Monataj arkivoj: Decembro 2007

En la bluon…

Dum la Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET 2007), mi tradukis plian kanton de “Die Ärzte“. La 29an de oktobro mi ricevis mesaĝon de la kontrolleginto, ke ĝi estas bona. Estas la unua traduko ekde “En ordo” antaŭ unu jaro. La kantoteksto “Nur pro vi” legeblas en la reto.

La kanto, kies origina titolo estas “Wegen Dir”, estas surfroko simila al “Westerland“. La instigon, traduki ĝuste ĝin, donis la spertoj dum la IJS 2006, kiam La Kuracistoj muzikis apud riverobordo.

Kun granda ĝojo mi legis, ke Stephan Schneider tradukis plian kanton de Die Ärzte! La originalo nomiĝas “Punk ist…” (punko estas), lia versio “Esperanto ‘stas” kaj rakontas pri Esperanto. Instigis lin nia komuna muzikado dum la IS 2006/07, kiam ni ludis el la repertuaro de “La Kuracistoj”.

Tra densa mallumo briletas la celo

En decembro 2006 mi partroprenis la 16an jaran konferencon de la Socio por Interlingviko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL). La kadra temo de la aranĝo estis “Esperanto hodiaŭ – kiel el projekto iĝis lingvo” (“Esperanto heute – wie aus einem Projekt eine Sprache wurde”). Mi prelegis pri Esperanto-muziko. La prelego havis la titolon “Muziko – parto de la kulturo de la Esperanto-lingvokomunumo” (“Musik – Teil der Kultur der Esperanto-Sprachgemeinschaft”).

Tiun prelegon necesis transformi al artikolo por la konferencaj aktoj. La laboro estis malfacila. Antaŭ aŭskultema publiko facilas paroli, sed skriba formo devas kontraŭstari kritikon kaj krome detale mencii fontojn, per kiuj interesitoj povas kontroli la artikolajn asertojn. Tiel mi finis la verkadon de la artikolo nur dum la limdato, la 18an de septembro.

Post la pasinta GIL-konferenco antaŭ kelkaj semajnoj, mia patro kunportis por mi du ekzemplerojn de la konferencaj aktoj. Krome li havis DVDn de la konferenco. Sebastian Kirf estis filminta la diversajn kontribuojn. Mi tre interesiĝas pri tio, spekti min mem. Verŝajne ne estos agrabla afero, ĉar mi rimarkos mil fuŝetojn aŭ aferojn, kiujn mi klarigus pli bone, se mi havus pli ol unu provon por vortumi ilin.

Kompreneble la DVD tamen kontentigas mian vantecon. Kaj ekzistas praktika utilo: Pli multaj homoj povas facile spekti mian prelegon pri Esperanto-muziko.

Fajra ru?’ kaj ?iela blu’

Dum la lasta septembro-semajnfino, mia frato kaj mi denove partoprenis en renkontiĝo de nia fantazia grupo “Tir Thuatha” ĉe la norda maro. Refoje iĝis tre agrablaj tagoj kun simpatiaj homoj, bongusta manĝaĵo, promenoj ĉe la maro – kaj ceremonioj en kostumoj. Kadre de tio, mi prezentis novan kantotekston, kiun mi reverkis laŭ la melodio de “Scarborough Fair“. Instigon donis la germanlingva versio “Liebesgruß“, kiu siavice estas adapto al la rolluda sistemo “Das schwarze Auge” (DSA). Nia “ĉefo” donacis al mia frato kaj mi po unu plastokraniojn, kiu estas trinkpelveto.