Monataj arkivoj: Januaro 2009

Mi portas la ?emizon nigran

Kio restas por diri pri la 52 Internacia Seminario en Biedenkopf? La plej grandan parton mi jam skribis en artikolo por revuo Esperanto. Tial nun sekvu nur kelkaj noticoj pri la internacia vespero.

La Kuracistoj ankoraŭfoje kontribuis. Dum la koncerto en la gufujo, Sebastian kaj mi uzis nur akustikan gitaron. Por adekvate prezenti “Vi volas kisi“, necesas elektra baso.

Cetere n_true verkis IS-raporton. Kaj kompreneble kun iom da prokrasto, sed tamen min kaptis la post-IS-sindromo.

Cetere finfine mi estis la “numero 1”, ĉar Andi Münchow ne venis al la IS. Antaŭe li estis la nura kun pli longa neinterrompita serio de partoprenoj.

Lasta muzika kulmino de la 52a IS estis la komuna kantado de la IS-kanto. Ĝi iĝis 25-jara! Mi ankoraŭ bone memoras ĝian 20an naskiĝtagon.

Min mortigas la menlankoli’

La Kuracistoj jam ludis dum tri diversaj okazoj en 2008, nome dum la Germana Esperanto-Kongreso, dum la doktoriĝa festo de Sebastian kaj dum la internacia vespero de la IJK. Do ni ne plu bezonis pruvi ion, sed povis libere muziki dum la 52a Internacia Seminario. Ni faris koncerton en la gufujo, dum kiu ni ludis la sekvajn kantojn:

La publiko reagis tre pozitive kaj ni mem estis kontentaj pri la rezulto. Oni eĉ invitis nin al la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Italujo dum pasko.

Amu ?is malamo malaperos de la surfaco de la tero

La 52 Internacia Seminario ofertis plurajn koncertojn. Venis Alejandro Cossavella, kiu turneis tra Eŭropo. Oni konas lin pro lia antaŭa grupo La Porkoj, kun kiu li faris la albumon “ŝako”, kaj pro lia posta albumo sub la nomo “Strika Tango“, sur kiu li muzikis kun diversaj aliaj personoj. Antaŭe mi nur unufoje havis la oportunon spekti koncerton de li, nome dum la Kultura Esperanto-Festivalo 2005.

Intertempe li surbendigis la kanton “Grava” kaj tiel iĝis la kvara Esperanto-artisto, kiu ludas ĝin: Origine ĝi venas de Esperanto Desperado.
Mi ludis ĝin kun “Junas kaj pli junas” dum la Internacia Junulara Festivalo 2004. Poste Flávio Fonseca prezentis tre konvinkan version dum la Kultura Esperanto-Festivalo en 2005.

Kompare al la altiĝintaj normoj, kiujn mi intertempe ĝuas dum Esperanto-renkontiĝoj, la koncerto de Alejandro Cossavella estis “nur” en ordo. Ĉiel ajn mi ĝojis revidi kaj reaŭi lin – kaj je la fino tio estas, kio gravas.

Inicialoj DC kutime ĉiam plaĉas al mi. Li estas – kune kun ekzemple Martin Wiese – unu de la malmultaj Esperanto-artistoj, kiuj ne seniluziigis min muzike dum la pasintaj jaroj. La unua koncerto de li, kiun mi ĉeestis, okazis dum la IS 2004/05. Tiam li estis furorulo. Tute kontraŭe, li iomete perdiĝis en plenŝtopita programo dum la IS 2006/07, kvankam mi denove ŝatis lin. Ĉifoje mi dancis en la malantaŭo, dum la plej granda parto de la publiko restis sidanta sur la seĝoj. Nu bone, ĉiu laŭ siaj preferoj – mi tamen daŭre opinias, ke li estas granda pliriĉigo de muzika Esperantujo per siaj kantoj kaj videoj.

Dolchamar revenis – kaj denove en nova konsisto! Male al la pasinta koncerto 2006/07, ĉifoje Sebastian kaj mi ne partoprenis kiel gastmuzikistoj. La etoso iomete memorigis min pri la “fruaj” tagoj de la grupo (ĉirkaŭ 2000, kiam ili koncertis dum la KEF kaj la IS).

Mi ne povis ripozi, mi devis pluser?i

La silvestra balo de la 52a Internacia Seminario denove meritis tiun nomon. Mi eĉ pli ŝatis ĝin ol tiun de la IS 2007/08. La negativaj spertoj de aliaj jaroj, ekzemple la IS 2006/07, la IS 2005/06 kaj la IS 2004/05, ne ripetiĝis. DĴ Leo faris la danckonkurson kaj zorgis pri tio, ke ĝi ne tro longe daŭris kaj la aliaj homoj ŝatis spekti ĝin anstataŭ foriri. La premiadon de la plej bona kostumo (laŭ la temo “katastrofoj”, en ambaŭ sencoj) bedaŭrinde okazis post noktomezo, do malfrue laŭ mia opinio.

La festo tamen daŭris sufiĉe longe: Mi enlitiĝis je la 6a kaj 30, dum tuta grupo ankoraŭ dancis. Ĉifoje la Rusa nova jaro je la 22a ricevis pli grandan atenton de mi. Mi estis kunportinta diskon de ????????? ?????? (Diskoteka Avariya) por la nova jaro laŭ Moskva tempo. En la kanto ?????????? eksonas en la rusa la tipa bondeziro por la nova jaro. Tial mi petis DĴ Leo, surmeti ĝin ĝuste dum la 22a. Tio estis bonega afero, la ĉeestantaj Rusoj reagis tre entuziasme al tio kaj la homoj gaje dancis.

Denove mi DĴumis dum la silvestra balo. La transdono de la aparataro okazis tiom senprobleme kiom eblis. Mi surmetis muzikon inter la 1a kaj la 3a. Mi komencis per “New Year’s Day” de U2 por la nova jaro en Britujo kaj Irlando. Poste baldaŭ sekvis la kostumkonkurso. Tiam mi surmetis i.a. muzikon el Star Trek VIII kaj la du kantojn de Star Wars Cantina Band. Ĉiujn tri rekonis n_true, pri kio mi tre ĝojis. Iom similis al elgrande, kiu rekonis muzikon el la filmo “Donnie Darko” dum la silvestra balo de la IS 2007/08, aŭ n_true kaj muziko el la komputila ludo GTA en la trinkejo de la IS 2004/05.

Kompare al antaŭaj jaroj, pri kiuj mi skribis, do la IS 2007/08, la IS 2006/07, la IS 2005/05, la IS 2004/05 kaj la IS 2003/04, mi DĴumis malmulte. Sed ne gravas la kvanto, nur gravas, ke la homoj estas kontentaj en la diskoteko. Dum tiu ĉi IS, mi festis mian 15-jaran DĴ-jubileon.

Nun pluvas pli ol iam ajn

Dum la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf dufoje oni okazigis karaokeon en la trinkejo. Karaokeo dum Esperanto-renkontiĝoj povas esti bona (ekzemple kun viva muzikgrupo kiel dum la Kultura Esperanto-Festivalo 2005) aŭ malbona (ekzemple dum la IJF 2004). Ĉifoje eblis kanti en diversaj lingvoj. Kio tre plaĉis al mi, estis la anonco, ke oni pligrandigos la kantoliston por estontaj fojoj. Mi mem prezentis tri kantojn: It’s No Good de Depeche Mode, Fly Away de Lenny Kravitz kaj la IS-kanton de Amplifiki.

La karaokeado eble kaŭzis, ke mi neniam uzis mian kantaron por gitara rondo. Tio estas grava diferenco al la IS 2007/08, la IS 2006/07, la IS 2005/06 kaj la IS 2004/04. Eble estonte mi ne plu kunpreni kompletan paperan version, sed simple PDF-dosieron por presi ĝin surloke, se dezirata. Tio ŝparos kelkajn kilogramojn en mia pakaĵo!

La diskejo okazis malofte, sed bone. DĴ Leo ĉifoje multe pli bone trafis la guston de la publiko. Mi jam skribis post la IS 2006/07, ke li havas talenton, kaj post la IS 2005/06, ke li certe estas bone ekipita rilate al teknikaĵoj. Ĉifoje oni spertis, kiel efikas la afero, se la muzikelekto estas taŭga por IS.

Mi volas esti kun vi, kun vi tage kaj nokte

Antaŭ unu semajno mi revenis de feriumado. Ĝis nun mankis tempo por skribi pri la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf ĉi tie. Sed tamen mi jam finis raporton pri ĝi: Mi verkis la artikolon por la paĝo “Malferme” de Revuo Esperanto. Marek Blahuŝ skribis pri la IS, sed eblis facile mencii pliajn informojn. Fakte min ĉiam ĉagrenis, ke dum la pasintaj jaroj ne aperis artikolo pri la IS en Revuo Esperanto, sed pri la konkurencaj silvestraj aranĝoj. La simpla kialo estis, ke neniu proponis sin por artikolo. Tion la Germana Esperanto-Junularo evidente neglektis en sia gazetara laboro. Kiam Stano Marĉek, la redaktanto, vizitis la domon de miaj gepatroj fine de 2008, li rekte demandis min, ĉu mi ne povas verki ion mem, kaj mi promesis fari tion.

Kion skribi ĉi tie pri la IS? Mi havas pli multan spacon kaj povas pritrakti detalojn, kiuj ne havus lokon en papera gazeto. En mia muzika taglibro, kompreneble muziko ricevas grandan emfazon. Krome mi uzas mian liberecon, rakonti el mia propra vidpunkto sed doni grandan atenton al “asocia diplomatio”.

Al la 52a Internacia Seminario venis 138 partoprenantoj el 24 landoj. Estis la plej malgranda IS, kiun mi iam partoprenis, kaj la plej malgranda ekde la komenciĝo de la 1980aj jaroj. Se oni komparas la kvanton da homoj al tiuj la antaŭaj jaroj – 180 en 2007/2008, iom pli ol 200 en 2006/2007, 170 en 2005/2006, 240 en 2004/2005 kaj pli ol 300 en 2003/2004 – oni klare vidas la malkreskon kaj kiam ĝi komenciĝis. La lasta IS en kutima grandeco okazis antaŭ kvin jaroj. La malkresko ne komenciĝis en Xanten, kiel multaj opinias, sed jam unu jaron antaŭe en Wetzlar. Cetere inter la 24 landoj troviĝis i.a. tiom foraj devenlandoj kiel Aŭstralujo, Kanado, Argentino, Peruo, Ĉinujo kaj orienta Rusujo. Rilate al la internacieco, la IS estis tute akceptebla.

Pro la malgrandeco de la aranĝo la organizantoj rezignis pri tuttaga ekskurso al Marburg. Tamen al Marburg mi faris privatan ekskurson ekster la programo. Tuj apud la ejo troviĝis naĝejo, sed ĝi ŝajne estis fermita dum vintro. Tial ankaŭ ne okazis naĝposttagmezo.

Pli negative tamen rimarkeblis la malmultaj homoj ĉe aliaj partoj de la programo: La tema programo preskaŭ neniam vere furoris dum la renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis. Same kiel mi jam skribis pri la IS 2005/06 kaj la IJK 2008, mi trovis apenaŭ ion interesan. Necesas mencii tamen prelegon pri Ĉernobilo, kiun mi ial maltrafis, sed kiu certe estis deca kontribuo al la temo “katastrofoj”. Por la estontaj jaroj mi deziras, ke “taga programo” denove estu tasko de du homoj, kiuj okupiĝas aŭ sole pri tema aŭ pri distra programo. Ne sufiĉas simple atendi, kiu proponas sin mem, ĉar tiam venas ĉiufoje la samaj homoj, kiuj ofte eĉ volas ĉefe propagandi sian vivstilon aŭ -filozofion. Necesas aktive alparoli spertulojn, kiuj povas altnivele kontribui. Krome mi demandas min, ĉu ne ekzistas temo, pri kiu oni povas diskuti iom kontroverse, anstataŭ ĉiam finiĝi en iu “Ni ĉiuj ŝatas unu la alian”-harmonio. Per nova temo eblus facile distingiĝi de aliaj renkontiĝoj kun sia kutima Eŭropo/lingvoj/kulturoj/malplimultoj/integriĝo-temo, kiun mi renkontis dum la pasintaj 10-15 jaroj ĉiam denove en iom alia vortumo.

Movada laboro, por kiu kutime bonege taŭgas renkontiĝo, apenaŭ okazis. Antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ Francoj, Italoj, landaj ligoj de la Germana Esperanto-Junularo faris siajn kunsidojn. Dum pasintaj fojoj (ekzemple la IS 2007/08 kaj la IS 2005/06) mi plendis, ke paralele al la GEJ-forumo okazis interesaj programeroj, kiuj allogis GEJ-membrojn. Ĉifoje la forumo tute ne okazis, kvankam estis gravaj aferoj por priparoli kaj pripensi antaŭ la jarĉefkunveno.

Sed necesas mencii, ke la IS havis multajn bonajn flankojn: Principe gravas la etoso, kaj tiu estis pli bona ol dum pluraj antaŭaj fojoj. La ejo montriĝis tre taŭga: La manĝejo, kiun eblis enrigardi de ĉiu flanko en la domo, servis kiel salono por la vespera programo. La enirhalo iĝis la centra loko por hazardaj renkontoj. Tie homoj komputilumis, uzante la senpagan sendratan reton, trinkis kafon aŭ rigardis al la libroservo. Dum du vesperoj grupo ĉirkaŭ Leo Sakaguchi vendis tie koktelojn, tiel revivigante memorojn al simila oferto dum la IS 2003/04 en Naumburg kaj 1996/97 en Freiburg.

Post kelkaj tagoj tie ankaŭ eblis aliĝi al la IJK en Liberec’. Tio postlasis entute bonan impreson ĉe mi: La aliĝilo estis komprenebla kaj ĉiuj gravaj informoj, precipe la kotizokalkulado, troviĝis sur unu paĝo. La ĉeforganizanto Marek Blahuŝ krome tiel prezentis la Internacian Junularan Kongreson antaŭ la vespera programo, ke mi ne enuis kaj eĉ sekvis la tutan prezentadon. Varbado dum renkontiĝoj por estonta renkontiĝo (en bona, konvinka maniero) ofte estis neglektita dum la pasintaj jaroj; ĉi tie estis kontraŭekzemplo.

La trinkejo bone funkciis. Mi neniam havis la impreson, ke mankis helpantoj. Ĉar oni uzis la eksteran malvarmon, la biero ĉiam estis agrable malvarma. La gufujo denove havis la etoson, kiun oni konas de ĝi. Mi malofte vizitis ĝin, sed mi aŭdis multajn laŭdojn de aliaj. Tie ankaŭ okazis la novjara koncerto, kiun mi tamen maltrafis.

Malgraŭ kelkaj teknikaj problemoj, dum la vespera programo tre amuzis min la ludo “Kiu volas iĝi milionulo?”, Esperanto-versio de la konata televida elsendo. timwi organizis ĝin jam la duan fojon post 2007/08.

Dum la unua plena tago, Johannes Mueller ofertis ekskurson al la kastelo de Biedenkopf. Li ankaŭ prepariĝis por doni kelkajn klarigojn pri diversaj konstruaĵoj kaj placoj.

Eĉ la noktaj filmoj allogis min. Mi spektis la filmon “Ĉeĥa revo” kaj parton de “Modernaj tempoj“, ambaŭ kun Esperanto-subtekstoj. Precipe la unua tre pozitive surprizis min. Mi povintus facile imagi diskuton pri tio, kion oni lernis el la filmo.

La ludejon mi ne vizitis. Sed bone ke ĝi okazis en aparta ĉambro denove, ne sur laŭta koridoro kiel dum la pasinta jaro.

La ejo mem, same kiel Wewelsburg 2006/07, ofertis saŭnon. Ĝi estis uzebla dum la tuta semajno – kaj tre refreŝiga!

Entute estas imprese, kiom multajn kaj diversajn partojn de la programo mi partoprenis. Tio tute ne estas memkomprenebla.

Flamoj al cindro

Hieraŭ mi rigardis reen sed ankaŭ anoncis kelkajn instigojn por la nova jaro. Pri kio temas?

Kompreneble mi havas multajn ideojn kaj daŭre aldoniĝas kelkaj. Sed por ke mi ne ĉiam rigardu, kiel mi pene realigas unu kaj la resto prokrastiĝas dum jaroj, mi simple diras: Nu bone, ne eblas ĉio samtempe. Ĉiuj ideoj estas ebloj, sed ne taskoj.

Mian muzikan TTT-ejon mi prizorgu, kiam mi trovas tempon por tio. Estas simple stulte, krei grandegan liston da farendaĵoj kaj ĉiam havi malbonan konsciencon pro tio.

La sama validas por la reordigado de la MP3-paĝoj. Certe tio estas farinda, sed mi ankaŭ eltrovis, ke tio postulas multan koncentriĝon. Kaj precipe malaliĝo de MP3-TTT-ejoj montriĝis multe pli malfacila, ol mi pensis. Tre frustriga sperto!

Se temas pri tradukado de kantotekstoj de “Die Ärzte”: La mondo ne finiĝas, se mi ne sukcesas, ĉiun jaron almenaŭ fintraduki unu. Mi mem spertis, ke la rezultoj ne aparte pliboniĝas, kiam mi devigas min mem. Tute male, ĝuste la plej bonaj tradukoj ĉiam venas ŝajne el la nenio, sen ajna plano. Se mi mem konsilas tion al aliaj homoj kiel en mia prelego, mi ankaŭ mem sekvu tiun rekomendon. Plie unuflanke intertempe jam ekzistas sufiĉe multaj tradukoj de “Die Ärzte”, aliflanke restis malmultaj kantoj, kies tradukon mi mem persone taksas tre dezirinda.

Dum la Internacia Seminario venis interesa propono por la publika kantaro. Mi jam de tri jaroj ne publikigis novan version, ĉar mi ĉiam droniĝis en la laboro, finpoluri kantotekstojn kaj akordojn. Kantotekstoj kun akordoj reviziitaj de la artistoj mem certe daŭre estas tre havindaj. Sed anstataŭ lasi dekojn da kantoj en mia privata kolekto, pli utilus simple enretigi krudajn versiojn por la ĝenerala publiko. Tiuj, kiuj ne atentas pri detaloj aŭ povas mem eltrovi, kie fari korektetojn por pli aŭtentika reludado, jam kontentiĝas per ili. Se mi klare distingas inter “pretaj” kaj “polurindaj” kantoj, ekzemple uzante du diversajn dosierojn, ĉiu facile rimarkos la diferencon. Plej belus havi daton sur ĉiu paĝo, kiu indikas la lastan ŝanĝon. Tiel facilos poste eltrovi, ĉu presita paĝo estas aktuala aŭ ne. Sed eĉ se tio ne eblas: Ĉu mi vere tiom zorgu pri tio? La praktikaj efikoj intertempe ŝajnas al mi bagatelaj.

Dum pli ol kvin jaroj mi ĉiam limigis min al ĉirkaŭ 40 diskoj, kiujn mi kunportis al Esperanto-renkontiĝoj por DĴumi. Nun venis deca momento por diri: Tiel ne eblas praktike daŭrigi. Ĉiam mi devas prepari novan diskon, trarigardi la kolekton kaj pene decidi, kion kunpreni kaj kion ne. Kaj al kompleta refarado de diskokolekto mi ĉiel ajn ne venas inter du feriumadoj, ĉar mi neniam povas motivigi min al tio, pasigi tutajn vesperojn nur per diskokompilado kaj provaŭskultado. Pli facile estas MP3-igi ĉion unufoje, poste meti ĉion al transportebla ilo (USB-bastoneto aŭ io ajn) kaj uzi komputilon. Mi ĉiel ajn jam konas komfortan programon por DĴumado de komuna laboro kun DĴ Arafat. Kial ne faciligi al mi la vivon?

Estas tempo por kelkaj ŝanĝoj en mia vivo. Pri iuj dikfingraj reguloj, opinioj kaj gvidlinioj, kiuj servis min sufiĉe bone dum kelkaj jaroj, sed kiuj intertempe ne plu estas adekvataj al mia situacio en la hodiaŭa tempo, mi simple rezignu.

Nur ?ar mi malvenkas, tio ne signifas, ke mi estas perdita

Hieraŭ mi revenis de la feriumado. Kion skribi pri 2008?

Multaj muzikaj projektoj devis paŭzi dum tiu jaro. Mi simple ne trovis la tempon por okupiĝi pri ili

Male al antaŭaj jaroj, mi estis malpli aktiva rilate al Esperanto-muziko kaj muziko ĝenerale. Tamen mi ne bedaŭras tion, ĉar alia faktoro decidas pri mia kontenteco:

Mi sukcesis fari la gravajn aferojn. Mia vivo estis pli plena je ĝojo ol antaŭe.

Kaj tiam ne estas miraklo, ke hobioj, kiuj postulas multan tempon en trankvila soleco, estas ŝovitaj al posta tago. Kial mi devigu min al io, kio feliĉigu min, se aliaj aferoj, kiuj pli gravas, postulas mian atenton?

Sed mi jam havas interesajn planojn por la nova jaro. Mi kolektis ilin dum la Internacia Seminario. Pri ili mi skribos morgaŭ.