Monataj arkivoj: Aŭgusto 2008

Meze de amikoj, mirinda vivmedi’

Sur la du “plej bonaj kantoj“-albumoj de Die Ärzte troviĝas kelkaj interesaj remiksoj, kiuj ne aperis sur iu disketo aŭ alia albumo. “Remikso” tamen plej ofte signifas, ke oni surbendigis la kanton denove parte aŭ eĉ komplete.

Ist das alles? (13 Höhepunkte mit den Ärzten):

  • Mysteryland (Remix)
  • El Cattivo (1987 Bad Boy-Mix)
  • Dein Vampyr (Remix)
  • Wie am ersten Tag (Remix)

Das Beste von kurz nach früher bis jetze:

  • Ist das alles (Remix ’94)
  • Zum letzten Mal (Remix ’94)
  • Wie am ersten Tag (Remix ’94)
  • Gute Zeit (Remix ’94)

Kvin el la ok kantoj origine aperis sur certa albumo, kies vendado estas malpermesita al junuloj kaj por kiu oni ne rajtas varbi. La originaloj do estas multe malpli facile akireblaj.

Interese, ke mi preskaŭ ĉiam preferas la plej novajn versiojn. Ekzemple la tria kaj lasta surbendigo de “Ist das alles?” instigis min al la traduko “Ĉu jam ĉio?” por La Kuracistoj. Simile la duan version de “Mysteryland”, kiu havas iomete alian tekston, mi uzis kiel bazon por “Misteroland’“. Nur ĉe “Gute Zeit” mi pli ofte aŭskultis la originalon, kiu motivigis min verki la Esperanto-version “Bona tempo“. “Wie am ersten Tag” eĉ aperis dufoje denove, sed la tria kaj lasta versio estas tiu, kiu vere konvinkas min.

Kial vi nenion lernis?

Kiel mi menciis hieraŭ, mi ne plutradukis kantotekstojn dum la IJK. Sed Stephan Schneider kontaktis min nun kaj anoncis, ke li tradukis “Junge“.

Estas lia dua traduko de “Die Ärzte“-kanto. La unuan li verkis antaŭ preskaŭ unu jaro.

La teksto “Filo” ne kontentigas min rilate al ĉiuj detaloj, sed por vere grumbli, mi devus unue verki pli bonan version. Fakte La Kuracistoj kaj Stephan jam intencis traduki “Junge” por la koncerto dum la Germana Esperanto-Kongreso, sed kiel ĉiam mankis tempo kaj inspiro. Mi fakte ĝojas, ke mi nun povas koncentriĝi pri aliaj tradukoj, ĉar tiu kanto ne estas mia plej ŝatata kandidato.

Stephan Schneider cetere ankaŭ koncertis dum unu vespero dum la IJK (kaj poste Paŭlo Moĵajev). Bedaŭrinde mi estis ege laca kaj nur kaptis parton de la koncerto. Sed kion mi aŭdis, tion mi ŝatis!

En la IJK povas okazi io ajn

Dimanĉe antaŭ du semajnoj mi revenis de mia feriumado. La tempo denove nur sufiĉis por unu Esperanto-renkontiĝo. La 9a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Danlando ne okazis. Mia sekva elekto estis la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Szombathely, Hungarujo. La pasintan fojon mi estis ĉe la IJK antaŭ naŭ jaroj! Ankaŭ ĝi okazis en Hungarujo, nome en Veszprém.

La tempo antaŭ la renkontiĝo bedaŭrinde estis plena je obstakloj venkendaj: Kvankam mi jam preparis tion komence de la jaro, ĝis kelkaj semajnoj antaŭ la IJK necesis barakti por invitletero, kiun mi petis por alia partoprenanto. Krome du ĝiroj, kiuj mi faris (unu tra UEA kaj unu tra la Germana Esperanto-Junularo), unue ne estis rimarkitaj, tiel ke necesis skribi kelkajn retmesaĝojn kaj kunporti la kontoeltirojn. Strikis la pilotoj de Eurowings kaj Cityline kaj teknikistoj kaj kabinaj dungitoj de Lufthansa komencis striki. Nur pro bonŝanco miaj flugoj falis ĝuste en tiun tempan koridoron, kiam ĝuste ĉiuj paŭzigis la strikojn. Fine necesis organizi tranokteblon en Budapeŝto, sed tio montriĝis unue pli malfacile ol pensite. Je la fino tamen ĉio bone finiĝis, sed mi povintus facile rezigni pri la streĉo, kiun alportis ĉiuj tiuj aferoj anticipe!

Laŭ anoncoj dum la internacia vespero, partoprenis 365 personoj el 36 landoj. Dum la pasinta IJK en Hungarujo, estis pli ol 500 personoj; la IJK 1996 en Germanujo estis taksita malsukcesa rilate al la kvanto de partoprenantoj – venis 360. La averaĝa aĝo estis iom pli ol 31 jaroj. Mi estis super tio nur je kelkaj monatoj. Krom el Hungarujo, la plej multaj homoj venis el Rusujo kaj Germanujo. Ke ĉeestis tiom da Germanoj, mi ne rimarkis – tre agrable. Mi neniam dum la tuta semajno sentis la volon, paroli la germanan. Mia alia gepatra lingvo tute ne mankis al mi. Sufiĉe ĝenis min la multa krokodilado de Rusoj.

La programon mi ne povas komplete prijuĝi ĉar mi ne partoprenis multon. Interese, ke kelkaj veteranoj grumblis pri tro mallonga kaj malofta diskoteko kaj ioma manko de etoso.

Negative restis en mia memoro precipe tri aferoj: La tema programo estis malriĉa kaj tipa (“io kun lingvoj, kulturoj, malplimultoj, diskrimancio, Eŭropa Unio”). Oni ne havis la kuraĝon, elprovi ion novan. La Hungara IJK estis kvazaŭ granda IJS. Mia pasinta IJS estis bonega – mi nur atendis, ke oni prezentus ankoraŭ iun specialan aldonaĵon dum la IJK. Tute male, estis la kutimaj programeroj. Tamen mankis unu tradicia afero: Ne okazis balo dum la IJK. Do mi estis kunportinta festajn vestaĵojn vane.

Pozitive menciindas multaj aferoj: Unue mi revidis multajn homojn. Fakte okazis io, kion mi nomas la Shrek-3-fenomenon: Estis tiom multaj konatuloj, ke apenaŭ restis tempo por pritrakti ĉiun adekvate kaj paroli kun ĉiu eĉ nur kvin minutojn. Pluraj homoj, kiuj ne estis vidintaj min dum kelkaj jaroj, tute ne rekonis min unue, ĉu pro la alia hararo, la nun normala pezo aŭ la tute novaj okulvitroj. Sed ĉiuj konsentis, ke mi aspektas bone. Neniu miraklo, ĉar mi estas feliĉa. Ĝenerale partopreni la Internacian Junularon Kongreson similas al veni hejmen. Tiu sento okazas dum bonegaj Esperanto-renkontiĝoj.

Partoprenis multaj homoj el aliaj kontinentoj, kvankam ĉirkaŭ 100 ne povis veni pro vizoproblemoj. La Kultura kaj Lingva Festivalo estis agrabla festo, kiu samtempe alcelis iomete la neesperantlingvan publikon. La kvizo “La plej malforta ĉenero” estis bonega varbado por la Internacia Seminario. Mi fakte antaŭe tute ne atendintus, ke povus okazi io tia, kaj estis tute agrable surprizita. Bone, ke mia pesismismo foje rekte malpruviĝas. La trinkejon kaj la gufujon mi vizitis malofte. La gufujo troviĝis en la plej supra etaĝo, tiel ke mankis la forto, iri tien, kiam mi bezonis refreĝiĝon. Sed la teo bongustis kiel ĉiam. Bedaŭrinde mi maltrafis prelegon de Thierry Salomon pri “ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto“. Ĝuste kelkajn semajnojn antaŭ la IJK mi estis leginta kelkajn de liaj tekstoj. Mi ne konsentas pri ĉiu unuopa detalo, sed lia vidpunkto prezentas bonegan diskutobazon kaj alparolas kelkajn gravajn verojn.

Denove montriĝis, kial Hungarujo estas ŝatata feriolando de mi. Vetero, manĝaĵo, homoj estis ĝenerale tre agrablaj. Eksterordinara kulmino estis la maloficiala postkongreso en Budafok. Mi nur restis dum unu nokto, sed plene spertis nekredeblan gastigemon. Unu organizantino kaj ŝia edzo ofertis bonegan manŝaĵon, bongustegan vinon kaj ĝenerale prizorgis ĉiujn gastojn elstare.

Ĉifoje mi ne mem publikigas liston da ligoj al fotoj, raportoj kaj videoj. Lejla Kollár kolektas ilin. Alternativa fonto estas la TEJO-Vikio.

Sed nun finfine necesas mencii la muzikan programon!

  • JoMo koncertis dum la IJK. Kiel jam kelkfoje, laste antaŭ unu jaro, mi kantis “La Bamba” kun li.
  • La Kuracistoj ludis tri kantojn dum la internacia vespero: Westerland, Junula amo kaj Sen vi. Ni ne ekzercis antaŭe kaj tamen funkciis bone! Kaj krome mi sukcesis spontanee instigi la homojn kunkanti la refrenojn.
  • Kiel interkonsentite antaŭe, dum unu nokto mi DĴumis. La diskoteko okazis en koridoro kaj la baso de unu KD-aŭskultigilo ne funkciis. Tamen mi kreis bonan etoson kaj dancigis la homojn.
  • Krome mi donis kelkajn diskojn al la trinkejo. Bedaŭrinde mi forgesis repreni ilin ĉiujn, tiel ke mi ne plu havas la unuan volumon de mia trinkeja kompilo. Sed ĉiel ajn jam estas tempo, por prepari novan eldonon kun aliaj kantolistoj.
  • Male al antaŭaj jaroj, mi ne uzis la publikan kantaron kaj mi ankaŭ ne plutradukis iun kantotekston. Simple mankis tempo.
  • Mi ricevis diskon kun muziko de du Italaj metalrokgrupoj, kiuj ludas po du kantojn en Esperanto! La novaĵo atingis min kelkajn tagojn antaŭ la IJK kaj mi jam havis la ŝancon aŭskulti la kantojn en la reto.
  • La unua impreso estas bona, kvankam kompreneble necesas ankoraŭ detale kontroli la tekstojn. Sed almenaŭ oni ne intencis vendi iun definitivan diskon, sed disdonis senpage demo-albumon. Tio tre laŭdindas kaj imitindas!