Arkivoj de etikedoj: kef 2005

Vi pensas ke vi estas filmstelulo

Unu plia jaro da blogado – sed hodia? ne estas tempo por rerigardo, sed skribi pri tre aktuala temo. Rogener Pavinski intencas produkti filmon pri la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005. Kaj sufi?as relegi la serion da enskriboj, kiun mi verkis pri tiu aran?o, por scii, ke absolute indas fari tion kaj se entute eldoni filmon pri iu Esperanto-aran?o, tiam ?uste pri tiu KEF!

Sekve mi estas ege entuziasma pri la projekto “La Plejpleja Festivalo“. ?in eblas subteni tra indiegogo, TTT-ejo simila al kickstarter sed kun la eblo, doni monon anka? ekster Usono. Mi volonte donacis 100 USD. Fakte mi e? membri?is ?e Paypal nur pro tio!

Jam la varbofilmo alportas multegajn memorojn. Mi mem aperas dum kelkaj sekundoj en la publiko, proksimume je 6:07.

Alvoko al la projekto “La plejpleja festivalo”

Ne ekzistas libereco

Mia Libereco-serio atingas sian finon. Por la lasta enskribo por ?i tiu jaro mi havas ankora? pintan kontribuon. La 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec havis la temon „Libereco“. Mi a?skultis prelegon de Joop Kiefte pri „libera muziko“. Tio instigis min, pripensi en?utadon de mia muziko al TTT-ejo, kie homoj povas libere el?uti ?in kaj pluuzi kaj e? eldoni ?in kontra? pago.

Jam dum silvestro mi eksciis, kio estos la tema programo de la IJK. Tial mi havis tempon prepari?i. Tiu tuta parolado pri libereco memorigis min pri projekto, kiu estis dormanta dum kvar jaroj. Dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005 en Helsinko mi estis notinta kelkajn kantoideojn. Mi estis farinta anka? farinta noticojn rilate al la melodio, tute nekutima por mi. Unu kantoideo estis pri libereco. Kio povus esti pli trafa ol IJK en Liberec kun la temo „Libereco“? Mi finverkis la kanton kaj prezentis ?in kun Sebastian dum la internacia vespero. Kelkaj teknikaj problemoj iomete malhelpis, tamen la reago de la publiko estis tre pozitiva. Estas la unua propra kanto de la Kuracistoj!

Mi metis la plej gravajn informojn al la TTT-ejo www.kuracistoj.de. Tie tamen nuntempe estas ?efe kruda versio de la enhavo sciinda.

La Kuracistoj: Al la liberec’
foto de la unua prezentado
pa?o kun MP3-dosiero
pa?o kun FLAC-dosiero – libera (!) formato
pa?o kun PDF-dosiero – teksto kaj akordoj
La surbendigo estas de la unua prezentado. En la mezo estas pa?zo, ?ar mi kombinis du videojn.

Intertempe ne nur la Kuracistoj prezentas kantojn de „Die Ärzte“ en Esperanto. Anka? Stephan Schneider adaptis resp. tradukis du kantojn:

Stephan Schneider: “Esperanto ‘stas” (originalo: “Punk ist…”)

Stephan Schneider: “Filo” (originalo: „Junge“)

Libereco – mi ne seniluziigos vin

Dum la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, mi ne nur ?eestis koncertojn de Esperanto-artistoj, kiujn mi jam konis (JoMo, Kim J. Henriksen, Tone), sed anka? havis la oportunon, spekti ion novan. De Supernova el Brazilo mi ?is nun nur konis la albumon. Kompare al la disko, vive la grupo faris multe pli bonan impreson; ?i prezentis sin en malpli elektronike popa kaj pli peze roka sono. Du muzikistojn el la tri mi jam konis: Rogener Pavinski mi jam renkontis dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005 en Helsinko. Leandro Souza Moreira kaj mi jam donis intervjuon al radio dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006 en Máko. Kiel mi jam menciis anta?e, Supernova reludis malnovajn sukcesojn de aliaj Esperanto-muzikgrupoj, interalie “Liza pentras bildojn” kaj “Du homoj” de Persone. Tio aparte pla?is al mi.

De la koncerto troveblas almena? du videoj:
Supernova: Pasio en katen’

Supernova: Liza pentras bildojn

Estas mia vivo – ĝi neniam finiĝas

Antaŭ du jaroj mi aĉetis albumon “la disketoj 1992-2003” de No Doubt. Tiutempe mi tre pozitive opiniis pri la KD, eĉ pri la reludversio de “It’s my life”. elgrande demandis en komento ĉu mi konas la originalon kaj mi devis konfesi, ke mi aŭskultis ĝin nur unufoje en la radio.

Kiam mi DĴumis dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko en 2005 kaj surmetis la version de No Doubt, Martin Wiese (de Persone) venis al mi kaj komentis malestime pri la kanto, ke ĝi estas tute sama kiel la origina versio. Bedaŭrinde mi tiutempe nek povis konfirmi nek pridubi tion: Ĉar mi ne konis la originalon parkere, mi ne havis propran opinion pri tio.

Tiu manko ĝenis min kaj tial mi finfine aĉetis diskon de “Talk Talk”, la origina grupo. Antaŭe mi estis spektinta la videon ĉe youtube.com kaj tio fine konvinkis min, ke indas akiri la originalon.

Kion skribi nun pri la du surbendigoj? La plej grava diferenco fakte estas la vira resp. virina kantado.

La vira kantado de la originalo pli plaĉas al mi, same kiel kelkaj el la sinteziloj. Sed entute la kanto parte ne taŭgas por la nuntempo, ĝia aĝo rimarkeblas… kaj tion skribas mi, verva ŝatanto de muziko el la 1980aj jaroj! Laŭ mi la muziko estas iom tro malforta entute.

Interese, ke la reludversio vere havas tute saman strukturon (ritmon, rapidecon ktp.) kiel la originalo. Sed ĝi finiĝas ne per mallaŭtiĝo, kio iom pli faciligas la laboron de DĴ. Pro tio estas evidente, kion mi preferas. Krom la kantado kaj parto de la sinteziloj, la nova surbendigo estas pli spica ol la originalo. La versio de 2003 estas altkvalita, fajna popmuziko. La vera dediĉo de la grupo percepteblas. Aparte menciindas, ke Gwen Stefani kantas pli rekte ol kutime – tre harmonie kaj melodie.

Efektive anstataŭ paroli pri “nova versio” estas pli trafe diri, ke No Doubt transportis la kanton el la 1980aj jaroj al la hodiaŭ.

Ambaŭ versioj konvinkas kaj restas en la memoro. Tio malofte okazas al mi kaj tial estas plej stranga!

Fakte la forta simileco de la versioj kaj la diversaj preferindaj elementoj de ili ne lasis min trankvile. Se ili vere estas preskaŭ samaj, ĉu tiam ne eblas remikso de ili, en kiu oni kombinas la avantaĝojn de ambaŭ grupoj? Mi devis ekprovi tion.

La plej granda defio konsistis en tio, eltrovi la rapidecon de la surbendigoj. Montriĝis, ke ambaŭ kantoj havas 126,35 batojn minute. La nova versio estas duonan duton pli alta. (Tion mi eltrovis per gitarludado laŭ la muziko.) Post la malaltigo la resto estis facila laboro.

Necesis ripeti kelkajn taktojn de la reludversio antaŭ ambaŭ strofoj. Krom tio, No Doubt vere ludis laŭ la originalo de Talk Talk! Mi relaŭtigis la mallaŭtiĝantan finon de la originalo tiom longe kiel eble. Poste necesis nur trovi bonan ekvilibron inter ambaŭ surbendigoj, kio ne estis facila decido ĉar en la originalo la voĉo elstaras, dum en la nova versio la laŭteco estas pli bone balancita kaj konstante alta.

Mi sendis la rezulton al Martin Wiese – li ja entute instigis min, fari tiun remikson! Li respondis, ke li ne pensintus, ke ambaŭ versioj estas vere tiom similaj. Jam por montri tion kaj por ricevi tiun komenton de Martin indis kunmiksi ilin! Foje mi vere estas kontenta pri mia laboro.

?u vi komprenus la belecon de la besto?

Antaŭ unu monato atingis min interesa informo tra Riitta Hämäläinen: La eksklavaristino de Esperanto-rokgrupo el Finnlando nun muzikas kaj monstrumas en la Finna metalrokgrupo Lordi, plej konata pro la kanto “Would you love a Monsterman?”.

Kvankam eblas tre facile diveni pri kiu persono temas, Riitta petis ne mencii la nomon, ĉar la Lordi ŝatas kaŝi la identecon de siaj membroj. Dum koncertoj (kaj sur ĉiuj fotoj, kiujn mi vidis) ili portas monstrajn maskojn kaj kostumojn.

La novaĵo iĝas des pli interesa pro tio, ke Lordi kandidatiĝas por la fama Eŭropa kantokonkurso (“Eurovision”) per la perco “Hard Rock Hallelujah”. La grupo jam estis elektita kiel la Finna kandidato kaj nun devas ankoraŭ gajni en antaŭelekta fazo, ĉar Finnlando ne havas garantiitan lokon en la konkurso.

La tria albumo de Lordi, “Arockalypse”, aperis la unuan de marto. La kanto ”Hard Rock Hallelujah” jam antaŭe ekfuroris en Finnlando.

Estas vere agrable scii, ke la eksmembroj de Esperanto-muzikgrupoj rikoltas multan sukceson ekster Esperantujo. Tio malpli dolorigas la fakton, ke la Esperanto-bando en sia konsisto dum somero 2005 multe pli plaĉis al mi ol poste, kiam diversaj membroj, inter ili la klavaristino, estis forlasinta ĝin.

En Lordi ŝi ludas la klavaron kaj rolas kiel sorĉistino kaj freneza vampirino. Bedaŭrinde nur, ke sur la oficiala TTT-ejo de la grupo ĝis nun troviĝas nur unu foto de ŝi.

?i nokte venu al mi, mi sentas min iom sola

Dum la Internacia Seminario, unu vespero alportis veran muzikan kulminon al mi. Tio eĉ supertrafis ĉion, kion mi estis spertinta dum la KEF 2005!

Unue Amir Hadžiahmetović faris solokoncerton. Same kiel JoMo unu tagon antaŭe, li akompanis sin per akustika gitaro kaj dancigis la homojn. Li ludis ĉefe el la Esperanto-Desperado-repertuaro tiujn kantojn, kiujn li mem (kun)verkis.

Sed li ankaŭ estis preparinta etan surprizon kune kun Sebastian kaj mi. Unu tagon antaŭe, kiam li estis alveninta kaj ni babilis, li tuj proponis ke mi aperu kiel gastmuzikisto dum lia koncerto. Post la bonaj spertoj dum la KEF mi tuj jesis kaj proponis, ankaŭ inkluzivi Sebastian.

Mi estis sufiĉe certa, ke Sebastian kaj mi bone koncertos, ĉar ni dum tiu tago jam estis ekzercintaj. Interalie ni ludis kune la unuan fojon la du plej novajn kantojn, kiujn mi tradukis por “La Kuracistoj“. Mirinde bone sukcesis! Ni apenaŭ bezonis interkonsenti pri detaloj, ĉio kvazaŭ funkciis aŭtomate. Iĝis eĉ pli harmonia kunludado ol dum la Revelido-semajnfino en julio 2005. Tio jam tre bonhumurigis min.

Unu tagon poste, la 29an posttagmeze, ni tri renkontiĝis por provludado. Bone, ke mi jam faris mian prelegon unu tagon antaŭe – aliokaze mi ne havintus tempon kaj enan trankvilecon por tio! Sebastian kaj mi komencis per “Mi kaj ŝi” de Amplifiki, kiam Amir venis en la ĉambron kaj ekkunludis. Tio bonege funkciis kaj Amir petis, ke ni ludu plian kanton. Mi elektis “Kisu min, ho kara” kaj poste “Misteroland’” de “La Kuracistoj”. Ambaŭfoje ni denove kreis bonan sonon kaj nur devis konsenti pri detaletoj. Kaj jam post la unuaj tri elprovitaj kantoj ni havis nian komunan repertuaron!

Vespere ni ankoraŭ faris son- kaj lumprovon. Tio tre helpis decidi, kiel stari resp. sidi sur la scenejo kaj kiu kantu en kiu mikrofono. Krome nur tiel ni povis aranĝi la tekstotenilojn tiel, ke mi kun certeco poste kapablus legi ilin.

Do ĉiuj provoj ja estis bonaj kaj supozigis, ke ne iĝos tiom granda seniluziiĝo kiel la Kuracistoj-koncerto en Naumburg/Saale 2003/04. Kiam komenciĝis la koncerto de Amir, mi tamen sentis la kutiman artistan nervozecon, kiu estas tiom tipa kaj kiu ĉiam kaptas min, ankaŭ kiam temas pri relative facilaj prezentadoj. Mi ĝuste decidis, ne tro cerbumi pri tio kaj anstataŭe simple ekagi. Dum Amir ludis “Feliĉe”, mi venis al la scenejo por kanti du strofojn kaj la refrenon, kiel interkonsentite antaŭe. Fakte intertempe mi jam havas sufiĉan praktikon je tio – tion mi ja faris dum la KEF dufoje, nome dum la karaokeado kaj la Esperanto-Desperado-koncerto! Tial mi tuj sentis min kiel en mia natura medio. Mi rimarkis, ke mi pro la aranĝado de la lumoj ne vidis la publikon, kio tre trankviligis min. Sekve la kantado bone sukcesis kaj post la aplaŭdo mi vokis Sebastian al la scenejo. Iel ni tri atingis la ĝustan fluon – la komunajn kantoj ni ludis senprobleme kaj mi havis la impreson, ke mia kantado estis tiom facila kaj klara kiel jam delonge ne plu. Kiam Sebastian kaj mi foriris post niaj tri kantoj, la publiko petis aldonon kriante “Ku-ra-cis-toj! Ku-ra-cis-toj!” Tio ŝajnis kiel miraklo al mi. Ni tri ankoraŭ prezentis la facile ludeblan “Junula amo” el la Kuracistoj-repertuaro kaj post tio mi forlasis la salonon por iomete retrankviliĝi, ĉar mi sentis la adrenalinon en mi.

Mia bona amiko Till atendis min kaj tuj diris, ke mi rokis la homojn kaj ke li neniam vidis min tiom brile agi sursceneje. Komune ni iris trinki bieron. Tiam alvenis Vera kaj demandis, ĉu la Kuracistoj havas pliajn kantojn – kaj mi tuj povis respondi, ke ni ludas 18 proprajn kaj pliajn de aliaj grupoj, do posedas sufiĉan repertuaron por koncerto. Tiel ni tuj ricevis inviton koncerti dum la IJS 2006, oferton tre konsiderindan.

Ĉiel ajn la furora reveno de la Kuracistoj ege ĝojigis min. Kaj tio nur estis la unua muzika kulmino de tiu vespero…

Lastatempe aferoj ne ?ajnas esti la samaj

Jam post la pasinta ekzercado la basistino, la gitaristo kaj mi interkonsentis pri baldaŭa denova ekzercado. La 19an de decembro do mi venis al la loĝejo de la basistino – ĉifoje piede por kunporti mian gitaron. Krome mi kunhavis la tekstojn de “Purple Haze” kaj de “Paranoid” por povi ĉifoje komplete kaj bone kunkanti ilin. Fakte la gitaristo ne venis, ĉar li estis tute forgesinta pri la renkonto. Tio ne gravis, ĉar ni ankaŭ duope bone muzikis. Ni ludis entute:

  • “So lonely” de The Police
  • “The Passenger” de Iggy Pop
  • “Wie am ersten Tag” de Die Ärzte
  • “Come as you are” de Nirvana
  • “Every you every me” de Placebo
  • “Paranoid” de Black Sabbath
  • “Purple Haze” de Jimi Hendrix

Precipe pri la ludado de la novaj kantoj (Wie am erste Tag, Every you every me) mi ĝojis, ĉar tiuj estas miaj proponoj por unua repertuaro. Montriĝis bona ideo, ke mi kunportis MP3-dosierojn de la kantoj, ĉar tiel ni povis aŭskulti ilin kaj ludi al la muziko.

Ankaŭ la koramiko de la basistino ĉeestis. Li ludas en diversaj metalrokgrupoj kaj ŝajne jam havas multan sperton. Ni triope aŭskultis kaj diskutis pri de muziko. Li instigis sian amikinon iomete improvizi sur la basgitaro. Tio kuraĝigis min ludi la akordojn kaj zumi la melodion de mia propra kanto. Ĝi apartenas al la ideoj por propraj kantoj, kiuj venis al mi dum kaj post la KEF. Mi vere plusekvu tiun ideon – estos nova muzika kulmino en mia artista vivo.

Ni i?as belaj, belaj tra la nokto

Fine de novembro mi finfine enretigis la 18an kanton de La Kuracistoj, kiun mi estis fintradukinta jam dum la KEF. Mankis ankoraŭ la korektlegado de Krücke kaj la postaj decidoj, kion ŝanĝi kiel. Je la fino, mi decidis transpreni preskaŭ ĉiujn la sugestojn de Krücke, kiuj celis al iom pli kuraĝa traduko, kiu pli devias de la origina vortumado, sed pli bone respektas la akcentadon. Nur ĉe unu linio mi restis ĉe la unue elektitaj vortoj – mi memoris, ke mi preferis ilin, ĉar ili estas pli agrable kanteblaj. Nun do legeblas la teksto de “Misteroland’” en la reto.

Venu rakonti

Finfine mi finis novan recenzon. Ĝi pritraktas “Sen” de Persone, la KDn kiu – el ĉiuj nerecenzitaj, sed recenzendaj diskoj – jam plej longe apartenas al miaj posedaĵoj. Des pli grave temas pri albumo, kiun mi jam havas ekde tri jaroj, sed kies signifon kaj valoron mi ĝis nun ne sukcesis klare kaj koncize prijuĝi.

Kiam mi ricevis ĝin en somero 2002, mi ne sciis kion pensi pri ĝi. Tute akustika verko de rokgrupo – ĉu grandioza sukceso, mizera malsukceso aŭ io inter la ekstremoj? Foje mi bezonas tempon, por muzike digesti albumon aŭ trovi adekvatan aliron al ĝi. Iam mi pensis, ke mia opinio sufiĉe eliris la nebulon de mia menso por esti uzebla. Nun necesis sukcese skribe fiksi ĝin sen perdi tro multajn vortojn.

Iĝis ege malfacila recenzo. Por skrikado de ĝi mi bezonis pli ol unu jaron. Mi eĉ devis elpresi kelkajn laborversiojn de ĝi. Tion mi neniam antaŭe bezonis.

Mi rezignis pri kelkaj detaloj, kiuj eble estus menciindaj. Ekzemple mi ĉifoje nenion skribis pri la instrumentoj uzitaj. La vortoj “muziko” kaj “teksto” tute ne aperas en la recenzo. La origine rokmuzika stilo de Persone restas same nemenciita kiel la rakonto pri la registrado de la albumo: La tri membroj tiutempe loĝis en diversaj landoj kaj tiel devis praktiki distancregistradon. Unu ludis kaj kantis al la surbendigoj de la alia. Mirinde, ke tamen la rezulto iĝis tiom altkvalita.

Parolante kun Sten Johansson pri recenzado en la klubo Liberté dum la KEF, mi rakontis pri mia limigo al certa vorto- resp. liniokvanto. Li opiniis, ke pli longa recenzo foje povas esti pli bona. Mi tamen daŭre pensas, ke mi iris la ĝustan vojon ankaŭ ĉifoje, kvankam neniam malplaĉis al mi pli ellasi kelkajn detalojn.

Jen dol?a melodi’

Durkapulo kaj frenezulo – tio ambaŭ mi certe estas. Dum pli ol du monatoj mi nenion publikigis en mia taglibro. La kialo estas simpla: Mi volis skribi KEF-raporton, kiu enhavu preskaŭ ĉion por mi persone menciindan. (“Ĉio menciinda” estas kompreneble iluzia celo, ne eblas skribi pri ĉiu unuopa impreso, momento, renkonto, parolado…) Tio tamen ne signifas, ke mi ne kapablas esprimi la plej gravajn aferojn rapide kaj kurte: Por Esperanto aktuell 04/2005 mi verkis antaŭ monatoj KEF-artikolon por la ĝenerala publiko, kiu eĉ aperis sur la titola paĝo kun bildo.

Sed por skribe fiksi grandan parton de la okazaĵoj, kiuj gravas por mi, mi bezonas alian lokon kaj multan tempon. Entute iĝis 23 enskriboj, kiujn mi preparis dum la pasintaj monatoj. (La “nula” aperis relative ĝustatempe.)

00 – brilaj momentoj – kun ligoj al fotaroj kaj artikoloj en la reto
01 – alvojaĝo
02 – ejo/klubo
03 – koncertoj, parto 1 el 2
04 – koncertoj, parto 2 el 2
05 – DĴj
06 – opera vespero
07 – prezentadoj/laborgrupoj
08 – ekskursa tago
09 – du prelegoj
10 – mia kantaro
11 – Esperanto en filmoj
12 – kelkaj personoj
13 – kantoideoj
14 – stultumado
15 – gitaro
16 – reagoj
17 – remiksoj
18 – novaj muzikideoj
19 – musicexpress.com.br
20 – Deutsch 4
21 – ĉesado
22 – libroservo
23 – forvojaĝo

Mi ne atendas, ke iu ajn legas tion post tiom da tempo. La decida afero estas, ke mi sukcesis realigi mian deziron, skribe tiom detale pri la KEF.

Intertempe vivo ne haltis kaj pro tio mi havas multegajn temojn. Jen la unua rakontindaĵo: Sebastian Hoffmann, la basisto de La Kuracistoj, partoprenis la FESTOn en Francio. Tie li ludis kiel solo-antaŭgrupo de JoMo du kantojn el la Kuracistoj-repertuaro. Poste pluraj homoj alparolis lin pri la muziko. Ŝajne li spertis la saman kiel mi: La Kuracistoj ankoraŭ delonge ne estas finitaj aŭ mortaj. Nur necesas trovi la ĝustan aranĝon kaj publikon… kaj bonajn teknikaĵojn!

Rimarkinde, ke ĝuste en Francio li rikoltis tiom pozitivan eĥon. Dum niaj du lastaj koncertoj mi gajnis la impreson, ke aparte la Francoj ne ŝatas nian grupon kaj nian muzikon. Neniam tro malfruas por forigi antaŭjuĝojn…

Mi ege ĝojas, ke tute neatendite “La Kuracistoj” denove havas estontecon. Evidente oni bezonas tempon por sukcesi.