Monataj arkivoj: Oktobro 2003

Mi ne serchas absolucion

Ankoraŭ ekzakte du monatoj ĝis la komenciĝo de la IS en Naumburg/Saale! Nun iĝas pli kaj pli malvarma, kaj la tagoj pli mallongaj… kaj la IS-antaŭetoso kreskas.

Lastatempe mi aĉetis multajn KDjn, kelkajn en nova, aliaj en uzita stato. Hodiaŭ mi iris denove al la magazeno kiu vendas uzitajn KDjn kontraŭ relative malmulta mono kaj demandis pri kelkaj disketoj, kiuj bedaŭrinde ne haveblis. Sed mi rimarkis la bonan muzikon, kiu estis ludanata en la malantaŭo. Mi vidis la KD-ingon – temis pri la du KDj “Best of 1986-98” de Depeche Mode! Mi spontanee decidis aĉeti ĝin. Ĝi estis tute freŝe alveninta ĉe la magazeno kaj ŝajne la nura ekzemplero, tiel ke la vendisto devis haltigi la KDn kaj subite regis silento en la vendejo! Ho, kiom ofte mi jam volis fari tion!

De la kantoj sur ambaŭ KDj, mi konas plurajn el la malfruaj 1980aj jaroj kaj du el la jaro 1997: It’s no good (pli pri tiu kanto en du aliaj enskriboj) kaj Home, kiujn mi ambaŭ tre ŝatas kanti.

Aktuala okazaĵo en mia laborurbo Münster: La aŭtorino de la libroserio “Harry Potter” permesis senpage al ĉiuj senloĝulaj gazetoj, aperigi la unuan ĉapitron de la nova verko jam la 25an de oktrobro, dum la kvina parto aperos la 8an de novembro en Germanio. Sekve homoj amase aĉetis tiujn gazetojn, en Münster tio estas draußen! (“ekstere!”). Tre laŭdinda kaj nobla gesto de la aŭtorino, kiun mi agnoskis aĉetante mem unu ekzempleron, kion mi kutime foje, sed ne ĉiam aŭtomate faras.

Ĝenerale tamen mi ne ŝatas Harry Potter; laŭ mi la ideo estas simpla, kaj la kreita mondo prezentas tre dubindajn valorojn: Ekzemple la nemagiuloj estas denature “malpli valora” raso; La sistemo kaj la instruistoj intence daŭre kreas fortan konkurencon inter la junaj magilernantoj, kiu iĝas regule kaŭzo por malamo kaj pro kiu suferas ĝuste la plej malfortaj.

En la germana ekzistas jam ekde jardekoj pli bonaj serioj por infanoj kun fantaziaj kaj magiaj elementoj. La sola diferenco kompreneble estas, ke se iu anglalingva senlaborulino ion skribas, tiam tio estas pli moda ol se brila kaj sperta aŭtoro faras la saman en alia lingvo, kaj sekve oni tradukas el la angla multon, sed nur malmulton al ĝi. Mi kreis moknomon por Harry Potter: Harri Pötter.

Du germanlingvaj aŭtoroj el mia infanaĝo:

Ottfried Preußler
Der kleine Wassermann (La eta virnikso)
Die kleine Hexe (La eta sorĉistino)
Der Räuber Hotzenplotz (La rabisto Hotzenplotz, prononcu: “‘hocnploc”)
Neues vom Räber Hotzenplotz (Novaĵoj de la rabisto Hotzenplotz)

Angela Sommer-Bodenburg:
– la serio Der kleine Vampir (La eta vampiro)

“La eta vampiro” unue aperis en 1979 kaj uzas samajn elementojn kiel Harry Potter: Sekretoj, magio, stultaj gepatroj, fuĝo el la enua ĉiutago, eksterordinaraj amikoj kaj danĝeraj kontraŭuloj…

“La eta sorĉistino” kaj “La eta virnikso”, eĉ pli malnovaj, pritraktas la temojn magio, magiaj estaĵoj ktp. En la unua libro pri la rabisto Hotzenplotz aperas la (malbonula) sorĉisto Zwackelmann (prononcu “‘cvaklman”) kaj sorĉita feino.

Ni estas frosto en maten’ sur la fenestro

Mi finfine finis kompili mian propran version de sonŝpuro por la ludo “The Curse of Monkey Island“. La tasko estis: Elektu el la muziko nur tiom multe ke eblas meti la reston sur 80-minutan KDn, kaj preparu bonan vicordon de la kantoj. Sed nun mi konstatis ke mi tiom longe aŭskultis la diversajn muzikpecojn ke mi ne plu bezonas vere fari KDn. Anstataŭe mi faris KD-Rn kun ĉiuj MP3-dosieroj, kune kun la muziko de tri aliaj ludoj: Blade Runner, kiu enhavas muzikon el la filmo, Grand Theft Auto (GTA) kun tre bona funka peco, kaj “Das Schwarze Auge 1 – Die Schicksalsklinge” (Blade of Destiny).

nigra_okulo el Ĉinio mencias en sia taglibro renkonton kun mia eks-kunloĝanto Till Schönberner kaj liaj gepatroj. Nekredeble: Nur manpleno da esperantistoj nuntempe skribas ĉe LiveJournal, kaj mi tamen trovas unu kiu verkas enskribon pri unu de miaj plej bonaj amikoj, kiuj translokiĝis al alia parto de la mondo… Mi denove miras, kiom malgranda la mondo estas.

Dum la pasintaj tagoj, mi malkovris kelkaj tre interesajn TTT-ejojn kaj retartikolojn:

www.eurobilltracker.com permesas al siaj uzantoj, vidi la vojon de la eŭro-monbiletoj, indikante ĝin per mapo. Mi jam entajpis la paperan enhavon de mia monujo kun detaloj informoj kie ekzakte mi ekhavis ilin kaj nun atendas, ke ie reaperas iu de mi elspezita bileto… povos iĝi tre interesa afero, kiam la biletoj transiras landlimojn.

– La germana magazino “Der Spiegel” raportas pri ulo kun ekzotika hobio: Li ekde tri jaroj provas aperi ĉie ajn sur foto de retkameraoj! Amuza anekdoto: Kiam “la vojaĝanto” en septembro 2002 staris iom tro longe en Novjorko ĉe iu angulo, homoj timis teroriston kaj alvokis la policon, kiu arestis lin – kaj ĝuste pri tio nun ekzistas retkameraa foto!

– Plie “Der Spiegel” eĉ per du artikoloj honorigas la laboron de Germano, kiu evoluis metodon kontraŭ spionaj programoj: Robotoj ( = memstaraj programoj) unue ricevas la datojn de fiktiva persono kaj poste travojaĝas la interreton, lasante spurojn de sia personeco en formularoj ktp.. Tielmaniere, ili kreas datorubon kiu malhelpas la kutiman spamadon kiu sekvas la kontraŭleĝan kaj sekretan datokolektadon. La ideo estas, ke iĝas malutila uzi spionajn programojn, se sufiĉe multaj de tiuj robotoj estas aktivaj, ĉar tiuj faras tro multan neuzeblan rubon. Cetere ĉiu rajtas krei sian propran roboton…

La hodiaŭa filozofa angulo:

1. “Afabala ulo” estas persono kiun ĉiu ŝatas kaj neniu amas. Tial temas pri ofendo, se virino diras ĝin al viro. Jes, foje la klarigoj estas simplaj…

2. Jen kio Esperantujo instruis al mi: Neniam prijuĝu personon laŭ la politika sistemo de sia devenlando.

aktualaj ciferoj pri mia MP3-kolekto (2003-10-26):

mp3.com
3,92 GB (4.210.467.387 bajtoj)
1.220 dosieroj, 18 dosierujoj

MP3
7,91 GB (8.496.047.785 bajtoj)
2.710 dosieroj, 62 dosierujoj

Provu iri en mia shuoj

Kiu ne jam spertis la jenan situacion en diskoteko?
La DĴ estas tute aroganta:
Li ne permesas trarigardon de la diskaro.
Li ne plenumas muzikdezirojn.
Li ne akceptas kritikon pri sia muzikelekto.
Li nur parolas kun elektita areto da amikoj.

Mi, longjara diskotekvizitanto same kiel DĴ, nun malkaŝas la sekreton kiu troviĝas malantaŭ tio.

Ekster Esperantujo, DĴj en diskoteko estas profesiuloj. Kiu tolerus ke aliaj homoj daŭre ĝenas la propran laboron, se oni senprobleme kaj sukcese laboras sole? Kaj mi aŭdace supozas, ke ekzistas forta konkurenca batalo inter la diversaj DĴj, ĉar ĉiu volas akiri laborlokon en la plej popularaj diskotekoj…

Tio kompreneble ne pardonas ĉion. Se DĴ ne volas surmeti iun kanton, tiam li havas siajn kialojn kaj ne bezonas uzi stultan mensogadon kiel “Jes, mi poste ludas vian kanton…” Tio nur kreas misfidon kaj frustriĝon ĉe la publiko, kies distro estas la tasko de la DĴ.

En Esperantujo… nu, mi skribu el mia vidpunkto. Kio jam okazis al mi?

– Homoj ŝtelas KDjn kaj rompas KD-ingojn. Plie estas nekredeble kiom facile jam unu aŭ du personoj en nur kvin minutoj povas turni bone ordigitan diskaron al kompleta kaoso. Sed funcianta diskaro estas la baza kondiĉo por DĴa laboro. Post tiom negativaj spertoj en Esperantujo, mi ne plu lasas tuŝi aliajn homojn miajn KDjn.

– Homoj havas ege strangajn muzikdezirojn. Kompreneble, ofte, kiam iu volas iun kanton, li estas tute malkontenta pri la aktuala muziko. Sed tio jam klarigas kial malfacilas plenumi tiajn muzikdezirojn: Ili tute ne kongruas al la stilo ludata. Mi ne volas forpeli dancantan amason nur por kontentigi unu strangulon! Aĥ jes, kaj homoj miras kial mi ne permesas al ili kunporti sian diskon, kiun mi mem nek havas nek konas. En ordo, mi estas ĉiam preta ekkoni ion novan… sed ne kiam mi laboras kaj unu malbona kanto malplenigus la salonon! Mi jam havis klientojn kiuj deziris nedanceblajn kantojn kun tute aĉa muziko, do scias ke ne eblas “blinde fidi” al homoj.

– Homoj nek komprenas la esencon de DĴa laboro, nek kapablas esprimi sian kritikon. La gustoj estas diversaj, kaj ĉar ne eblas surmeti ĉiun stilon samtempe, la DĴ devas fari elekton. Elekti inter kantoj kaj stiloj, kaj zorgi pri tio ke la vicordo de la kantoj estas akceptebla. Se la DĴ dancigas multajn, sed ne ĉiujn personojn, tiam tio estas tre granda sukceso. Preskaŭ neniam eblas dancigi ĉiujn. Ofte homoj venas al mi kaj diras: “Ĉu vi ne povas ŝanĝi la muzikon?” Mi redemandas: “Kion mi surmetu?” Kaj ili respondas: “Ion pli bonan.” aŭ “Ion pli danceblan.” Kun tiom precizaj indikoj, ne estas miraklo ke mi ne reagas al kritiko!

– Homoj foje ne akceptas la vorton “ne” kaj provas ekdiskuti kun mi. Sed mi ne volas diskuti. Mi faras la decidojn kaj spertas iliajn sekvojn, do ĉio estas en ordo. Ĉar homoj kutime estas des pli obstinaj, ju pli stranga siaj muzikdeziroj estas, mi ĝuste agas, ignorante tiujn, kiuj plej insistas pri diskuto. Plie malfacilas paroli en laŭta diskoteko, kaj tial mi tion ankaŭ nur faras en gravaj kazoj. Mi ne pretas perdigi mian voĉon pro senutila parolado. Kaj fine: La atento de la DĴ estu ĉe la muziko, la aparataro kaj la dancantoj, kaj ĉio alia nur estas duaranga.

La kulmino de aĉeco je la fino: Kiam mi surmetas iom pli longan kanton por iri al la necesejo, aĉeti trinkaĵojn, flirti kun belulino k.s., kelkaj homoj aŭdacas ludi per la teknikaĵoj. Se mi poste reagas tre malafable kaj lamentas, ili estas tute surprizitaj. Se mi respondecas pri la tekniko kaj oni kulpigas min pri ĉiu ajn afero kiu detruas la etoson, tiam mi ne permesas al aliaj fuŝi ion ajn – ĉu tio estas tiom komplika? Kiu ne respektas ke la DĴ-loko kaj diskaro apartenas al la DĴ, tiu malrespektas ne nur mian laboron, sed ankaŭ min kiel personon. Kiel mi respektu iun kiu ne respektas min?

Char estas dolchamara sinfoni’…

Pasintan semajnon mi aĉetis plurajn novajn KDjn, i.a. “Urban Hymns” de The Verve. Ĝi kostis nur 9,99 EUR (normala prezo por albumo en Germanio: inter 15,50 kaj 19 EUR). En la sama magazeno mi vidis la disketon “Walk On” de U2 kiu kostis eĉ pli ol 10 EUR (normala prezo: 5 – 7 EUR), kia frenezaĵo!

La muzikindustrio ofte plendas ke homoj ne komprenas la bezonon de altigitaj prezoj. Nu, jen ekzemplo por stranga prezopolitiko kiu montras, ke ŝajne ekzistas apenaŭ iu ligo inter la speco de la muzikverko (disketo / albumo) kaj la mono elspezenda por ĝi. Kiel oni komprenu ion, por kio ne ekzistas okulfrapa racia klarigo? (Krom kompreneble la ĉiam ŝanĝanta situacio de la merkato, kiu eble rekomendas rabaton por certaj albumoj kaj samtempe postulas malrabaton por aliaj disketoj; sed tio ankoraŭ ne klarigas kial ĝuste tiu albumo kaj jena disketo estas koncernitaj!)

La albumo cetere daŭras 75:58 minutojn, do oni vere ne ŝparis spacon sur ĝi!

De ĝiaj kantoj, multaj certe konas la kanton “Bitter Sweet Symphony“. Sed verŝajne malmultaj scias ke la grupo “The Verve” enspezis neniom de la vendoj de la respektiva disketo, ĉar Mick Jagger kaj Keith Richards postulis la aŭtorrajtojn de tiu kanto!

Fakte “The Rolling Stones” en la 1960aj jaroj surbendigis kanton kun la nomo “The Last Time”. Ilia tiama produktisto, Andrew Oldham, iam kreis orkestran version de tiu verko, kun arĉinstrumentoj ktp.

Richard Ashcroft prenis tiun version kiel modelon por la kanto “Bitter Sweet Symphony” – oni facile rekonas precipe la arĉinstrumentojn, kaj ankaŭ la bazajn harmoniojn.

Normalkaze mi tute malŝatas tian ŝteladon de melodioj, sed en ĉifoje la rezulto tre konvinkas kaj eĉ supertrafas la originalon.

Cetere tiu kanto estis uzita kiel muzikaĵo en la fina sceno de la filmo “Cruel Intentions“. Alia malofta fenomeno, kiam temas pri neorkestra sonŝpuro: La muziko tre bone kongruas al la etoso de la bildoj. Dua bona, tre memorinda kanto de tiu filmo: “Every you every me” de “Placebo”, kiu eksonas je la komenco.

Mia provo, liberigi min de troaj MP3j, iom post iom sukcesas. Mi denove forigis plurcent megabajtojn.

Ekz. nur la enhavo de mia elektronika dosierujo antaŭe estis 1,14 GB (275 titoloj, daŭro 21:23:49) kaj nun estas 854 MB (200 titoloj, daŭro 15:40:07).

Por videbligi la plian progreson, mi skribe fiksu kelkajn ciferojn.

hodiaŭ (2003-10-19):

mp3.com:
3,95 GB (4.248.945.058 bajtoj)
1.232 dosieroj, 20 dosierujoj

MP3 (entute)
8,20 GB (8.811.698.820 bajtoj)
2.886 dosieroj, 66 dosierujoj

Lasta novaĵo: Mi hodiaŭ trafoliumis la septembran numeron de “Revuo Esperanto“. Ĝi ĉefe pritraktas la UKn en Gotenburg, kio je l’ unua penso devus esti enuiga por ĉiu, kiu ne partoprenis ĝin. Sed teamo konsistanta el bona fotisto kaj ruza redaktanto zorgis i.a. pri kelkaj fotoj, kiuj montras belulinojn dum la kongreso, kun la trafa komento “Se oni organizus konkurson pri la plej bela kongresanino, la ĵurio havus malfacilan taskon.” Eĉ la plej akraj kritikantoj de UEA devas konfesi, ke eĉ se laŭ ili Revuo Esperanto ne estas gazeto leginda, tiam tamen sendube estas gazeto rigardinda! Al mi nur restas unu demando: Kiu bezonas kongresan flagon sur la titolpaĝo se troveblas tiom belaj alternativaj motivoj?

Mi estas feli?a vir’ kun fajro en mia mano

rara vidindaĵo: komuna nacia ĝojo en Germanio
piedpilka vicmondĉampioneco de la viroj (2002) piedpilka mondĉampioneco de la virinoj (2003)
maldekstre: Rudi Völler, trejnisto de la Germana teamo; dekstre: flagomaro supre: la balkono kun la sukcesa teamo; sube: la festanta popolo

Pasintan semajnfinon, Germanio iĝis monda ĉampiono de virina piedpilkludado. Je sia reveno, la teamo estis bonvenigita ĉe la “Frankfurter Römer”, la urbodomo de Frankfurt/Main. Homamaso festis kune kun la venkintoj. Germanan flagomaron kaj komunan popolan gajecon mi spertis – krom ĉe la Germana unuiĝo en 1990 – nur kvarfoje, kaj ĉiam post internacia piedpilka konkurso: En 1990, 1996, 2002 kaj 2003. Ĉe aliaj okazoj, oni nek svingas la flagon nek kantas la himnon de Germanio, eĉ ne dum ĝia nacia tago.

Germanoj havas strangan sintenon al sia nacieco. Mi ne alcelas la ekstremulojn, sed la ordinarajn homojn kiuj troviĝas en la demokratia parto de la politika spektro. Ili traktas sian naciecon kvazaŭ temus pri hereda malsano: Oni ricevis ĝin de la gepatroj kaj praanoj, sed estas iu prihontinda malbonaĵo, do oni prefere ne parolu pri ĝi, sed kaŝu ĝin. Ja eĉ multaj provas kuraci la hereditan “malsanon”; aŭ per masoĥisma memabomeno de la propra lingvo kaj kulturo aŭ per troiga, sklava fiksiĝo al alia (plej ofte la Usona, pro la modo), provante tiel eskapi el la “malbenitaj radikoj”.

Sed ĉu tia identecneado estas taŭga elirvojo? Ĉu tiel oni atingas ke oni estas estimata, ŝatata, amata de eksterlandanoj? Kiam persono suferas je nesufiĉa memkonfido, bonaj amikoj same kiel psikologo konsilas: “Kiu ne akceptas sin mem, ne povas esti akceptita de aliaj.” La problemoj kun aliaj ofte havas sian originon en problemoj kun si mem.

Cetere, por kontraŭdiri al la timo kaj mito ke ĉiu ajn nacia identeco gvidas al dekstrismo aŭ militemo: Sana, modesta kvanto da nacia gajeco kaj pozitiva “ni-sento” ne plifortigas naciismon, sed eĉ malhelpas al ĝi, ĉar kiu estas kontenta kun si mem, ne havas bezonon ataki aliajn.

Aŭskultante MP3-aron kiun mi elŝutis lastatempe, mi malkovris kelkajn interesajn kantojn:

– Daniel Carrasco, 17-jara esperantisto el Ĉilio, faras muzikon en hiphopa grupo. El liaj pecoj, plej elstaras la instrumenta “Base09” kiu agrable kombinas orkestrajn samplaĵojn kun ritma bazo kaj la balado “Hijo del Pavimento” kies teksto (laŭ mia kompreno) parolas pri la vivo sur la strato.

Method Mr. Al, Ruso loĝanta en Germanio kiun mi jam plurfoje menciis en mia taglibro, kvalite eĉ supertrafis siajn antaŭajn verkojn. “Krec feat. Method Mr.Al – ?????? ? ????? (MP3)” sonas tute melankolie kun arĉinstrumentoj en la
malantaŭo, dum “CLC – ??? ???????? (Funky AL rmx) (MP3)” estas bonega funka (!) kanto kiu instigas al dancado.

Filozofa ŝerco por intelektuloj:
– “Ekzistas la tezo ke ne eblas verki ion vere novan, ĉar ĉiuj ideoj jam iam estis pensitaj.”
– “Prave! De kiu aŭtoro venas tiu teorio?”

Dankegon al ĉiuj kiuj (kun iom da malfruo) gratulis al mi!

Movighu – vi chiam vivas vian vivon

Mi konfesas: Por mi gravas ke homoj memoras mian naskiĝtagon kaj gratulas.

Ĉifoje apenaŭ iu telefonis, sed aliflanke okazis multaj aliaj belaj aferoj:

– Pluraj amikoj sendis poŝtelefonan mesaĝon al mi.
– Dum la preĝeja meso, la pastro, al kiu mi ĉiam havis bonan rilaton, gratulis al mi dum la pacosaluto.
– Ankoraŭ post la 23a horo, homoj kontaktis min tra la interreto; unu eĉ poŝtelefonis al mi.
– Pluraj retmesaĝoj alvenis la tagon poste.
– Du tagojn poste alvenis karto kaj donaco per la poŝto.
– Mia frato donacis al mi la KDn “Reflections” de Apocalyptica, metalroka grupo el Finnlando.

Interese, ke neniu el miaj LiveJournal-amikoj rimarkis mian naskiĝtagon, kvankam mi indikis ĝin en mia profilo. Eĉ n_true, kiu normalkaze gratulas al ĉiuj siaj amikoj, ŝajne forgesis tion… sed ne estas la unua fojo ke LiveJournal-membro ricevas neniujn gratulojn.

Ken Miner, kies taglibro ĉiukaze jam enhavas tre legindajn pensojn, ekis novan kategorion antaŭ kelkaj tagoj: Demandu Onklon Andandon. Sub tiu rubriko troviĝas fiktivaj demandoj kaj respondoj, kiuj lerte parodias la Esperanto-movadon kun siaj eternaj disputoj kaj kverelemuloj. La enskribo de la 11a de oktobro i.a. klare alcelas la libron “Esperanto sen mitoj” de “Ziko” Marcus Sikosek.

Iom nervozigis min tamen la unua demando/respondo-paro, kiu alcelis la intermikson de “kirmeso” kaj “kermeso”. Mi estis tiom certa ke la germanan vorton “Kirmes” oni tradukas per “kirmeso”, sed malpravis. Nur kontrolante la vorton en vortaro post kiam mi legis la enskribon de Ken Miner, mi vage memoris ke eble mia patro tamen ĉiam diris “kermeso”.

Kio vere surprizigis min estis tamen, ke temas pri duobla falsa amiko:
“Kirmes” (germana) estas “kermeso” en Esperanto,
“Kermes” (germana) estas “kirmeso” en Esperanto,
kaj oni rajtas uzi “kermeson” en la senco de “Kermes”, sed ĝuste ne “kirmeson” por “Kirmes”.
Klonklude mi do uzis la nuran tradukon kiu ne estis ĝusta!

Kaj la listo de miaj lastatempaj eraroj eĉ estas pli longa, ve!

Mi erare menciis Schopenhauer kiel aŭtoron de citaĵo kiun mi uzis diskutante pri el kio konsistas interesa enhavo, dum vere ĝi venas de Voltaire! Sed feliĉkaze ankaŭ Schopenhauer diris ion pri la sama temo, do jen ambaŭ citaĵoj:

“Oni devas pensi kiel la plej malmultaj kaj paroli kiel la plej multaj.” (Arthur Schopenhauer)

“La talento enuigi konsistas el tio, diri ĉion, kion oni scias.” (François Marie Voltaire)

Lunde mi kune kun mia frato kaj amiko iris al renkonto por trovi partneron por la universitata danckurso (kiun mi rajtas partopreni kiel dungito de la universitata kliniko), sed malsukcesis. Laŭ mia frato, aliaj homoj kutime rakontas pri ĉiujara troo de virinoj, sed ĉifoje estis inverse. Sufiĉe frustritaj de la vana provo iĝi iom pli civilizitaj kaj socitaŭgaj, ni kune manĝis ion. Almenaŭ ni nun havas bonan pardonon por nia nekapablo danci la kutimajn balajn dancojn: Ni ja sincere volis lerni dancadon kaj plenumi tiun taskon en la universitato, sed ne trovis la necesan partneron!

Hieraŭ mi preparis du kantolistojn:
– tri kantojn, kiujn mi volas ludi dum la IS kun kelkaj amikoj, inter ili du trumpetistoj – tute nova muzikgrupa projekto!
– kantoliston por La Kuracistoj kiu enhavas plurajn novajn pecojn.

Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne rajtas mencii pliajn detalojn.

Kiom bonas tiu lingvo!

Unue la (necesa) muzika parto de la enskribo. Jam ekzistas informoj pri Menino sur mia muzika paĝo, do mi limigu min al la esenca novaĵo. Mi nur posedas (kaj konan) la unuan KDn de Menino, sed nun denove iris al la oficiala retejo kaj eltrovis ke ne nur la kanteroj de la kvara albumo (“39 gradoj”) sonas tre interese kaj aktuale, sed eĉ unu kanto, nome la titola, haveblas senpage kaj legale: 39° kiel MP3-dosiero!

Ken Miner en sia taglibro ofte skribas pri ideoj kaj filozofioj, kio tre invitas al kunpensado. Do mi ankaŭ provu tion foje, tamen pri pli sensencaj etaj aferoj, do pensoj kiuj venis hazarde al mia kapo. Mi komencu per la jenaj du:

1. Kiam drakoj tusas, ili verŝajne ne metas la manon antaŭ sian buŝon (faŭkon).

2. Informadikistoj tre similas al vampirĉasistoj:
a) Ili batalas kontraŭ malbono venanta el alia mondo.
b) Ili ofte havas nekutimajn vestaĵojn kaj hararojn.
c) Ili estas fanatikuloj pri sia profesio.
ĉ) Neniu komprenas ilin aŭ la valoron de ilia laboro.
d) Ili estas personoj en randa socia pozicio.
e) Batalante kontraŭ la proksima venko de kompleta kaoso, ili daŭre vivas ĉe la abismo.
f) Kvankam ili faras heroajn agojn, la aliaj ĉiam konkeras la virinojn.

Hej, protestanta knabino, ne estu tiom malgaja!

Post sestaga silento, la granda temo kompreneble estas: Kion mi faris dum la pasinta semajno?

Ĵaŭde vespere mi pasigis la vesperon (kaj parton de la nokto) kun amikoj. Unue ni trinkis koktelojn en Münster, poste ni manĝis “Döner Kebab” (la novan nacian manĝaĵon de Germanio!) kaj poste ludis hejme “Risiko” (riskon). Je la unua rigardo tute ordinara libertempa aktivaĵoj, sed ne por mi. Kiam mi ankoraŭ estis studento, mi ofte devis lerni vespere (kaj nokte), kaj ĉiukaze mia amikaro estas malgranda. Do mi ĝojas ke foje mi simple havas agrablan tempon kun aliaj homoj sen la devo organizi aŭ labori ( = la Esperanto-aktivula sindromo).

De vendredo ĝis lundo estis kermeso en Nordwalde, mia hejmvilaĝo! Por kompreni pri kio temas: Multaj budoj kaj karuseloj – jen la granda socia evento de Nordwalde! Oni daŭre renkontas amikojn, kune babilas (kaj trinkas bieron) kaj amuziĝas. Laŭ informoj de la estroj mem, ĉe la “Löwenbräu”-bierbudo oni vendas en Nordwalde en tri tagoj pli multan bieron ol en Münster dum la Send (prononcu “zent’“, grandega kermeso) en kvin tagoj!

Jes, certe, “vendredo ĝis lundo” estas kvar tagoj. Nu, normalkaze la kermeso daŭras nur tri tagojn, sed pro la nacia festotago de Germanio (la 3a de oktobro), oni ĉifoje plilongigis ĝin. Cetere la “tago de la Germana unuiĝo” estas tute nefestata tago. La ordinara popolo nur rimarkas ĝin, ĉar ĝi estas libera tago. Neniuj flagoj, festoj aŭ io ajn speciala okazas, krom kelkaj oficialaj aferoj en Berlino. La tipa Germano do festas la naskiĝtagon de sia lando same kiel li amas ĝin – tute ne.

Sed mi skribu pri pli interesaj aferoj. Dum la kermeso mi amuziĝis nekredeble bone, eble estis mia plej bona kermeso ekde mia infanaĝo. Vespere mi foriris kun multaj junuloj (la samaj kiel ĵaŭde, sed kun pliaj!) kaj vere spertis, kion signifas “feliĉaj tagoj”. Ĝuste pro tio mi nenion skribis, kial malŝpari tempon antaŭ la komputilo se la “reala” vivo vokas?

Dimanĉe posttagmeze mi krome akompanis miajn du kuzojn Jonas (7) kaj Urs (5). Foje infanoj estas tiom dolĉaj… precipe kiam iliaj okuloj brilas pro la ĝojo esti en karuselo. Kutime cetere la kermeso finiĝas je ĉirkaŭ noktomezo, kaj tiam la plej multaj homoj iras hejmen, dum la resto malaperas en iu trinkejo.

Pri la muziko: Vendrede mi ekzercis kanti trivoĉan version de “Amazing Grace” kune kun la du knabinoj, kiujn mi jam menciis en pli fruaj enskriboj. Ni faris tion en la (katolika) preĝejo, ĉar ni povis uzi la orgenon por muziki. (Ni ĝenis neniun, ĉirkaŭ la preĝejo ja bruis la kermeso…) Kutime mi ne estas tro entuziasma pri gospelo; ĝi estas nigrula muziko el alia kontinento kaj sekve apenaŭ respegulas mian identecon, dum ni en Germanio havas propran eklezian kantokulturon (ankoraŭ almenaŭ) kiu pli trafas mian guston kaj spiritan bezonon. Sed foje mi tamen ŝatas kanti ion tiajn, precipe kiam du bonaj sopranoj akompanas min. Ho, kiom mankis al mi plurvoĉa kantado! Ĝi estas kvazaŭ plia dimensio de muzikado.

Kompreneble mi ankaŭ renkontis kelkajn belajn knabinojn dum la kermeso. Tio memorigis min pri kanto de Funny van Dannen, en kiu li plendas pri la daŭra maljusteco: Kial tiom bonaj virinoj ekhavas rilaton kun aĉuloj? Mi ne volas diri ke tio okazis denove dum kermeso, sed la rigardado de kelkaj vere belaj junulinoj pensigis min je tio. (Mi ne rajtas mencii tro multajn detalojn, ĉar eble kelkaj knabinoj el Nordwalde baldaŭ lernos Esperanton kaj sekve povos legi mian taglibron.) En la kanto, katolika knabo parolas pri protestanta knabino, kaj mi, katoliko, denove rimarkis ke en mia grandparte katolika vilaĝo ofte la protestantaj virinoj estas speciala belaj… jen okulfrapa paralelo.

Chu vi memoras pri sablo kaj lag’ / la auroro de la lasta tag’?

Mi trovis bonegan kaj samtempe danĝeran TTT-ejon: Wayback Machine.

Temas pri arkivo de la interreto (jes, ĝuste! la tuta interreto!). Se vi iam konis tre bonan paĝon kiu bedaŭrinde hodiaŭ ne plu ekzistas – en la arkivo vi eble retrovos ĝin, kvazaŭ zombie reaperinta de la mortintaj retpaĝoj.

Kompreneble mi tuj rigardis ĉu eble eĉ miaj propraj, personaj paĝoj tie troviĝas… kaj ne povis ĉesi miri:

  1. hrz.uni-paderborn.de/~e48220/
  2. hrz.uni-paderborn.de/~e48220
  3. stud.upb.de/~e48220/
  4. stud.upb.de/~e48220

La plej malnova versio de mia privata hejmpaĝo (en la germana, Esperanto kaj la angla) konservita tie estas de 1997-10-15. Imagu ke mi entute kreis tiun paĝaron nur unu monaton antaŭe, nome 1997-09-17!

Mi eble atingis novan pinton de vanteco, ĉar mi kompreneble tralegis miajn proprajn paĝojn kaj miris, kiom multe ili respegulis mian tiaman vivon. Kaj tio estas la danĝera flanko de la arkivo: Oni riskas perdiĝi en memoroj pri pli bonaj tempoj kaj pli junaj tagoj. Tre similas al la filmo “Strange Days” kie homoj povas konservi memorojn sur mini-diskoj kaj la ĉefa heroo per ili daŭre realportas la feliĉajn momentojn kun sia intertempa eksamikino… La pasinteco estas pasinta, kaj nenio povas ŝanĝi tion, do oni lasu ĝin pasinta!

Sed mi jam trovis pli seriozan uzmanieron por la arkivo: Antaŭ kelkaj monatoj bedaŭrinde malaperis la muzikaj paĝoj de www.esperanto.dk. Ili enhavis multajn informojn pri artistoj, kaj mi volis iom post iom meti ĉion al la Vikipedio. Mi pensis ke mi estus tro malfrua, sed nun tio denove eblas…

Hodiaŭ alvenis la “Chilled-KD” de Chicane. Ne temas pri albumo, sed disketo 48 minutojn longa! Ĝi aperis nur en Germanio kaj enhavas precipe remiksojn de Chicane-kantoj kiuj aperis sur aliaj disketoj. Laŭ mi Chicane tre bone kongruas al Esperanto-medio. La titoloj (“Offshore”, “Saltwater”) kaj la ilustraĵoj (ekz. aviadilo sur la albumo “Behind the Sun”, plaĝo kaj sunsubiro sur “Chilled”) tre memorigas pri vojaĝado kaj restado en fremdaj landoj. Kiam mi aŭdas Chicane, mi ofte pensas pri mia jaro en Sicilio (la vetero, la strando, la maro…) kaj flugado en aviadilo.