Monataj arkivoj: Novembro 2006

Vi estas radio-stelulo

Denove aperis nova (reta) radio, nome Radio Aktiva el Urugvajo. La 19an de septembro, la estro kontaktis min kaj petis pliajn informojn pri mia artista aktiveco. Post mia respondo ni interkonsentis pri intervjuo. La demandoj venis la 10an de oktobro. Mi tre ŝatis la demandaron, ĉar ili parte reagis al la informoj, kiujn mi estis doninta antaŭe. Krome mi havis la raran ŝancon, rakonti iomete pli profunde pri mia intenco malantaŭ la muziko. Kelkaj demandoj eĉ alcelis mian privatan vivon, sed ankaŭ ilin mi taksis respondeblaj kaj respondindaj. La 5an de novembro oni informis min, ke okazis voĉa registrado de la intervjuo. Mi mem nur povis respondi skribe, ĉar mi ne havas la eblon surbendigi retan babiladon. Mi tre scivolemas kiel sonos la preta intervjuo en la elsendo!

Novembra pluvo

Ekde la 29a de oktobro pretas nova kantoteksto por La Kuracistoj. Temas pri traduko, kiun mi estis komencinta la 18an de novembro 2005 kaj fininta dum la IJS 2006.

Antaŭ kelkaj tagoj atingis min pozitiva signalo de Krücke, kiu korektlegis mian novan kantotekston kaj opiniis, ke estas ĉio en ordo. Kaj tiel ankaŭ nomiĝas la nova kanto – “En ordo“, origine “Ok” en la germana.

Estas mia unua traduko ekde “Misteroland'” antaŭ unu jaro. Ĉifoje tamen temas pri kanto, kiu ne venas de Die Ärzte, sed de Farin Urlaub, sur kies unua soloalbumo “Endlich Urlaub” ĝi troviĝas.

Alia bela novaĵo atingis min tra retmesaĝo de Marek Blahuŝ: La kanto “Feliĉe” de Esperanto Desperado, por kiu mi verkis kvaran strofon antaŭ kelkaj jaroj, nun ekzistas en la Toki Pona! Mi sentas min honorita ke oni tradukas tekston de mi al tiom ekzotika lingvo.