Monataj arkivoj: Decembro 2008

La grundo sub ?iaj piedoj

La jaro finiĝas kaj estas tempo por fari lastan specialan enskribon. Denove mi skribas pri la U2-albumo “All That You Can’t Leave Behind”, kies melankolia rokmuziko kaj nigrablankaj fotoj ĉe flughaveno ĉiam aparte ravis kaj kortuŝis min.

La kutiman eldonon mi ekposedis en 2004. Kiam mi skribis pli detale pri la unuopaj kantoj de la disko, mi notis ke sur la versio de la KD, kiu aperis en la Unuiĝinta Regno, troviĝas aldona kanto, nome “The Ground Beneath Her Feet”. Tial mi hezitis definitive prijuĝi la albumon, ĉar por plena recenzo mi unue akiru tiun version. Fakte mi tenis tion en mia koro kiel promeson al mi mem dum la pasintaj jaroj.

Sed nur en novembro mi ekhavis la ŝancon, rekte aĉeti la albumon. Mia provo, akiri specialan diskon, sukcesis denove tra jpc.de. Kia emociiga momento, kiam mi tenis tiun diskon en mia mano. Sed nun venis tempo por pensi pri la promeso. Fakte mi relegis, kion mi siatempe skribis pri la kantoj kaj rimarkis, ke preskaŭ ĉio ankoraŭ validas. Nur la bonusan kanton mi ŝatas pli ol je la unua aŭskultado sen la resto.

Tial nun ne havas sencon, perdi pliajn vortojn: Mi jam kreis alternativan version de la albumo, kaj tio estas mia respondo, kia estintus mia persona eldono de la disko. De tio mi nenion povas postlasi!

Dum iom da tempo mi pripensis, ĉu ne serĉi la diskojn, kiuj enhavas la kantojn, kiujn mi enmetis plie al tiuj de la origina albumo, anstataŭigante kelkajn, kiuj ne plaĉis al mi. Sed tio povas daŭri denove tre longe. Krome unu kanto eĉ ne aperis surdiske ĝis nun!

Tial mi faris alian solvon: Mi kreis kantoliston ĉe Youtube kun videoj de tiuj 12 kantoj: Ĉio, kion vi ne povas postlasi

Ĉio, kion vi ne povas postlasi
n-ro daŭro titolo
01. 4:04 Beautiful Day
02. 3:50 Elevation
03. 4:34 Walk On
04. 3:37 In A Little While
05. 4:16 When I Look At The World
06. 5:32 New York
07. 3:52 The Ground Beneath Her Feet
08. 4:07 Stateless
09. 4:09 Summer Rain
10. 3:59 Stuck In A Moment You Can’t Get Out Of (Acoustic Version)
11. 4:20 Love You Like Mad
12. 3:48 Always

Kun ?iu korobato

Kiel mi jam skribis kelkfoje antaŭe, kombinado de Youtube kaj la Vikipedio tre helpas ĉe trovado de bona muziko kaj diskoj.

Komence de la jaro min menciis la kanton “With Every Heartbeat” de Robyn. La origina elektronika versio (jen video) ravis min dum unu vintro, sed mi tamen hezitis aĉeti ĝin sur disko.

Pasis monatoj. Tiam mi legis en la popkultura blogo Coffee & TV pri Umbrella-reludversioj. Origine ĝin kantis Rihanna. En tiu enskribo la aŭtoro Lukas Heinser ligas al Youtube-videoj de la diversaj surbendigoj kaj mencias ĉe unu, ke ĉe radio BBC 1 oni jam spertis la plej strangajn reludversiojn. Tio instigis min ne nur spekti tiun videon, sed serĉi aliajn de la sama radielsendo. Tiel mi stumblis preter akustika viva BBC-versio de “With Every Heartbeat”, en kiu Robyn nur estas akompanata de piano. Ĝi multe pli tuŝis min ol la elektronika versio.

En la komentoj sub la video, unu uzanto skribis ke akustika versio de la kanto troviĝas sur la “Rakamonie”-albumeto de Robyn. La Vikipedio menciis akustikan version sur iuj versioj de la origina “With Every Heartbeat”-disketo, sed ankaŭ konfirmis la indikon pri la albumeto, tamen ne por ĉiu versio de ĝi.

Serĉo ĉe jpc.de agrable surprizis min: Oni ofertis la albumon je modesta prezo! La albumo entute enhavas kvin kantojn. Estas interesa kontrasto, ĉar unuflanke temas pri tre agresema popmuziko, aliflanke pri ege melankoliaj baladoj, ekzemple ankaŭ la akustika versio de “Be Mine”.

Rekte al dan?era zono

Pri sonŝpuroj kaj ilia kompleteco mi ankoraŭ skribis hieraŭ. Do mi ne bezonas mencii ĉion jam denove.

Antaŭ iom da tempo, mi aĉetis la sonŝpuron de la filmo “Top Gun”. La kanton “Take My Breath Away” de Berlin mi jam pritraktis pli frue. La resto konsistas ĉefe el vigla popmuziko tipa por la 1980aj jaroj. La kantoj stile tre similas unu al la alia kaj estas foje iom tro 1980aj eĉ por mia gusto!

Fakte temas pri nova versio de la sonŝpuro, kiu enhavas kvin muzikaŝojn, kiuj ne troviĝis sur la origina eldono. Unu nur estas remikso, do neglektebla. Laŭ imdb.com, tie mankas nur unu kanto, “Radar Radio” de Giorgio Moroder kun Joe Pizzulo. Ĝi aperis kiel b-flanko de la disketo “Take My Breath Away” de Berlin.

En la anglalingva Vikipedio ekzistas aparta artikolo pri la filmmuziko same kiel alineo pri la muziko en la artikolo pri la filmo. Tie legeblas, ke krome mankas granda parto de la simfonia muziko komponita de Harold Faltermeyer.

Harold Faltermeyer fakte verkis ankaŭ la famegan instrumentan pecon “Axel F.” el la filmo “Beverly Hills Cop”. Kune kun ĝi kaj “Back to the future“, Top Gun estas por mi la filmo el la 1980aj jaroj kun la tipa sonŝpuro el la 1980aj jaroj.