Monataj arkivoj: Januaro 2012

Donu al mi iom da Afrika-Kuba bopo

Kiom rapide la tempo pasis! Mi ne plu sukcesis skribi dum monatoj pri ?io, kio okazis en mia vivo kaj kion mi faris. E? pri tri grandaj Esperanto-renkonti?oj mi silentis. Tamen mi provas da?rigi tie, kie mi haltis pasintjare en majo:

La tutan tempon mi provas vivteni mian novjaran promeson, minimume unufoje semajne iri eksteren kaj fari ion. Pasintfoje mi ?eestis la koncerton de Dean Wareham (Galaxie 500). La 9an de majo, mi denove vizitis la kinejon.

En 2011 okazis speciala serio, nome “30 jaroj – 30 filmoj”. La kinejo Schloßtheater petis diversajn konatajn enlo?antojn de Münster, nomi sian plej ?atatan filmon el la pasintaj 30 jaroj, kaj el tio kompilis programon. Adam Riese, kiu estas grava persono en la alternativa kulturo de Münster ekde la 1980aj jaroj, elektis “I Hired A Contract Killer” (“Mi dungis kontraktan murdiston”) de Aki Kaurismäki.

Mi ne volas malka?i multon de la enhavo de tiu vere spektinda filmo, sed noti kelkajn interesajn randajn informojn: De ie la viza?o de la murdisto ?ajnis al mi konata. Kiel mi poste eltrovis, la aktoro estas Kenneth Colley, kiu ludis admiralon Piett en du “Stelaj Militoj”-filmoj!

En la filmo aperas muzikisto. Fakte estas Joe Strummer, kantisto kaj gitaristo de The Clash, kiu kiu ludas kelkajn kantojn. Aparte restis en mia menso la kanto “Afro-Cuban Be-Bop”. Kaj tiel tiu ?i enskribo tute elegante ricevas sian bezonatan muzikan enhavon!

Joe Strummer: Afro-Cuban Be-Bop