Monataj arkivoj: Februaro 2013

Mi volas diri dankon

Rilate al regula skribado en mia taglibro, mi bone komencis la jaron. Sed mi ne povis vivteni la tagan ritmon kaj iam la vivo tiom postulis mian atenton, ke mi e? devis pa?zi longe. Sed ankora? ne el?erpi?is temoj por la serio de enskriboj pri Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis ekde 2011. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012, la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste kaj la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo) en julio 2012, venis la tempo por rakonti pri la transdono de la kultura premio de la FAME-fonda?o. ?iun duan jaron okazas tiu evento, kaj en 2012 la premio iris al Floréal Martorell de Vinilkosmo. ?ar mi estas spertulo pri Esperanto-muziko (kaj tial konas la meritojn de Flo) kaj oficiala komisiito de la Germana Esperanto-Asocio (GEA) por moderna Esperanto-muziko, oni petis min fari la la?doprelegon. Por tio mi voja?is al Aalen, eta urbo en suda Germanujo, kie la solena premiado okazis la 28an de oktobro.

Ne estis la unua fojo, ke mi prelegis. Sed kiel plej ta?ge rakonti pri Flo? ?is unu tagon anta? la evento mi havis neniun ideon. Tiam matene venis la sava inspiro: Kompreneble plej ta?gas mencii la valoran laboron, kiun li faris, kaj la gravegan kontribuon al Esperanto-kulturo. Kaj plej grave, tio tute ne bezonus esti simpla listigado de sukcesoj, sed mi povus anka? meti la atenton al aktualaj, gravaj problemoj. Tiel mi verkis la prelegon dum la trajnvoja?o. Cetere la tuta parolado okazis en la germana, tiel ke necesis traduki tion al Flo. Sed li poste diris, ke li ?iel ajn komprenis, kion mi diris, kaj li estis kortu?ita. Por li ricevi tian premion en Germanujo havis specialan signifon, ?ar siatempe lia avo pereis en Nazia koncentrejo.

Mi kaptis la okazon por akiri kolekton de Esperanto-muziko. Mi estis mendinta diversajn diskojn, kiuj estis savitaj el la fajro, kiu trafis la studion de Vinilkosmo, kaj kelkajn kasedojn. Mia intenco estis, donaci la diskojn kaj kasedojn al amikoj kaj al homoj, kiuj ne havas multan monon, kaj supozante, ke tiujn varojn Vinilkosmo plej malfacile povos vendi, mia ago ne forigas eblajn klientojn.

Same kiel jam en Lepsiko, mi tre ?ojis montri vivantan Esperanto-kulturon al la ekstera mondo. Cetere pluraj longjaraj esperantistoj post mia prelego diris al mi, ke ili ankora? ne konis multon de tio, kion mi rakontis. Anka? tio estis denova sperto.

Post agrabla tagman?o mi veturis hejmen. Jen kelkaj interesaj ligoj pri la evento: