaj kantoj, nigre kopiita materialo ktp.. Mi ne alcelas la piratan kopiadon de KDj sed nur la interretajn aferojn.

Jen la ĉefaj pensoj:
1. Homoj ne pretas pagi por kantoj kiuj iam libere haveblas en la interreto.
2. Homoj libere reuzas tiun materialon sen demandi permespeton al la artistoj aŭ Vinilkosmo, eĉ se tio estas kontraŭleĝa (tiel okazis ekz. ĉe la Rusa KD-Romo).
3. La kvanto de la interrete haveblaj kantoj daŭre kreskas. Do oftaj surfantoj nun posedas grandan MP3-kolekton – tute legale kaj senpage.
4. Sed se homoj povas libere ekhavi tian kolekton, ili eble ne plu pretas aĉeti kompletajn albumojn – kiuj pli multe kostas kaj kutime nur enhavas muzikon de unu artisto.

El tio mi sekvus
a) Artistoj kaj Vinilkosmo tre bone pripensu, kion ili metas interreten, ĉar ne plu eblas vendi interretan materialon.
b) Devas ekzisti maniero pagi artistojn (kaj Vinilkosmon) por kantoj uzitaj sur KD, KD-Romo ktp.

Alia problemo:
Por havi superrigardon pri kiom popularas la kantoj, plej utilas se ili nur haveblas ĉe unu loko. La plej taŭga estas musicexpress: Tie ekzistas ĝenro “Esperanto“, sed la kantoj samtempe troveblas en la ĝustaj muzikaj kategorioj (“roko”, “folkloro”). Tiel ankaŭ neesperantistoj povas malkovri Esperanto-muzikon.

Mi kun bedaŭro konstatis ke i.a. Suda Kruco, alia Kultura Kooperativo de Esperantistoj el Brazilo kaj Norvega Esperanto-Asocio mem ofertas la kantojn. Tio tre malhelpas – oni perdas superrigardon pri kiom ofte homoj prenis la kantojn, kaj muzikkolektantoj tute konfuziĝas inter la diversaj fontoj. Prefere ekzistu unu granda kompleta fonto ol unu bona kaj multaj mezbonaj. Ja estas kompreninde ke ĉiu volas oferti laŭeble ĉion sur sia TTT-ejo – sed tio gvidas nur al amaso da mezkvalitaj, nekompletaj paĝoj, en kiu malaperas la malmultaj vere bonaj.

Eble tio estas tre batalemaj, malharmoniaj pensoj. Sed ankaŭ ili foje bezonatas en Esperantujo.

Paderborn, Paderborn, mia urb’ mi amas vin…

Tritaga taglibra paŭzo… kio okazis intertempe?

Kiel anoncite, mi estis ĉe la festo de mia bona amiko kaj ekskunloĝanto Till en Paderborn. Tie mi revidis i.a. mian alian ekskunloĝanton Hanno (la terura triopo do estis kompleta!), Holger, la bonan kolegon Nils, plurajn Ĉinajn belulinojn kaj DĴ Kan Was.

La sekvan tagon mi veturis kun Holger al Kolonjo, kie ni renkontiĝis kun Nicole kaj Ilona (kiujn ni lastfoje vidis dum la Revelido-semajnfino en Meschede komence de aŭgusto) kaj kune travivis agrablan vesperon.

Kion la pasinta semajnfino montris al mi?

Simpatiaj homoj havas bonan muzikguston, malsimpatiaj homoj havas malbonan muzikguston. Klarigo: Mi DĴis dum la festo kaj surmetis plurajn tre bonajn kantojn kun la celo distri la homojn, kompreneble precipe Till. Li ankaŭ vere ŝatis mian muzikelekton kaj ege ĝojis. Same faris du ĉarmaj Ĉininoj.

Sed iu studentino, tre ŝminkita kaj sen bonaj kondutmanieroj, kverelegis ĝis kiam mi lasis ŝin al la komputilo kun la MP3j. Rezulto: Multe tro laŭta teknomuziko kiu dancigis preskaŭ neniun. Poste pluraj aliaj personoj provis – sensukcese – DĴi. Trista kulmino: Tiu studentino haltigis kanton kiun Holger surmetis post unu minuto. Ĉu ekzistas io pli aroganta? Mi dubas…

Holger havas tre bonan muzikguston, eble la plej kompatiblan al la mia. Mi pensas ke bonaj amikoj ankaŭ servas kiel fontoj por malkovri novajn grupojn. Nu, almenaŭ mi ofte spertis tion. Surstrate al Kolonjo, ni aŭdis KDjn kompilitajn de Holger. Kiam mi aŭskultis la kanton “Weit weg” de Deichkind, mi diris: >>Hej, tiu ĉi bone kongruas al du kantoj de Freundeskreis, nome “Mit Dir” kaj “Anna”.<< Kaj kiu kanto sekvis? - "Anna". Menciindas ke tiuj kantoj estas raraj esceptoj, ĉar ili vere elstaras kiel muzikaj perloj el la ofte tre mezkvalita germanlingva hiphopo. Cetere unu de la Ĉininoj anoncis ke ŝi volas lerni gitarludadon, ĉar Sebastian kaj mi (duono de "La Kuracistoj“) tiom impresis ŝin muzikante dum la Revelido-semajnfino antaŭ du semajnoj. Ho jes, mi sentas min fama kaj grava nun! ; )

Mi volis verki poemojn pri amo, la papero blankas plu

Mi ĵus finis version 1.1 de mia kantokolekto. Krom multaj etaj korektoj, mi aldonis ses novajn kantojn:

  1. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
  2. JoMo: Ĉeboksaro
  3. JoMo: Esperanto
  4. JoMo: La virbovo kaj la luno
  5. Flávio Fonseca: Babelturo
  6. Flávio Fonseca: Simbiozo

Restas aldonendaj ankoraŭ kvin…

Mi hodiaŭ forveturos al Paderborn kie Till festas sian adiaŭon. Li fine de la monato iros al Ĉinio por studi tie dum unu jaro.

La sonĝo revenas al mi, neniam disfalas

Al mi venis la ideo sampli kanton de Thierry Faverial kaj uzi ĝin kiel muzikon por hiphopo de mi. Mi jam elprovis tion antaŭ ĉirkaŭ unu jaro sed ne serioze plusekvis tion; nun mi pensas ke povus funkcii.

Daŭras la diskutado pri nova strofo por “Feliĉe”. Verŝajne Amir kaj mi demandos lingvan spertegulon por ricevi klaran respondon al demandoj pri tiklaj lingvaj detaloj…

Sed nun la bona novaĵo: Hodiaŭ mi ricevis miajn fotojn de la IJS: Belegaj memoraĵoj. Mi ankaŭ malkovris ke Dave Blair jam enretigis siajn fotojn. Sur ili videblas i.a. Csilla kaj aliaj Hungaraj belulinoj (sonas nekredeble, sed imagu ke ili reale eĉ pli bonaspektas!). Jen foto kun plia persono kiun mi revidis: amuzulo!

Belaj someraj memoroj…

DJh Kunar, Csilla, amuzulo

Al kreanto evoluu

Amir de Esperanto Desperado skribis, ke mi ankoraŭ ŝanĝu unu linion de mia nova strofo de “Feliĉe”, kaj feliĉkaze al mia kapo venis ideo.

Patrik Austin de Dolchamar anoncis la sendadon de kelkaj akordoj por mia kantokolekto.

Dum ĝardena festo mi kantis kun juna samvilaĝanino Beatles-kanton duope. Duvoĉa kantado… finfine denove! Necesas scii ke ekzistas multaj korusoj kaj aliaj muzikaj projektoj en Nordwalde, do jen de kie venas ia muzika talento mia.

Mi kunportis vere nur 40 KDjn al la IJS, rekorde malmulte! Helpis la MP3-kolekto de DĴ-kolego, precipe dum la latinmuzika vespero. Tamen mi miris kiom malofte mankis al mi iu kanto, fakte 40 vere bonaj KDj sufiĉas por duonnokta unusemajna diskoteko. Nun gravas bone kompili KDjn laŭ certaj temoj (“80aj jaroj”, “malmola roko”…) tiel ke se mi estonte volas kunpreni iun stilon, mi povos en ĉiu kazo uzi la tutan diskon.

Mi scias ke mi ne estas senespera kaz’

Dum la pasintaj jaroj mi gajnis la impreson, ke Esperanto-renkontiĝoj ruinigas vian korpan kaj mensan sanon. Sed dum la IJS mi spertis ke foje okazas eĉ male kaj vi retrovas al spirita trankvileco kaj kontenteco. Jen unu el la kialoj:

Tre gravis por mi kanti kaj gitarludi por certa persono. Temis pri la kantoj Kisu min, ho kara, Por ni, Duona amkanto, Longe for kaj la hungarlingva “Emelj fel”. Tion mi volis fari jam ekde longe, same kiel la unuan agrablan interparolon kun tiu persono ekde pli ol tri jaroj.

Iam dum tiu semajno, oni intermiksis min kun Patrik Austin de Dolchamar. Kia komplimento ke oni supozis min esti la ĉefo de la Finnaj steluloj!

Aliaj muzikaj aferoj:

En la reto troveblas bonega vidbendo de Bertilo & Birke ludantaj “Feliĉe”. Mi devos iel fari MP3n el ĝi…

Instigite de tiu surbendigo, mi finfine realigis mian planon verki novan strofon por “Feliĉe” de Esperanto Desperado. Espereble ili akceptos ĝin kiel intertempe kvaran strofon.

Lasta novaĵo: Post kiam mi jam dum monatoj ne plu rigardis al miaj statistikoj ĉe mp3.com, mi hodiaŭ eltrovis ke mi denove furoras tie! Plej elstaras mia kanto “Mortal Combat 2 (remix no.1)” kiu ekde fine de majo estas #1 en la subĝenro “Detroit”, nun la #3 en la ĝenro “Techno”, #20 en la kategorio “Electronic” kaj #117 entute (!) antaŭ du semajnoj. Mi ne kredintus je tia nova sukceso kun la (por mi) jam iom malnovaj kantoj. Eble vere indas krei ion novan kaj aldoni ĝin tie.

Ni ja havas ŝancon en la vivo fari bonon, trovi amon kaj harmonion

Esperante ke la jam hieraŭ menciitaj temoj altiris vian atenton, jen kelkaj pli detalaj informoj:

  • Dum la trajnvojaĝo al la IJS, mi fintradukis nova kanton de “Die Ärzte” al Esperanto. “La Kuracistoj” do ekde nun havas 16 kantojn en sia repertuaro!
  • JoMo faris bonegan duhoran koncerton, ludante grandparte en Esperanto kun kelkaj nacilingvaj kantoj. La esperantlingva parto konsistis ne nur el la plej bonaj kantoj de liaj lastaj du albumoj sed ankaŭ kelkaj kantoj de aliaj artistoj. Antaŭe ni interparolis kaj mi montris al li mian kantokolekton. JoMo interesiĝis pri Ska-virino kaj Ni renkontiĝos kaj donis al mi la akordojn de Ĉeboksaro kaj Sur la mar’. Jes ja, la afero evoluas!
  • Vingustumado en IJS signifas: Vi rapide trinkas multajn vinojn dum somerego – kaj do post plej mallonga tempo estas tutebria! Feliĉkaze mi iom atentis kaj tiel evitis malbonajn sekvojn. Male mi eĉ kunportis grandan botelon da blanka “Silvana Rislingo” hejmen!
  • Multaj Hungarinoj estas nekredeble belaj, verŝajne ĉar ili (kompare al la virinoj en Germanio) malpli ŝminkas sin kaj pli ofte havas vere inajn ( = rondajn, nemagrajn) proporciojn. Dum la vizito de naĝejo, mi ne estis la sola eksterlandano kies spiron la belulinoj rabis kaj kiu pro ilia beleco preskaŭ ricevis koratakon.
  • Dmi3 ankoraŭ havis tekilan botelon, mi aĉetis la citronojn, Vera organizis la salon kaj alirigis du pliajn Hungarajn belulinojn – jen pretis ĉio por la unua tekilumado dum IJS! Miaj kunvojaĝantoj kaj mi tiel trafestis la lastan nokton sen dormi. Sed indis la far’… ho jes!!!

Muzikaj aferoj kiuj okazis dum la IJS (krom la jam menciitaj):

  1. Jomo gitaris, dum mi kantis diversajn kantojn de “La Kuracistoj”. Mi kune prezentis kun JoMo en koncerto “La Bamba” kaj “Ska-virino”.
  2. En la diskoteko, ekzistis speciala programo ĉiunokte. Oni anoncis ĝin eĉ kun parte tre atentigaj skeĉoj. Eblis uzi komputilon por DĴi, tamen ekestis kelkaj etaj teknikaj problemoj – kiel mi jam antaŭvidis.
  3. Dum la komuna vizito de publika naĝejo, mi kunportis kelkajn KDjn kaj elektis Esperanto-kantojn kiujn la surloka DĴ surmetis.
  4. En kantada rondo, homoj demandis pri germanlingva kanto. Do Krücke kaj mi kantis “Westerland”. Nu, eble oni atendis de ni pli trankvilan, malrapidan kanton – sed tio ne kongruintus al nia persona etoso!