Mi ne povis ripozi, mi devis pluser?i

La silvestra balo de la 52a Internacia Seminario denove meritis tiun nomon. Mi eĉ pli ŝatis ĝin ol tiun de la IS 2007/08. La negativaj spertoj de aliaj jaroj, ekzemple la IS 2006/07, la IS 2005/06 kaj la IS 2004/05, ne ripetiĝis. DĴ Leo faris la danckonkurson kaj zorgis pri tio, ke ĝi ne tro longe daŭris kaj la aliaj homoj ŝatis spekti ĝin anstataŭ foriri. La premiadon de la plej bona kostumo (laŭ la temo “katastrofoj”, en ambaŭ sencoj) bedaŭrinde okazis post noktomezo, do malfrue laŭ mia opinio.

La festo tamen daŭris sufiĉe longe: Mi enlitiĝis je la 6a kaj 30, dum tuta grupo ankoraŭ dancis. Ĉifoje la Rusa nova jaro je la 22a ricevis pli grandan atenton de mi. Mi estis kunportinta diskon de ????????? ?????? (Diskoteka Avariya) por la nova jaro laŭ Moskva tempo. En la kanto ?????????? eksonas en la rusa la tipa bondeziro por la nova jaro. Tial mi petis DĴ Leo, surmeti ĝin ĝuste dum la 22a. Tio estis bonega afero, la ĉeestantaj Rusoj reagis tre entuziasme al tio kaj la homoj gaje dancis.

Denove mi DĴumis dum la silvestra balo. La transdono de la aparataro okazis tiom senprobleme kiom eblis. Mi surmetis muzikon inter la 1a kaj la 3a. Mi komencis per “New Year’s Day” de U2 por la nova jaro en Britujo kaj Irlando. Poste baldaŭ sekvis la kostumkonkurso. Tiam mi surmetis i.a. muzikon el Star Trek VIII kaj la du kantojn de Star Wars Cantina Band. Ĉiujn tri rekonis n_true, pri kio mi tre ĝojis. Iom similis al elgrande, kiu rekonis muzikon el la filmo “Donnie Darko” dum la silvestra balo de la IS 2007/08, aŭ n_true kaj muziko el la komputila ludo GTA en la trinkejo de la IS 2004/05.

Kompare al antaŭaj jaroj, pri kiuj mi skribis, do la IS 2007/08, la IS 2006/07, la IS 2005/05, la IS 2004/05 kaj la IS 2003/04, mi DĴumis malmulte. Sed ne gravas la kvanto, nur gravas, ke la homoj estas kontentaj en la diskoteko. Dum tiu ĉi IS, mi festis mian 15-jaran DĴ-jubileon.

1 thought on “Mi ne povis ripozi, mi devis pluser?i

  1. lapingvino

    Vere tro malfrua reago, sed klare vi ankora? ne skribis novajn artikolojn, do mi supozas ke ni havas tempon abunde por reagi ?uste la?vole 😉

    Mi kredas ke mi iom maltrafis tiun Rusan novjari?on kun Diskoteka Avarija, mi ja volus a?di tiun numeron (?u en YouTube…?)

    Sed tre bone ke vi faris tiel, brila ideo :P.

    Kaj jes, la IS la? mi estis vere pla?a, kaj mi ?oje anta?vidas sekvajn renkonti?ojn… Nun unue IJF, mia unua IJF… 🙂 kaj leginte vian mesa?on pri 8-jara ?iama vizitado, mi scivolas kiel pla?as al mi :).

    Multan sukceson plezuron kaj espereble ?is revido balda? ie en Esperantio!

    Joop Kiefte

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *