Monataj arkivoj: Aŭgusto 2005

Kiu pensintus tion?

Kio pri mia kantaro? Lastatempe mi estis iom frustrita pri la ĝisnuna eĥo, kiun ĝi kaŭzis. Dum artikolo pri tiu de Ljoŝa Kuznecov aperis en pluraj gazetoj kaj la Vinilkosmo-informletero, apenaŭ okazis reagoj al mia laboro.

Sed dum la KEF ĝi finfine rivevis la atenton, kiun ĝi meritas. Dum la ĉiunokta marmeladumado, la kantaro ofte helpis, ĉar simple la bazo de kantoj, kiujn ĉiuj kapablas parkere ludi, estas (ankoraŭ) tre limigita. La ofta uzado ne nur montris la utilon de tia kantaro, sed samtempe aŭtomate diskonigis ĝian ekziston.

Dum sia prelego, Flo menciis la kantaron kaj mi tiel rikoltis aplaŭdon. Sed eĉ pli brile estis situacio dum la prelego de Jorge Camacho. Rogener Pavinski kaj Alejandro Cossavello ludis la kantoj, pri kies tekstoj li parolis. Sed kiam venis la vico al kanto de Flávio Fonseca, tiu mem devis transpreni la muzikadon, ĉar la akordoj de liaj kantoj estas sufiĉe komplikaj. Tamen li diris, ke eĉ li ne bone memoras ilin. Tiam mi donis al li mian kantaron kaj li povis eki. Ene mi ridetis pro la ironio de la afero – spertega muzikisto, kiu uzas mian kantaron por ludi sian propran kanton!

La KEF krome liveris bonan kondiĉon por pligrandigi la publikan kantaron. Mi alparolis multajn artistojn por riveci la permeson, aldoni iliajn kantojn, kaj ili plie rigardis por fari detalkorektojn. Intertempe mi enkomputiligis preskaŭ ĉion (tre malfacila laboro!) kaj nun rekontaktos la artistojn denove unu post la alia por fina korektado.

Vi prelegas tre memfide

Unu prelegon mi estis atendinta jam dum la kvin jaroj ekde la pasinta KEF, nome tiun pri Esperanta rokliriko de Jorge Camacho. Li regule analizas Esperanto-kantotekstojn kaj prezentas siajn pensojn al la publiko. Se ekzistas unu vera kialo por esti Esperanto-muzikisto, tiam tiu esti menciita en unu de tiaj prelegoj! Jorge diris ke li ĉiam miras ke ekzistas homoj kiuj ŝajne konas parkere (preskaŭ) ĉiun kantotekston kaj kunkantas dum kompletaj koncertoj. Josef Schemer poste rakontis al mi ke verŝajne Jorge alcelis min – pri kio mi ne mirus.

Flo – same regule – prelegis pri Esperanto-muziko, ĉifoje pri la evoluo inter 2000 kaj nun. Ja ekzistas prelego de mi pri pli malpli la sama temo kaj pli fruan inspirita de lia prelego dum la KEF 2000. Mi donis al li dum la unua tago la liston da unuopaj punktoj de mia prelego, kio memorigis lin pri pluraj detaloj, kiujn li ankoraŭ metis en sian prelegon. Fakte la ĉefa diferenco estis, ke dum mi koncentriĝis pri kelkaj aferoj, li provis mencii ĉiun grupon, diskon kaj muzikaĵon aperintan.

Kvankam mi konis grandan parton de la enhavo, kelkaj aferoj estis novaj:

  • La Pendumito, grupo el Pollando, ludas punkmuzikon. Kvankam mi jam estis leginta la nomon en la interreto antaŭe, mi neniam aŭskultis ilian muzikon antaŭe.
  • Nargis Mondjazib el Uzbekio, kiu estis venkinta ĉiujn kantopremiojn de la Belartaj Konkursoj en 2003 kaj nun studas en Usono, faras bonegan muzikon. Mi jam estis leginta pri ŝi, sed ne konis ŝiajn kantojn. Ili similas al la etna muziko, kiu ekde kelkaj jaroj estas tre populara en Germanio kaj kies influojn oni nuntempe ofte uzas en popmuziko, hiphopo kaj arenbio.
  • Sed la plej granda novaĵo estis: Borje Lund denove muzikas! La fondinto de Persone kaj verkinto ekzemple de la famega “Ĉu vi pentas?“, sendis du nove surbendigitajn kantojn al Flo. Mi tre ŝatus havi tiujn kantojn. Eĉ se ili neniam aperos sur iu oficiale eldonita disko, ili tre tauĝos por pligrandigi mian DĴ-kantoekipaĵon.

Vi parolas dum horoj kun mi

La ekskursa tago de la KEF konsistis el du partoj: Matene kaj posttagmeze ĉiu havis tempon por elekti inter pluraj vizitindaj lokoj. La organizantoj estis preparintaj liston da ili kun la plej gravaj informoj.

Mi decidis iri al la urbo kun Keiko kaj Anna-Lena. Keiko kaj mi vizitis Kiasma, la muzeon pri moderna arto. Kvankam mi ne estas granda ŝatanto de moderna arto, unu afero tre plaĉis al mi: Fotoserio, kiun la artisto faris dum la pasintaj jaroj. La motivoj estis relative ordinaraj, montrante la lokojn kaj ĉirkaŭaĵojn, kie li tiam estis. La subtitoloj indikis la daton kaj menciis gravajn aferojn, kiuj okazis dum tiu dato. Unu foto montris neĝkovritajn arbojn kaj estis de la 31a de decembro 2001 -“la lasta tago de la Finna marko”, kiel la artisto skribis. Mi devis rideti pri tio, ĉar ĝuste dum tiu tago ankaŭ mi estis fotinta neĝkovritajn arbojn. Mia bona amiko Holger, tiutempe same kiel mi ĉe la IS, sendepende de mi fotis tiun samajn arbojn. Tial mi tre ĝojis revidi tiun ideon kaj motivon en artmuzeo!

Je la malfrua posttagmezo, ni ekiris al la insulo Lammassaari. Kvankam miaj piedoj jam iom doloris de la antaŭa promenado, mi ne prenis la buson. En la bela loko meze de la naturo, Riitta kaj Patrik instruis tradiciajn Finnajn parajn dancojn al ni. Mi ne estas lerta dancisto (kiam ĉiuj aliaj dum la lernejaj jaroj faris danckurson, mi estis tiom malpopulara, ke mi ne havis partnerinon), sed ĝojas fari tion.

Post la akustika koncerto de Timo Väänänen, ŝamano grumble kantis. Kvankam mi ne kredas je tiaj naturaj spiritoj, mi sekvis la prezentadon kun granda intereso. La ŝamano dum posta tago aperis en la klubo, kie mi babilis kun li, tre simpatia ulo.

Ni estu popularaj

Okazis multaj prezentadoj de artistoj dum la KEF. Kelkaj prezentis sin mem, aliaj estis prezentitaj. Mi ne iris al multaj simple pro tempomanko (oni ĉiam havis ion por fari dum tia aranĝo). Dum mia alveno, Arnaŭ prezentis siajn komiksojn kaj parolis pri la verkado (mi nur kaptis kelkajn frazojn). Kim kaj Jomo prezentis sin kune. Precipe la rakonto de Kim pri la estiĝo de skao interesis min. La plej granda agrabla surprizo tamen estis la prezentado de Anja Karkiainen, kies verkojn kantis Liisa Viinanen (kaj iu alia kantistino) kaj gitare akompanis Vesa Pölkki.

Anja ankaŭ prelegis pri tradukado de kantotekstoj. Mi estis kunportinta la konsilojn kolektitajn de Roel Haveman por kompari tion al ŝia opinio. Tre plaĉis al mi eltrovi, ke ni tri rilate al kantoteksta tradukado grandparte konsentas. Mi vigle partoprenis la dialogon dum la prelego por interŝanĝi spertojn.

Alia, same interesa programero, estis la kurso pri poppecoj de Patrik Austin. Tie oni ankaŭ rimarkis, kial la organizado estis tiom bona: Ĉar la homoj kapablis improvizi. La teknikaĵoj, kiujn Patrik volis uzi por aŭskultigi plurajn muzikaĵojn, ne funkciis. Sed mi, vidante kion li intencis prezenti, alportis miajn KDjn kaj tiel eblis. En la unua parto de la kurso, mi ne lernis ion novan (mi jam sciis, kiel kanto estas konstruita). Sed tiam la aŭskultantoj formis tri grupojn por mem verki ion. La ideo ne estis, fari tuj kompletan kantojn, sed prezenti la bazajn elementojn (melodion, tekston, akordojn). Ĉar mi ne lertas rilate al melodiverkado kaj pensas ke por verki bonan tekston oni bezonas multan tempon, mi prenis la gitaron por skribi kelkajn akordojn. La aliaj en mia grupo ne spertis pri verkado aŭ muziko, tiel ke mi iĝis la ĉefa motoro kaj unue klarigis al ili, kial mi elektas kiajn akordojn. Je la fino la melodia grupo prezentis melodion per klavaro, la teksta grupo (kun Ĵomart kaj Nataŝa!) jam ludis kvazaŭ pretan kanton, kvankam la teksto estis iom triviala, kaj mi sole ludis miajn akordojn, rakontante la tekstoideojn samtempe. Mi intencis fari parodion de Esperanto-propagando-kanto, tiel ke la ideo iĝis ege kliŝaj kaj stultaj. La homoj ridegis pri tio kaj demandis, ĉu mi skribe fiksis tion. Fakte mi nur notis la akordojn, havante la tekstoideojn en la kapo kaj improvize vortumante ilin en la momento de la prezentado.

Jorge Camacho organizis la vesperon de erotika poezio, dum kiu diversaj personoj deklamis poemojn. Jorge petis la prezentantojn kaj disdonis la poemojn antaŭe. Mi tuj jesis al lia propono, transprenante “Virino” (1933) de Kurzens, Latva aŭtoro. Dum la vespero mi rimarkis la diferencon al la pasinta KEF, dum kiu mi ankoraŭ estis sufiĉe timema sur la scenejo. Ĉifoje mi simple faris tion sen longe nervozi.

Estas la fino de ?iu espero (…) esti iu kiel mi

Unu tagon okazis dum la KEF (krom la koncertoj!) opera vespero. La profesia soprano Liisa Viinanen kantis verkojn el diversaj operoj kaj prezentis memverkitan kadran rakontaĵon, en kiu ŝi transprenis ĉiujn rolojn. Kvankam mi ne estas verva ŝatanto de operoj, tiu ĉi vespero ege plaĉis al mi; ĝi estis vere bone preparita. Kiam Liisa kantis en la rolo de la forlasita viro, kiu faris iom stultan impreson, tio plej kortuŝis min. Je la fino ŝi prezentis la kanton kiel aldonon, sed tiam normale, tiel ke ĝi ne postlasis tiun efikon ĉe mi. Kiam ni poste parolis, ŝi miris, kial tiom multaj homoj aparte ŝatas tiun pecon, kvankam ĝi estas tiom kiĉa. Por mi persone tiu kanto estis tiom kormoviga, ĉar ĝi memorigis min pri la fino de la rilato kun mia koramikino antaŭ kvin jaroj. Ĝuste ĉar Liisa prezentis la kantiston kiel idioton, la prezentado iĝis reala por mi: ĉar ĝuste kiel idioto oni sentas sin mem dum tiu tempo.

Liisa Viinanen cetere ankaŭ faris kurson pri voĉouzado. En ĝi oni lernis, kiel malstreĉigi la muskolojn, tiel ke oni pli facile kantas. Kiel mi dum babilado post la koncerto eksciis, ŝi estis kunstudentino de Tarja Turunen, la kantistino de Nightwish kaj poste ŝia tutorino! Mi demandis ŝin, ĉu ŝi ne ŝatus kanti en Esperanto-metalrokgrupo simila al Nightwish. Ŝi respondis, ke ne estu plata kopio, sed kiam mi aldonis, ke ja enestu iom da memironio en tia muzikgrupo, ŝi estis pli entuziasma pri la ideo. Memironio ankaŭ al ŝi ege gravas.

Vi fartas kvaza? hejme

Kvankam la vespero jam estis plena je programo, entute kvin diversaj Dĵj surmetis muzikon dum la KEF: DĴ Arnaŭ (multlingva muziko), DĴ Kunar, DĴ Roĝer (elektronika muziko, latinmuziko), DĴ Flo (Esperanto-muziko) kaj DĴ Patrik (elektronika muziko kaj roko). Mi surmetis mikson el Esperanto-muziko, roko, metalroko kaj germanlingvaj kantoj. Denove mi estis kunportinta relative malmultajn KDjn – la bazan ekipon de 40 KDj; krome unu faritan lastminute speciale por la KEF kaj unu nemuzikan kun video de la “Finna” hiphopgrupo (Ripuli: Helsinki is Hell; reale de Hape Kerkeling). Tamen mi eĉ ne uzis duonon de la KDj, ĉar mi nur DĴumis dum kelkaj horoj pro la multaj kolegoj kaj limigita diskoteko-tempo.

Patrik Austin kaj mi estis instalintaj DĴ-ekipaĵon en la KEFejo mem, tiel ke eblus pludiskotekumi post la fermiĝo de la klubo en nia propra ejo. Sed nur dum unu nokto Flo uzis ĝin, ĉar kutime diversaj artistoj ekludis siajn instrumentojn kaj ekis marmeladumado ĝis la frua mateno. (Martin Wiese kunludis dum nokto, kiam mi kantis “Kisu min, ho kara“, pri kio mi aparte fieras.) Mia kantokolekto ege utilis por tiu celo – speciale por reludi la malnovajn kantojn de Amplifiki, Persone kaj Team’.

Ne gravas la koloro, nur gravas la doktoro

Kiel anoncite, sekvas nun la dua enskribo pri KEF-koncertoj. Simple okazis tro multaj por skribi pri ĉiuj samtempe!

Timo Väänänen prezentis tradician Finnan instrumenton kun la nomo “kantoleo”. Temas pri kordinstrumento kiu aspektas simile al eta piano sen klavoj. La sono memorigas iom pri harpo, iom pri elektronikaj klavaroj, nur ke la kromsono kaŭzita de neluditaj kordoj ĉeestas.

Dolchamar akustike same konvinkis min. Sekve mi same entuziasme kantis kaj dancis.

La Esperanta karaokeo iĝis plena sukceso. Ĉar de la plej multaj kantoj simple ne ekzistas instrumentaj versioj, pluraj muzikistoj (unue ĉefe tiuj de Dolchamar) transprenis la taskon. Sed iom post iom oni komencis improvizi rilate al la muziko kaj por ĉiu sekva kanto serĉis homojn, kiuj kapablis ludi ĝin. Dum mi je la komenco kantis “Junaj idealistoj” kun Dolchamar, jam ĉe la prezentado de “Feliĉe” akompanis homoj el plej diversaj grupoj kaj landoj. Kulmino de tiu improvizado venis, kiam DĴ Roĝer volis kanti “Povus esti simple“. Ĉar li ne komplete memoris la tekston, li demandis min pri helpo, tiel ke mi iĝis la dua kantisto. Dum tio, neniu muzikisto de Persone ĉeestis; ni nek havis akordojn, nek presitan tekston, tamen ĉio bonege funkciis kaj la rezulto sonis bonege eĉ kompare al la originalo.

Kiam Timo Väänänen koncertis per elektra kantoleo, la sono similis al eksperimenta muziko el la 1970aj jaroj. Kvankam li estas komencanto, li bone sukcesis fari siajn klarigojn en Esperanto.

Esperanto Desperado furioze kaj etosege distris la homojn. David-Emil Wickström impresis per lerta trumpetado. Kiam ili ludis “Feliĉe“, Amir petis min al la scenejo por kanti kun li (kiel jam dum la provludado). Tio tre kortuŝis min, ĉar mi ja verkis la kvaran strofon de tiu kanto.

Alejandro Cossavella ludis unue la pecojn de sia nova grupo “Strika Tango“. Poste la Dolchamar-muzikistoj subtenis lin por Finna versio de “La Porkoj“. Mi neniam atendintus, sperti tiujn kantojn koncerte, do des pli mi ĝojis.

La fina koncerto okazis antaŭ la lasta tagmanĝo. La ankoraŭ ĉeestantaj artistoj muzikis. Kiel mi jam skribis antaŭe, mi prezentis freŝe tradukitan kanton. Krome mi samtempe faris skeĉon kun Kim kaj sia filo (pri la duŝoj – po unu je sekso en la ejo kaj atingebla nur tra la scenejo!), kadre de ĝi denove prezentis la Esperanto-dancon kaj informis pri la IS en Xanten. Kiu diris, ke mi ne estas multtaskkapabla?

Ni ?iuj volas tion

Ĉifoje ĉe la KEF la fokuso estis ĉe Esperanto-muziko. Tial ĉeestis pli multaj grupoj ol pasintfoje kaj plej ofte okazis du koncertoj vespere.

Komencis Ĵomart & Nataŝa, ĉe kelkaj kantoj subtenataj de sia filino Karina. Kvankam plaĉis al mi, kion mi aŭdis, mi tamen nur kaptis parton de la koncerto. Dum la unua vespero mi estis elĉerpita de la vojaĝo kaj krome la aero estis ege malbona tiam en la klubo, tiel ke mi pasigis multan tempon ekstere.

Dum la roka koncerto de Dolchamar mi revenis kaj restis la tutan tempon. Mi antaŭe timis, ke la nova anaro kaj nova sono ne tiom plaĉus al mi – iu estis rakontita al mi antaŭ du jaroj, ke ili transformiĝis al “tute plata rokgrupo”. Sed laŭ mi Dolchamar ludis pli bone ol dum la iksaj tempoj. (Kaj ili nun havas belan klavaristinon.) Kvankam mi ankoraŭ ne estis aŭskultinta la 2an albumon, la kantoj rapide eniris mian orelon. Ĉe la pli malnovaj kantoj mi kunkantis kiom eble kaj ĉiam dancis kiel frenezulo (eĉ pli gaje ol antaŭ kvin jaroj).

Martin Wiese ĉifoje koncertis sen siaj kunbandanoj de Persone. Li akompanis sin per akustika gitaro kaj ludis el la tuta repertuaro de Persone, de l’ praa tempo ĝis la nun’. Ĉar iel malaperis lia plektro antaŭ la koncerto, mi pruntedonis unu el miaj al li. Iam nokte mi rimarkis, ke ĝi rompiĝis (ĉu dum la ludado de Martin aŭ ĉu dum posta uzo de mi, mi ne scias). Tamen nun kiam la fama muzikisto Martin Wiese koncertis per la plektro, mi pripensas, vendi ĝin ĉe Ebay.

JoMo & Liberecanoj ludis ĉefe slavdevenajn kantojn. Mi feliĉkaze tiam gardis la DĴ-ekipaĵon kaj tial havis kaŭzon, ne kundanci. (Estis ege rapidaj ritmoj!) Sed kiam je la fino eksonis “Ĉeboksaro”, mi volonte sekvis la inviton de JoMo al la scenejo kaj kantis ĝin kune kun kelkaj Rusoj.

Anstataŭ fraŭlino Barlaston koncertis diversaj artistoj, i.a. mi, kiel mi jam rakontis. Kim kun sia filo prezentis novan “Esperanto-dancon” al la muziko de “Chan Chan” (konata ekzemple el la filmo “Buena Vista Social Club“).

Ĉe Flávio Fonseca impresis min, ke li ludas kaj kantas same bone kiel sur siaj surbendigoj. Kaj ja temas pri ĵazo, do ege komplikaj gitaraj akordoj! Krome plaĉis al mi lia versio de “Grava“, origine de Esperanto Desperado.

Pri la aliaj koncertoj mi skribos la sekvan fojon! Simple estis tro multaj por mencii ĉiujn en nur unu enskribo.

Liberecano en la kor’

Dum la ĉijara KEF, la ejo estis pli bona ol tiu en 2000, ĉar ekzemple en ĉiu el la lernejaj klasĉambroj dormis pli malmultaj homoj (en mia entute nur kvin aŭ ses). Ankaŭ la manĝaĵo multe pli bonis ol en 2000 – mi havis bonegan apetiton kaj manĝis kun granda plezuro (pliajn detalojn mi ŝparu).

Vespere oni preskaŭ ĉiam iris al la proksima klubo Liberté. Tie okazis pluraj programeroj. La loko ne nur servis kiel trinkejo kaj dancejo; ĝi krome ofertis scenejon por muzikgrupoj kaj sufiĉe multajn sidlokojn kaj tablojn kaj en kaj ekster la diskoteka ĉambro. Tiel oni povis libere elekti, ĉu spekti koncerton (resp., pli poste, danci) aŭ ĝui la pli mallaŭtan etoson kaj freŝan aeron en la apuda ĉambro, kie la trinkaĵoj estis vendataj. Ĝis la deka vespere eblis ankaŭ sidi ekstere, sed tion ni nur faris dum la unua vespero. Kvankam alkoholaĵoj estas freneze multekostaj en Finnlando, la prezoj en la klubo ankaŭ laŭ Germanaj trinkejaj mezuroj estis en ordo.

Matene, vespere kaj la tutan nokton

Mi eku mian plurpartan KEF-raporton per la rakontado de mia alvojaĝo. Fruegmatene je la 5a kaj duono mi ekis kaj post plurhora trajnvojaĝo alvenis ĉe la flughaveno Köln/Bonn.

Mi estis surmetinta mian KEF-t-ĉemizon por esti rekonebla al aliaj esperantistoj. La unuan mi jam renkontis en la flughaveno, nome Robert Bogenschneider. Poste alvenis ankaŭ Mauro Tauzzi-Duhme kun sia edzino.

Apud ili du mi sidiĝis en la aviadilo, tiel ke mi jam dum la flugo plonĝis en esperantlingvan ĉirkaŭon, kion mi tre ŝatis. Ĉar mi estis leganta anglalingvan libron, foje rigardis al la itallingva gazeto de Mauro kaj aŭskultis la germanlingvajn anoncojn, mi uzis ĉiujn kvar lingvojn, kiujn mi regas pli-malpli sufiĉe bone ĝis flue.

Alveninte al la flughaveno de Helsinko, mi devis atendi pli longe por repreni mian pakaĵon ol la aliaj, tiel ke ili jam estis for kiam mi pretis. Sed intertempe mi estis trovanta alian esperantistinon, nome Keiko, kiu staris nur kvin metrojn for de mi. Ŝi rekonis mian t-ĉemizon, kaj do kune ni ekis al la buso. Dum la veturado al la urbocentro, ŝi rakontis ke ŝi tre ŝatas la Elektronikan Kompilon, kio kompreneble tre fierigis min. Ĉe la bushaltejo jam atendis Anna-Lena por montri al ni la vojon al la ejo, antaŭ kiu pluraj esperantistoj sidis bierumante en la suno. La akceptado funkciis rapidege kaj senprobleme, tiel ke mi tuj povis iri al unu el la amasloĝejoj.