Ni ricevas, kion ni meritas

Kial mi estas tiom feliĉa?

Gunnar

Gunnar dum sia naskightago

Hodiaŭ estas la tago de la tagoj. Mia naskiĝtago. Nun mi estas eĉ ne plu junulo laŭ multaj kriterioj en Germanio. Rigardante al la situacio kun malfermitaj okuloj, mi konstatas ke mi jam dum multaj jaroj ne fartis tiom bone.

Kio okazis dum miaj pasintaj naskiĝtagoj?

Mi unue skribis longe pri tio, sed finfine decidis ke tio iĝus tro persona kaj do nur mencias kurte la plej gravajn punktojn:

1999: Catania (Sicilio) – citronlikvoro (“Limoncello”) en studenta rondo, banado en la maro, sed longe for de le hejmo

2000: Paderborn – bona vino kaj vespermanĝo kun la novaj kunloĝantoj, sen iu virino

2001: Nordwalde kaj Gießen – tro da alkoholo hejme, tro da streĉo dum GEJ-estrarkunsido, tro malmulta tempo por ripozi kaj por la privata vivo; kompatinda stomako…

2002: Nordwalde – agrabla familia rondo; elĉerpiteco de la studado (diplomlaboro…), sed finfine libera tempo

Sed kion mi faris ĉijare?

2003: Nordwalde –
Je noktomezo (00:00) mi tostis kun miaj gepatroj kaj mia frato. Mia unua donaco jam ĉeestis – tiu de miaj geavoj. Pli ol la donaco mem min impresis la jena detalo: Ekde kelkaj jaroj, ili ĉiam mem faras la naskiĝtagajn salutkartojn, kiuj sur la kovrilflanko montras (skanigitan) foton de la persono. Malmultekosta, sed tre persona afero, kiu montras, ke iu vere pensis al vi. Ĉijare la foto montris min dum infanaĝo, kiam miaj haroj ankoraŭ estis pli helblondaj. Mi estis tute kormovita pro tiu karto kaj foliumis en mia unua fotoalbumo. Tiu enhavas cetere ankaŭ foton de mia unua Esperanto-renkontiĝo – tendumado en Lohne/Malaltsaksio, en somero 1977. (Jes, tia estas la vivo de denaskulo!)

Posttagmeze ni kune promenis tra Nordwalde, vizitante la “herbejon de Fischer” (“Fischers Wiese”). “Fischer” estas tre ofta familia nomo en Germanio, sed tiu herbejo vere portas la nomon de mia familio: Praonklo de mi posedis ĝin. Temas pri la lasta “verda arealo” en la centro de la vilaĝo, kaj malgraŭ fortaj protestoj de la enloĝantoj, iu investanto tie baldaŭ konstruos domon. Oni eĉ nomis parton de la apuda katolika preĝejo laŭ tiu herbejo, kaj nun… erao finiĝas. Nu, mi ne plendu pri la stulteco en la mondo, mi ja scias, ke ĝi estas senlima. Almenaŭ la vetero estis bona: varmeta, seka, neniu vento, kaj eĉ sunbrilo. “Ora aŭtuno” do.

Mia patrino kiel kutime preparis bongustan torton, kaj min vizitis du ĉarmaj junulinoj. Por tiuj kiuj regule legas mian “privatan” taglibron: Estas la du kun kiuj mi kantas. Ili cetere multe pli bone aspektas ol sur la supra foto, kiu kiel kutime iomete trompas. Miaj okuloj ŝajnas esti malhelaj, sed reale ili estas bluaj.

Poste sekvis ankoraŭ mia onklo kun miaj du kuzoj (tiuj, kun kiuj mi vizitis la kermeson antaŭ unu semajno). Vespere krome venis mia fratino.

La muzika novaĵo de la tago: Mi finfine rekomencis labori per miaj komputilaj muzikprogramoj. Alvenis kelkaj pliaj KDj kun samplaĵoj, kaj mi elprovis ilin. Tute bona materialo. Min kaptis denove la verkemo. Estas kvazaŭ io revenis kion mi estis perdinta dum longa tempo. Nun necesas daŭrigi komencitajn projektojn kaj fini ilin… espereble antaŭ la fino de la jaro!

Dum la verkado, mi finfine decidis ne remiksi la Marillion-kanton “Between you and me” (haveblas senpaga MP3 ĉe mp3.com). La konkurso finiĝos fine de la monato. Mi havas la samplaĵojn ekde junio kaj venis al mi ideoj por almenaŭ du diversaj miksoj, sed mankas la ebloj produkti ilin per mia nuna ekipaĵo. Mi bezonus minimume iun komponan programon, al kiu oni donas la notojn kaj kiu poste ludas la instrumentojn.

Komparebla afero jam antaŭe okazis al mi: Mi pensis pri arenbia versio de la Persone-kanto “Korpo kaj anim’“, sed ankaŭ pri tio devis – nuntempe – rezigni – pro manko de taŭga ekipaĵo.

Nu, la ideoj restas en mia kapo, kaj eble iam realiĝos. Mi havas sufiĉe multajn aliajn muzikajn aferojn por fari intertempe.

2 thoughts on “Ni ricevas, kion ni meritas

  1. kleme

    Mi nomigxas Jon. Mi logxas en Usono. Mi aldonis vin al mia listo de amikoj. Mi esperas, ke vi ankaux aldonos min. 🙂

    Dankon

    Jon

  2. zmila

    1999 okt 12
    Kio okazis en tiu ?i tago krom via vica NT? La lo?antaro de la Tero atingis nombron 6 000 000 000!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *