Venu rakonti

Finfine mi finis novan recenzon. Ĝi pritraktas “Sen” de Persone, la KDn kiu – el ĉiuj nerecenzitaj, sed recenzendaj diskoj – jam plej longe apartenas al miaj posedaĵoj. Des pli grave temas pri albumo, kiun mi jam havas ekde tri jaroj, sed kies signifon kaj valoron mi ĝis nun ne sukcesis klare kaj koncize prijuĝi.

Kiam mi ricevis ĝin en somero 2002, mi ne sciis kion pensi pri ĝi. Tute akustika verko de rokgrupo – ĉu grandioza sukceso, mizera malsukceso aŭ io inter la ekstremoj? Foje mi bezonas tempon, por muzike digesti albumon aŭ trovi adekvatan aliron al ĝi. Iam mi pensis, ke mia opinio sufiĉe eliris la nebulon de mia menso por esti uzebla. Nun necesis sukcese skribe fiksi ĝin sen perdi tro multajn vortojn.

Iĝis ege malfacila recenzo. Por skrikado de ĝi mi bezonis pli ol unu jaron. Mi eĉ devis elpresi kelkajn laborversiojn de ĝi. Tion mi neniam antaŭe bezonis.

Mi rezignis pri kelkaj detaloj, kiuj eble estus menciindaj. Ekzemple mi ĉifoje nenion skribis pri la instrumentoj uzitaj. La vortoj “muziko” kaj “teksto” tute ne aperas en la recenzo. La origine rokmuzika stilo de Persone restas same nemenciita kiel la rakonto pri la registrado de la albumo: La tri membroj tiutempe loĝis en diversaj landoj kaj tiel devis praktiki distancregistradon. Unu ludis kaj kantis al la surbendigoj de la alia. Mirinde, ke tamen la rezulto iĝis tiom altkvalita.

Parolante kun Sten Johansson pri recenzado en la klubo Liberté dum la KEF, mi rakontis pri mia limigo al certa vorto- resp. liniokvanto. Li opiniis, ke pli longa recenzo foje povas esti pli bona. Mi tamen daŭre pensas, ke mi iris la ĝustan vojon ankaŭ ĉifoje, kvankam neniam malplaĉis al mi pli ellasi kelkajn detalojn.

6 thoughts on “Venu rakonti

  1. bertilow

    Sed (tiel) estis ne!

    La tri membroj tiutempe lo?is en diversaj landoj kaj tiel devis praktiki distancregistradon. Unu ludis kaj kantis al la surbendigoj de la alia. Mirinde, ke tamen la rezulto i?is tiom altkvalita.

    Tiel tute ne estis. La plejparton ni registris, kiam ankora? ?iuj el ni estis en Stokholmo (Anders almena? ofte estis en Stokholmo tiam). Poste mi migris al Germanujo, kaj la tuto restis dum iom da tempo en nefinita stato. Por fini la albumon ni ?iuj kuni?is en Berlino dum kelkaj tagoj, kaj tie finis la registradon.

    Mi scias, ke Espo-Despo tamen parte uzis distancregistradon por sia lasta albumo. Interalie Martin tiamaniere kontribuis al tiu albumo.

  2. D? Kunar

    Povus esti tiel, sed estas ne

    Ha, tiam mi mismemoris tion. Des pli bone, ke mi ne skribis pri la estiĝo de la albumo en la recenzo.

  3. bertilow

    Re: Povus esti tiel, sed estas ne

    Des pli bone, ke mi ne skribis pri la esti?o de la albumo en la recenzo.

    En ordo. (Kvankam foje mi ?atas la esti?on de misaj mitoj kaj iluziaj imagoj…)

    Sed kie kaj kiam do aperas la recenzo?

  4. D? Kunar

    misaj mitoj

    Ĉu ekzistas ĝustaj mitoj? Sed verŝajne vi nur alcelis asonancon. Kaj kompreneble vi ĝuas la kreskantan onidiraron pri Persone, kiu kaŭzas multan intereson, sen ke vi iam denove bezonas koncerti!

    La recenzo aperis en Esperanto aktuell kaj aperos en “kune”. Mi nun ne parkere scias la ekzaktan numeron, sed unu de la lastaj. Se vi interesiĝas pri la teksto, mi sendos ĝin al vi. Kompreneble vi rajtas publikigi ĝin sur la TTT-paĝoj de Persone.

    Mi jam nun scivolemas, kion vi pensas pri la recenzo. Vi eble memoras, ke ni diskutis tre malfavoran recenzon pri “Sen” dum la IS 2002/03 en Trier (mi eĉ havas foton de tio).

  5. bertilow

    Misaj mitoj mistere mira?as

    Sed ver?ajne vi nur alcelis asonancon.

    Allogaj asonancoj amase ari?as…

    Se vi interesi?as pri la teksto, mi sendos ?in al vi. Kompreneble vi rajtas publikigi ?in sur la TTT-pa?oj de Persone.

    Jes, dankon. Mi provos ?in publigiki, kompreneble.

    Vi eble memoras, ke ni diskutis tre malfavoran recenzon pri “Sen” dum la IS 2002/03 en Trier

    Jes, ja. “Brila” recenzo! Beda?rindege mi ankora? ne plenumis mian tiaman ideon/promeson/aserton publikigi anka? tiun negativan recenzon en la TTT-pa?aro de Persone. Fipigra mi estas…

  6. D? Kunar

    negativaj recenzoj

    Povas esti signo de forteco kaj memfido, aperigi tiajn tute negativajn recenzojn. Mi pensas, ke Persone jam delonge atingis tian staton, ke necesas atente serĉi homojn kun malfavoraj opinioj pri la grupo. Krome distras legi, kiel kelkaj provas “ataki la gigantojn”…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *