Seit 2003 rezensiere ich einmal jährlich auf Deutsch – und seit 2005 in meinen beiden Muttersprachen Deutsch und Esperanto. Bisher waren zwei Comics (2003, 2005) und fünf Musikalben (2004, 2006, 2007, 2008, 2009) dabei. Dieses Jahr geht es um einen Film!
Ekde 2003 mi recenzas unufoje jare en la germana – kaj ekde 2005 en miaj du gepatraj lingvoj la germana kaj Esperanto. ?is nun estis du komiksoj (2003, 2005) kaj kvin muzikalbumoj (2004, 2006, 2007, 2008, 2009). ?ijare temas pri filmo!
Hiera? mi jam anoncis, ke mi skribos pli detale pri la grandaj ?an?oj, kiujn alportis la pasintaj 12 monatoj al mia reta taglibro. Se mi komparas la situacion al tiu anta? unu jaro, tiam restis unu afero: La tempomanko da?re malfaciligas regulan verkadon de enskriboj. Aliflanke mi ne sentas iun grandan “kulpon” pri tio. Mi faras multajn aliajn aferojn en mia vivo, kaj multaj havas klare pli grandan valoron por mi mem.
Tamen la teknikaj cirkonstancoj estis vaste influeblaj. Mi finfine uzis mian ?ancon, pa?o post pa?o:
Unue mi a?etis novan komputilon. Post 8,5 jaroj, tio estas rimarkinde por informadikulo! Monatojn mi investis por informi?i, kiun modelon elekti. Mi nur sciis, ke devus esti portebla aparato. Mi e? informi?is pri la modeloj de Apple, sed tio estis granda seniluziigo. Krom la evidenta eblo, tajpi ?ie, la nova teknika?o ofertas plian grandan avanta?on: Mi povas finfine senprobleme tajpi Esperanto-literojn senpene! Per la malnova ma?ino tio ne eblis pro malnova operacia sistemo, kiu ankora? ne plene subtenis Unikodon.
en?ovo: Mi mallonge resumu mian scion pri esperantigo de komputiloj. Mi scias, ke homoj ofte ser?as tion en la interreto, do ripeto ne malheplas:
Pri tajpado de Esperanto-literoj por aliaj komputiloj a? operaciaj sistemoj:
Ekzistas pa?oj de Bertilo Wennergren pri “Esperanto en la komputilo“. Ili kovras linukson kaj diversajn programojn (OpenOffice, WordPress, Firefox).
Tie anka? aperis teksto por uzantoj de Windows. La plej interesajn solvojn mi tamen trovis en la komentoj. Kaj mian propran solvon mi tie anka? rakontis:
Por Windows-versioj ekde XP, ekzistas la eblo, simple mem difini klavararan?on la? sia pla?o: La senpaga programo Microsoft Keyboard Layout Editor (versio 1.4) estas tre simpla kaj kun legebla helpo e?. Ene de 15 minutoj (inkluzive testadon), mi tiel kreis mian propran klavararan?on por la germana kaj Esperanto. Bone estas ke eblas konservi la labordosierojn por postaj modifoj. Krome per la programo facile kreeblas instaliloj. Aldone mi eltrovis ke la instaliloj anka? servas por malinstalado de la klavararan?oj. Kiu ne havas la tempon a? paciencon por fari tion, por tiu ekzistas pretaj aran?oj el?uteblaj el la reto. Ekde Windows Vista, la?dire e? eblas mem difini la duliteran mallongigon por la ?an?ado de klavararan?oj. Tiel eblus nomi la novan “EO”.
Kombine kun OpenOffice, mi nun havas programon, kiu subtenas Esperanto-literojn, kune kun la eblo, tajpi ilin rapide – grava kondi?o por skribi pli ofte en Esperanto!
Due mi (preska?) komplete ciferecigis mian diskokolekton. Dum multaj jaroj, la grandan demandon “?u dosieroj a? diskoj?” mi respondis per “40 diskoj sufi?as“. Sed reale tio i?is ?iam pli malpraktika. Krome la manko de komputilo ?iam pli ?enis, ?ar mi ?iam devis fari paperajn noticojn, kiujn mi poste devis hejme pene entajpi – sen la eblo, fari redemandojn al la homoj. Tio aparte bremsis mian projekton de publika kantaro por Esperantujo, sed anka? evoluigadon de kantotekstoj. Post la a?etado de la nova komputilo, mi pasigis du monatojn per la ciferecigo de mia KD-kolekto. ?iun vesperon dum laborotago devis esti kvin diskoj, kaj ?iun semajnfinan tagon dek por fini la laboron anta? la Internacia Junulara Kongreso en Liberec. Kaj jam tie montri?is la granda avanta?o por D?umado kaj por verkado. Cetere mi ne uzis la MP3-formaton, sed FLAC, liberan formaton sen kvalitoperdo kies kompresado estas malfarebla.
Trie mi post 12 jaroj a?etis propran TTT-adreson. Longe mi hezitis, pago por mallonga, facile memorebla adreso. Sed finfine tio montri?is stulta: Mi havas la monon por pagi tion (estas deca sumo) kaj mi jam ofte plendis pri tio, ke mi dependas de senpagaj ofertantoj, tiel mi interalie jam dufoje devis translokigi tion. Mia elekto estis www.kunar.eu.
Mi kontaktis la posedantojn de www.kunar.com, www.kunar.net kaj www.kunar.org, sed neniu el ili respondis. (La unuaj du TTT-ejoj estas apena? en uzo, la lasta estas TTT-ejo pri libro kiu rakontas pri milita operacio en Afganujo.) La posedantino de www.kunar.de (anka? ne uzata) volis certan monsumon, kiun mi je la fino taksis tro alta.
Plia grava pa?o estis instalado de WordPress. En oktobro pasintjara, mi translokigis la tutan taglibron. WordPress ofertas multan komforton, kiu pli kaj pli mankis al mi en la pasinteco.
Kompreneble restas ankora? multo farenda:
translokigi enhavojn de muenster.de
?an?i ?iujn ligojn (de livejournal kaj muenster.de al kunar.eu)
aldoni etikedojn al malnovaj enskriboj, korekti adresojn, prilabori liston de etikedoj
krei aspektigon
instali spamo-filtrilon
?an?i la lingvouzon ?ie de -io al -ujo
?iam indas demandi, kial entute verki retan taglibron en Esperanto? Lastatempe mi refoje trovis malnovan argumenton. Iu ekslernanto de Esperanto plendis ke en la interreto li nur trovis enhavon pri, sed ne per a? por Esperanto. La? li, kulturo, muziko a? io alia interesa en Esperanto ne videblas, ne troveblas. (Kompreneble decas demandi, kiel li ser?is: En mia reago mi nur listigis kaj priskribis la fontojn, kiujn mi mem parkere konas kaj ?atas.) Tamen tio montras, kial estas utile, skribi pri iuj temoj, ne nur “pezaj” aferoj.
Pro tio nun finfine sekvu la muzika enhavo, kiel kutime kun porcio da melankolio. Ekde kiam mi spektis la filmon Memento la unuan fojon, mi ?iam volis havi la DVD-n, ?ar tiu ofertas alian manieron respekti la tuton: Per speciala moduso eblas rigardi la scenojn la? kronologia ordo. Tio donas tute novan impreson pri la rakonta?o – kaj anka? pri la muziko.
La disko kun la son?puro estas beda?rinde malkompleta kaj anstata?e enhavas kelkajn kantojn, kiuj ne aperas en la filmo, sed nur estas “inspiritaj de” ?i. Mankas la sekvaj muzika?oj:
Monc: Generation Z
Chuck Hamshaw & Mark Schmidt: Motherlode
Daniela May: Ipanema Dreaming
Sammy Burdson and Jean-Claude Madonne: Do the Boogaloo
?e la elektronika parto de la muziko de David Julyan, mi tre ?atas la ambjentan muzikon. Jen la du ekzemploj “Leonard and Natalie” kaj “Arriving At The Derelict – Jimmy”:
Plej facile tiu muziko kompareblas al tiu de la filmo Blade Runner (ekzemple “Blade Runner Blues”) – kiu cetere temas pri memoroj. Aliaj pecoj kun simila ?veba a? reva etoso estas “Desert Suite” el la filmo “Terminator 2” kaj “Dream Window” el “Fright Night”, amba? de Brad Fiedel. Same melankolie ?ajnas al mi “Light” de Hans Zimmer el la filmo “The Thin Red Line”.
Mia reta taglibro a?as unu jaron pli, do sep entute. Sed ?ifoje eblas atesti, ke kelkaj aferoj ?an?i?is. Pri tio mi skribu morga?.
Lastatempe mi renkontas zorgigan tendencon ?e muzikvideoj en la interreto. Grandaj diskoeldonejoj blokas spekteblon en unuopaj landoj, precipe Germanujo. Tio egalas al balkanigo de la interreto, komparebla al la “regionaj kodoj” de DVDj kiuj permesas uzadon de DVD nur en certaj landoj. Tiu sinteno estas same ana?ronisma kiel kopiprotektado de diskoj. Reale tio ne funkcias kaj nur forpelas klientojn.
Anka? mia bela U2-ludolisto i?is viktimo de tio. La muzikvideojn, kiujn enretigis la muzika entrepreno mem, ne plu spekteblas en Germanujo. Sed al kio tio gvidas? ?u la uzantoj akceptas tion? Ne, ili simple ser?as la saman enhavon aliloke. Aliaj homoj enretigos la muzikvideojn – eble kun malpli bona kvalito, kun priskribo, kiun la origina artisto kaj ties diskeldonejo ne povas rekte influi. Ne validas la argumento ke “La homoj ne pagas por muziko kiun ili povas a?skulti en la reto senpage”:
?iu volas sen granda peno a?skulti muzikvideojn sendepende de la ?irka?o a? la konkreta aparato. Kaj por tio plej ta?gas cifereca kolekto de dosieroj.
Muzikvideoj vekas apetiton ?e konsumantoj. Post ofta a?skultado kreskas la volo, mem posedi iun kanton. Se ne estus tiel, ne havus sencon montri varba?on kun ligo al mendeblo de la kanto aldone al la muzikvideo, kiel jam okazas delonge, cetere anka? ?e maloficiale enretigitaj kantoj.
Aliaj diskoeldonejoj kaj artistoj konscias pri la promocia valoro de muziko ?e videoportaloj. Ili e? enretigas videojn, kiuj konsistas nur el bildoj, simple por havi ion en la reto. Jen nur du ekzemploj: Pet Shop Boys: Love Etc. kaj Julian Casablancas: The 11th Dimension. (Amba? videoj ne plu estas spekteblaj en Germanujo pro la menciita balkanigo, sed la duan (re)enretigis la artisto mem. Muziko foje tamen venkas je la fino!)
Resume tio ?iam montras: La muzikindustrio volas la monon de la homoj, sed ne fidas ilin. Sed tiel ne eblas havi sanan komercan rilaton. Misfido kaj suspekto ne harmonias kun libera mondo. Kaj ?u la merkatoj ne estu relative liberaj en demokratio? Kiel la volo, kontroli la homojn, estas agordebla kun la ideo de justa ?tato?
Tamen restas interese, kompari la diversajn versiojn de la sama kanto. U2 la?dire malofte ludis la kanton “When I Look At The World” dum koncertoj, e? dum la turneo, kiu sekvis la publikigon de la albumo “All That You Can’t Leave Behind”. Jen koncerta versio el novembro 2001:
Tio sonas sufi?e a?e kaj amatore, se oni konas la originalon. En la interreto svarmas memfaritaj videoj de homoj, kiuj kantas a? muzikas anta? la kamerao por prezenti sian talenton al aliaj a? por kapti komplimentojn. Jen reludado de la gitaro parto de la sama kanto:
La gitara solo la?dire estas iomete komplika. Sed e? ekzistas specialistoj ?uste por tio:
Eblas ripro?i, ke kun sufi?e da preparo kaj komputilaj programoj eblas ?ajnigi ?ion bona. Sed jen brila koncerto de reludgrupo:
La prezentado de la origina grupo neniel povas konkursi kun tio! Mi tiom ?atas tiun version ke mi aldonis ?in al la ludolisto, êc se mi origine nur volis enmeti originalojn.